Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Interreto / Retejo en 24 lingvoj popularigas Esperanton

Retejo en 24 lingvoj popularigas Esperanton

de Redakcio Laste modifita: 2005-05-10 10:59
Pli ol 30.000 vizitojn monate ricevas la populara retejo Lernu.net, kie eblas studi Esperanton en 24 lingvoj. Pluraj dekoj da kunlaborantoj vivigas la projekton kiun financas la organizaĵo Esperantic Studies Foundation. La paĝaro ekzistas jam de pli ol du jaroj, sed ĝi baldaŭ moderniĝos, kaj por tio bezonas pliajn kompetentajn helpantojn.
Lernu.net,lernu!, kiel la teamanoj preferas nomi sian projekton, estas la plej ampleksa ekzistanta multlingva ret-paĝaro per kiu eblas lerni Esperanton. Pri la paĝaro okupiĝas pluraj dekoj da homoj, kaj la paĝaro nuntempe ekzistas en 24 lingvoj.

La dek plej popularaj lingvoj ĉe Lernu! estas  la angla (3.727 registritaj uzantoj), Esperanto (3.525), la hispana (964), la portugala (673), la franca (665), la germana (625), la pola (547), la rusa (488), la litova (393) kaj la ĉina kun moderna ortografio (289). (Ekzistas ankaŭ ĉina variaĵo kun la tradicia ortografio, kiun oni uzas ekster Popola Respubliko Ĉinio.)

La paĝaro de lernu! ricevas pli ol 30.000 vizitojn monate, kaj kutime registriĝas dudeko da novaj uzantoj ĉiutage. En la paĝaro eblas informiĝi pri Esperanto, eklerni la lingvon per pluraj diversaj kursoj, uzi superrigardan gramatikon kun ekzercoj, fari ekzamenojn, ludi lingvoludojn, legi kaj aŭskulti rakontojn, uzi diversajn vortarojn, interŝanĝi mesaĝojn kun aliaj interesiĝantoj pri Esperanto, partopreni virtualajn lecionojn, aŭskulti E-muzikon kaj eĉ spekti filmetojn en Esperanto.

La ideo pri la paĝaro naskiĝis jam antaŭ multaj jaroj, kaj la paĝaro funkcias jam de pli ol du jaroj, rakontas Hokan Lundberg, unu el la iniciatintoj.

- Mark Fettes de Esperantic Studies Foundation kaj mi iom diskutis la ideon en 2000 dum UN-konferenco en Novjorko, sed nur komence de 2002 la unua konkreta projektoskizo estis farita, kaj ni prezentis ĝin al ESF kadre de CALICO aprile la saman jaron. Kelkajn monatojn poste ni ekrealigis la skizon kaj decembre de 2002 la unua versio de lernu! estis lanĉita.

La paĝaron finance subtenas la organizaĵo Esperantic Studies Foundation, kiu financas ankaŭ plurajn aliajn signifajn projektojn en Esperantujo.

-La projekto iom pagas al la kernaj teamanoj kaj aliaj helpantoj. Krome estas kostoj por la ttt-servilo, retregiono, KD- kaj informil-produktado, fizikaj teamkunsidoj kaj partopreno en konferencoj. Ĝis nun ESF financis ĉion (ankaŭ venis iomete da enspezo de KD-vendado), sed dum la venontaj monatoj la plano estas pli kaj pli memstarigi lernu! finance, rakontas Hokan Lundberg.

La kernaj teamanoj de lernu! estas kvin personoj, kiuj regule kontribuas kaj retkunsidas. Al ili helpas kelkaj programistoj kaj trideko da kunlaborantoj kiuj tradukas la paĝaron kaj respondas al demandoj de lernantoj. La paĝaro baldaŭ ekhavos novan, pli modernan formon, kaj ankaŭ novaj kunlaborantoj estas tre bonvenaj, atentigas Hokan Lundberg.

- Plej urĝe ni bezonus programistojn kun grandaj spertoj pri php kaj mysql. Ankaŭ pli da Esperanto-pedagogoj kiuj povus helpi kreadon de novaj kaj plibonigon de nunaj kursoj estus granda avantaĝo por la projekto.


Pli pri la temo: Reklamo pri Esperanto aperos tra Google
arkivita en: