Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Komentario / La okuloj de Lolita

La okuloj de Lolita

de Redakcio Laste modifita: 2005-11-22 13:52
Lastatempa surfado en la esperant-lingva reto, kie same kiel en la cetera reto eblas renkonti aludojn pri "lolitoj" en tekstoj kaj bildoj, instigis nian aŭtoron Maria Sandelin relegi libron, kiu laŭ ŝi estas unu el la plej fascinaj, sed ankaŭ unu el la plej miskomprenataj romanoj kiuj ekzistas – "Lolita" de Vladimir Nabokov. Krome ŝi pripensis la difinon de "porno", beleckonkursojn, kaj legis pri junaj iranaj virinoj kiuj identigas sian vivon malantaŭ la vualo kun la vivo de Lolita.
En la romano Lolita (1955) de la rus-usona verkisto Vladimir Nabokov estas unu sceno, apenaŭ rimarkebla, kiu kaptas en si la tutan libron: ankoraŭ vivanta papilio, fiksita sur muro kiel studobjekto. Kiam la sceno preterflirtas en la rakonto, Humbert Humbert – la edzo de la mortina patrino de Lolita, venas preni ŝin de la somera kampadejo por kunporti ŝin al same humiliga kiel absurda du-jara vojaĝo tra Usono. Per lia aŭto ili veturas  tagon post tago, de  hotelo al hotelo, dum Lolita, komence 12-jara,  estas ĉiutage seksperfortata de la edukita, 40-jara Humbert.  Lolita estas unuavice rakonto pri la kompleta alproprigo de la vivo de alia homo. Lastatempa surfado  en la esperant-lingva reto, kie same kiel en la cetera reto eblas renkonti aludojn pri ”lolitoj” en tekstoj kaj bildoj,  instigis min relegi unu el la plej fascinaj romanoj kiuj ekzistas.

Krom esti samtempe fascina, ŝoka, forpuŝa kaj instiga al kompato, la romano estas certe unu el la plej miskomprenataj libroj en la mondo. Kiam Nabokov finfine sukcesis trovi eldoniston por la anglalingva originalo, temis pri  franca eldonejo de pornografiaĵoj. Samtempaj kritikistoj vidis en la romano ŝokan temon, sed ne la humanisman tendencon. Tiel ekzemple, antaŭ ol verki Lolita, Nabokov estis kandidato por la literatura Nobelpremio, sed poste ne. Eĉ sur  la kovrilpaĝoj de la diverslingvaj eldonoj kiujn mi havas ĉemane, la eldonejoj eluzas antaŭjuĝojn pri la romano aludante ekzemple ke temus pri delogo flanke de la knabino aŭ  pri rava amhistorio. Oni substrekas la nigran humuron kaj la brilan lingvaĵon sed ne la profundan tragikon. Kaj kiu serĉas en interreta serĉmaŝino per la vorto ”lolita” ricevas plej diversajn trafojn, la plej multajn rilataj al la plej marĉaj esprimoj de homa sekseco.

Kiel bedaŭrinde. Oni evidente miskomprenis ion – ekzemple la fenomenon ”porno”. Porno nome ne estas demando de temo, sed de sinteno. Pri porno – laŭ mia difino - temas kiam la objekto estas priŝtelata je sia kunteksto – sia identeco, siaj propraj pensoj kaj sentoj kaj tiel komplete objektigita. Per klaraj vortoj: erotikaj fotoj kaj rakontoj estas neniel aŭtomate pornaj, dum pornon eblas sperti ankaŭ en tute aliaj kuntekstoj (ekzemple kiel eksterlanda turisto, kiam la loĝantoj de la lando refaras kaj enpakas por vendo sian propran kulturon en formo pri kiu ili supozas ke ĝi plaĉas al la turisto). En la romano Lolita eblus priskribi Humbert Humbert kiel pornografon (ĉar lia sinteno al Lolita estas tia), sed la romanon ne eblas legi kiel la rakonton de Humbert, eĉ se li, kiel la rakontanto, faras ĉion eblan por delogi ne nur Lolita-n sed ankaŭ la leganton. Bona literaturo estas ĉiam en profunda senco demokratia, ĉar ĝi ne kondamnas homojn, sed montras ilian kompleksecon kaj donas al ĉiu propran voĉon. Kaj eĉ se la cinikeco de Humbert Humbert ofte estas ŝoka, ne eblas eviti vidi ke li ne estas ŝtala monstro. En lia senempatia personeco estas tamen malfermoj -  fendoj kiuj ebligas ĉi tiajn pensojn:

Tiu, kiun mi en mia frenezeco posedis estis ne ŝi, sed mia propra kreaĵo, alia, Lolita de la fantazio - eble pli reala ol Lolita mem, iu kiu ampleksis kaj entenis ŝin, ŝvebis inter mi kaj ŝi, sen propra volo, sen propra konscio – jes, sen propra vivo.
(mia elangligo)

Eĉ se oni kiel leganto ĉefe distanciĝas de Humbert Humbert, ĉiu devus tamen povi reflekti pri la enhavo de la supra citaĵo, ĉar ĝi temas funde pri la sinteno al aliaj: ĉu aliaj homoj esence vivas por plaĉi al mi aŭ ĉu eblas aŭ eĉ necesas vidi aliajn almenaŭ iom per iliaj propraj okuloj? Ĉar Humbert mem rakontas la historion pri si kaj Lolita, Lolita estas priŝtelata ne nur je sia propra vivo, sed ankaŭ je sia identeco – la propra rakonto pri si mem.

Do, se oni iras kelkajn paŝojn pli suben laŭ la sama ŝtuparo sur kiu staras Humbert, oni venas ekzemple al la ŝtupo de beleckonkursoj, en kiuj la aranĝantoj unudirekte difinas la deziratajn ecojn: ekzemple belecon, kantkapablon kaj kapablon deklami. Kiu plaĉu al kiu - jen la demando.

Dum mi legas Lolita-n min trafas alia, rilata libro, nome Reading Lolita in Tehran. A memoir in books (2003) de la irandevena profesoro pri angla literaturo Azar Nafisi. La libro temas pri tio kiel ŝi, kiam iĝis neeble al ŝi plu labori en la universitato de Teherano (kie ŝi rifuzis porti vualon kaj kie la fakultaton okupis ekzemple la problemo kiel forigi menciojn pri alkoholaĵoj en verkoj de Hemingway), kolektis aron de virinaj studentoj en sia propra hejmo por diskuti anglalingvajn klasikaĵojn, inter ili Lolita-n.  En Lolita de la romano ĉi tiuj junaj virinoj rekonis ion de siaj propraj vivoj, ĉar estas nuanca diferenco  inter esti kaptita en vualo de socia regularo aŭ en aŭto de pedofila duonpatro. En ambaŭ kazoj ĉiuj vojoj eksteren estas baritaj.

Kaj Lolita kaj Reading Lolita in Tehran atendas sian esperantlingvan tradukon, sed estas intertempe legeblaj en amaso da etnaj lingvoj. Lolita, kiu estis verkita en la angla, sed tradukita en la rusan de la aŭtoro mem, estas natura parto de ambaŭ literaturoj. Sufiĉe kuraĝa esperanta  eldonisto povus memklare enpuŝi ĝin en sian eldonadon inter ekzemple Dostojevskij, Bulgakov kaj Ĉeĥov.  

Latatempe min trafis jena diraĵo de la germana filozofo Peter Sloterdijk:

Via malamiko estas tiu kiu decidis ne dividi kun vi la ŝargon de la komplekseco de la mondo.  

Ĉu iu opinias ĝin pompa? Ĝi ne estas, precipe ne se oni komprenas ke ”la malamiko”, tiel difinita, ne nepre estas alia homo, sed parto de oni mem. Jen do pledo samtempe por empatio kaj engaĝiĝo kaj kontraŭ moralismumado. Mi kredas ke Nabokov povus konsenti. Kaj se por momento surteriĝi en la esperanta reto, mi – inter multaj ekzemploj - ne samopinias kun tiu  skribinto kiu opiniis ke protesti kontraŭ esprimoj de pederastaj kliniĝoj  estas nur signo pri propra memkontento.

Fine mi deziras al ĉiuj lolitoj de la mondo liberigon el la vualoj kaj al ĉiuj Humbertoj terapion.

Maria Sandelin
arkivita en:
tuvalkin
tuvalkin diras:
2005-09-07 13:03
«humiliga kiel absurda du-jara vojaĝo tra Usono. Per lia aŭto ili veturas tagon post tago, de hotelo al hotelo, dum Lolita, komence 12-jara, estas ĉiutage seksperfortata de la edukita, 40-jara Humbert.»

Ŝajnas, ke mi kaj la kronikinto legis malsamajn versiojn de tiu ĉi verko. Sendepende de oniaj ideoj (kaj de la realo) pri suksumado inter plenkreskulo kaj infano (aŭ puberulo), la verko <i>Lolita</i> rakontas pri kazo specifa kaj (eble) maltipa: Evidentiĝas en la fina ĉapitro kiu kiun humiligis, kiu kiun sekstrompis.

Jen pri komplekseco…
Sten
Sten diras:
2005-09-07 14:46
Parolante pri "Legado de Lolita en Tehrano", Maria skribis, ke "estas nuanca diferenco inter esti kaptita en vualo de socia regularo aŭ en aŭto de pedofila duonpatro." Mi nur volas aldoni, ke troviĝas ankaŭ tre konkreta paralelo inter Lolita kaj Iranaj knabinoj: al ili ambaŭ oni neas la diferencon inter infano kaj virino. Iranan knabinon ekde la naŭa jaro oni rajtas edzinigi.

Tuvalkin opinias, ke "la verko <i>Lolita</i> rakontas pri kazo specifa kaj (eble) maltipa: Evidentiĝas en la fina ĉapitro kiu kiun humiligis, kiu kiun sekstrompis." Nu, bedaŭrinde Humbert Humbert male estas tre tipa: Miloj da pedofiloj klopodas savi sian honoron ĵetante la respondecon pri sia ago al la infano - "tiu putineto delogis min" ktp. Al ni, kiuj vidas tion, tre gravas redoni la respondecon, la kulpon, al tiu kiu fakte respondecas, la plenkreskulo. Se ni ne faras tion, ni perfidas la infanojn. Bedaŭrinde oni tro ofte ne faras tion. Ekz. en mia lando okazis multaj juraj procesoj, kie la ĉefa demando iĝis ne tio, kion faris la perfortulo, sed tio, ĉu la infano defendis sin sufiĉe por ke la perfortulo komprenu, ke ŝi aŭ li ne deziras seksumadon. Tio signifas duan perfortadon de la viktimo!
msandelin
msandelin diras:
2005-09-07 22:40
Jes, Tuvalkin, oni kompreneble rajtas legi Lolita-n kiel vi faris, sed mi opinias - same kiel Sten - ke tiam oni maltrafis ion tre esencan: Lolita estas viktimo, ne egaleca partnero en am-rilato kun Humbert. Ŝi estas infano kaj ne respondecas pri la evoluo de la aferoj. Kulpas plene Humbert, la plenkreskulo, kiu ja kompreneble unuavice humiligas ŝin sed ankaŭ sin mem.

Unu el la specifaĵoj de la romano estas nome la trukoj kiujn la aŭtoro uzas por igi la leganton senti sin malcerta - kiam oni kredas ke oni scias kiel estas, li fortiras la tapiŝon de sub la piedoj kaj igas onin revizii sian interpreton. Oni kompreneble rajtas kredi je Humbert kiam li klarigas kiel montriĝis nebezonata lia plano drogumi Lolita-n por poste povi perforti ŝin. ŜI, laŭ la rakonto de Humbert, anstatxŭe delogas LIN. Sed oni povas ankaŭ - kiel mi - elekti kredi ke jen temas pri tre subjektiva pribeligo flanke de Humbert. (Li estas ja la teknika rakontanto.) Tiun interpreton mi faras kiam mi rigardas la tekston kiel tuton - ĝiajn aludojn (Kion ceteere simbolas la duonmorta papilio sur la muro? Kial Lolita vere nomiĝas Dolores (doloroj en la hispana, ĉu ne?), sed Humbert neniam nomas ŝin tiel?) kaj ĝiajn kontraŭdirojn. Humbert ja mem plurfoje en klaraj momentoj fakte komprenas la inferon de Lolita. Gravas ankaŭ mia propra kompreno pri la mondo (kiu estas daŭre en dialogo kun la teksto), kiu diras ke 12-jaraj knabinoj ne delogas 40-jarajn virojn. La aserto de Humbert igas min pensi kion do la aŭtoro volas diri kaj igas min tuj suspektema.

Sten skribis:
"Ekz. en mia lando okazis multaj juraj procesoj, kie la ĉefa demando iĝis ne tio, kion faris la perfortulo, sed tio, ĉu la infano defendis sin sufiĉe por ke la perfortulo komprenu, ke ŝi aŭ li ne deziras seksumadon."

Se iom vastigi la temon, do la sama tendenco kulpigi la viktimon montriĝis ja en kazoj en kiuj seksperfotoj trafis plenkreskajn virinojn. "Ne kuraĝu montri tro da nuda haŭto de sub la vualo, ĉar tiam la neregebla vira seksdeziro trafos vin kiel fulmo kaj vi povos kulpigi nur vin mem" estas la pensmaniero kiu regas same en Svedio, Irano kaj ĉiuj ceteraj landoj de la mondo. Alivorte virinoj (kaj infanoj) respondecu pri la sekseco de viroj. La diferenco estas ke en Svedio ne temas pri vualoj, sed pri la longeco de la jupo de la viktimo, kiom da alkoholo ŝi trinkis aŭ kiel ofte ŝi ŝanĝas partneron. Tiel aspektas en la kapo de juĝistoj en lando, kiu surface estas unu el la plej egalecaj en la mondo.

Maria Sandelin
gking
gking diras:
2010-05-01 01:44
Pasis kvin jaroj, kaj nur nun mi vdias la artikolon. La verkon de Nabokov mi legis antaŭ multaj jaroj, kaj nun mian memoron perfidas la du filmoj faritaj pri la romano. Jes perfidas, ĉar en ambaŭ filmoj la junulinon oni prezentas ne perfortata sed enretiganta Humberton por propraj celoj - ŝi akceptas Humberton por povi alproksmiĝi al alia viro, la enigmulo Quilty.
Nu, la romano estas multfaceta verko, sed kredeble ne la prezenton troveblan en la filmoj celis Nabokov. Por mi, la centra tezo povas esti multe pli vasta fenomeno, tio estas, homo kiu perdas la kapablon distingi inter fantazio (ekzemple, ke iu juna kanbino povas sekse deziri lin) kaj realo (ke koncerna knabino tute ne interesiĝas pri li). Agresa kaj aktiva pedofilio estas fenomeno ŝoka sed ne oftega (skoptofilio, t.e. nura rigardado al infanpornografio, estas ja multe pli ofta). Trompiĝo kaj fia konduto pro maleblaj fantazioj okazas konstante, kaj averto kontraŭ tio estas multe pli bezonata.