Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Komentario / Ĉe la limo

Ĉe la limo

de Redakcio Laste modifita: 2005-11-22 13:51
Esperantistoj kiel grupo ŝatas opinii sin aparte toleramaj kaj interesitaj pri aliaj kulturoj. Nia aŭtoro Maria Sandelin estas skeptika. ”La malfacila parto temas pri la kapablo salti en la penso”, ŝi skribas. Ŝi ankaŭ rakontas pri la marokano Ali Bourequat, kiu travivis dek jarojn en plena mallumo en malliberejo de la reĝo Hassan la 2-a. Lia sorto temas pri ”ekstrema ŝovado de limoj”, ŝi skribas en sia komentario.

Kiam nia filo Ville estis du-jara, li konstatis ke en la mondo estas kvar lingvoj. Tri el ili ludis rolon en lia vivo, nome la sveda, la finna kaj Esperanto. La kvara lingvo estis ”la angla”, kio  signifis ĉiujn ceterajn lingvojn, kiujn li aŭdis en televido, de najbaroj aŭ vartejaj kamaradoj. Unu fojon, ŝaltinte la televidilon en nekutima horo, li konstatis ke estas infanprogramo en ”la sveda”. Daŭris eĉ iom longe antaŭ ol li rimarkis ke la programo estas ne en la sveda, sed en ”la angla”.

Vere ĝi estis en la dana, lingvo proksima al la sveda. Same alian fojon neatendite oni montris filmon pri la Mumintroloj en ”la finna”. Ĉi-foje li  tamen sufiĉe rapide malkovris ke temas pri ”la angla”, ĉar li nenion komprenas. La filmo kompreneble ne estis en la angla, sed en la samea, lingvo distanca, tamen parenca al la finna. Tiu kiu vivas kun malgrandaj infanoj povas preskaŭ ĉiutage renkonti ĉi tiajn neplenkreskecajn kategoriigojn de la mondo, kaj – kelkfoje – per tio lerni ion pri la propraj limoj de la penso.

La propraj limoj
ja ial estas  malpli videblaj ol la limoj de aliaj. Tamen ŝajnas ke iuj homoj havas aparte striktajn limojn kaj grandan bezonon trovi por ĉiu afero la ĝustan keston. Mi konas plurajn timigajn  ekzemplojn pri homoj kies mondkoncepto estas formita laŭ la  klasifsistemo por svedaj bibliotekoj. Al aliaj homoj povas esti ege frustre kiam ili ellitiĝas matene ne scii ĉu hodiaŭ estas aŭtuno aŭ somero.

Maria SandelinLa penso ke povas unu tagon esti aŭtuno kaj la sekvan denove somero povas igi la tutan mondon ŝanceliĝi neakcepteble. Tiel estis por la biblioteka kliento kiu serĉis nekontesteblan difinon de la daŭro de la sveda somero. ”Ĉu ne junio, julio kaj aŭgusto estas someraj monatoj?”, li demandis en somero kiu estis nekutime kaprica. Mi donis referencojn al meteologiaj kaj diversaj tradiciaj difinoj, sed la viro iĝis pro tio nur pli konfuzita, ĉar li volis unu respondon.  (Se mi rajtus esti persona, mi rakontus al li ke la tuta afero temas pri odoroj – kiam oni, elirante matene, la unuan fojon flaras  la klaran odoron de humiĝantaj folioj, oni devas akcepti ke ĝis la sekva somera tago necesas atendi tri kvaronojn de jaro.)

Tre interese estas observi kiel homoj aŭ grupoj de homoj difinas sin mem. Interalie tio ofte  ŝajnas okazi  per negativa identigo: mi aŭ ni ja ne estas kiel tiuj (aliaj). La mondo en du kestoj, alivorte. En esperantaj medioj ”toleremo” estas ripetiĝanta identigilo. Estas populare kredi ke ”ni esperantistoj – male ol la cetera homaro -  estas tiel toleremaj, ĉar ni interesiĝas pri aliaj kulturoj kaj konas homojn el la tuta mondo” . En miaj oreloj  tiu aserto fojon post fojo sonoras false kaj absurde. Kial? Nu, por komenco mi konas multegajn homojn kiuj sincere kaj profunde interesiĝas pri aliaj kulturoj, sed tute ne pri Esperanto. Due mi malofte spertis pli krudan maltoleremon ol ĝuste en Esperantujo.

Iuj diras ke la Esperanto-mondo, estante marĝena fenomeno, altiras al si marĝenajn homojn, inkluzive de homoj kun akraj ideoj kaj ekstreme cinika rigardo al aferoj. Sed eĉ se oni neglektas la plej akrajn ekzemplojn de marĝenuloj, restas mia impreso ke maltoleremo kaj manko de komprenemo abundas en Esperantujo. Eble unu respondo estas en la kulturaj diferencoj mem, tiel ke tio kio estas por unu bazaj kaj memklaraj valoroj, por alia simple estas nekomprenebla: miaj limoj ne estas viaj limoj. Krome por vere interkompreniĝi  ne sufiĉas esti esperantema, diskutema, vojaĝema kaj ĝenerale lingvema. La malfacila parto temas pri la kapablo salti en la penso – esti tiom malferma ke oni foje, almenaŭ iom, kuraĝas ŝovi la proprajn poziciojn kaj lasi la teron ŝanceliĝi sub la piedoj. Mi konas homojn – ankaŭ esperantistojn – kiuj kapablas tion, sed ili estas ĝenerale dirite malmultaj.

Unu el miaj ŝatataj rakontoj el la vera vivo temas pri la franc-marokano Ali Bourequat. Aŭdante aŭ legante pri lia sorto, oni sekve emas vere ekkredi je reviviĝo el la morto. Ali Bourequat pasigis - nejuĝita kaj pro kaprico de la reĝo - dek ok jarojn (1973-1991) en malliberejoj de la maroka reĝo Hassan la 2-a. La lastajn dek jarojn li vivis en plena mallumo, en spaco kun grandeco de ĉerko, en neimagebla malpuro, akompanata de ratoj, serpentoj  kaj skorpionoj. Kiel eblas fizike kaj psike travivi ion tian?

Unu el la kialoj kiujn eblas ellegi el lia membiografio (kun la originala titolo Tazmamart : dix-huit ans de solitude, tradukita al multaj lingvoj) rilatas al la signifo de komunikado. Tra la muroj inter la ĉeloj la malliberuloj  - interalie liaj du fratoj – konstante interŝangis pensojn parolante (kriante), sed foje ankaŭ skribe.  Specifaĵo en la sinteno de Ali Bourequat estas ankaŭ lia rifuzo vidi sin mem kiel viktimon, tio ke li neniam lasis memkompaton detrui la volon. La lastajn ok  jarojn li konstante sidis, klinita al la muro, ĉar li sciis ke se li kuŝiĝos li ne plu havos fortojn rampi al la pordo por akcepti la manĝon, kaj tiam li mortus. La imagkapablo ankaŭ ludis gravan rolon: ĉar la malliberuloj  ne povis vere foriri el siaj ĉerkoj, ili uzis la fantazion por kune viziti ŝatatajn lokojn, ofte en Parizo, kaj  tiel igis la mizeran situacion iom pli eltenebla.

La sorto de Ali Bourequat
temas laŭ mia interpreto ĝuste pri ekstrema ŝovado de limoj, la kredo je preskaŭa homa senlimeco.  Oni povas ja pensi pri li foje -  kiam frua, malluma kaj malvarma vintra mateno ŝajnas nevenkebla,  kiam cetere  la memkompato estas minace proksime aŭ kiam la mondo ŝajnas nemoveble fiksita laŭ la klasifsistemo por svedaj bibliotekoj.

Maria Sandelin

arkivita en:
limako
limako diras:
2005-09-20 23:28

Mi konsentas ke multaj homoj, kaj ne nur esperantistoj, ofte multe interesiĝas pri fremdaj homoj kaj kulturoj. Mi notas, tamen, ke esperantistoj ofte estas pli pretaj kaj kapablaj kompreni fremdulojn ol unulingvuloj kaj nacilingvuloj. Ofte mi spertis ke iu nacilingve komprenus miajn vortojn, sen kompreni kion mi volis diri pri mia kulturo, religio, ktp. La vortoj estis kompreneblaj sed la konceptoj estis tro fremdaj. Esperantistoj ofte havas pli da sperto pri la kulturaj eblecoj kaj vere volas kompreni. Kompreneble tio ne estas ĉiama regulo, sed sufiĉe ofta ke mi kredas ĝin vera.

Via rakonto pri infanoj memorigas min pri mia vojaĝo al Hispanio. Virino rakontis al mi pri kiam ŝi parolis telefoni al anglalingvano por la unua fojo antaŭ ŝia juna filo, kiu gapis kaj diris, "Mama no sabe hablar!" (Panjo ne scias kiel paroli).

tuvalkin
tuvalkin diras:
2005-09-23 23:53

Maria skribas: «mi malofte spertis pli krudan maltoleremon ol ĝuste en Esperantujo.»

Nu, se tio estas vero (kvankam ĝi al mi ŝajnas apenaŭ kredebla aserto!), mi ege kompatas.

Se tio ne estas vera… nu, mi tute same kompatas.

tuvalkin
tuvalkin diras:
2005-09-24 00:10

Svedaj bibliotekoj rolas en tiu ĉi teksto kiel simbolo de mensfermiteco. Nu, metaforoj trafas aŭ misas depende de la leganto/aŭskultanto, multe pli ol objektiva, klara priskribo.

Por mi, kiu vizitis kelkajn fojojn la Municipan Bibliotekon de Helsingborg, dum mia trisemajna restado tie en 1998, svedaj bibliotekoj elvokas male imagon pri malfermiteco kaj mensvasteco: Jen tie, en relative malgranda urbo, la loĝantoj disponas pri vastega kaj varia abundo da libroj kaj pri taŭga ejo por ilin ĝui.

En komparebla urbo mialande (Portugalio), krom iuj laŭdindaj malmultaj esceptoj, la libroj estas malmultaj kaj malbonaj (ĉar la urbestro preferas elspezi alie) kaj/aŭ la legĉambroj estas mallumaj kaj malkomfortaj, kaj/aŭ la biblioteko fermatas kvar tagojn semajne k.t.p.

msandelin
msandelin diras:
2005-09-25 10:04
Ne, ne svedaj bibliotekoj simbolas mensfermitecon en la teksto (tio estus al mi tre fremda), sed ilia klasifsistemo. Verdire mi opinias la klasifsistemon por svedaj (publikaj) bibliotekoj bonega, sed kiel ĉiuj klasifsistemoj ĝi estas - kvankam necesa - ankaŭ simpliga kaj eliras de principoj ne nepre memklaraj. Kiel ĉiuj klasifsistemoj (same kiel aliaj pensosistemoj - religioj, ideologioj k t p) ĝi donas certajn limojn al la penso. Diversaj limoj de la penso ja estis la temo de la artikolo.

(Tute cetere mi laboras en Landskrona, najbara urbo de Helsingborg, kies belegan bibliotekon vi vizitis.)

Amike,
Maria Sandelin
tuvalkin
tuvalkin diras:
2005-09-28 20:15

Maria reagas jene al mia miskompreno: «sed kiel ĉiuj klasifsistemoj ĝi estas - kvankam necesa - ankaŭ simpliga». Mi plene kunsentas! :-)

tuvalkin
tuvalkin diras:
2005-09-28 20:16

"Konsento" simile al "kun-sento". Be! :-\