Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / TEC ne mortos pro manko de retejo

TEC ne mortos pro manko de retejo

de Peter Hauser Laste modifita: 2005-04-24 19:19
Ne pro foresto de retejo mortos la Terminologia Esperanto-Centro de UEA, sed pro manko de kunlaboremuloj, opinias Peter Hauser. Laŭ li, la mankon de terminoj dolore spertas ĉiu tradukisto kiu okupiĝas pri temoj ne tiom ofte tuŝataj en Esperanto. TEC sola laŭ li ne povas magie finsolvi la problemojn de mankantaj terminoj en Esperanto. Ĝi tamen laŭ li estas nepre necesa kiel organiza bazo, por ke samprofesiuloj kontaktiĝu kaj kunlaboru.

La temo estas por la esperantistaro tro grava por fermi la okulojn antaŭ ĝi. Necesa estas strukturita laboro de tuta taĉmentaro, laboro kiu supozeble neniam finiĝos.

Kiel konate, TEC havis antaŭ la civitana milito en Jugoslavio esperoplenan oficejon kaj kunlaborantojn. Tiu oficejo devis esti evakuita fulmrapide - laŭ miaj informoj tiel finiĝis la regule organizita laboro, pri kiu meritas dankon la gesamideanoj Blanke.

Tamen Esperanto-movado ne povas malhavi tiun kunorganizadon de terminologia laboro, ĉar ne eblas unuflanke tradiboĉi la preskaŭ ĉiuloke mankantajn homfortojn per kelkfoja reeltrovo de la rado kaj lasi aliflanke gravajn kampojn netuŝitaj. Tiel al mi entute estas nekomprenebla la ideo, rezigni pri la kunagado de la finance kaj organize plej potenca organizaĵo - nome UEA - kaj konfidi tiun gravan laboron al "memstara organizo" kiu bazus sin sole sur bonfarto kaj bonvolemo de unuopuloj.

En antaŭa komento estis prave substrekite, ke en la plejmulto de la ŝtatoj la evoluo de la nacia(j) lingvo(j) ne estas konsiderata kiel hobio de manpleno da stranguloj, sed registara tasko konvene organizita kaj rimede ekipita. Esperantistoj ne vivas en vakuo ie for sur la luno, sed meze inter neesperantistoj, kiuj mezuras la videblajn rezultojn de la movado je tiuj al ili konataj en naciaj lingvoj.

Sekve Eŭropa Komisiono lasis sian tiaman membron Neil Kinnock  en komuniko al la Eŭropa Parlamento riproĉi la esperantistojn, ke ne ekzistas sufiĉe da instruistoj kaj tradukistoj pri Esperanto - kvankam la edukado kaj aprobo de tiaj profesianoj estas tasko de la membroŝtataj instancoj kaj ne de nacia aŭ regiona neregistrara organizaĵo aŭ de volontulaj unuopuloj.

La ceteran riproĉon de tiu komuniko, ke "Esperanto ne povas esprimi la tutan gamon de ĉiutagaj bezonaĵoj" tamen ne eblas plenkore kontraŭstari: kvankam ekzemple la ĵus aperinta seplingva DVD-disko pri libana dancstilo de la svisa dancistino Meissoun, sur kiu parolas la denaska esperantistino Silvia Moritz, povas opiniigi la kontraŭon, ekzistas sufiĉe da aliaj fakaj kampoj, kies terminaro esperantlingva ĝis hodiaŭ estas malkontentiga eĉ por baza komunikado. Inter ili la permaŝina metalprilaborado, kies evoluo maturiĝis ankoraŭ dum la vivo de d-ro Zamenhof ...

La mankon de terminoj dolore spertas ĉiu tradukisto okupiĝanta pri temoj flanke de la bone evoluigitaj kampoj kiel ekzemple informadiko, fervojoj, forstscienco, biologio kaj medicino. Devigata perlabori sian ĉiutagan panon, tradukisto kutime eĉ ne havas tempon, foliumadi en vortaro - des malpli verki ĝin okaze de bezono. Krome la rezulto de tia, kiel ajn honorigenda, laboro de unuopulo, povas por internacia lingvokomunumo ĉiam esti nur propono. Tiel la kvalito de la traduko staras aŭ falas kun la estonta - foje hazarda - akcepto aŭ malakcepto de tiel proponitaj terminoj.

TEC ne povas magie finsolvi la problemojn de mankantaj terminoj en Esperanto. Ĝi estas "nur" la nepre necesa organiza bazo, por ke samprofesiuloj kontaktiĝu kaj kunlaboru. La nun ekzistantaj rimedoj, nome listoj de UEA (delegita reto), AIS kaj verŝajne ankaŭ AdE ne povas plenumi tiun taskon, ĉar ili ekskludas esperantistojn nemembrantajn pro kiu ajn kaŭzo en la koncerna organizaĵo. Tion montras la abundo da kampoj, por kiuj listigas la Delegita Reto mondvaste nur manplenon da fakuloj aŭ eĉ nur unu personon.

Ne estas akcepteble, ke la ebleco trovi kunlaborantojn por terminologia laboro dependas unuavice de ilia membreco en iu el la nomataj organizaĵoj. TEC (aŭ iu organizaĵo tiucela) devos analizi la staton de la fakterminaro sur diversaj kampoj, konstati, kie estas bezonata intensa laboro, kolekti nomojn kaj adresojn de koncernaj fakuloj kaj instigi ilin kontribui al tiu laboro. Tio estas pli ol sufiĉe da laboro por tuta taĉmentaro. Tiel la komisiado de unusola persono flanke de UEA ŝajnas al mi subtakso de la problemaro. Ne multe mirigas, ke tiu komisiito seniluziiĝas kaj rezignas.

Peter Hauser
Dreieich, Germanio

arkivita en: