Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Interreto / La eternaj neologismoj (eseo - parto2)

La eternaj neologismoj (eseo - parto2)

de Redakcio Laste modifita: 2005-11-29 22:24
En la dua parto de sia premiita eseo pri lingvaj esploroj en la reto, nia aŭtoro Sten Johansson traktas temojn aparte karajn al ĉiu lingvema esperantisto: neologismojn, landonomojn kaj la literon "ĥ". La grandan landonoman batalon almenaŭ en la reto laŭ la statistiko klare gajnis la finaĵo -IO, li konstatas. La litero Ĥ estas tre malofta, sed almenaŭ en interreto la emo elekti ĥ- aŭ k-formon ege varias de vorto al vorto. La k-formo superregas en vortoj, kiuj enhavas la literkombinon ”ark”, sed ankaŭ en kelkaj aliaj vortoj.
La eternaj neologismoj (eseo - parto2)

Alklaku la bildon por vidi ĝin plengrande.

Pli konata kategorio de vortparoj estas la tielnomataj neologismoj, kiuj sence duobligas mal-vortojn. Jam Zamenhof, Grabowski kaj aliaj pioniroj ekuzis tiaspecajn neologismojn, kiuj tamen poste oficialiĝis kaj en kelkaj okazoj estas uzataj pli ofte ol la koncerna mal-vorto. Poste, en la 1930aj jaroj, Kalocsay estis grava kontribuanto al tiu speco de vortoj.

Jen mi prezentas tabelojn kun kelkaj konataj vortparoj kaj la nombro de Interretaj trafoj en marto 2002 kaj januaro 2005 plus la nombro de aperoj en Tekstaro de Esperanto. Mi grupigis la vortojn laŭ sukceso de la koncerna neologismo. Supre aperas ”la neologismoj kiuj venkis”.
Sube sekvas kelkaj, kiuj estas uzataj preskaŭ same ofte kiel siaj mal-vortoj.


Vorto                
Tekstaro    
            
Interreto  
 
 -1940
1940-
2002
2005
Venkintaj
neologismoj





Humida
0
23
 409
Malseketa
0
5
103
Stulta
64
194
440
4480
Malsaĝa
278
25
76
1180
Malsprita
26
8
20
106
Kvereli
12
41
50
221
Malpaci
29
2
21
89
Strikta
17
55
170
921
Malvasta
74
37
185
863





Egale uzataj
neologismoj




Obstaklo
3
53
83
383
Malhelpo
76
38
100
493
Magra
2
32
94
345
Malgrasa
84
15
103 432
Pigra
0
56
52
180
Maldiligenta
55
16
43
163
Mallaborema
20
10
42
167
Ĉipa
0
3
 991
Malmultekosta
1
64
 933
Trista
6
83
132
1180
Malgaja
372
155
269
1690
Malĝoja
626
96
69
796






Tria grupo enhavas kelkajn vortojn, kiuj iom uzatas, precipe ĉar ili akiris propran nuancon, kvankam ili tute ne povas kvante konkuri kun sia respektiva mal-vorto:

Vorto               
Tekstaro   
             
Interreto  
 
 
-1940
-1940
2002
2005
Iom uzataj
neologismoj





Povra
0
71
162
864
Malriĉa
585
335
166
4510
Kompatinda
166
145
260
3680
Leĝera
0
66
22
409
Malpeza
80
47
231
1650
Frida
0
26
102
634
Malvarma
226
186
595
6970
Olda
0
61
128
709
Maljuna
977
301
1172
11500
Malnova 681
689 2850
24700

En la tri traktitaj vortgrupoj konstateblas, ke la plej granda diferenco estas inter la du periodoj de la Tekstaro. Ĝiaj tekstoj el post 1940 (fakte plejparte post 1980) pli akordiĝas kun la nunaj rezultoj el Interreto, ol kun la pli fruaj tekstoj. Do, almenaŭ en ĉi tiuj kazoj, Interreto ŝajnas funkcii kiel uzebla tekstaro por lingvaj studoj pri la moderna vivanta Esperanto.

En kvaran grupon ni povas kolekti la plej multajn proponojn, kiuj restas tre malmulte aŭ tute ne uzataj. Jen nur kelkaj ekzemploj, kun Interretaj trafoj. Ĉe tiel maloftaj vortoj apenaŭ indas serĉi en Tekstaro de Esperanto:

Vorto              
Interreto    
 
 2002
2005
Minca
13
57
Maldika
410
3620
Tarda
23
184
Malfrua
303
3790
Dista
18
114
Lontana
25
62
Malproksima
678
6540
Fora
451
5760
Hati
8
61
Malami
100
373
Pokaj
18
31
Malmultaj
1090
12500
Infre
6
20
 Malsupre608
7050


Germanio kaj GermanujoĈu -ujo arkaikiĝas?
La ĉefa landnoma malkonsento jam de multaj jardekoj temas pri -ujo aŭ -io. En la Interreta esploro de marto 2002 la ujo-fomoj havis 15 % kaj la io-formoj 85 % el tiuj kazoj, kie uziĝas ambaŭ formoj. Sed ŝajne la evoluo ĉi-kampe okazis sufiĉe rapide, ĉar en januaro 2005 -ujo falis al nur 5 %. Ĉu do tiu origina formo arkaikiĝas? Supozeble tamen ĝi restas uzata de obstina malplimulto, kiu eble pli fortas en aliaj medioj ol en Interreto.

Pri diversaj landoj oftege parolas esperantistoj, ankaŭ en Interreto, do la landnomoj donas multajn trafojn je serĉado. Jen sube nur kelkaj ekzemploj por tion ilustri:

Vorto        
2002    
          
            
2005     
          
 
 -io
-ujo
-lando
-io
-ujo
-lando
Franc-
3387
309
15
30400
793
782
German-
3161
363
5
27400
833
29
Brit-
824
224
11
15500
692
43
Rus-
1125
267
226
18000
826
4850
Pol-
150
54
1050
857
671
19500
Japan-
1190 140 10 19800 124025
Ĉin-328
26
11
39700
940
7

Serĉo pri kvar landoj en la Tekstaro de Esperanto tamen donas surprizan rezulton: Antaŭ 1940 -ujo havis 80 %  el la tre malmultaj trafoj,  sed  post 1940  -ujo  falis al nur 2 %!  La konkludo devas esti, ke la speco de tekstoj en la Tekstaro ege malsamas inter la du epokoj. Inter la tekstoj el post 1940 dominas artikoloj el Monato kaj La Ondo de Esperanto.

Vorto        
Tekstaro   
-1940  
Tekstaro  
1940-
 -io
-ujo
-io
-ujo
Franc-
2
74
629
13
German-
25
35
756
11
Brit-
0
14
408
23
Ĉin-
3
0
424
6

Troviĝas tamen apartaj landnomaj demandoj, kie la Interreta medio montras tre interesan bildon. Pri Hindio/Barato eble la kutimoj estas ŝanĝiĝantaj, kvankam en januaro 2005 ankoraŭ superregis Hindio.

Vorto     
Interreto 
 
 2002
2005
Hindio
195
3750
Hindujo
126
584
Barato
66
1700
Bharato
35
177

Pri Koreio la afero ŝajne stabiliĝis pli frue, kaj hodiaŭ tute superregas la formo ”koreoj en Koreio”, kun ”koreoj en Koreujo” en la dua vico. La formo ”koreanoj en Koreo” apenaŭ plu estas uzata en Interreto. Sube mi prezentas serĉrezultojn el marto 2002, septembro 2003, oktobro 2004 kaj januaro 2005.

Vorto     
Interreto  
   
 20022003    
2004   
2005
Koreo*100
325
361
1050
Koreoj
96
281
353
1080
Koreio
370
2260
2880
7210
Koreujo
66
163
147
273
Koreanoj
8
61
41
91
*El kiuj plej multaj en la signifo "loĝanto", kelkaj en la signifo "lando".

Se ni turnas la okulojn al Ukrainio, la situacio ŝajnas pli kaosa. Pri la lando evidente tute dominas tiu formo, sed pri la loĝantoj oni ŝajne malmulte parolas. Logike devus esti ”ukrainoj en Ukrainio”. La kombino ukrainoj + Ukrainio tamen ricevas nur 34 trafojn, sed aliaj logikaj ebloj eĉ malpli: ukrainianoj + Ukrainio – 9 trafoj, ukrainanoj + Ukraino – 2. Tamen la nelogika kombino ukrainanoj + Ukrainio ricevas 46 trafojn. Stranga situacio!

Vorto
2005
       
 -io     
-ujo  
-o    
-oj  
-ano  
-anoj  
-iano 
-ianoj
Ukrain-6480
131
165
71
14
107
7
17
Ukrajn-
61
7
133
7
7
8
0
0

Pri Egiptio superregas ”egiptoj en Egiptujo”, kun ”egiptoj en Egiptio” duavice kaj ”egiptanoj en Egipto” triavice. Interesa observo pri Egiptio estas, ke pri la nuna lando dominas en Interreto la io-formo,  sed pri la antikva lando  la ujo-formo.  Tion mi povis konstati serĉante en kombino kun aliaj vortoj. Simila tendenco, kvankam ne tiel forta, validas pri pluraj aliaj regnoj: kiam oni traktas antikvan tempon, pli oftas la ujo-formo ol kiam temas pri la nuna lando.

Vortoj2005
 
 -io
-ujo
Egipt- + faraono
41
411
Egipt- + araba
163
83

Krom en la antikva egipta regno, la ujo-formo tamen restas plimulta en ankoraŭ unu kazo: Esperantio en 2005 havis 8 050 Interretajn trafojn, Esperantujo 12 000. Tamen eĉ pri tiu kerna kaj kora nocio do la ujo-formo ŝajnas minacata!

Arĥaja litero? De pli ol okdek jaroj kelkaj esperantistoj pli-malpli sisteme anstataŭigas la literon ĥ per k, kie tio eblas. Aliaj, kompreneble, flegas la literon ĥ. Do, ĉe multaj vortoj ni havas delonge du paralelajn formojn. Sed kiel ili kvante rilatas unu al la alia?

Simpla serĉo montras, ke almenaŭ en Interreto la emo elekti ĥ- aŭ k-formon ege varias de vorto al vorto. La k-formo superregas en vortoj, kiuj enhavas la literkombinon ”ark”, sed ankaŭ en kelkaj aliaj vortoj. La plej altan procenton de k-formo mi trovis ĉe tekniko. Ĉe kelkaj vortoj tamen superregas la ĥ-formo, kvankam eblus elekti k-formon. En la suba tabelo mi aranĝis la esploritajn vortojn laŭ kreskanta procento de k-formo.

Vorto         
2005  
         
      

 ĥk
k%
Ĥarkovo
150
0
0%
Monaĥejo
638
45
7%
Ĥimero
137
20
13%
Jaĥto
127
69
35%
Ĥaoso
659
487
42%
Alĥemio
36
36
50%
Kirurgo
97
137
59%
Paroko
206
463
69%
Kameleono
56
123
69%
Mekanika
139
361
72%
Kemio
292
1140
80%
Arkaika
67
308
82%
Arkitekturo
120
890
88%
Tekniko
847
9440
92%

En la Tekstaro de Esperanto mi serĉis tri el la plej oftaj ĥ-vortoj, kaj la rezulto konfirmas la suprajn konkludojn, kvankam la nombro de trafoj el antaŭ 1940 ne estas tre granda.

Vorto        
Tekstaro
-1940
            
Tekstaro
1940-
 
 ĥk
k%
ĥ
k
k%
Monaĥejo
23
0
0%
152
2
1%
Ĥaoso
35
4
10%
37
28
43%
Tekniko
4
53
93%
25
396
94%

En la Tekstaro mi krome konstatis, ke la procenta apero de la litero ĥ en la Biblio estas 0,117 %, dum en la artikoloj en Monato ĝi estas nur 0,024 %, alivorte nur kvinone tiel ofta. Estus interese ekscii, ĉu aliaj lingvoj havas tiel malofte aperantan fonemon.

Sten Johansson

Vi ĵus legis la duan trionon de la premiita eseo de Sten Johansson. Post semajno sekvos la lasta, kie la aŭtoro traktos plurajn temojn: korelativojn tradiciajn kaj ne – ĉu tiom aŭ tiel, ĉu alies kaj aliel – kaj krome la formon de diversaj vortoj modernaj kaj tradiciaj.

arkivita en:
javergara
javergara diras:
2005-12-03 22:05

Nu, shajnas ke nia shatinda amiko kaj energia prezidanto Renato Corsetti devos labori ech pli por plu teni vivaj la arkaikajn (volapukece strangajn) formojn kun -ujo. Mi suspektas ke eble li estas la plej ofta kontribuanto al tiu ankoraua 15 %, ekz. per lia sukceso ke oni trovas la nomon Italujo sur la alloge bela broshuro de la Florenca UK.

José Antonio Vergara

javergara
javergara diras:
2005-12-03 22:15

Kiel sciate, ankau sur la toponomia kampo estas problemoj tute politikaj, historie kreitaj. Mi fieras ke en Esperanto oni povas malkoloniisme nomi tiun gravegan landon tiel kiel ghiaj propraj civitanoj preferas.

José Antonio Vergara

manolo
manolo diras:
2005-12-07 13:18

Mi ne komprenas kial kelkaj landoj rajtas sin nomi, laŭ nomo tute ne kongrua kun internacia lingvo-uzo, kaj ni, hispanoj, ne rajtas ŝanĝi tiun mucidan kaj romiecan formon "Hispan-" al "Espanj-", konsiderante ke tiu lasta formo estas multe pli simila al nomo de la lando en multaj lingvoj ol la unua.

Do, tiu argumentado pri politika ĝusteco kaj "rajto nomi sin" estas simple demagogio.

javergara
javergara diras:
2005-12-09 14:40

Temas pri malsimilaj situacioj. Se evidente estas parenca, etimologia rilato inter "Hispan-" kaj "Espanj-", la formo Barato estas pli-malpli komuna al pluraj el la lingvoj parolataj en tiu lando-duonkontinento kaj, plej grave, elektita de la E-lingvaj baratanoj mem post serioza esploro de la temo.

La internacia lingvouzo kiun vi mencias ne estas neutrala, almenau historie, kaj foje spegulas koloniismajn faktojn au aliajn perfortojn.

José Antonio Vergara (tre probable, miaj praavoj iam venis el Euskio, ne el Hispanio...)

manolo
manolo diras:
2005-12-11 00:47

Vi enkondukas tute novan kriterion, kaj krome fremdan, por esperantigo de nomoj. La ĝisnuna kriterio estas simple lingva: oni prenu la radikon kiu sukcesis internaciiĝi. Vi apogas politikan kriterion preni la radikon kiun decidas minoritato.

Eĉ se la politika grundo ŝajnas apoginda, mi preferas ke lingvaj aferoj restu lingvaj. Miksi politikon kaj lingvon estas tre favorata ludo de naciistoj, kiun mi rifuzas ludi. Tamen, se oni devigas min ludi, mi postulas ke mia lando estu nomata Espanjo.

Rilate al via komento pri Eŭskujo: loĝantoj en Eŭskujo estas dividitaj pri sia memdifino kiel memstara lando aŭ kiel regiono de aliaj landoj. Sed subite aperas S-ro Bergara(*), fremdulo, kiu arogas al si la rajton decidi por ili, nur pro tio ke liaj praavoj eble estis eŭskoj. Ridinde!

(* Por esti konsekvenca al via eŭska deveno, vi devus ŝanĝi la formon de via nomo al Bergara)

javergara
javergara diras:
2005-12-12 03:29

Nu, nek mi estas la enkondukanto nek tiu kriterio vere novas. Mi nur emas kompreni, respekti kaj subteni la proponon kaj ekuzon de la E-lingvaj baratanoj mem (ja minoritato che ni, se tio entute havas ian sencon au gravecon ene de lingvokomunumo ekstreme minoritata mondskale ...). Mi opinias ke kuraghaj elpashoj tiaj richigas la lingvon kaj atentigas nin i.a. pri alidevenaj toponimioj. La samo validas ekz. pri la nomo Kimrio.

La interrilato lingvo-politiko kaj pli amplekse lingvo-socio ne estas, kompreneble, simple "ludo de naciistoj", sed male tre grava aspekto de la homa fenomeno lingvo, kun tre diversaj kaj kompleksaj esprimoj, kiujn esploras seriozaj studbranchoj, nome lingvosociologio, socilingvistiko, ktp. Vi certe rajtas postuli ke "lingvaj aferoj restu lingvaj" sed, neeviteble, almenau la problemeto "nomoj de gentoj kaj landoj en Esperanto" potenciale plu tushos (je via gheno) la politikajn au socihistoriajn flankojn de la afero; unu el la lastaj spertoj estas la ghustigo koreoj/Koreio.

Mi ne arogas al si nenian rajton koncerne la loghantojn de Euskio (nek komprenas kial vi tiom chagrenite shajnigas min tiel...). Nur sekvi tre atente kaj solidare subteni la klopodojn pace solvi tiun konflikton, jen tio kion mi povas fari rilate regionon/landon el kie -mi supozas- miaj praavoj iam venis en Sudamerikon. Mi jam sciis ke lau la nuna ortografio de la euskaj nomoj Vergara skribatas Bergara (dankon chiel ajn pro via afabla atentigo), kaj ech pli : mia dua familinomo (Olavarría) nun tie estas Olaberría, kaj kurioze temas pri vilagheto 20 Km for el Bergara ... Eble vi scias ke la fama verkisto Miguel de Unamuno iam diris ke Chilio kaj la Jesukompanio estas la du plej gravaj kreajhoj de la euska popolo ...

José Antonio Vergara

javergara
javergara diras:
2005-12-12 03:34

Pardonon ! mi jhus skribis la jenan eraran frazon "mi ne arogas al si nenian rajton ..". Kompreneble mi celis "mi arogas al si nenian rajton ...".

José Antonio Vergara

probaleo
probaleo diras:
2005-12-22 11:36

Mi ne intervenus pri tiu chu ofte diskutita temo, se mi ne rimarkus, ke kaj la apoganto kaj la opozicianto shajnas miskompreni la kialon de la shangho de "Hindujo/Hindio" al "Barato", kaj shajnas pensi, ke propono shanghi la nomon "Hispanujo/Hispanio" al "Espanjo" estus iunivele samspeca propono. Se la esperantista komunumo restintus fidela al "ujo" kaj do konservus la formon "Hindujo", ne ekzistus problemo. Bedaurinde, la vastighinta formo "io" kondukis al la ekuzo de "Hindio" por la respubliko, en kiu ekzistas dudek tri oficialaj lingvoj, inter kiuj la hindia estas nur unu, minoritata lingvo, por kiu iuj homoj deziras la statuson de nacia lingvo. Tiun deziron kontrauas multaj homoj en nia lando. Tial, se en Esperanto restas vaste uzata tiu chi erariga formo "Hindio", tiuj baratanoj, al kiuj ni volas instrui Esperanton, nepre (kaj ne malprave) pensos, ke la lingvo Esperanto havas agordojn neneutralajn, kiuj kongruas kun la preferoj de tiuj, kiuj volus doni al la hindia la statuson de unusola nacia lingvo en nia lando. Fakte multaj esperantistoj nenion scias pri nia lando au ghiaj lingvoj kaj ne volas esti neneutralaj pri niaj enlandaj aferoj. Bedaurinde, tion ne komprenas tiuj baratanoj, al kiuj oni volas instrui lingvon kun neneutralaj agordoj. Tial necesas shanghi la agordojn, kaj enkonduki neutralan nomon. Pro tio la propono Barato. Mi timas, ke debatantoj por au kontrau la demando, kiuj ne scias chi tion, kontribuas al la miskredo, ke la propono Barato estus ial simple kontraukoloniisma. Ghi estas solvo de grava problemo. Mi tre deziras, ke pli kaj pli da esperantistoj konsciu, ke tiu problemo ekzistas che la nomo Hindio, kaj ke ili devus ghin eviti. La fakto, ke tiaj gravuloj kiel Trevor Steele kaj Humphrey Tonkin ne chesis uzi la formon Hindio, persone dolorigas min.

Probal Das^gupto

javergara
javergara diras:
2005-12-22 14:29

Dankon pro la klarigo. Analoge, en la hispana lingvo la neinformitaj personoj erare nomas la loghantojn de Barato "hindues" char la pli ampleksa vorto indios kutime uzatas (nur) por la amerikaj indighenoj. Kompreneble tio originighis pro la erara konkludo de Kolumbo mem, kiam li supozis esti jhus trovinta alian vojon al la India (1492). La pli edukitaj hispanlingvanoj konscias ke en Barato estas aliaj religioj krom hinduismo.

Mi ne sugestis ke la nomo Barato mem estis elektita pro kontraukoloniismaj kialoj. Fakte en mia dua chi-tema mesagho legeblas, koincide kun via scienda informo, ke "la formo Barato estas pli-malpli komuna al pluraj el la lingvoj parolataj en tiu lando-duonkontinento kaj, plej grave, elektita de la E-lingvaj baratanoj mem post serioza esploro de la temo". Per mia reago, mi nur volis substreki la dezirindecon de la respektema ekuzo far europlingvanoj de formo tia. Mi celis la mensan europcentrismon, kiu iel estas novkoloniisma, char neatenta al la lingvouzo kaj argumentoj de la plej koncernitaj.

José Antonio Vergara