Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado

Agado

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-06-26 12:26
Artikoloj pri agadoj kaj projektoj

Kulturo ne logis esperantistojn

Tuj antaŭ la Universala Kongreso en Helsinko, Finnlando, post kelkjara paŭzo estis aranĝita Kultura Esperanto-Festivalo. La oka KEF daŭrigis la tradicion komencitan en Uppsala en Svedio 1986. Laŭ Sten Johansson la programo estis pinte elstara. Tamen unu afero mirigis lin: "Ĉu nur cento da esperantistoj en la mondo povas aprezi arte altnivelan unusemajnan festadon de Esperanta kulturo plejparte originala, en simplaj kondiĉoj kun familiara, intima etoso, kie artistoj kaj ĉeestantoj kamarade miksiĝas? Strange!"

Kulturo ne logis esperantistojn - Legu pli...

Dobrzyński, Monato kaj Ĝangalo premiitaj en Vilno

Sabate matene okazis la solena fermo de la Vilna Universala Kongreso de Esperanto. Kiel kutime, en la solena fermo de la kongreso oni anoncis la ricevantojn de diversaj premioj kaj subvencioj. Inter la premiitoj estis la retejo Ĝangalo, la nova honora membro de UEA Roman Dobrzyński, la eldonisto Ulrich Becker kaj la periodaĵo Monato. La plej grandan premion, 500.000 japanajn enojn, ricevis agado de UEA mem.

Dobrzyński, Monato kaj Ĝangalo premiitaj en Vilno - Legu pli...

EEU ne plu volas serĉi sian perditan monon

La financoj de Eŭropa Esperanto-Unio dum la pasinta jaro estas malklaraj, konstatis la vicprezidanto Flory Witdoeckt, kaj nerekte kulpigis la antaŭan kasiston, Johan Derks. "Se la estraro de EEU volas ĵeti koton, ili faru tion. La sugestoj kiuj eliras el la financa raporto estas hontindaj", Johan Derks komentas. En Vilno EEU elektis du novajn estraranojn. Ĝis nun 14 landaj asocioj de Universala Esperanto-Asocio membras en EEU, kiu interalie strebas "fortigi la eŭropan konscion ĉe la civitanoj".

EEU ne plu volas serĉi sian perditan monon - Legu pli...

SAT-anoj diskutis pli proksiman kunlaboron kun UEA

de Redakcio Laste modifita: 2005-07-29 11:45

Lige kun la Universala Kongreso de Esperanto en Vilno renkontiĝis ankaŭ anoj de Sennacieca Asocio Tutmonda. La konflikta rilato inter UEA kaj SAT iĝas ĉiam pli distanca, sed oni atentigis, ke ankoraŭ restas SAT-anoj, kiuj ne bonvenigus pliproksimiĝon de la du asocioj.

SAT-anoj diskutis pli proksiman kunlaboron kun UEA - Legu pli...

Jakvo Schram: ”SAT estas politike pli neŭtrala ol UEA”

En nia intervjuo Jakvo Schram, la prezidanto de la plenumkomitato de SAT, rakontas pri la idea fono kaj la nuna stato de Sennacieca Asocio Tutmonda. Laŭ li, SAT estas nepre pli neŭtrala ol UEA. "SAT neniam invitis 'gravajn' politikistojn por malfermi la Kongreson. Afero kiu de tempo al tempo povas havi malbonodoran rezulton, sed ĉiuj legis La danĝera lingvo de Ulrich Lins kaj konas ĉi tiun historion, ĉu ne?", li diras.

Jakvo Schram: ”SAT estas politike pli neŭtrala ol UEA” - Legu pli...

Vilna deklaro memorigas pri Bulonjo

de Redakcio Laste modifita: 2005-08-02 11:06

Anstataŭ la tradicia kongresa rezolucio la Universala Kongreso en Vilno akceptis "Vilnan deklaron", kiu memorigas pri la centjara historio de la Universalaj Kongresoj. "Tra jardekoj, kiujn karakterizis sociaj ŝanĝoj, politikaj perturboj kaj du teruraj militoj, la Kongresoj konservis sian plej elstaran trajton – tiun de forumo por la renkonto de 'homoj kun homoj'", atentigas la deklaro. Ni publikigas la tutan tekston.

Vilna deklaro memorigas pri Bulonjo - Legu pli...

24 fenestroj al la Vilna kongreso

Ne ĉiuj kiuj volis povis partopreni la Vilnan kongreson, kaj multaj certe volus vidi, kiel aspektis en Vilno. Maciej Wnuk el Varsovio faris centojn da fotoj dum la kongresa semajno - de kongresanoj, de la urbo kaj de la ĉirkaŭaĵoj. Li proponas al la legantoj de Libera Folio 24 elektitajn fotojn kun siaj propraj klarigoj.

24 fenestroj al la Vilna kongreso - Legu pli...

Ĉiuj oratoroj ricevis premion en Vilno

de Redakcio Laste modifita: 2005-08-03 20:19

La unuan premion en la ĉi-jara oratora konkuro por gejunuloj en Vilno gajnis Wang Fang, kunlaboranto de Ĉina Radio Internacia. Ŝi parolis pri la temo "Universalaj Kongresoj de Esperanto: por mi persone, kion ili signifas?"

Ĉiuj oratoroj ricevis premion en Vilno - Legu pli...

Simpozio proponas ke EU konsideru Esperanton

Sepdeko da konataj sciencistoj, politikistoj kaj reprezentantoj de la Esperanto-movado tuj post la Vilna kongreso partoprenis la 4-an Nitobe-simpozion en la litovia parlamentejo por diskuti eŭropan lingvan politikon. Kunorganizis la simpozion la parlamenta komitato pri eŭropaj aferoj. En skizo de fina dokumento la partoprenintoj instigas la Eŭropan Union diskuti la eblan rolon de Esperanto por antaŭenigi lingvan egalecon. La definitiva teksto tamen aperos nur, kiam ĉiuj partoprenintoj aprobos ĝin.

Simpozio proponas ke EU konsideru Esperanton - Legu pli...

Junulara kongreso sen miss-oj

La Loka Kongresa Komitato de la ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso en Zakopane decidis revivigi malnovan tradicion kaj okazigi belec-konkurson sub la titolo "Miss Esperantio". Lastfoje tia konkurso okazis en IJK en Debrecen, Hungario, en 1983. Jam printempe respondeculoj de UEA klopodis konvinki la organizantojn rezigni pri la ideo, sed vane. Tamen, ja efikis protestoj de kongresanoj en Zakopane. Ankaŭ la bando Esperanto Desperado protestis kontraŭ la planita konkurso dum sia koncerto en Zakopane.

Junulara kongreso sen miss-oj - Legu pli...

"La lingva politiko de EU estas neadekvata"

"La evoluo de EU en kompleksan, novspecan formon de internacia kunlaboro postulas novajn alirojn al la mastrumado de multlingvismo kaj de efika, egaleca komunikado. La disvolvo de kapabloj sur ĉi tiu tereno, en la formo de novaj ideoj, fakaj kompetentoj, kaj institucioj, estas urĝa prioritato kiu meritas atenton kaj rimedojn de la naciaj registaroj same kiel de la EU-instancoj", konstatas la partoprenintoj de la 4-a Nitobe-simpozio. La rezolucio konstatas ankaŭ, ke la lingva politiko de EU estas neadekvata. Ni publikigas la tutan rezolucion en sia fina formo.

"La lingva politiko de EU estas neadekvata" - Legu pli...

La angla malaperis el la Nitobe-konkludoj

En la fina versio de la konkludoj de la Nitobe-seminario, la mencio pri la rolo de la angla lingvo malaperis. Ĝin anstataŭas mencio pri "iu ajn vaste uzata interlingvo". Esperanto ne plu estas proponata kiel simbolo de eŭropa identeco. Anstataŭe la simpozio proponas, ke EU konsideru la avantaĝojn, kiujn donus la uzo de Esperanto en tradukado kaj interpretado. "La reviziita versio estas multe pli bona ol la unua malneto", komentas Robert Phillipson. Dum la seminario mem en Vilno estis interpretado inter la angla, Esperanto kaj la litova. La reta diskuto pri la fina rezolucio tamen okazis ĉefe en la angla, tiel ke ne ĉiuj simpoziintoj povis partopreni ĝin. "Ne estis ideale, sed ankaŭ ne tro anglocentrisme, laŭ mi", komentas Mark Fettes.

La angla malaperis el la Nitobe-konkludoj - Legu pli...

Emociige kaj entuziasmige en Zakopane

Nia aŭtoro Oleg Izjumenko revenis el la IJK en Zakopane kun renovigita entuziasmo. Kortuŝa estis por li la parolado de Etsuo Miyoshi, kiu rakontis pri sia vivo kaj renkontiĝo kun Esperanto. Ĝojiga kaj eĉ miriga estis por li la ĉiam pli videbla rolo de la retprojekto lernu.net en la estigo de novaj generacioj de esperantistoj.

Emociige kaj entuziasmige en Zakopane - Legu pli...

Nitobe-simpoziintoj emas subteni la anglan

Laŭ la unuaj informoj, la Nitobe-simpozio, aranĝita en Vilno per subteno de Esperantic Studies Foundation, esprimis klaran subtenon al Esperanto. La fina dokumento tamen ankoraŭ ne estas preta, kaj la nuna versio ŝajnas prefere subteni la anglan kiel komunan eŭropan lingvon. La konata lingvisto Robert Phillipson kritikas la proponatan formulon. Laŭ Renato Corsetti la Nitobe-simpozioj estas tre gravaj por ke neesperantistaj famuloj ekhavu spertojn pri Esperanto. En la Vilna seminario Esperanto funkciis kiel unu el la interpret-lingvoj.

Nitobe-simpoziintoj emas subteni la anglan - Legu pli...

Seminario en Burundio daŭrigas afganan sperton

Unika seminario, organizita de lokaj esperantistoj en Burundio, en aŭgusto 2005 kolektis centon da afrikanoj por komune studi Esperanton kaj profundigi siajn sciojn. Gvidis la studojn la konata Cseh-metoda instruisto Tereza Kapista el Beogrado, kiu pli frue instruis Esperanton al afganaj rifuĝintoj en Irano. Poste unu el ŝiaj afganaj lernantoj ĉeestis la Universalan Kongreson en Pekino. La seminario en Burundio same kiel la instruado de Esperanto al afganaj rifuĝintoj estas parto de "Agado Espero" de UEA. La vojaĝo kaj restado de Tereza Kapista estis pagitaj per la ĉi-jara Subvencio Cigno, kiun la estraro de UEA ĵus donis al Agado Espero. Renato Corsetti raportas ekskluzive por Libera Folio.

Seminario en Burundio daŭrigas afganan sperton - Legu pli...

Ministro inaŭguris azian kongreson en Nepalo

Ĵaŭde la 25-an de aŭgusto en Katmando, la ĉefurbo de Nepalo, komenciĝis la 4-a azia kongreso de Esperanto. La kongreso devis laŭ la origina plano okazis komence de marto, sed ĝi estis lastmomente prokrastita pro politika puĉo, farita de la nepala reĝo. En vendredo la kongreso estis inaŭgurita de la ministro pri turismo. En sabato okazis ampleksa kunsido pri la stato de la Esperanto-movado en Azio.

Ministro inaŭguris azian kongreson en Nepalo - Legu pli...

Seminario en Burundio finiĝis

En mardo, la 6-a de septembro, finiĝis la Esperanto-seminario, aranĝita en Burundio helpe de subvencio de UEA. La seminario okazis en tri ejoj en la ĉefurbo Buĵumbura, kaj krome en Rumonge, 72 kilometrojn de Buĵumbura. La Cseh-instruisto Tereza Kapista pasigis pli ol monaton en Burundio. Krom multaj lokanoj la seminarion partoprenis 16 eksterlandaj afrikaj esperantistoj. Raportas la loka esperantisto, kunorganizinto de la seminario, Birindwa Mushosi. Laŭ li, ĉe la nacia universitato en Buĵumbura estas pli ol 80 esperantistoj.

Seminario en Burundio finiĝis - Legu pli...

Hèctor Alòs i Font: "Esperantistoj ne konas la realon"

Spite la retorikon pri lingva egaleco, multaj esperantistoj volus simple doni al Esperanto la nunan rolon de la angla, sed cetere konservi la lingvajn rilatojn en la mondo, opinias nia aŭtoro Hèctor Alòs i Font, redaktoro de Kataluna Esperantisto kaj estrarano de Internacia Komitatato por Etnaj Liberecoj (IKEL). "Mi sentas, ke la larĝa plimulto de esperantistoj ne spertas ĉiutage lingvobataladon. Ili estas kutime parolantoj de oficialaj, ŝtataj lingvoj, kiuj estas larĝe hegemoniaj en ilia ĉirkaŭaĵo", li skribas, kaj konstatas ke multaj esperantistoj ne konas la realon de minoritatanoj.

Hèctor Alòs i Font: "Esperantistoj ne konas la realon" - Legu pli...

Litova EU-parlamentano: "Nelogike lerni Esperanton"

Anoj de la eŭropa parlamento evidente tre diverse sintenas al la perspektivoj de lingva diverseco en Eŭropo. Du italaj parlamentanoj ĵus turnis sin al la Eŭropa Komisiono por plendi pri la kreskanta rolo de la angla, kaj pledi por Esperanto. En intervjuo publikigita de la litova novaĵ-agentejo ELTA du litovaj parlamentanoj aliflanke esprimis sian skeptikan sintenon al Esperanto. La intervjuo estis motivita de la ĵusa Nitobe-simpozio, kiu rekomendis ke EU konsideru la avantaĝojn de Esperanto. Laŭ la litova EU-parlamentano Šarūnas Birutis la rekomendo estas nur reklam-truko de tiuj, kiuj timas, ke Esperanton parolos ĉiam malpli da homoj.

Litova EU-parlamentano: "Nelogike lerni Esperanton" - Legu pli...

Demandoj de Emma Bonino kaj Marco Pannella al la Eŭropa Komisiono

Ni publikigas la plenan tekston de la tri skribaj demandoj, kiujn la anoj de la Eŭropa Parlamento, Marco Pannella kaj Emma Bonino direktis al la Eŭropa Komisiono. La traduko estas farita de "Esperanto Radikala Asocio", kaj ni ne ŝanĝis ĝin.

Demandoj de Emma Bonino kaj Marco Pannella al la Eŭropa Komisiono - Legu pli...

Etsuo Miyoshi: Kial mi inventis la baston-valizon?

La teksto de la anonco, aperinta en kvin ĵurnaloj de novaj EU-landoj, estis intervjuo kun s-ro Etsuo Miyoshi. Li financis la aperigon de la anoncoj per la profito de propra inventaĵo. En la infanaĝo li estis lezita de poliomjelito, kaj antaŭ kelkaj jaroj li elpensis ruliĝantan valizeton, sur kiu eblas sin apogi. Kun lia afabla permeso ni republikigas la plenan tekston de la intervjuo.

Etsuo Miyoshi: Kial mi inventis la baston-valizon? - Legu pli...

Anonc-kampanjo daŭros en Francio kaj Germanio

Okaze de la Eŭropa Tago de Lingvoj la 26-an de septembro en kvin ĵurnaloj en novaj landoj de la Eŭropa Unio aperis tutpaĝa anonco, informanta pri Esperanto. Temas pri daŭrigo de kampanjo komencita de la konata japana esperantisto kaj mecenato de la Esperanto-movado, Etsuo Miyoshi, jam antaŭ kelkaj jaroj. Poste la kampanjo pluiros en Francio kaj Germanio. "Mi admiras la persiston de Etsuo Miyoshi", komentas Renato Corsetti. Laŭ Jukka Pietiläinen estas grave, ke la anoncojn apogu aliaj agadoj en la koncernaj landoj.

Anonc-kampanjo daŭros en Francio kaj Germanio - Legu pli...

Danĝera ludo en Togolando

La direktoro de la Afrika Oficejo de UEA, Gbleglo Koffi, ne iĝos la unua oficisto de UEA kun pinta posteno en la Esperanta Civito. Post kiam lia kandidatiĝo al la tiel nomata Kortumo de la Civito iĝis publika, li lastmomente retiris sian kandidatecon. Spite la retiriĝon de Gbleglo Koffi, plu ekzistas tre intimaj ligoj inter la Afrika Oficejo de UEA kaj la Civito. La direktoro mem samtempe estras instituton aliĝintan al la Civito, kaj tiu instituto grave rolas en la administrado de financaj fluoj interne de UEA.

Danĝera ludo en Togolando - Legu pli...

Studentoj el 13 landoj enprofundiĝas en la kulturon de Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2005-10-09 10:26

27 studentoj el 13 landoj partoprenas la ĉi-fojan trijaran kurson pri interlingvistikaj studoj ĉe la universitato Adam Mickiewicz en Poznań, Pollando. La studoj okazas ĉefe malĉeeste, sed dum ĉiu semestro oni aranĝis unu intensan ĉeestan sesion. La unua tia sesio okazis fine de septembro, parte kadre de la semajnfina kultura renkontiĝo Arkones.

Studentoj el 13 landoj enprofundiĝas en la kulturon de Esperanto - Legu pli...

44 infanoj kaj 35 plenkreskuloj en renkontiĝo de E-familioj

de Redakcio Laste modifita: 2005-11-24 09:34

La infanoj povis renkonti siajn korespondantojn kaj trovi novajn geamikojn, kaj kompreneble ankaŭ la gepatroj formis novajn amikecojn, firmigis malnovajn, kaj multe lernis pri la ĉiutaga vivo de familioj en aliaj landoj, rakontas Jouko Lindstedt en sia raporto pri la ĉi-jara Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj, okazinta en julio en Pollando.

44 infanoj kaj 35 plenkreskuloj en renkontiĝo de E-familioj - Legu pli...

Esperanta Donkiĥoto ricevos 9.000 eŭrojn

de Redakcio Laste modifita: 2005-11-24 09:32

Hispana Esperanto-Federacio ricevas du oficialajn subvenciojn por sia "Projekto Kiĥoto". Per la subvencioj, kiuj kune atingas la sumon de 9.000 eŭroj, oni celas internacie disvastigi la hispanlingvan kulturon, kaj samtempe informi pri Esperanto en hispanlingvaj kultur-rondoj.

Esperanta Donkiĥoto ricevos 9.000 eŭrojn - Legu pli...

La Civito ekskomunikas "terorisman" Liberan Folion

La Civito ekskomunikas "terorisman" Liberan Folion

de Redakcio Laste modifita: 2005-11-24 09:29

Laŭ la Civito, Libera Folio kulpas pri "terorismo kontraŭ la Tria Mondo", ĉar ĝi aperigis artikolon pri la ligoj inter la Afrika Oficejo de UEA kaj la Civito.

La Civito ekskomunikas "terorisman" Liberan Folion - Legu pli...

HeKo 279

de Redakcio Laste modifita: 2005-11-23 13:42

Ĉar la arkivo de oficialaj komunikoj en la retejo de la Civito tute ne estis ĝisdatigita ĉi-jare, ni aperigas ĉi-sube la tutan tekston de HeKo 279

HeKo 279 - Legu pli...

Litovio ne proponis rezolucion pri Esperanto

La reprezentanto de Litovio ne proponis al la ĵus finiĝinta ĝenerala konferenco de Unesko rezolucion pri Esperanto, male ol atendis multaj esperantistoj. En la Vilna kongreso Renato Corsetti publike anoncis, ke Litovio planas fari proponon pri Esperanto al Unesko. Jam tiam, en la kunsido "Estraro respondas", li menciis kelkajn landojn, kies subtenon oni esperis ricevi por la rezolucio. Tamen neniu lando finfine povis esprimi sian eventualan subtenon, ĉar la rezoluci-propono neniam aperis. Laŭ UEA tamen ekzistas forta espero, ke Litovio anstataŭe prezentos sian proponon pri Esperanto post du jaroj.

Litovio ne proponis rezolucion pri Esperanto - Legu pli...

UEA volas reformuli la kontrakton pri la Afrika Oficejo

La estraro de UEA decidis, ke venontjare la kontrakto pri la Afrika Oficejo devos aspekti malsame ol ĝis nun. La intimaj rilatoj inter la Afrika Oficejo de UEA kaj la Esperanta Civito, malkaŝitaj de Libera Folio, kaŭzis multan kritikon en la komitato de UEA. Ankaŭ la prisilentata demisio de unu el la afrikaj oficistoj mirigis komitatanojn. Post intensaj diskutoj la estraro de la asocio decidis rekonsideri la tutan situacion. Laŭ Osmo Buller gravas, ke oni ne povu suspekti ian ligon inter la Afrika Oficejo de UEA kaj la Civito.

UEA volas reformuli la kontrakton pri la Afrika Oficejo - Legu pli...

IKEF daŭre sen prezidanto

de Redakcio Laste modifita: 2005-11-24 09:30

En la Vilna Universala Kongreso post dudekjara deĵorperiodo demisiis la prezidanto de Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF), Franz Josef Braun. IKEF estis fondita en 1985 en Aŭgsburgo, kaj ekde la fondiĝo de la asocio Franz Josef Braun estras ĝin. En Vilno neniu el la aliaj estraranoj pretis transpreni la taskon de prezidanto, kaj en freŝa numero de sia bulteno "La Merkato" la asocio informas, ke ĝi daŭre estas sen prezidanto, kaj sen sekretario.

IKEF daŭre sen prezidanto - Legu pli...

Ján Figeľ malfavore respondis pri Esperanto

Du reprezentantoj de la itala radikala partio, Marco Pannella kaj Emma Bonino, en julio turnis sin al la Eŭropa Komisiono por peti ĝian respondon al demandoj pri la stato kaj evoluo de multlingveco kaj lingva politiko en Eŭropo, kaj pri la perspektivoj por la pluvivo de la eŭropaj lingvoj. La respondoj, kiujn intertempe donis la koncerna komisionano Ján Figeľ, estas klare nefavoraj al Esperanto. Ni publikigas la kompletan tekston de unu el la respondoj en esperanta traduko. Interesa ekzemplo pri la multlingveco de EU estas, ke kvankam la demandoj temas prli multlingveco, en la retejo de la EU-parlamento daŭre mankas tradukoj de la respondoj al la plej multaj oficialaj lingvoj de la Eŭropa Unio.

Ján Figeľ malfavore respondis pri Esperanto - Legu pli...

Ján Figeľ malfavore respondis pri Esperanto

Ján Figeľ malfavore respondis pri Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2005-12-01 15:45

Du reprezentantoj de la itala radikala partio, Marco Pannella kaj Emma Bonino, en julio turnis sin al la Eŭropa Komisiono por peti ĝian respondon al demandoj pri la stato kaj evoluo de multlingveco kaj lingva politiko en Eŭropo, kaj pri la perspektivoj por la pluvivo de la eŭropaj lingvoj. La respondoj, kiujn intertempe donis la koncerna komisionano Ján Figeľ, estas klare nefavoraj al Esperanto. Ni publikigas la kompletan tekston de unu el la respondoj en esperanta traduko. Interesa ekzemplo pri la multlingveco de EU estas, ke kvankam la demandoj temas prli multlingveco, en la retejo de la EU-parlamento daŭre mankas tradukoj de la respondoj al la plej multaj oficialaj lingvoj de la Eŭropa Unio.

Ján Figeľ malfavore respondis pri Esperanto - Legu pli...

EU por multlingveco sed kontraŭ Esperanto

EU por multlingveco sed kontraŭ Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2005-12-15 21:08

Fine de novembro la Eŭropa Komisiono – unu el la ĉefaj decidorganoj de EU - publikigis unuafoje oficialan komunikon pri multlingveco kaj lingva diverseco, sub la titolo "Nova strategia kadro por multlingveco". La nova dokumento oficiale difinas la strategion de la Eŭropa Komisiono rilate multlingvecon. En piednoto ĝi ankaŭ klare esprimas la sintenon de la Komisiono al Esperanto: "Kompreno pri aliaj kulturoj venas per lernado de la lingvoj kiuj ilin esprimas; pro tio la Komisiono ne instigas al uzado de artefaritaj lingvoj, kiuj laŭdifine ne havas kulturajn referencojn." Samtempe la Komisiono tamen atentigas, ke "la angla ne sufiĉas", EU-civitanoj lernu plurajn fremdajn lingvojn. La plurlingveco de la EU-instancoj mem laŭ la komuniko kostas 2,28 eŭrojn jare, se oni dividas la koston egale inter la loĝantoj de Eŭropa Unio.

EU por multlingveco sed kontraŭ Esperanto - Legu pli...

Novaj kursoj de Esperanto en Afganio

Novaj kursoj de Esperanto en Afganio

de Redakcio Laste modifita: 2005-12-15 22:25

Dum la aŭtuno Saidnabi Saidilhomzoda el Taĝikio gvidis kursojn de Esperanto por la studentoj de la universitato de Kabulo, la ĉefurbo de Afganio. En intervjuo - kiu nun unuafoje aperas en Esperanto - Saidnabi Saidilhomzoda rakontas, ke li komence tre timis pro la maltrankvila situacio en Kabulo. "Eĉ meze de tago aŭdiĝis eksplodoj, sed poste mi iom adaptiĝis. Sed la tertremo, tio estis io!" En la aranĝado de la Esperanto-kurso lin helpis la dekano de la lingva kaj literatura fakultato de la Kabula universitato, sinjorino Husnbanu Ghazanfar, kaj entute 150 studentoj aliĝis al la kurso.

Novaj kursoj de Esperanto en Afganio - Legu pli...

EU-retestro: "Komuna lingvo ne helpus interkompreniĝon"

EU-retestro: "Komuna lingvo ne helpus interkompreniĝon"

de Redakcio Laste modifita: 2005-12-27 12:00

En la nova prilingva retejo de Eŭropa Unio anonima retestro konstatas ke "vortoj sen ligo al historio aŭ al viva kulturo ne estas sufiĉe precizaj por juraj celoj", kaj ke "artefarita lingvo" pro tio ne povas iĝi komuna lingvo de EU. Libera Folio provis ekscii, de kie aperis tia konstato, sed la prizorgantoj de la retejo ne povis doni klaran respondon. Male, la anonima retestro eĉ pli konfuzas la aferon, konstatante, ke lernado de komuna lingvo tute ne faciligus la interkompreniĝon de EU-civitanoj. Laŭ la logiko de la anonima retestro, Esperanto ne taŭgas por uzo en kortumo, ĉar ĝi neniam estis uzata en kortumo. Simile oni argumentis kontraŭ la uzo de naciaj lingvoj antaŭ kelkcent jaroj, kiam latino estis la lingvo de kleruloj en Eŭropo.

EU-retestro: "Komuna lingvo ne helpus interkompreniĝon" - Legu pli...

Afrika Oficejo de UEA ĉesis ekzisti dum vizito de Silfer

Afrika Oficejo de UEA ĉesis ekzisti dum vizito de Silfer

de Redakcio Laste modifita: 2006-01-10 19:47

La funkciado de la oficejo de UEA en Togolando ĉesis. "Dum la jaro montriĝis, ke necesas pli klare difini ĝuste la bazan aferon, nome ke temas pri oficejo de UEA, kiu estas integra parto de la asocio kaj ne ia aparta centro, kiun UEA nur financas", klarigas Renato Corsetti. Ĝis nun la Afrika Oficejo kostis al UEA 30.000 eŭrojn. Dum UEA pripensas siajn sekvajn paŝojn por fondi novan oficejon, Giorgio Silfer gastas en Togolando por "plilarĝigi la kulturan horizonton" de la lokaj esperantistoj. Komuniko pri lia vizito estis dissendita nome de ia "Afrika Oficejo", jam sen indiko pri rilato al UEA. Gbeglo Koffi klarigas al Libera Folio, ke UEA ne havas la rajton je la nomo "Afrika Oficejo", sed promesas tamen baldaŭ ŝanĝi la nomon de sia oficejo en Togolando.

Afrika Oficejo de UEA ĉesis ekzisti dum vizito de Silfer - Legu pli...

Agoj pri dokumento