Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Komentario / La disrompita sankteco en Beslan

La disrompita sankteco en Beslan

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-09-08 18:20
En Beslan en suda Rusio centoj da infanoj kaj gepatroj estis mortigitaj pro atako de teroristoj kontraŭ lernejo. Beslan estas proksima al ni ĉiuj, kion ajn ni kredas, skribas Maria Sandelin.
En Esperantujo, same kiel kelkfoje aliloke, aŭdiĝas voĉoj kiuj pretendas ke neniuj, vere neniuj absolutaj veroj ekzistas. Mi devas konfesi ke la ideo enhavas ion vere tiklan, elirpunkton kiu foje igas mian mondon ŝanceliĝi kaj min mem, almenaŭ kelkfoje, almenaŭ iom, vidi aferojn el alia vidangulo. Sed finfine mi ĉiam revenas al tio, ke jes ekzistas iu fiksa punkto, iuj nerelativigeblaj kaj netuŝeblaj veroj. Ne ĉion eblas redukti al kulturo aŭ politiko.

Tion sciis ankaŭ la teroristoj en Beslan, ĉar ili direktis sian baton kontraŭ tio kio estas la plej sankta – la vivo de senkulpaj infanoj. Ili sciis ke per tia ago ne eblas gajni simpation, sed  nur semi hororon, kio ŝajnas esti nenio krom la lasta esprimo de potenco ĉe tiu kiu mem ne plu havas ion por perdi. Oni povas nur provi imagi kiuj travivaĵoj kondukas al tia agado.

Ankaŭ ĉe la detaloj la teroristo
j sciis kiel disrompi la plej sanktan. Ĉiuj gepatroj scias ke en la tuta mondo nur la propraj infanoj povus igi ilin tute laŭlitere iri tra fajro kaj akvo. Sed eĉ ĉi tion oni rifuzis al la gepatroj en Beslan, kiam ili volis ŝanĝi lokon kaj iĝi ostaĝoj anstataŭ la infanoj.

Kio restas kiam la plejsankta estas disbatita? Ĉu entute indas vivi, se nenio estas netuŝebla? La teroristoj, egale kiuj ili estis, sciis kion ili semis per siaj agoj.

Beslan ne situas malproksime de iu el ni, eĉ se ni foje emas kredi tion - por protekti nin de tio kio estas neeltenebla. Sed la vero estas,  ke nur tre maldika membrano disigas kiun ajn el ni disde tiu patro en Beslan kiu tenas en la sino sian mortan filinon kaj ploras, ĉar forlasis lin ĉiu espero.

Hodiaŭ vespere en nia hejmo ni fajrigis kandelojn, metis en la kuirejan fenestron kaj pensis pri la infanoj kaj gepatroj en Beslan. Subite Alva, ses-jara, demandas min: "Panjo, ĉu vi amus min eĉ se mi faligus bombon sur domon?"

Surprizita mi respondis memklare: jes. Kaj tuj mi vidis antaŭ mi aliajn gepatrojn ol tiujn de la mortintaj infanoj en Beslan. Ankaŭ teroristoj havas gepatrojn kiuj sendube funebras siajn gefilojn kaj  la disrompitan sanktecon en Beslan.

Maria Sandelin
arkivita en:
slavik
slavik diras:
2004-09-07 15:19
Estas pli ol strange, ke la artikolo finiĝas per vortoj, kiuj povus veki simpation al "povraj" teroristoj... Kutime ja oni finas artikolon per la ĉefa ideo: ĉu la ĉefa ideo de s-ino Sandelin estas, ke "Ankau teroristoj havas gepatrojn kiuj sendube funebras siajn gefilojn..."?!

Mi dubas, ĉu havas gepatrojn uloj, kiuj dum du tagoj malpermesis al infanoj trinki akvon. "Mi ĉiam sonĝas nun pri akvo. Ni tiom volis akvon tie!" -- rememoras unu el la savitoj. Poste ili eksplodigis la halon kun ostaĝoj -- ĝis nun ne klaras intence aŭ hazarde -- kaj kiam komenciĝis paniko inter la ostaĝoj, tiuj senpatruloj ekpafis mitrale al la dorsoj de fuĝantaj infanoj kaj virinoj (virojn ili mortpafis en la unua tago).

Mi sincere dankas, ke s-ino Sandelin kunsentas mian doloron pri la teruraĵo en mia hejmlandeto, Osetio, sed mi tute ne kunsentas ŝian ekstreman humanismon rilate al la mortintaj teroristoj.
kallekn
kallekn diras:
2004-09-07 16:09
Bedaŭrinde, eĉ la plej malhomecaj homoj havas gepatrojn - eĉ ili estas homoj. Ne ĉiam estas facile por ni, homoj, agnoski tion. Pli facilas ja pensi ke krimeguloj estas iel esence malsamaj ol ni mem.

Kunplore pri Beslan
István Ertl
juh
juh diras:
2004-09-08 09:21
Tio estas biologie ĵusta vidpunkto. Ĉiu homo naskiĝis, do nepras gepatroj. Sed tio nur estas biologia memkompreneblaĵo. La vorto sankteco jam indikas, ke temas pri plu ol nur biologia vidpunkto. Kaj tio ankaŭ min ĝenis.

Sed la lasta frazo por mi ankaŭ indikas, ke la teroristoj, malgraŭ la fakto, ke ankaŭ ili iam estis infanoj kaj eble havis infanojn, mortigis infanojn. Do tio lasta penso pligrandigas la malhomecon de la teroristoj.

Sed ni ankaŭ ne forgesu, ke la teroro de la rusa ŝtato kontraŭ la popolo estas unu (!) kaŭzo por la tragedio.
slavik
slavik diras:
2004-09-08 13:24
Estas naŭzige jam en mila retloko legi ion kun la senco "nenio mirinda pri la eksplodigo de infanoj, ja rusoj turmentas la povrajn ĉeĉenojn, do tiuj reagas".

Ni ne miksu kaŭzojn kaj postsekvojn. Ial neniu okcidente ne rememoras la ĉeĉenan ŝtaton, kiam ĝi estis fakte sendependa de Rusio. Estis abomena etnisma reĝimo, el kiu devis formigri eĉ multaj ĉeĉenoj, ne parolante jam pri alietnanoj. Bedaŭrinde oni ne sukcesis mortigi la reĝimon en ĝia ekesto -- tiam en Moskvo oni okupiĝis nur pri Moskvo, la ŝtato fakte ne ekzistis tiam en Rusio.
Loren
Loren diras:
2007-09-20 22:27
Stranga sendube ŝajnos ankaŭ respondo post jaroj, kvazaŭ el sub polvo... sed tamen...

Ekde la unua legado antaŭ tri jaroj, ĝuste la du lastaj alineoj de tiu ĉi eseo de Maria Sandelin estas la sola parto kiu profunde interesas min. Kaj tiu parto ankoraŭ multe ĝojigas min.

Ĉio antaŭa ne suspektigas alvenon de io tia. Kaj ĝi estas la parto fortega, morale kaj kore. Por mi kaj ŝajne por la plej multaj homoj, estas plej ofte ne facile, trovi ĉe katastrofo tielan fortegon. Mi devas admiri la saĝecon kaj kuraĝon de Alva kaj de Maria responde al Alva. Ĝuste ĉe tiaj katastrofoj estas trafe, alvoki la demandon, "Kiujn mi senrompe amas malgraŭ iliaj plej hidaj eraregoj?"

(Efektivaj aŭ eble farotaj.)

Mi pensas ke malpli ol dekono el la homaro povas sincere respondi, "Neniun; ne min mem, ne infanon mian aŭ nepon aŭ nepinon, ne eventualajn estontajn infanojn aŭ genepojn miajn, ne edzon aŭ edzinon aŭ partneron, ne patron aŭ patrinon, ne heroon mian, ne ĉefan instruinton, ne sanktulon aŭ diaĵon, simple neniun." Kaj kiom el eĉ tiuj homoj tute pravas pri tio? Kaj kiom el ili pravas nur portempe?

Kaj mia ĝojo do fontas de tio, ke tion, kion oni povas fari por unu, ekzemple por si mem aŭ por sia infano, oni povas lerni fari ankaŭ por ĉiu ajn, se oni volas lerni tion. Vojo longa sed irinda; celo fora sed atingebla. Unu instigo estas tio, ke vera solvo al problemoj kiel tiuj ĉirkaŭ Beslan neniel eblas por tiu kiu ankoraŭ nur iujn kompatas kaj amas.