Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Komunikado kaj kulturkolizioj en finna seminario

Komunikado kaj kulturkolizioj en finna seminario

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-11-11 15:26
En seminario pri informado en Finnlando Ziko M. Sikosek prelegis interalie pri "kolizio aŭ koalicio kun ĵurnalistoj" en la informado pri Esperanto. Sed la finnoj aspektis tute neinteresitaj dum la prelego, li opiniis. Ni petis lin rakonti pri siaj impresoj dum la seminario.
Fine de oktobro okazis en Finnlando jam la dua seminario pri informado por landaj kaj lokaj aktivuloj. Partoprenis la seminarion trideko da personoj, inkluzive de la organizantoj de la projekta grupo de Al Kvalita Komunikado, Anna Ritamäki, Tiina Oittinen, Päivi Saarinen, Markku Saastamoinen kaj la ĉefpreleganto Ziko Marcus Sikosek. Krome Jouko Lindstedt prelegis kaj partoprenis. Li estas ankaŭ prezidanto de Fondumo Esperanto, kiu financas la projekton AKK.

Fondumo Esperanto estas fondaĵo kies bazan kapitalon siatempe donacis Vilho Setälä, unu el la plej gravaj finnaj esperantistoj de la pasinta jarcento. Siatempe la Fondumo interalie eldonis esperantan literaturon, sed laŭ ĝia nuna statuto ĝia ĉefa tasko estas subteni Esperanto-agadon en Finnlando per subvencioj kaj stipendioj. Al la projekto Al Kvalita Komunikado, kiun organizas Esperanto-Asocio de Finnlando, Fondumo Esperanto donas grandajn subvenciojn.

La ĉefa preleganto de la ĵusa seminario en la urbeto Orivesi proksime al Tampereo estis Ziko M. Sikosek, verkinto de la libro Esperanto sen mitoj kaj bibliotekisto en la Centra Oficejo de UEA. Ni petis lin rakonti pri siaj impresoj.

Libera Folio: Ziko, vi estis la unuan fojon en Finnlando. Ĉu nur por semajnfineto?

Ziko M Sikosek: Mi konis ĝis nun nur Danion kaj Svedion el la nordiaj landoj, kaj tial mi speciale volonte akceptis la proponon de EAF. Nun iom malfacilis tempe, pro la finlaboroj pri nova libro, sed eblis tamen iri kaj ankaŭ vidi iom de la lando - Helsinkon precipe, apenaŭ la urbeton Orivesi, kie okazis la seminario.

Kompreneble vi parolis pri Esperanto sen mitoj...

...kiu ja estas iel jam "pasinteco" por mi: mi finis tiun libron, kies dua eldono aperis en 2003, kaj intertempe okupiĝas pri aliaj temoj. Tamen, ĝuste nun venas la reagoj, ofte en la maniero ke oni legis ĝin, samopinias pri la plejmulto, kun multaj aferoj tamen ne… do oni legis ĝin, kaj eblas pludiskuti kaj plulerni plurflanke. La plej grandan komplimenton faris al mi Jouko Lindstedt: la unuan eldonon de Esperanto sen mitoj li taksis ankoraŭ antitezo, la duan jam sintezo.

Kion faris la slavisto Lindstedt en la seminario?

Mi ne povas tute malsupozi ke li kiel reprezentanto de Fondumo Esperanto volis rigardi kio okazas en seminario subtenata finance. Por la tridek ĉeestantoj, kaj ankaŭ mi kiel gasto, pli gravis lia kontribuo pri la angla kiel monda lingvo. Li montris ke multaj argumentoj uzataj por Esperanto estas uzataj ankaŭ por la angla, kaj foje eĉ ambaŭ flankoj ("por" kaj "kontraŭ" la angla) utiligas la saman fakton por si.

Prelegoj en trejnseminario pri informado ja estas iel paradoksaĵo: ĝuste "prelegi" al kompatinda viktimo eble ne estas la plej taŭga maniero varbi por Esperanto, ĉu?


