Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Togolanda lernejo faras siajn unuajn paŝojn

Togolanda lernejo faras siajn unuajn paŝojn

de admin Laste modifita: 2005-10-08 19:43
Kontribuintoj: Gbeglo Koffi
La 6-an de septembro malfermiĝis Instituto Zamenhof en Togolando, baza lernejo kie la infanoj lernos Esperanton kaj ĉiuj instruistoj devas koni la lingvon. Sed jam antaŭ tio okazis feria kurso por informi pri la lernejo kaj pri Esperanto, kun 271 partoprenantoj. Gbeglo Koffi raportas.
"Kie estas la lernejestro. Mi ŝatus paroli al li. Mi tute ne povas permesi, ke oni tion faru al mi. Rapide montru lin al mi". Tiel grumblas viro, tiam enirinta la lernejon. Tute respondi tiam ne eblis, sed tamen "kio okazis ?" eliris el buŝo. La viro tute ne volis ion diri, sed nur postulis, ke oni montru al li la lernejestron. Li tiom furiozis, ke neniu povis tiam iun montri al li.

Kelkajn minutojn poste li turniĝis al siaj alparolatoj:

"Mi scias, ke la lernejestro estas inter vi, sed vi ne volas lin montri al mi. Kial vi faras tion ? Ekde kiam mia filino vizitas lernejon, ŝi neniam bone laboras. Mi prove metis ŝin en vian lernejon, ke ŝi sekvu la ferian kurson. Mi kontrolas ĉion hejme en ŝiaj kajeroj kaj regule demandas ŝin pri la lecionoj. Ŝi perfekte respondas, kaj jen ŝi ĵus montris al mi sian rezulton. Ŝi okupas la unuan rangon en la lernejo, kaj pro tio ŝi kunportis ankaŭ dokumenton, kiu diras, ke ŝi estas stipendiita. Kiam mi tuj decidis venigi ankaŭ ŝian fraton en la lernejon, ŝi respondis, ke la kvara klaso de la elementa nivelo ne jam troviĝas en lernejo. Ne, ne, vi ne povas tion fari al mi. Malfermu tuj la kvaran klason".

Jes, la kvaran klason
de la elementa nivelo kaj tiun de la duagrada nivelo IZo ne havos en tiu ĉi lerneja jaro 2004-2005. Tamen la feriaj kursoj ĵus okazintaj havis ĉiujn ses klasojn de la elementa nivelo kaj ĉiujn kvar de la meza. Estis entute 271 enskribiĝintoj (cent sepdek por la elementa nivelo kaj cent unu por la meza).

De la 2-a ĝis la 27-a de aŭgusto tri instruistoj de la elementa nivelo kaj sep de la meza diligentis. Estis ankaŭ aliaj instruistoj: temas pri instruistoj de instruistoj. Dum tiuj kurstagoj okazis ankaŭ trejnado de estontaj instruistoj de Instituto Zamenhof. Spertaj instruistoj sekvis ilin en la klasojn, kaj poste, ĉiuj kunvenas por interdiskuti. La spertuloj fine montras al la novaj kiel ili povas procedi. Tiel iris la laboroj dum la kvar semajnoj. Eble oni povos demandi ĉu la celoj de la kursoj estas atingitaj.

La feria kurso estas organizita ĉefa por informi pri la lernejo kaj ankaŭ pri Esperanto. Inter la kondiĉoj por instrui en Instituto Zamenhof estas ankaŭ la posedo de almenaŭ la diplomo A de TIETo (la instrufako de la landa asocio UTE en Togolando). Multaj kandaditoj tiam demandis pri la lernado de la internacia lingvo. De la 16-a ĝis la 27-a de aŭgusto TIETo kunlabore kun UTE organizis E-kurson en la urboj Gliĝi kaj Lome. Iuj el la kursanoj tiel lernis por havi la diplomon A, kaj kompletigi sian dosierojn por peti laboron en la lernejo.

Ne nur la kandidatoj-instruistoj
lernis la lingvon, sed ankaŭ la trejnintoj de la instruistoj. Dum la fermo de la kurso ili petis, ke oni esperantigu al ili kelkajn frazojn francajn, kiujn ili tiam parkeris. Unu el tiu ĉi enskribis du el siaj gefiloj en Instituto Zamenhof. Dum pluiris la feria kurso, loĝantoj de la kvartalo enskribadis siajn gefilojn. La unua klaso de la mezgrada nivelo jam havas pli ol 35 gelernantojn. Plu venas homoj por enskribi, kaj notindas, ke la stipendio donita al la diligentaj gelernantoj de la feria kurso ege efikis. Du lernantoj de la elementa nivelo kaj tri la dua estas elektitaj por ricevi stipendiecan helpon dum la lerneja jaro. Pliaj sekvos post la unua ekzameno en decembro

Finiĝis la feria kurso, sed pluiras la enskribado por la malfermo de la 6-a de septembro. La feria kurso ebligas al la respondeculo de instituto malkovri multon korektentan, ke la lerneja jaro 2004-05 iru pli glate.

Gbeglo Koffi



El Libera Folio: Lernejo en Afriko instruos Esperanton

Kiuj ŝatus iel kontribui aŭ havi pli da informoj, jen por ili gravaj adresoj:

  • Een school in Togo Kastelenstraat 231 1082 EG Amsterdam Nederlando Rete : eenschoolintogo@raketnet.nl
  • Institut Zamenhof B.P. 13169 Lome-TOGO Rete : esp.togo@cafe.tg
  • TTT-paĝo kiu nederlandlingve sciigas amplekse pri la projekto
arkivita en:
crculver
crculver diras:
2004-09-14 20:31
Cxu en tiu cxi lernejo oni instruos ke Esperanto devus esti "la sola internacia lingvo"? Cxu oni sobre agnoskos ke gxi estas ege limigite uzebla kaj ke naciaj lingvoj pli tauxgas en la plejparto de internacia komunikado?
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2004-09-17 15:24
"Propagando aŭ neŭtralismo" - jen interesa konstrastigo. Efektive neŭtraleco en si mem ne rilatas al la devo diri la veron aŭ esti objektiva; do eĉ la esprimo "neŭtralisma propagando" ne estas memkontraŭdira.

Preter harfendado, kompreneble Esperanto-instruado estu sobra, ankaŭ en Afrikaj lernejoj. Sed ŝajnas al mi ke R.C. Culver scias tre malmulte pri la lingva situacio en Afriko. En preskaŭ ĉiu Afrika lando estas parolataj multaj tre diversaj indiĝenaj lingvoj (la sola atentinda escepto miascie estas Somalio), kaj ĉiu el tiuj lingvoj ofte estas parolata de same grandaj grupoj en la najbaraj landoj (kaj tiurilate ankaŭ Somalio ne estas escepto). Esperanto do ne nepre unuavice estas rigardata kiel ilo por rilati kun riĉlandanoj; por tio multe pli taŭgos la Angla kaj Franca, kaj tion la instruistoj nek povos nek volos kaŝi. Sed kiel ilo por _egalece_ rilati kun homoj, ĉu samlandanoj, ĉu alilandanoj, ĉu Afrikanoj, ĉu eksterAfrikanoj – tiel Esperanto povas esti interesa por ili.

Ekzakte kiel por ni, cetere.