Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Komentario / Falsaj nomoj kaj veraj trompoj

Falsaj nomoj kaj veraj trompoj

de Redakcio Laste modifita: 2005-11-22 13:33
La "Civito" estas blufo kaj tial kompromitas Esperanton antaŭ la ekstera publiko: malantaŭ ĝi, ĝiaj surpaperaj societoj kaj pompaj organoj, troviĝas nenio, skribas nia aŭtoro G. C. Fighiera, honora membro kaj multjara Konstanta Kongresa Sekretario de Universala Esperanto-Asocio. "Mia konsilo: estu singardaj pri la allogoj de la "Civito" por eviti damaĝi al Esperanto kaj al ĝia movado; kaj por eviti esti mem trompitaj", li konkludas

G C FighieraMi estas aktiva esperantisto ekde 1947 kaj bone konas la Esperantan mondon. Ĉar reaperas de tempo al tempo la farso "Civito", mi deziras klarigi jenon.

Tiun organismon elpensis mia samlandano, kies vera nomo estas Valerio Ari (li neniam uzas sian veran nomon, sed ĉiam kaŝas sin malantaŭ dekon da falsaj nomoj kiel Giorgio Silfer, Noor Weg, Vanov, MG, Asterisko, HeKo, blanka listo, verda listo, kaj tiel plu, krom sigloj de amaso da surpaperaj asocioj de li fonditaj), de mi persone konata, kies viktimo ankaŭ mi estis. Valerio Ari ne estas membro de Itala Esperanto-Federacio nek de UEA kaj principe rifuzas viziti la UK-ojn, kiujn la edzino Perla skribe difinis "nur ĉarmaj turismaj aranĝoj".

La "Civito" estas blufo
kaj tial kompromitas Esperanton antaŭ la ekstera publiko: malantaŭ ĝi, ĝiaj surpaperaj societoj kaj pompaj organoj ("suverena ŝtato, senato, tribunalo, kapitulo", "fakultato" kaj simile) troviĝas nenio. Tuj post ĝia apero la revuo de UEA publikigis artikolojn de la interlingvisto D-ro Blanke (Germanio) kaj de Prof-ino Urueña (profesorino pri juro en la universitato de Valladolid, Hispanio), kiuj klarigis, ke la ekstera mondo - kiu jam juĝas la esperantistojn malseriozuloj - ridos ke kelkaj privataj personoj deklaras sin mem "suverena ŝtato", egalranga al veraj ŝtatoj rekonitaj de la internacia juro (ekzemple Usono, Ruslando, Ĉinio).

La "Civito" volas anarkiisme detrui UEA-n, kiu, kune kun siaj aliĝintaj kaj kunlaborantaj fakaj asocioj, estas simbolo de la de li atakata vertikala movado: tiun celon, unue proklamitan en la privata rezolucio de Valerio Ari en Raŭmo (kompletigita en Szeged), transprenis la "Civito" de la sama Ari. Pri la dirita celo vi povas legi en la deklaro "Heroldo Komunikas n-ro 70, " subskribita de "civitano Żelazny, membro de la Evolu-Komisiono de Civito".

En 1996 Ari proponis ankaŭ al mi subfosi UEA-n, por li simbolo de la "vertikala movado", kiun li volas anstataŭi per sia "horizontala movado". Per "Heroldo" Ari senĉese, senhalte dividas la esperantistojn per polemikoj, kvereloj kaj skandaloj, ruze kaŝas la malvenkojn de "Civito" kaj de la apudaj fantasmaj asocioj (eksiĝoj, distanciĝoj, amasa perdo de abonantoj, mizera partopreno en aranĝoj, kaj tiel plu), ĝoje reliefigas kaj ŝveligas malfacilaĵojn de UEA sed akurate silentas pri ĝiaj sukcesoj. Kion konkrete faris tiu "Civito" por la disvastigo de Esperanto en la lastaj naŭ jaroj?

Pri la senskrupula perfido al la lasta skriba volo (de Ari akceptita) de mia edzino Ada Sikorska, kiu dum 34 jarojn redaktis la gazeton Heroldo, kaj pri miaj supraj asertoj legu miajn broŝurojn La strategio de Esperanto en la nova jarmilo kaj La lastaj tagoj de Ada, Aduŝka. Mi sendos retpoŝte al ĉiu petonto la dokumentojn pri la transdono de Heroldo: post la nuligo de la transdono fare de la tiama eldona societo, Heroldo estas nun eldonata pirate.

Mia konsilo: estu singardaj pri la allogoj de la "Civito"/Ari por eviti damaĝi al Esperanto kaj al ĝia movado; kaj por eviti esti mem trompitaj.

G. C. Fighiera
Honora Membro de UEA

arkivita en:
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2005-10-24 16:16

Vi skribas: "La Civito volas anarkiisme detrui UEA-n."

Kiel "anarkiisme"? Esperantio havas, kvankam ne anarkiisman ĉefideologion, tamen anarkian ĉefstrukturon, ĉar mankas en ĝi centra potenco. La "Civito", aliflanke, havas - aŭ ŝajnigas havi - strukturon hierarkian, ŝtatsimilan. Do ĝi, laŭ mia modesta opinio, provas subfosi la anarkion de Esperantio, kaj se ĝi volas detrui UEA-n ĝi faras tion arkiisme, ne an-arkiisme.

Gunnar Gällmo

tuvalkin
tuvalkin diras:
2005-10-26 12:21

Mi gardas karan memoron pri Gian Carlo Fighiera, kiun mi konis en la UK de 1993: Ni dividis etan senfenestran laborĉambro kie deĵoris mi kiel unu el la kongreskurieraj redaktistoj, kaj li ĉarma sed malnaiva, interesa kunbabilanto kaj senlaca rigora profesiulo — jen mia impreso.

Kiam mi eksciis pri la transpreno de Heroldo fare de (tiam) LF-koop, mi miris kaj ekmaltrankvilis: Eĉ se tiam ne prognozeblis la absurdaj elpaŝoj kiuj poste fariĝis sub la nomo "Civito", LF-koop jam tiam estis sufiĉe konata estaĵo, kaj la esenco de ĉio dume okazinta estis ne novaĵo.

Agnoskinde rolanta en interesaj kaj altnivelaj agadoj, ĉefe sur la literatura tereno, la “Silferanaro” tamen jam tiam estis montrinta sian celaron kaj taktikon. Ĝi ĉiukaze neniel kongruis kun Heroldo kaj ties transpreno en tiom delikata momento (nelonge post la morto de Ada) impresis al mi kiel sinistra aŭguro.

Kio okazis poste pri Heroldo, la korodo de ĝia sendependeco, la mallarĝiĝo de ĝia perspektivo, la evidenta manipulo de ĝia rolo — nenio tia min surprizis. Fakte mi kredas ke nur Gian Carlo Fighiera ne suspektis ke la afero tiel pasos, kaj mi ege bedaŭras.

(Aldone: Mi tute konsentas pri tio ke neniel la agado de la “Silferanaro” estas anarkiisma, klare male. Kaj mi ankaŭ ne konsentas pri la insisto de Gian Carlo Fighiera favori la “flankon” de U.E.A.: Multo en ĝi korektendas, kiel Libera Folio siatempe tiom klare, kaj sole, priinformis. Fine, mi diru ke la Manifesto de Rauma, apenaŭ unuopula elpaŝo de Silfer, tute ne estas evidenta deirpunkto al liaj nunaj deliraĵoj.)

edmundo
edmundo diras:
2005-10-28 10:46

El artikolo 2 de la "Konstitucia Ĉarto de la Esperanta Civito", trovebla en la reto: Ne estante ŝtato, la Civito ne avidas politikan kaj ekonomian potencon, ...

Do, de kie G. C. Fighiera prenis la esprimon "suverena ŝtato", kiun li metis en citiloj en sia teksto? Ĉu profesorino Urueña uzis tiun esprimon?

La Esperanta Civito estas jam sufiĉe ridinda; ne necesas elpensi mensogojn pri ĝi.

io
io diras:
2005-10-28 14:09

En la franclingva “Citoynes du monde” (unua trimestro 2005), aperis artikolo titolita “Esperanta Civito: la nation de l’espéranto” (Esperanta Civito: la nacio de Esperanto). Ĝin subskribis iu Bernard Henry kaj Marie France Conde Rey. El la koncerna materialo, oni povas ekscii (proksimume) ke:

— ekde 1998 grupo de esperantistoj, indignitaj pro la stato de anarkio kaj de senĉesaj kvereloj, decidis fondi organizon por polici kaj pacigi la Esperantan komunumon;

— ili volas ankaŭ oficialigi la Esperantan diasporon;

— por plenumi sian pacigan taskon, la Civito dotis sin per Kortumo; unu el ties juĝistoj estas la internacia juristo Giorgio Silfer.

Tamen, laŭ la fina alineo de la artikolo, ŝajnas ke la esperantistoj ignoras la Civiton. Kaj ne senkiale.

Jorge
Jorge diras:
2010-08-26 18:00
El HeKo 451 6-C, 26 aŭg 10

http://esperantio.net/index.php?id=1431

"En la Esperanta Civito pri molestaj ebriuloj oni aplikas la normon validan en la lando kie okazas la fakto."

Kia geniaĵo!!! Kaj se la fakto okazas en Afganujo aŭ Saud-Arabujo?
pistike65
pistike65 diras:
2010-08-26 18:21
La koncernaj instancoj de la Respubliko urghe devas ellabori proprajn gvidliniojn. Nome, mi planas ebrie vomi dum unu el la venontaj vesperoj, kaj nun ne scias sub kiu jurisdikcio tio okazu.

amoke
Istvan Ertl
Jorge
Jorge diras:
2010-08-26 18:53
En la Esperanta Respubliko pri molestaj ebriuloj oni aplikas la normon validan en la antipodo de la lando kie okazas la fakto.
yves_bellefeuille
yves_bellefeuille diras:
2010-08-27 01:51
Por montri la absurdecon de la t.n. Civito, sufiĉas citi kion ĝi mem diras.

"Aŭ Bellefeuille estas malkompetenta juristo aŭ li estas malhonesta; kaj eĉ tertium datur: ambaŭ malvirtoj en unu homo." -- Heroldo Komunikas, n-ro 447.
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2005-10-30 14:50

En la lasta numero de Literatura Foiro (kun la samaj inicialoj kiel Libera Folio...) aperas la unua parto de parolo de Vinko Oslak al PEN Internacia. Tie li priskribas la "Civiton" en unu loko kiel "respubliko", en alia kiel "virtuala ŝtato". Kaj li skribas ke "Nuntempe la uzantoj de Lingvo Internacia... komprenas sin nova kaj propra popolo, difinita kaj ligita per la Zamenhofa planlingvo kun sia interna ideo, sen daŭre plu revi pri esperanta solvo de la monda lingva problemo". La uzantoj - li do diras ke ĉiuj nuntempaj esperantistoj estas raŭmistoj...

Ĉu tio estas la sinteno de la "Civito"?

Mi timas ke esperanta PEN, per sia ligo al la "Civito", donas al PEN Internacia tute falsan bildon pri la esperantlingva verkistaro.

Gunnar Gällmo

Jorge
Jorge diras:
2009-03-18 19:29
http://esperantarespubliko.blogspot.com/2009/03/rilatoj-kun-seborgo.html
kani
kani diras:
2005-11-02 12:32

Anarkiismo celas detruon de sxtato kaj alian manieron organizi, do klopodi konstrui sxtaton kie tio ne estas, ne nur ne estas "anarkiisme" sed pli bone dirite tute male. Krome, mi samopinias pri la fono de la artikolo.

Homekologo
Homekologo diras:
2005-11-10 22:37

Ekde la unua artikolo de D-ro Blanke mi multe MIRAS pri la "galo" kiun la diversaj honorindaj esperantistoj sukcesas elversi kontrawu la interesa projekto iniciatita de Giorgio Silfer. Nun lawu la vere elstaraj komentoj de G.C. Fighiera shajnas ke la chefa peko de tiu Prof. Silfer estas ke li havas (origine awu alie) alian nomon Valelrio Ari. Mi mem neniam sciis pri iu alia ol tiu Giorgio Silfer. Sed tamen tiu ne shajnas pli grava ol Zamenhof mem kiu ja publikigis sian projekton sub la nomo D-ro Esperanto. Kaj cetere Zamenhof uzis multajn pliaj pesudonimojn - ja ech lia "freneza" projekto de Hilelismo ktp. (Ho KIOM ridinda!)

Evidentas ke Giorgio Silfer estas unu el la iniciantoj de la RAUMISMA pensado - kaj tio ja farighis la plje shatata diskutata afero en chiuj esperantaj diskutoj ekde tiam. Sen tiuj ideoj oni nur havus la SENAKVAN DEZERTON de diversaj "lingvistoj" (ghis ni sukcesos forigi la LINGVISTOJN mi ne pensas ke esperanto neniam estu "normala" lingvo). Sterilaj diskutoj pri tiu awu alia formo de tiu awu alia vorto ktp.

La IDEO de mondcivitaneco estas vere UP-TO-DATE en la mondo. Chirkawu tiu ideoj amasighas multaj diversaj organizoj, kaj kiel kutime, la plejparton estas nur anglaj, anglaj, anglaj ... (kvazawu ili estis la NURAJ homoj kun inteligento en la mondo?) Do ESPERANTA iniciativo en tiu direkto estas vere positiva afero.

Cetere chiu nova prezidanto de UEA provas ellabori novan sloganon kiel oni popularigi esperanton. Iamaniere oni komprenas ke sterilaj diskutoj pri lingvodetaloj ne tiom entuziasmigas la homojn. Iu volas ligi kun Amnesti Internationa, alia kun GreenPeace tria kun Lingva Libereco ktp. Awu gardo de indighenaj lingvoj kaj dialektoj. Ne malbonaj ideoj sed multaj kaj buntaj.

Sed ni esperantistoj ja PAROLAS esperanton - kaj do ni havas ian specon de identon .... chu ne? Se mi povus havigi al mi la INTERNACIAN IDENTOKARTON (sen la neceso mi rigistre ie awu iel ajn - ech por skribi tiujn liniojn mi devis min registri.... KIAL) mi certe pretus pagi iom da mono por ghi.

Elkore Salutas el la Sankta Urbo

Jeremi Gishron

Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-08-26 20:42
Antaux kelkaj jaroj mi ion legis cxu auxdi pri Civito kaj sxajnis al mi iom bela, ideala, iom brila. Do mi sercxis fontojn kaj informigxis, legis ecx diskutis kun geamikoj. Komence mi trovis kelkajn ideojn ecx belajn, sed ju pli multe legis, des pli tavola kaj sxmira farigxis la bildo.
Nebuligxis idealoj, malaperis imagita brilo.
Hodiaux mi certas, ke momentan velkon sekvos soliga morto kaj neniu sxtato fenubros.