Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Interreto / Renato Corsetti malfermis bankon de promesoj

Renato Corsetti malfermis bankon de promesoj

de Redakcio Laste modifita: 2005-12-09 22:30
La 4-an de decembro estis publikigita nova retejo, kiu volas helpi esperantistojn ne nur fari sanktajn promesojn, sed ankaŭ plenumi siajn promesojn kun helpo de aliaj samcelanoj. En la nova retejo ĉiu deziranto povas fari promeson, kiun li plenumos, se difinita kvanto da aliaj personoj faros la saman promeson. La prezidanto de UEA, Renato Corsetti estis inter la unuaj promesemuloj: li intencas sendi lernolibron al ajna petanto el malriĉa lando, sed nur se dek aliaj esperantistoj promesos fari same. La anglalingva versio de la retejo estis lanĉita antaŭ malpli ol duonjaro, kaj jam multaj promesoj estis plenumitaj. La esperanta versio estis farita eksprese kaj aperis post nur dusemajna laborado de la brita esperantisto Tim Morley.
Renato Corsetti malfermis bankon de promesoj

La retejo de la nova promesbanko.

La nova "banko de promesoj" sekvas la principon kiun Ludoviko Zamenhof uzis en la Unua Libro de Esperanto. La legantoj de la Unua Libro estis petataj subskribi promeson lerni la lingvon, se dek milionoj da aliaj homoj faros similan promeson. Krome la formularoj povis esti uzataj por kolekti similajn promesojn de aliaj homoj, kaj sekve disvastigi la informon pri la ideo. Precize same, sed per pli modernaj teknikaj rimedoj, funkcias la nova retejo PledgeBank, aŭ PromesBanko. En Britio jam eblas subskribi promesojn per poŝtelefono.

Kvankam la ideo ŝajnas tute zamenhofa, la promesbanko unue aperis anglalingve, tute ekster la Esperanto-movado. Ĝin starigis la brita bonfara fondaĵo mySociety, kaj ĝi estis publikigita la 13-an de junio 2005. La kreinto de la originala retejo Tom Steinberg, la direktoro de mySociety, en la retejo klarigas sian ideon jene:

- Ni konas ĉiuj la senton de senpoveco, ke niaj propraj agoj ne kapablas ŝanĝi tion, kion ni ja volas ŝanĝi. PledgeBank temas pri konkero super tiu sento, konektante vin kun aliaj personoj, kiuj ankaŭ ŝatus ŝanĝi ion, sed kiuj ne volas riski esti la sola ĉeestanto ĉe eventuala renkontiĝo, aŭ la sola persono, kiu kontribuas monosumeton al bona motivo, kiu bezonas sumegon. La funkcimaniero estas simpla. Vi kreas promeson, kiu havas la bazan formon "Mi faros ion, sed nur se aliaj personoj promesos fari same".

Ni petis la kreinton de la esperantlingva versio, la britan esperantiston Tim Morley, klarigi kiam kaj kial li ekhavis la ideon fari tradukon.

Tim Morley- Mi jam konis mySociety pro iliaj aliaj retservoj, kiujn mi uzis, ekzemple por unuafoje kontakti miajn registarajn reprezentantojn (la retejo FaxYourMP.com celas ebligi kaj faciligi precize tion). Kiam PledgeBank.com aperis, mi taksis ĝin tre bona ideo, kaj mi subskribis plurajn promesojn en la angla versio, Tim Morley diras.

La ideo fari diverslingvajn versiojn aperis unue ĉe la iniciatintoj de la anglalingva retejo, li rakontas.

- Antaŭ eble du semajnoj, mi rimarkis novan ligilon sur la paĝoj de PledgeBank - "Traduku vialingven", kaj tuj havis la ideon krei la esperantan version. Kaj ju pli mi pripensis la aferon, des pli mi kredis, ke tiu servo tre bone taŭgus por la Esperanto-komunumo - ĝi estas maniero kunagigi personojn por fari utilajn aferojn, kaj ĉiu Esperantisto jam montriĝis kapabla ekagi tutsole por io, kion li/ŝi alte taksas kaj kredas subteninda, ĉu ne? Ili ja elektis lerni la lingvon. Mi do ektradukis tutsole antaŭ eble dek tagoj, kaj la retejo lanĉiĝis komence de decembro.

Por kio oni povas uzi la servon?

- Mi ne povas imagi ĉiun eblan aplikaĵon de la servo, sed mi vidas, ke krom mia promeso kaj tiu de Renato Corsetti, jam aperis alia de la Esperanto-Klubo de Austin, kaj mi esperas, ke estos subskribantoj por tiuj kaj por multaj aliaj.

Kial vi opinias grava ke la retejo ekzistu en Esperanto?

- Unuflanke, ĝi donas al la esperantistaro unu plian manieron interagi inter si; tio plifortigos la movadon, kaj instigos personojn fari bonajn agojn (ĉu en- aŭ ekster-movadajn), kiuj alikaze ne fariĝus. Aliflanke, oni skribas pri PledgeBank.com kaj pri mySociety en naciaj ĵurnaloj kaj en diversaj blogoj, do tio estas okazo atentigi pri la vigleco kaj la internacieco de la Esperanto-komunumo.

Kiuj faris la praktikan laboron?

- La retejo PledgeBank.com estas kreita de la bonfara fonduso mySociety. La esperantigon faris mi, kaj malgraŭ la kvar aŭ kvin aliaj lingvoj jam proponitaj ĉe PledgeBank, fakte Esperanto estas la unua por kiu ĉio estas tradukita. La aliaj estas ankoraŭ iom "duonbakitaj". Tiu fakto montriĝis dum la traduka laboro, ĉar sufiĉe ofte mi renkontis problemojn, kiuj estus problemo por iu ajn tradukita versio (ekz. frazoj, kiuj aperas en la angla meze de la tradukita versio; programaĵoj faritaj por la angla, kiuj ne bone adaptiĝis al aliaj lingvoj; kaj (evidente!) problemetoj pri la ĉapelitaj literoj!) Pro tio, pli ol cent retmesaĝoj flugis inter mi kaj Matthew Somerville de la skipo de mySociety dum unu semajno -- li tre rapide kaj bonkore faris absolute ĉion bezonatan, por ke la Esperanto-versio aperu -- kaj PledgeBank nun estos multe pli facile adaptebla por venontaj tradukantoj.

Ĉu ne eblus havi esperantan nomon? "Promesbanko"?

- Nu, tio ne maleblus, sed bezonus aĉeton de retnomo "promesbanko.com" aŭ simila. Ĝis nun mi elspezis nenion por tio, kaj mi ne atendas, ke mySociety elspezu, almenaŭ ĝis ili vidos, ke ili ricevas multe da novaj uzantoj kaj da reklamado pro Esperanto. Eble mi proponu tion al ili.

Oni povus ja konservi la adreson, sed skribi la nomon de la retpaĝo en Esperanto, same kiel faras Vikipedio. Ĝi ja havas la adreson eo.wikipedia.org, sed supre en la enirpaĝo estas skribite Vikipedio, ne Wikipedia.

- Ankaŭ tio eblus, sed notu, ke oni ja aĉetis la nomon vikipedio.org, do retuzanto kiu petus tiun paĝon ja atingus la bonan paĝon (t.e. eo.wikipedia.org). Laŭ mi, estus nekonsilinde uzi la nomon "PromesBanko.com" sen aĉeti la nomon kaj certigi, ke ĝia eventuala serĉanto ja trovus la bonan paĝon. Se la paĝaro furoros, mi eble proponos tion al mySociety.

Kion la iniciatintoj de la anglalingva retejo opiniis pri la ideo fari esperantlingvan version?

- Ili estis tre akceptemaj pri la ideo ekde la komenco, kaj tre vigle kaj atenteme subtenis la evoluon de mia laboro. (Skeptikulo povus diri, ke ili riskas preskaŭ nenion per la akcepto de senpaga laboranto, sed ili fakte sufiĉe multe faris por helpi min; ili eĉ verkis programerojn specifajn al la esperanto-versio). Eĉ montriĝis, ke ilia skipano Francis Irving studis korespondan kurson de Esperanto antaŭ kelkaj jaroj, do li estis aparte entuziasma pri la afero. Estas feliĉa hazardaĵo, ke venontsemajnfine, mi troviĝos ĉe konferenco kun Tom Steinberg, la fondinto de mySociety, do ni sendube renkontiĝos kaj tre verŝajne dankos unu la alian.


arkivita en:
timsk
timsk diras:
2007-02-08 01:26
Nur por ĝisdatigi mian respondon al la demando "Ĉu ne eblus havi esperantan nomon?", mi skribas por informi, ke (jam de sufiĉe longa tempo, fakte) la retejo ĉi supre priskribita atingeblas per la adresoj PromesBanko.com kaj PromesoBanko.com