Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Interreto / Esperantaj blogoj plenigas novan planedon

Esperantaj blogoj plenigas novan planedon

de Redakcio Laste modifita: 2005-04-05 21:50
Ĉiun tagojn en la reto aperas dekmiloj da novaj blogoj - retaj taglibroj. Laŭ freŝa statistiko, jam pli ol tri mil el tiuj estas en Esperanto. La statistiko ne ŝajnas tute fidinda, ĉar laŭ ĝi ekzistas duoble pli da blogoj en Esperanto ol en la sveda aŭ en la finna. Tamen estas evidente, ke apenaŭ iu plu havas tempon regule legi ĉiujn esperantlingvajn blogojn. Iuj el la plej interesaj esperantlingvaj blogoj nun estas legeblaj en unu loko, en E-planedo. En la nova planedo oni povas vagi de pluva Irano tra suda Koreio al suna Kolombio - kaj kompreneble legi novaĵojn de Libera Folio.
Blogo ne estas publika taglibro en la reto, sed io alia, asertas multaj blogantoj. Ili eble pravas, kaj ekzistas blogoj tre diversaj. Tamen la plej multaj blogoj estas iel ligitaj al unu persono, la bloganto, kiu regule rakontas pri siaj pensoj, spertoj kaj faraĵoj. Blogoj ankaŭ kutime enhavas ligojn al aliaj retejoj kiujn la aŭtoro opinias interesaj, kaj plej ofte la legantoj povas komenti la enhavon de la blogo - la blogaĵojn. Ĉirkaŭ interesaj blogoj povas kolektiĝi grupoj de amikoj kun similaj interesoj.

Blogado estas fenomeno, kiu estiĝis samtempe kun la reto. Ekzistis blogoj jam en 1996, sed ili dum multaj jaroj estis farataj nur de malgranda grupo de teknike spertaj retuloj kaj ĉefe enhavis ligojn al aktualaj retpaĝoj. Kun la eksploda kresko de la reto kaj la estiĝo de blogiloj kiuj ne postulas teknikajn sciojn la kvanto kaj kvalito de blogoj faris grandan salton ĉirkaŭ la jaro 2000. Ekde tiam la kresko daŭras kaj akceliĝas. Lastatempe en la reto aperas kvardek mil novaj blogoj ĉiutage.

En Esperantujo la fenomeno de blogoj, kiuj unue estis nomataj loglibroj aŭ taglibroj, firmiĝis dum la jaro 2003. Fine de tiu jaro ekzistis pli ol dek esperantlingvaj blogoj. Nun estas jam cento da blogoj en listo kiu aperas en la blogo de Luis Guillermo Restrepo Rivas. La neesperantista retejo blogcensus.net asertas eĉ, ke ekzistas 3.390 blogoj en Esperanto.

La statistiko de blogcensus.net ne ŝajnas tute fidinda, ĉar laŭ ĝi ekzistas duoble pli da blogoj en Esperanto ol en la sveda aŭ en la finna. Tamen estas evidente, ke apenaŭ iu plu havas tempon regule legi ĉiujn esperantlingvajn blogojn. Tion konstatis ankaŭ Luis Oliveira el Portugalio, post kiam li lernis Esperanton:

- En la fino de 2002 mi trovis artikolon pri Esperanto. Al mi plaĉis la ideo pri internacia lingvo kaj la logika strukturo (unu el la frazoj en tiu artikolo estis: "Hundo hundas hunde"). Post malmulta tempo mi renkontis tre simpatiajn samlandanojn en babilejo (dankon al Ŝana kaj Vesperto!) kiuj helpis min lerni Esperanton kaj ekde tiam mi pli kaj pli enamiĝis al Esperanto kaj eĉ interesiĝis pli pri lingvaj aferoj.

En februaro 2005 Luis Oliveira komencis konstrui novan retejon kie li kun permeso de la blogantoj kolektas aktualajn blogaĵojn el dek kvin esperantlingvaj blogoj. La ejo nomiĝas E-planedo interalie ĉar ĝi uzas la programaron Planet.

- E-planedo estas projekto farita por pigruloj kiel mi. Mi pigras serĉi novajn blogojn kaj kontroli liston de blogoj ĉiutaŭge do jen: la plej novaj afiŝoj de pluraj interesaj blogoj en sola paĝo. Krome, espereble estos bona maniero diskonigi kaj plivigligi interesajn blogojn, komentas Luis Oliveira.

Tra E-planedo oni efektive povas agrable vagi ĉirkaŭ granda parto de la terglobo, vidi fotojn de pluvoplena vetero en la norda parto de Irano, sekvi la klopodojn de Birke kaj Bertilo lerni la lokan lingvon en Koreio, legi tradukojn de la ĉina bloganto Celumio el ĉina popola poezio aŭ la pensojn de la kolombiano Luis Guillermo Restrepo Rivas pri robotoj kaj la tutmonda vilaĝo. Sed eblas ankaŭ vidi foton de pendumata krimulo en Irano.

Krom blogaĵoj, en E-planedo ankaŭ ĉiam legeblas la titoloj de la dek plej aktualaj novaĵoj el Libera Folio.

Alia loko, kie estas kolektitaj pluraj esperantlingvaj blogoj estas Blogaro ĉe Ĝangalo. Tiu blogaro tamen enhavas nur tiujn blogojn, kiuj gastas en servilo de Ĝangalo, dum E-planedo kolektas blogaĵojn el plej diversaj serviloj - sed ne el Ĝangalo.

Ekstera ligo: E-planedo
arkivita en:
festo2005
festo2005 diras:
2005-03-31 14:56
Mi ne vidis nek kontakto nek maniero por indiki sian blogon..

--------------------------------
FESTO 2005 « Amo chiam »
La plej stulta renkontigxo
okazos en la sudo de Francio
inter sabato la 20a kaj sabato
la 27a de Auxgusto
http://festo.esperanto-jeunes.org
http://festo2005.blogspot.com
---------------------------------
redakcio
redakcio diras:
2005-04-05 21:51
Estis jam ligo en la teksto, sed ni aldonis kroman ligilon fine de la artikolo. Dankon pro via komento.

La redakcio