Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Interreto / Ĝangalo preparas novan vizaĝon

Ĝangalo preparas novan vizaĝon

de Redakcio Laste modifita: 2005-03-04 17:04
De tri semajnoj ne aperis novaĵoj en la retejo Ĝangalo. Nun la teamo de la retejo anoncas, ke estas preparata nova fasado. Intertempe ne aperos novaj artikoloj, sed kredeble plu funkcios la aliaj servoj de la portalo.
"Kun la klara celo pli bone servi al la esperantistaro, la administracio de la plej granda interreta portalo, Ĝangalo, decidis reformuli la tutan portalon", skribas Ĝangalo. Laŭ la planoj, devos aperi nova aspekto kaj novaj servoj. Tamen intertempe dum pluraj semajnoj ne aperos novaj artikoloj en la retejo.

"La kreado de nova fasado, pli profesia, kaj la aldono de pluraj novaj servoj, kiuj levos Ĝangalon al samaj niveloj de profesieco trovitaj nur en grandaj nacilingvaj retportaloj, tamen postulos grandan strebon de nia teknika kaj redakcia teamoj.  Tiel dum la venontaj semajnoj, Ĝangalo duonfunkcios", la teamo de Ĝangalo anoncas.

Laŭ la planoj, la nova versio de Ĝangalo devus esti preta por uzo en la unuaj semajnoj de aprilo. Intertempe funkcios la blogaro, babilejo kaj retkafejo de Ĝangalo, kaj legeblos la malnovaj artikoloj.
arkivita en: