Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Komentario / Kinnock: ”La latina neniam devintus eksmodiĝi!”

Kinnock: ”La latina neniam devintus eksmodiĝi!”

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-12-29 12:25
En 2004 dek novaj landoj aliĝos al la Eŭropa Unio. La brito Neil Kinnock estas la Eŭropa Komisionano respondeca pri tio ke la komisionaj interpretistoj kaj tradukistoj kapablu labori ankaŭ per la novaj lingvoj. Kiel funkcios Eŭropo kun dudek oficialaj lingvoj? Ĉu la kostoj ne fariĝos neelteneblaj? Kaj kiel ni certigos ke ankaŭ minoritatoj povu partopreni en la eŭropa debato?
 "Mi havas konsileton por diktatoroj," diras la brita socialisto Neil Kinnock (1942), Eŭropa Komisionano en Bruselo. "Neniam forprenu de popolo la rajton uzi sian lingvon. Ili multon eltenos, sed ne tion." Kinnock respondecas pri la laboro de la interpretaj kaj tradukaj servoj de la Eŭropa Unio, kaj tiuj servoj baldaŭ spertos profundajn ŝanĝojn. Venontjare EU forte plivastiĝos: aliĝos plej verŝajne dek novaj landoj, kio kreskigos la nombron de oficialaj lingvoj de dek unu al dudek. Kinnock diras ke li volas persisti en la oficiala lingvopolitiko de la Eŭropa Unio, kiu postulas ke ĉiuj oficialaj lingvoj de la aliĝintaj landoj estu oficiale uzeblaj ankaŭ en Eŭropo.

La plilarĝigo de la Eŭropa Unio okazos laŭ skalo neniam spertita. La nuntempaj dek unu lingvoj ebligas cent dek diversajn tradukdirektojn el ĉiu el la dek unu lingvoj en ĉiun el la dek aliaj lingvoj. Dudek lingvoj kreskigas tiun nombron al tricent okdek (dudekoble dek naŭ). Post mallonga tempo necesos do trioble pli da tradukistoj, kapablaj traduki ekzemple el la ĉeĥa en la finnan, aŭ el la greka en la estonan.

Imposto je multvortemo
Kinnock volonte vortigas sian optimismon pri la plilarĝigo. "Ni pretas eki", li diras. "Fakte, jam komence de la naŭdekaj jaroj ni komencis trejni homojn, ekzemple en universitatoj de kandidatlandoj. Ĝis 2007 la tradukservo de la Eŭropa Unio estos plilarĝigita per ĉ. tricent kvindek tradukistoj, alivorte per ĉ. po kvardek por ĉiu nova lingvo. En majo 2004 la tradukservo staros jam preta, kaj multaj gravaj dokumentoj eŭropaj jam nun estas tradukataj en la novajn lingvojn."

Laŭ kelkaj, ĉi tia entrepreno estas tro kosta. Kinnock ne konsentas: "La financa premo ne estas aparte enorma. Ĉiu eŭropano pagas jare ĉ. du eŭrojn el sia imposto por la interpretaj kaj tradukaj servoj de la eŭropaj institucioj," kalkulas Kinnock. "Krome, ĉiaj streboj estas farataj por plenumi la laboron kiel eble plej efike. Ni volas, ekzemple, ke servoj kiuj mendas tradukojn, pagu po tradukita paĝo. Tiel multvortemo estos impostita: homoj estos instigataj unue redakti mem siajn tekstojn, antaŭ ol submeti ilin por traduko. Nuntempe niaj tradukistoj ankoraŭ tro ofte funkcias kiel kaŝitaj redaktoroj.

Lingvo kiel kostumo
Laŭ Kinnock la fondintoj de la Eŭropa Komunumo faris siatempe racian elekton, decidante ke ĉiuj landaj lingvoj estu oficialaj laborlingvoj. Sed plej racie kondutis luksemburgianoj, kiam ili decidis ke ilia lingvo, la leceburga, ne bezonas ricevi tian statuson, ĉar ili ja bone elturniĝas en la franca kaj germana. "Se ili ne estus farintaj tiun elekton, estintus tre malfacile malhelpi ĉe la aliĝo de Britio kaj Irlando ke ankaŭ la parolantoj de la kimra resp. la irlanda insistu pri sia rango. Aŭ vidu la katalunan, kun ses milionoj da parolantoj en Hispanio kaj Francio ĝi estas tamen ampleksa lingvo. Se ankaŭ ĉiuj tiuj minoritataj lingvoj estintus agnoskitaj, tio ja malfaciligus gardi la nivelon de la eŭropa lingvopolitiko."

Sed kial parolantoj de minoritataj lingvoj ne havas samajn rajtojn kiel parolantoj de oficialaj lingvoj? "Ni devas esti praktikemaj. Katalunaj infanoj lernas ekde etula aĝo ankaŭ la hispanan. Infanoj minoritat-lingvaj kapablas esprimi sin bonege en la landa ĉeflingvo. Lingvojn oni povas vidi kiel kostumojn: oni portas unu kostumon en sia laborejo, alian por festi Kristnaskon, kaj denove aliajn vestaĵojn oni surmetas por ĝardenumi."

Se tio validas por lingvoj de grandaj lingvoj minoritataj, kial ne ankaŭ por oficialaj lingvoj malpli grandaj, kiel la nederlanda? Ĉu la nederlandanoj ne devintus esti same pragmataj kiel la luksemburgianoj, kaj forcedi sian lingvon? "Ne; la nederlanda en la 50-aj jaroj estis ankoraŭ lingvo de granda komerca nacio, parolata en diversaj mondopartoj." Multaj nederlandlingvanoj havas tamen nuntempe zorgojn pri la statuso de sia lingvo. Ili timas ke la nederlanda malrapide, sed certe malaperos. "La nederlanda ne estas en danĝero. Nur laŭ du manieroj lingvo povas ektrovi sin en danĝero: se ĝi estas tro agresema kaj imperiisma, aŭ se ĝi tro izoliĝas. Pri via lingvo validas nek unu nek la alia. La nederlanda neniam forturnis sin de la ekstera mondo. Mi ankoraŭ bone memoras kiom surprizita mi estis en 1957, kiel junulo dek kvar jarojn aĝa, kiam mi unuafoje vojaĝis al Nederlando, kaj dekkelk-jaruloj indikis al mi la vojon en flua angla lingvo."

La lingvo kiel hundo
Se lingvo kompareblas kun vestaĵo, kio do pendas en la ŝranko de Kinnock mem? "Unuavice temas pri brita kostumo. Sed kun kimra pantalono kaj franca kravato." La politikisto fieras pri sia origino. Li devenas el Kimrio - "mia patrino ankoraŭ ricevadis punon, se en la lernejo oni kaptis ŝin je kimra parolo" - sed indignas pro la naciisma tono kiun lastatempe iuj politikistoj uzas en lia naskolando, kiam ili kontraŭas tro grandan alfluon de enmigrantoj. "Mi kontraŭas ĉian naciismon. Ne necesas esti bigoto por ami sian landon. La malaperado de la kimra ne estis konsekvenco de angla imperiismo. En la deknaŭa jarcento irlandaj novvenantoj lernis ankoraŭ la kimran. Precipe tio kaŭzis multe da damaĝo al la kimra ke la homoj mem pensis: necesas lerni la anglan por plibonigi sian situacion. Cetere, en la lastaj jaroj la lingvo fartas pli bone ol iam ajn. Ĝi estas lerneje instruata kaj uzata en televido."

Fakte, ne la lingvoj mem estas agresemaj aŭ imperiismaj. Temas ĉiam pri la parolantoj: "La lingvoj estas ĝuste kiel hundoj. La saman beston eblas eduki kiel blindulhundon aŭ kiel batalbeston."

Debatoj iĝu pli viglaj
Ĉu temas aŭ ne pri lingva imperiismo, multaj timas ke Kimrio anticipas la sorton de grandaj partoj de Eŭropo, kaj ke la eŭropaj institucioj malrapide, sed certe transiros al la angla kiel unusola efektiva ĉeflingvo, eĉ se ili restus laŭnome multlingvaj. Laŭ iuj eŭro-parlamentanoj tio estus eĉ dezirinda evoluo (vidu la skatolon "Lingvo kaj demokratio").

Neil Kinnock parolas singarde kaj senpromese: "Ju pli da lingvoj ni havos en Eŭropo, des pli utile estos havi kelkajn "kernajn lingvojn". Jam nun pli ol duone la unuaj versioj de oficialaj dokumentoj estas anglalingvaj. Ne pro ia organizado, ne pro ia specifa politiko; simple, la aferoj tiel evoluas de si mem. Ni devas provi trovi manieron de funkciado kiu kunigas la avantaĝojn de laborado kun ekzemple tri laborlingvoj kaj la avantaĝojn de laborado kun ĉiuj oficialaj lingvoj." Kinnock ja estis pli ol unu fojon akuzita pri troa favorado de la angla (vidu la skatolon 'Neil Kinnock').

 Iuj vidas solvon en la uzado de elpensitaj lingvoj kiel Esperanto, kiuj havas la avantaĝon ke ili apartenas al neniu kaj tial metas neniun en pli avantaĝan pozicion ol aliajn. Ekzemple, la belga eŭroparlementano Dirk Sterckx (Eŭropa Liberala kaj Demokratia Partio) asertas ke havus sencon objektive esplori la eblojn proponatajn de tia lingvo. Kinnock forgestas tiun ideon: "La latina iam estis bona solvo. Oni neniam devintus lasi tiun lingvon eksmodiĝi! Sed ĉar tio jam okazis, la Eŭropa Komisiono ne povas de supre indiki ke iu lingvo estu ekde nun uzata. La lingvoj de la Eŭropa Unio devas radiki en la eŭropa civilizo, kaj tio mankas al ĉi tiaj lingvoj."

Implantoj kaj medikamentoj
Multe pli Kinnock fidas teknikon. "Dum la ok jaroj de mia komisionaneco, mi vidis kiel pliboniĝadas Systran [la propra traduksistemo de la Eŭropa Unio, kiu faras interalie tradukojn el la franca en la anglan kaj inverse]. Kompreneble, la tekstoj foras de perfekteco, sed ili ja donas tute bonan impreson pri la temo de la originalo. Mi pensas ke post kvin jaroj Systran kapablos memstare fari tre bonajn tradukojn. Kun la kondiĉo ke la fontotekstoj estu sufiĉe bonaj kaj ne bezonu tro multe da postredaktado. Por ĉi lasta tasko ĉiam plu necesos homoj."

Laŭ Kinnock, ankaŭ tiu lingva minoritato eŭropa povas kalkuli pri baldaŭa teknika solvo kiun la nuna politiko allasanta nur oficialajn lingvojn metas en, eble, la plej malavantaĝan pozicion - nome, la komunumo de surduloj: "Kiam mi gvidis la Laboristan Partion, mi enkondukis gestlingvan interpretadon en niaj kongresoj. Sed jam nun oni povas atingi miraklajn aferojn per, ekzemple, implantoj kaj medikamentoj. Ne daŭros longe ĝis ni povos helpi surdajn infanojn partopreni la socian vivon en ĉiuj manieroj."

 Ĝenerale, la Eŭropa Komisionano optimismas pri la junularo: "Infanoj tiom facile lernas fremdajn lingvojn. Eĉ nun mi foj-foje vizitas okcidentan Londonon, kaj tiam mi vidas kiel senprobleme la infanoj tie alterne parolas la panĝaban kaj la anglan. Jen la eŭropaj civitanoj de la estonteco. Mia propra filo loĝas ĉi tie, en Bruselo, edziĝis al danlingvanino, kaj miaj genepoj estas senprobleme trilingvaj."


La intervjuo de Neil Kinnock, farita de Marc van Oostendorp, aperos en la septembra numero de Onze Taal, revuo de la samnoma nederlanda lingvoflega asocio, en kiu membras ankaŭ la kunredaktoro de Libera Folio, István Ertl. Libera Folio ricevis ekskluzivan rajton publikigi, la 28-an de aŭgusto, la intervjuon en Esperanto. Tradukis ĝin István Ertl. Se via revuo deziras represi la artikolon aŭ partojn el ĝi, bonvolu indiki kiel fonton ”Onze Taal kaj Libera Folio”. Reproduktado permesita nur post la 30-a de aŭgusto 2003. La citaĵojn de eŭroparlementanoj kolektis Reindert Brongers.
arkivita en: