Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Fermiĝis la retejo de Terminologia Esperanto-Centro

Fermiĝis la retejo de Terminologia Esperanto-Centro

de Redakcio Laste modifita: 2005-05-02 10:36
La 1-an de majo malaperis el la reto la Terminologia Esperanto-Centro de UEA. Dum unu jaro ekzistis la retejo, kiu tamen neniam trovis sufiĉe da kunlaborantoj. Tial la komisiito de UEA, Lucas Yassumura, decidis fermi la retejon.
Dum la lasta tago de la retejo la komisiito afiŝis sian lastan saluton:

La 1an de majo, je la 15:00 UTC (Brazila horo 12:00, interreta horo @667), tiu ĉi retejo fermiĝos ĝis nova ordono. Mi, nome de kelkaj tre malmultaj kunlaborantoj kaj apogantoj, volas danki vian viziton al nia paĝo. Mi persone vetas, ke TEC renaskiĝos iam pli vigla kaj pli forta. Dankon, longan vivon kaj prosperon.
Lucas Yassumura


Ĉar la retejo de TEC ne plu ekzistas, Libera Folio republikigas ĉi tie la ampleksan deklaron de Lucas Yassumura pri la kaŭzoj de la malsukceso. La deklaro dum du semajnoj legeblis en la retejo de TEC, kaj estis dum tiu tempo legita 45-foje. Ni publikigas la tekston sen ŝanĝoj aŭ korektoj. Pli pri la temo vi povas legi en aliaj artikoloj de Libera Folio - vidu la ligojn ĉi-maldekstre, sub la titolo "similaĵoj".


Deklaro

Sendita de Luko Jasumura je 14/04/2005 11:58:41 (45 legoj)

Tre estimataj vizitantoj

Antaŭ kelkaj semajnoj, mi anoncis ke la paĝo de TEC fermiĝos se ne aperos novaj kunlaborantoj por daŭrigi la laboron kiun mi rekomencis post longa dormado de TEC en Esperantujo.

La anonco ankoraŭ validas, sed kelkaj homoj volas miskomprenigi la aliajn per mediokraj mesaĝoj, stultaj artikoloj kaj falsaj vortoj pri TEC. Do, estas mia devo diskonigi la faktojn:

1. TEC kaj UEA

Ek de kiam mi ricevis la inviton partopreni kiel aktivulo de TEC, UEA intense apogis mian laboron. Mi diros kelkajn nomojn: Renato Corsetti, Trevor Steele (eks-ĜS), Osmo Buller, Ans Bakker-ten Hagen, Andrzej Grigorjevsky inter multaj aliaj!

Do, ne plu ne bezonas pruvo pri ĉu UEA agnoskas TEC-on, aŭ ĉu TEC estas instanco de UEA. La du organizoj iras kune kaj sin apogas unu la alian.

2. Ĉu Esperantujo bezonas TEC-on?
Ĉu vi kredas, ke Esperanto havas ŝancon kaj spacon en la mondo?
Ĉu vi kredas, ke Esperanto povas, iam, esti lingvo de komuna komerco inter la popoloj?
Ĉu vi kredas, ke Esperanto povas helpi la diplomatiajn aferojn de la diversaj landoj?
Ĉu vi kredas, ke Esperanto povas esti la komuna lingvo de teknikistoj, inĝenieroj, fakuloj, akademianoj de ĉiuj areoj de la kono?
Kaj fine, ĉu vi kredas, ke Esperanto havas ŝancon kaj spacon en la mondo?

Se vi jesis je ĉiu ero supra, do vi mem respondis al la demando. Se vi volas pliajn informojn koncernantajn, legu la artikolojn de Wera Blanke, ĉiujn en la retejo de TEC.

3. Financo
Ĉiu afero de la vivo bezonas monon. Esperantujo ne malsamas. Ni bezonas MONON! Tio estas ĉar ni devas pagi la kostojn por vivi (daŭrevivi, pretervivi, ktp-vivi...). Aŭ ĉu ni estu sufiĉe idiotoj por diri "ho! ni ne bezonas monon, ĉar Esperanto estas la stelo de filantropio bla bla bla..."? Tie ĉi oni ne diskutas NEK KRITIKAS la fakton, ke mi estas ja kapitalisto. Mi ne kaŝas miajn politikajn, ekonomiajn kaj sociajn starpunktojn; mia personeco estas sufiĉe videbla al ĉiuj, kiuj volas koni pli pri mi.

Tamen, fakto estas fakto, kaj oni ne povas nei ĝin. TEC bezonas monon, same kiel Libera Folio petegas en sia ĉefa paĝo pri financa subteno, Ĝangalo disponeblas ĝirkonton por kontribuoj, landaj asocioj bezonas jarkotizojn kaj ankaŭ UEA, memevidente.

UEA HELPIS TEC-on por la unua jaro de sia ekzisto ekde kiam mi komencis labori por ĝi. UEA sendis financan subtenon, kiu estis uzita por konstrui la paĝon kaj daŭrigi sian ekziston en la virtuala mondo. Sed la subteno finiĝis kaj mi, konsciante pri la financoj de UEA, SAMKIEL ĈIU BONA ESPERANTISTO EN LA MONDO, ne povas peti monon de ĝi. Tio estus malĝusta.

Do estus bone, se mi povus el mia propraj financaj rimedoj savi TEC-on. Sed mi ne estas ia Etsuo Miyoŝi, aŭ anonima mondonacanto kiu povas liberigi milojn da dolaroj por la sukceso de iu landa asocio, aŭ por propagandoj en ĵurnaloj, revuoj, ktp. Mi estas ordinara homo, kiu havas ordinaran laboron, kun ordinara brazila salajro, kaj devas pagi personajn kaj familiajn kostojn nur por vivi.

Kaj TEC postulas multajn kostojn, kiujn mi ne povas pagi. Do, jam estas tempo por ŝanĝi multajn aferojn en TEC, inter kiuj mi pensas ke ĝi devas iĝi vera asocio, kun membroj kotizpagantaj, nur por subteni ĝiajn tre bazajn kostojn.

Sed... ŝajnas ke neniu volas ke TEC estu asocio (ĉu tiu timo igi TEC-on asocion devenas el fantomoj de antaŭaj epokoj? Mi ne scias...). Mi povas kompari TEC kun ISO: ĉi tiu lasta estas organizo, kiu ricevas subtenon, kotizon ktp. Se TEC vere estas grava por Esperanto, do ĝi estas nia ISO en Esperantujo, kaj do ĝi devas ricevi ĉiajn helpojn eblajn, aŭ ĉu mi miskomprenas la aferojn?

4. Mi kaj TEC
Mi ĉiam laboris kun reguloj, normoj, difinoj en firmaoj. Poste, mi laboris kun komerco kaj starigo de novaj entreprenoj; mi enamiĝis pri Entreprenismo (angle "entrepreneurship", portugale "empreendedorismo"), kaj iĝis instruisto pri entreprenismo en diversaj teknikaj/prikomercaj lernejoj de mia regiono. Kiel mi ankaŭ prezervas mian idealan parton de mia mio, mi studis Leĝojn, kaj mi iĝis advokato. Mi ne laboras kiel advokato, mi laboras en banko, kiel bankoficisto, sed uzas mian akademian konon en mia profesia pozicio.

Kaj, evidente, mi uzas ĉiujn miajn kapablojn kaj talentojn por TEC. Kiel advokato, mi amas normojn, regulojn, difinojn ktp. Tamen, estas kelkaj senmensaj homoj, kiuj diras kaj diradas, ke mi ne estas la perfekta homo por TEC. Kiu do estas? Se ili diras tion, do mi kun ĝojo pasu la bastonon al ili! Kritiki estas facile, konstrui neniu volas!

Do, mi estas ja la konstruanto de la nova TEC. Se iu volas partopreni kun mi en TEC, mi ĉiam agnoskos la laboron, kiel vi jam povas legi en la artikoloj kiuj estas en la retejo de TEC. Mi NENIAM ŝtelas ideojn, artikolojn, farojn de ĉiuj, kiuj laboras en mia skipo. Sed estas "esperantistoj" kiuj nur volas gardi sur siaj kapoj la stelojn de la konkeroj, kaj paŝi sur la kapoj de tiu, kiuj vere laboras por Esperanto.

5. Teknikaĵoj
Unu el la problemoj, kiun TEC havas estas la teknikaĵoj uzataj por la retejo. Mi ne estas spertulo pri programado en java, xml, html, php, asp ktp. Mi konas nur la bazon, sed mi multe serĉas tra la reto la plej facilajn ilojn, kiujn mi povas uzi por starigi ĝin. Do, mi elektis la ilon Xoops (www.xoops.org), kiu estas SENPAGA, kaj jam uzata de kelkaj esperantaj retejoj en la virtuala mondo. Ĝi estas facile instalebla kaj facile administrebla. Oni devas scii nur kiel premi butonojn!

Tamen, ĉar ĝi estas senpaga, oni devas alkonfirmiĝi nin al ĝi. Tial mi ne povas krei la tiom revatam "Retan Terminaron" kun facilecoj, kiel laŭtvoĉe proponas kelkaj homoj en kelkaj artikoloj de kelkaj ĵurnaloj. Se ili volas tion, ke ili prenu sur sin la TEC-laboron (kiun, mi rediras, mi kun ĝojo donos), kaj ili mem konstruu la Retan Terminaron laŭ siaj voloj.

Mi ne havas eĉ unu teknikiston, kiu povas ŝanĝi la erojn por TEC-retejo. Mi faras ilin mem SOLA! Do, ke la homoj ne kritiku, se ili ne volas kunlabori!

Do estas tio, karaj vizitantoj. TEC bezonas helpon, kunlaboron, monon kaj paciecon (ĉar la agresantoj kaj skandalantoj estas multaj, sed veraj kredantoj je ĝia forto estas mikroskope malmultaj).

Laste: la retejo de TEC fermos siajn pordojn la unuan de majo, kiel antaŭe anoncita, se ne aperos kunlaborantoj.
 

arkivita en: