Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Sveda Esperanto-Federacio elektis novan prezidanton

Sveda Esperanto-Federacio elektis novan prezidanton

de Redakcio Laste modifita: 2005-05-24 13:40
Bengt-Olof Åradsson estas la nova prezidanto de Sveda Esperanto-Federacio. En la nova estraro de SEF estas ankaŭ la antaŭa prezidanto, Franko Luin.
Dum la jarkunveno de Sveda Esperanto-Federacio kiel nova prezidanto estis elektita Bengt-Olof Åradsson el la urbo Nynäshamn. Li estas ankaŭ estrarano de KELI, Kristana Esperanto-Ligo Internacia, kaj redaktoro de ĝia gazeto Dia Regno. Ceteraj estraranoj estas Sjoerd Bosga (antaŭa prezidanto de TEJO), Katja Ignatieva,  Franko Luin (la antaŭa prezidanto de SEF), Wim Posthuma kaj Martin Strid.

La ĉiujara kongreso de la svediaj esperantistoj ĉi-jare okazis la 21-an kaj 22-an de majo en Haninge, tuj sude de Stokholmo. Prelegis profesoro Hartmut Traunmüller, organizanto de interlingvistika kurso kadre de la fakultato pri lingvistiko en la universitato de Stokholmo. Parto de la kongreso temis pri prepardiskutoj por la 100-jara jubileo de la asocio, kiu okazos en 2006. Laŭ partoprenintoj, laboroj por la jubilea kongreso, kiu okazos en Malmö, jam bone progresas. Tiu kongreso estos komuna por la danaj kaj svedaj esperantistoj.

[Laŭ NUN]