Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Komentario / Usonaj vampiroj parolas Esperanton

Usonaj vampiroj parolas Esperanton

de Redakcio Laste modifita: 2005-06-13 13:58
De tempo al tempo aperas mencioj pri Esperanto en neatenditaj lokoj: gazetaj artikoloj, beletraj verkoj, filmoj. Tiaj mencioj ĝojigas multajn esperantistojn, kiuj supozas ilin signo de rekono. Lastatempe Esperanto rolis en la sveda filmo Populärmusik från Vittula kaj en la hispana filmo El coche de pedales. Ankaŭ en la usona filmo Blade: Trinity aŭdiĝas iuj frazoj en Esperanto. Kiam konataj aktoroj parolas Esperanton sur kineja ekrano, la entuziasmo de multaj esperantistoj ne konas limojn. Jorge Luis Gutiérrez seniluziiĝis, spektinte la laste menciitan filmon, kvankam al li plaĉas vampiroj.
Antaŭ ol la filmo Blade:Trinity atingis la grandajn ekranojn, oni multe parolis pri tio ke ĝi estis "parolata en Esperanto", aŭ almenaŭ, nuancigis la plej kritikaj voĉoj, ĝi havis ŝildojn en esperanto. Jes, en la tria parto de la sagao de Blade, la Vampirĉasanto - reĝisorita ĉiufoje de David Goyer, aŭtoro de la scenaro de la unuaj du filmoj (la dua, cetere, estis reĝisorita de la meksikano Guillermo del Toro) - oni povas aŭdi esperantajn dialogojn kaj legi esperantajn ŝildojn, sed jen ĉio en tiu filmo rilate la internacian lingvon.

La reĝisoro deziris situigi la trian filmon en sennoma urbo, eble por distancigi sin de la dua, kiu okazas en Prago, kaj reveni en la originalan ideon de la unua, kiu same okazas en fikcia urbo. Tial, li decidis ke la ŝildoj de tiu urbo estu dulingvaj: anglaj kaj esperantaj. Same, kaj kiel gesto por la iniciita spektanto, estas en la filmo sceno en kiu persono vidas sur la televido filmon de William Shatner. Ĉu io el la serio Star Trek (1966-1969)? Ne, temas, precize pri Incubus, filmo de 1965, tio estas, antaŭa ol la televida serio kiu famigis tiun aktoron. Kaj, oni devas aldoni, Incubus estas unu el la unuaj longdaŭraj filmoj parolataj tute en Esperanto (fakte, la dua; la unua estis Angoroj, de 1964).

Kial la reĝisoro klopodis
fari el Esperanto la duan lingvon de tiu fikcia urbo? Li tiom penis, ke li akiris la rajton uzi scenon el Incubus kaj, krome, estas aliaj scenoj en kiuj du personoj parolas Esperanton.

Ne temas pri tio ke la reĝisoro estus esperantisto kiu deziris iel propagandi sian lingvon. Fakte, lia intenco estis senkuntekstigi la lokon kaj, por tio, kio pli bona ol lingvo kiun malmultaj personoj povus rekoni? Ne estas la unua fojo. Jam Charles Chaplin uzis tiun ĉi rimedon en sia bonega  The Great Dictator (La granda diktatoro), de 1940, parodio de la hitlera diktaturo, en kiu la ŝildoj same aperas en Esperanto. Aliaj filmoj kiuj uzas tiun ĉi rimedon estas Street Fighter (1994) kaj Gattaca (1997).

La pesimisto povus pensi ke estas insulto al Esperanto, kiam ĝi estas uzata en kino, kiam la reĝisoro ne deziras fari konkretan referaĵon al la loko kie okazas la filmo. Oni deziras iun "strangan" lingvon kaj por tio Esperanto estas elektata? Kia honoro! Tiukaze, pli bone oni uzu la multe pli strangan volapukon!

Sed la optimisma esperantisto (kaj, kiu esperantisto ne estas optimisma?) rajtas pensi ke, se oni elektas Esperanton por la funkcio de lingvo ne apartenanta al iu ajn lando, tio fakte estas agnoski ties veran karakteron: lingvo elpensita por funkcii ie ajn, kiu identigas sin kun neniu difinita kulturo. Kaj tio, finfine, devas esti bona.

Do, post kelkaj hezitoj, mi decidis spekti Blade:Trinity, motivita de du kialoj: unue, ĉar mi tre ŝatas filmojn pri vampiroj. Kaj due, ĉar mi scivolis vidi Kris Kristofferson paroli Esperanton. Mia duobla motivigo fariĝis duobla seniluziiĝo. La plej altranga vampiro, Drakulo mem, estas interpretata de iu aktoro (Dominic Purcell), kies aspekto igus lin pli taŭga por roli kiel skoltestro. Kaj mi supozas ke Kristofferson certe parolas ankaŭ la hispanan, ĉar la sola frazo kiun li diras en Esperanto estas forte nuancita de la lingvo de Cervantes. Kiam li volas diri "Mi esperas ke ne", li tamen diras "Espero ke ne".

Krome, la famaj ŝildoj en Esperanto estas videblaj nur en la policejo. En la eksteraj scenoj ili aperas nur angle.

Post ĉio ĉi estiĝas demando: kio estis la vera intereso de la reĝisoro uzi Esperanton en lia filmo? Ĉar certe la fikcieco de la loko vaporiĝas kiam unu el la aktoroj diras klare ke ili estas en Usono. Tio ĉi senvalidigas la "neŭtralecon" de tiu fikcia urbo. Eble la pesimistoj pravas: fuŝuzi esperanton por prezenti fikcian lokon ne estas la plej bona propagando al lingvo kiu aspiras esti nomata internacia.

Jorge Luis Gutiérrez

La teksto aperis unue en la hispana, en la retejo En la punta de la lingua.
Traduko de la aŭtoro.
arkivita en:
pistike65
pistike65 diras:
2009-05-03 11:17
De tempo al tempo venas konfirmoj ke ajnaloka, ajnaspeca mencio de Esperanto povas generi interesigxon, kaj ne malofte lernadon de la lingvo. Jxus skribas bona priesperanta artikolo de gazeto en Salvadoro:
http://www.comunica.edu.sv/index.php?option=com_content&view=article&id=240:esperanto-la-esperanza-en-la-union-por-medio-de-una-lengua&catid=52:cultura&Itemid=148
ke la juna sveda aktivulo Robin Rönnlund ekinteresigxis pri Esperanto gxuste pro la filmo Populärmusik från Vittula.
Cxu konatas kazo de varbigxo ankaux pro El coche de pedales...?

amike
Istvan Ertl