Necesis ja aktivigi la seminarianojn, por ke ili mem farante lernu ion. Ĝuste tio konsistigis la kernon de la semajnfino. Sub la titolo "Esperantistoj kaj ĵurnalistoj - koalicio aŭ kolizio?" Carola Antskog kaj mi ellaboris simulludon. Kelkaj seminarianoj ricevis la rolon de "ĵurnalistoj", aliaj de "esperantistoj", kaj okazis interjvuoj…

Tamen, en Esperanto kaj inter homoj kiuj konas unu la alian, do apenaŭ realisma situacio.


Jes, sed tamen la intervjuoj estis instruaj. Oni konstatis ke la intervjua situacio donas rolojn, kiujn oni devas adekvate plenumi. Gravis ne nur la informa, sed ankaŭ la konversacia lerteco. Kaj neniu el la "esperantistoj" povis antaŭvidi kion la "ĵurnalistoj" (en kvar temaj grupoj) fine skribos en la artikolo.

Kun tia simulludo, havanta preparojn kaj postparolojn, kaj kun la laboroj de la projekta grupo, ĉu vi tamen sukcesis paroli ankaŭ pri aliaj temoj?

Ziko: Mi timas ke mi iom tro "konvinkis" aŭ "puŝis" la ĉeforganizantinon Anna Ritamäki al la temo historio. Kiel dirite, informado estas por mi iomete "pasinteco", aŭ almenaŭ en la momento ne la ĉefa temo. Kaj aliflanke inter la membraroj de Esperanto-asocioj estas interesiĝo pri arkivado kaj historiografio…

En Finnlando kredeble pro la ricevo de granda arkivo de Vilho Setälä, kaj pro la baldaŭa centjariĝo de EAF en 2007?

Ne nur, fakte ĉiu esperantisto havas la problemon oridigi siajn proprajn esperantaĵojn hejme. Sed la aliaj programeroj iom post iom forrabis tiom da tempo, ekster la origina skemo, ke fakte mi estis devigita sufiĉe mallongigi la partojn pri historio ĝenerale, Biblioteko Hector Hodler en Roterdamo kaj la problemoj de arkivado.

Tamen, vi verŝajne do simple devis paroli pli skize, pli ĝeneralige?

Jen tion mi iom kontraŭas. Antaŭ jaroj estis mia plej granda eraro en prelegoj paroli tro abstrakte kaj fari tro grandajn penso-saltojn. Poste mi lernadis, kaj lernadas, pretigi la materialon kaj atenti kiuj terminoj povas esti malfacilaj aŭ ambiguaj. "Fontoj", "dokumentoj", "biblioteko" ja estas fakvortoj, je kiuj oni devas certigi ĉu la ĉeestantoj ĉiuj pensas pri la samo.

Kaj ĉu vi sentis vin komprenata?

Ne ĉiam, aŭ... kiel diri... al mi ne ĉiam facilis konstati la reagojn de la finnoj. Kiam mi prelegas mi provas observi la publikon, ĉu oni sekvas min, ĉu estas skeptiko en la vizaĝoj. Sed multaj finnoj ŝajnis al mi sidi tie indiferente, ne interesiĝante, ignorante.

Ĉu vere?

Temis pri mia unua impreso. Mi ja legis antaŭe en konsillibro pri eŭropaj kulturoj ke finnoj ne multe esprimas siajn sentojn kaj ankaŭ ne multe parolas. Ke nederlandanoj (estis nederlanda libro) facile miskomprenas tion kiel indiferentecon aŭ eĉ stultecon. Ke finnoj tamen tre atente kaj serioze aŭskultas. Nur poste je demandoj kaj en paŭzaj konversacioj mi mem tute certiĝis ke tio pravas.

Do inter okcident-mez-eŭropano kiel vi kaj nord-orient-eŭropanoj kiel la EAF-membroj estas pli da kulturaj diferencoj ol oni kutime kredas?


Mi ne plendas, kaj el tutmonda perspektivo la diferencoj ja vere bagatelas. Sed ili povas esti sufiĉe konfuzantaj. Nia komuna lingvo Esperanto estas granda helpaĵo, sed ĝi foje forgesigas al ni la tamenajn kulturajn diferencojn.

arkivita en: