Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Interreto / Reta kurso pri Esperanto en sveda universitato

Reta kurso pri Esperanto en sveda universitato

de Redakcio Laste modifita: 2005-05-23 08:49
Sepdek studentoj anoncis sin por unika interreta universitata kurso pri Esperanto, kiu komenciĝos en la universitato de Umeå en norda Svedio ĉi-aŭtune. La kurso estas la unua en sia speco, ĉar ĝi estas organizata de granda universitato sed okazos nur en la reto. La kursa retejo, kiu estos alirebla nur por partoprenantoj, enhavos interalie son-dosierojn, babilejon kaj elŝuteblajn tekstojn. Simila kurso pri la ĉina lingvo pli frue allogis 120 studentojn.
Laŭ la oficiala kurs-katalogo de la universitato de Umeå Esperanto estas la plej granda konstruita lingvo en la mondo. "Ĝi estas parolata de kelkaj milionoj da homoj ĉie en la mondo. Dank' al la reguleco de ĉi tiu internacia lingvo ĝi estas ekstreme facile lernebla", la universitato informas.

La universitato de Umeå havas 28.000 studentojn kaj estas unu el la plej grandaj en Svedio. Dum la unua duono de la 90-aj jaroj la kvanto de la studentoj duobliĝis, sed nun la universitato ne plu intencas kreski. Estas pli ol 4.200 dungitoj en la universitato, el tiuj 1.600 estas instruistoj.

La instruisto
de la nova kurso estos Espen Stranger-Johannessen el Norvegio. Li rakontas, ke la studentoj iom lernos ankaŭ pri la kulturo kaj historio de Esperanto.

-  Mi nepre volas tion iomete instrui. Sed ne multe, ĉar gravas ke ili lernu plejeble multe de la lingvo mem en tiu mallonga tempo.

Laŭ la kursplano, tekstoj en la retpaĝo de la kurso informos la studentojn pri la origino de Esperanto, ĝia kulturo kaj ĝia hodiaŭa uzo. La kurslibro por la lingva parto estos nova sveda lernolibro Esperanto por gimnazianoj.

La estiĝo de la nova reta universitata kurso estis parte hazarda, rakontas Espen Stranger-Johannessen.

-  Fakte, komence estis juna Esperantisto kiu pere de sia patrino, kiu laboras kiel administristo ĉe lingva sekcio de la universitato, proponis la ideon. La patrino portis la demandon al pli alta nivelo, kaj tie estis decidite ke oni klopodu estigi kurson. Al la estro de tiu ĉi lingva sekcio ankaŭ plaĉis la ideo, sed laŭ mia kompreno, mona instigo ankaŭ ludis rolon. Nun estas nova principo, kiu diras ke la sekcioj ricevas monon por ĉiu ekzamene sukcesinta studanto, kaj pro tio oni bezonas estigi kursojn popularajn kiuj povas poiome enspezi al ili... Sed ni ne forgesu ke ankaŭ estis idealisma fervoro ludanta rolon ĉi tie... Mi ne scias ĉu estis diskutoj, fakte. Al mi ŝajnis ke ĉio iris glate.

Libera Folio: Ĉu povas iĝi daŭrigo?

- Certe! La estro de la sekcio tion menciis - nur dependas de la kvanto de la partoprenantoj. Ili havas plurajn lingvokursojn, kaj ili nun eksperimentas fari daŭrigan kurson pri la ĉina, interalie.

La kurso komenciĝos fine de aŭgusto kaj daŭros ĝis la mezo de januaro 2006. La kurso teorie estas malfermita por ĉiuj interesiĝantoj kiuj plenumas la formalajn postulojn, tamen preferinde la lernantoj ja komprenu la svedan.


arkivita en:
VictoriaMagna
VictoriaMagna diras:
2005-06-10 18:56
Mi salutas kaj gratulas la estraron de Universitato Umeâ pri la enkonduko de reta kurso de Esperanto, dezirante plenan sukceson al tiuj partoprenantoj!