Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Jakvo Schram: ”SAT estas politike pli neŭtrala ol UEA”

Jakvo Schram: ”SAT estas politike pli neŭtrala ol UEA”

de Redakcio Laste modifita: 2005-07-26 18:53
En nia intervjuo Jakvo Schram, la prezidanto de la plenumkomitato de SAT, rakontas pri la idea fono kaj la nuna stato de Sennacieca Asocio Tutmonda. Laŭ li, SAT estas nepre pli neŭtrala ol UEA. "SAT neniam invitis 'gravajn' politikistojn por malfermi la Kongreson. Afero kiu de tempo al tempo povas havi malbonodoran rezulton, sed ĉiuj legis La danĝera lingvo de Ulrich Lins kaj konas ĉi tiun historion, ĉu ne?", li diras.
Libera Folio:  Ni ĝojas aŭdi, ke ankaŭ vi apartenas al niaj legantoj.

Jakvo Schram: Kial ne, kiel uzanto de Esperanto ne estas malbone scii kio okazas en la asocio, kiu devas zorgi ke Esperanto laŭ lingvo kaj ideo kreskas. Tial mia intereso interalie por la informo kiun Libera Folio donas.

Kiom da membroj havas SAT nuntempe? Kia estas la distribuo en la mondo, en Eŭropo? Kiom granda parto el la membroj loĝas en Francio?

Laŭ lasta kalkulo SAT havas preskaŭ 900 membrojn en 48 landoj. SAT precipe fortas en Eŭropo sed la nuna evoluo montras ke aliaj landoj malkovras nun SAT. Dank'al la tre forta laborista Esperanto-asocio, SAT-Amikaro, ni havas en Francio pli malpli 250 membrojn.

Kiel nomiĝas la gvidaj organoj de SAT kaj kiamaniere ili estas elektataj? Kie situas la oficejo de SAT, kaj kiom da dungitoj estas?

SAT havas Plenum-Komitaton, elektitan de la membroj, same la Ĝeneralan Konsilantaron, kiu ankaŭ estas elektita de la membroj. Ĝi kontrolas la laboron de la Plenum-Komitato. Ĉiun jaron denove la Plenum-Komitato devas respondeci antaŭ la SAT-kongreso pri la farita laboro. Simple dirite SAT estas asocio kiu baziĝas sur baza demokratia sistemo, kie la membroj regas la funkciadon pere de Plenum-Komitato. La Plenum-Komitato havas en si mem neniun potencon agadi sen la subteno aŭ aprobo de la membraro.

SAT havas unu dungiton plentempan kaj unu part-tempan. Feliĉe ege sindonaj homoj, kiuj estas konvinkitaj membroj, laboras ne nur kun ĉiu forto, kiun ili havas, sed ankaŭ plene kun la koro.

Kiaj homoj kutime aliĝas al SAT? Ĉu eblas trovi iun komunan kriterion? Kiel granda parto el la SAT-anoj membras ankaŭ en ”neŭtralaj” organizaĵoj? Kiam cetere oni forigis la malpermeson, laŭ kiu SAT-anoj ne estu membroj de UEA?


SAT anoj laŭ mia opinio estas ĉiam homoj kiuj deziras havi pli bonan mondon, pli socialan kaj humanan mondon en kiu ne ekzistas subpremo de homoj far aliaj homoj. Mondon kie homoj ne ekspluatadas aliajn homojn, sed kie regas respekto kaj egaleco inter la monda loĝantaro. Ankaŭ gravaj estas tiuj, kiuj defendas biodiversecon naturprotektadon, ktp.

Mi ne konas ekzaktajn ciferojn, sed laŭ mi 80% de la SAT-membroj estas samtempe membroj de UEA. La malpermeso laŭ kiu SAT-membroj ne povas esti membro de UEA nur dum mallonga tempo ekzistis en la 50-aj jaroj. Vi devas paroli kun vere tre maljuna esperantisto por trovi iun kiu spertis ĉi tiun tempon. Estas rimarkinde kiel longe negativa momento el la historio rifuzas morti, plej verŝajne pro negativaj personoj kiuj malŝatas la asocion aŭ Esperanton ĝenerale.

Nun ni troviĝas en situacio kiu iom strangas. Dum lasta Faulhaber-semajnfino, iam la plej grava kongreso de FLE (nederlandaj SAT-amikoj) iu dungito de UEA demandis, ĉu iu partoprenanto de la kongreso kuraĝas konfesi ke li ne estas membro de UEA. La persono kiu ekstaris ricevis lavangon de ridoj super si, kvazaŭ nur idioto ne aliĝas al UEA. Iom trista teatro. Ĉu tio montras la maltoleremon de la UEA-membroj direkte al SAT-anoj kiuj ne estas membroj de UEA, aŭ ĉu nur la antipation kiu ekzistas en la Faulhaber-medio al SAT?

Kio estas sennaciismo? Ĉu SAT estas asocio de sennaciistoj?

Sennaciismo estas ismo priskribita en la studo Naciismo kaj La manifesto de la Sennaciismo, ambaŭ verkitaj de E. Lanti. En ĝi li esprimis sian maltrankvilon pri la katenoj de politikaj limigoj kiaj landlimoj estas, kaj li faras al si demandon: kian avantaĝon aŭ feliĉon ĉi tiuj landoj/landlimoj portas al la homaro.

Notu tamen bone ke sennaciismo ne estas doktrino de SAT kaj same kiel aliaj doktrinoj ne ricevas subtenon de SAT. Ja ekzistas Sennacieca Frakcio, same kiel ekzistas Frakcio de pacemuloj, Frakcio de distribua ekonomio, ekologistoj, liberpensuloj ktp.

UEA estas laŭstatute neŭtrala pri politiko. Ĉu vi konsentas, ke UEA efektive agas politike neŭtrale? Kiamaniere SAT ne estas politike neŭtrala? En kio konsistas la ĉefa diferenco inter SAT kaj UEA (krom ke UEA estas multe pli amasa organizaĵo, kompreneble)?

Estas absoluta fakto ke SAT estas politike multe pli neŭtrala ol UEA. SAT neniam invitis ”gravajn” politikistojn por malfermi la Kongreson. Afero kiu de tempo al tempo povas havi malbonodoran rezulton, sed ĉiuj legis  La danĝera lingvo de U. Lins kaj konas ĉi tiun historion, ĉu ne? SAT ankaŭ ne subtenas iun politikan partion. Laŭ la statuto SAT-anoj - komparas ideojn, ne altrudas ilin al aliaj.

Kiom mi komprenas la statuton de UEA, ĝia celo estas disvastigi Esperanton sur bazo de absoluta neŭtraleco. Feliĉe ke ĉi tiu statuto ekzistas ĉar ĉi tiu precizigo estas la sola ebleco kiu zorgas ke UEA povus disvastigi Esperanton en ĉiu medio, en ĉiu tavolo en ĉiu loko.

Mivolas aldoni privatan opinion pri tio. Kiam mi estis freŝbakita esperantisto, mi ne komprenis la bezonon de neŭtraleco flanke de UEA. Nun mi diras UEA ne povas esti sufiĉe neŭtrala. Kiam la tasko de la asocio vere estas disvastigi lingvon universalan, tiam ĉi devas vole-nevole sekvi striktan neŭtralecon. Evidente la membroj de UEA povas mem decidi kiel proksime ili sekvas la statuton en sia agado, tamen mi pensas ke strikta aplikado de respekto por la neŭtraleco de UEA flanke de la estraro nepre necesas.

Ĉe SAT la statuto estas klara: SAT, ne estante partipolitika, sed nur kleriga, eduka, kultura organizo, celas, ke ĝiaj membroj estu komprenemaj kaj toleremaj rilate al la politikaj kaj filozofiaj skoloj aŭ sistemoj, sur kiuj sin apogas la diversaj klasbatalaj laboristaj partioj kaj sindikataj movadoj; per komparo de faktoj kaj ideoj, per libera diskutado ĝi celas malebligi ĉe membroj la dogmiĝon de la instruoj, kiujn ili ricevas en siaj apartaj medioj.

Unuvorte, SAT celas per konstanta uzado de racie elpensita lingvo kaj ĝia mondskala aplikado, helpadi al la kreado de racie pensantaj spiritoj, kapablaj bone kompari, ĝuste kompreni kaj prijuĝi ideojn, tezojn, tendencojn, kaj sekve kapablaj elekti memstare la vojon, kiun ili opinias plej rekta, aŭ plej irebla por la liberigo de sia klaso kaj forkonduko de la homaro al kiel eble plej alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo.

Jen vidu kiel klara kaj komprenema la statuto de SAT estas. Homoj kiuj volas aldoni proprajn revojn aŭ ideojn devas ricevi la subtenon de la SAT-kongreso, kiu ĉiam decidas pri statutŝanĝoj. Do anstataŭ doni mian propran intrepreton de kio estas SAT, jen faktoj. Mi ja povas diri ke por mi la statuto de SAT estas sankta, kaj kiam ekzistas duboj aŭ misinterpretoj pri la statuto, nur la decido de la SAT-Kongreso kaj/aŭ referendumo povas ŝanĝi aŭ klarigi la koncernan parto en la statuto.

SAT ankaŭ ne propagandas Esperanton sed simple uzas ĝin kiel laborlingvon (kio fakte estas la plej bona kaj efika propagando laŭ mi, montri ke la lingvo funkcias estas pli bone ol paroli pri ĝi?)

Kiaj estas la ĉefaj agadoj de SAT? La ĉefaj aranĝoj? Kiom da partoprenantoj estis dum la lastaj kvin jaroj en la SAT-kongresoj?


La ĉefaj agadoj estas interŝanĝi ideojn, kompari ideojn, kompari la sorton de salajruloj en diversaj mondopartoj. Laste SAT oficiale partoprenis en Eŭropa Socia Forumo kvankam ĉi tiu estas laboro de la LEA-oj de SAT.

Estas memevidente ke SAT-anoj agadu en asocioj kiel Amnestio Internacia kaj Greenpeace, kvankam ĉiu membro mem decidu ĉu li/ŝi agadu aŭ ne.

Kiel plej gravajn agadojn mi vidas niajn zorgojn pri la nuna evoluo en la monda bildo, la ekstremismo kiu kreskas. Evoluo kiu alportas nenian feliĉon al salajruloj kaj dungitoj. Monda solidareco estas multe pli grava ol prizorgi propran avantaĝon. Nia kampanjo kontraŭ milito en Irako havis ne nur ĉe SAT-membroj grandan reagon

La lastajn 10 jarojn partoprenis mezume 250 personoj en la SAT-kongresoj.

Kiaj estas la kontaktoj de SAT kun UEA? Ĉu ekzistas ia kunlaboro? Ĉu tia kunlaboro povus pliampleksiĝi? Ĉu estus imageble, ke SAT povus ekhavi formalan kunlaboran rilaton kun UEA?


Kiel nova prezidanto de la Plenumkomitato de SAT, mi esperis tuj havi bonan kontakton kun UEA kaj eventuale havi komunan kunsidon kun la estraro aŭ kelkaj estraranoj de UEA. Ĝis nun ni ne sukcesis kvankam tio laŭ mi facile estas realigebla.

Certe ekzistas punktoj je kiu UEA kaj SAT povas kunlabori, sed ni minimume devas havi kunsidon por diskuti tion. SAT ankaŭ montras sian amikecon al UEA sur la unua paĝo de nia TTT-paĝo kie oni jam trovas ligon al UEA. Inverse oni kapablas silenti pri SAT kiel eble plej lerte, kio estas bedaŭrinda. SAT kaj UEA ne estas konkurantoj sed komplementoj unu al la alia.

Kun ekzemple la Civito la plenumkomitato de SAT jam havis kunsidon, en kiu ni povis montri niajn gvidliniojn kaj dezirojn. La Civito scias ke SAT ĉiam volas kunlabori kun demokratiaj asocioj kiuj respektas la sendependecon de SAT.

Tiuj kiuj revas pri kunfandiĝo de la du asocioj (UEA kaj SAT) plu revu, sed bedaŭrinde por ili tio ne okazos en la estontaj jaroj. Mi pensas ke la nuna generacio de SAT-membroj, ĉekape mi, neniam akceptos SAT kiu ne estas sendependa kaj memstara.

SAT daŭre eldonadas la ĉefan esperantan vortaron. Kial iĝis tiel? Post PV kaj PIV, PIV2 certe estis enorma fortostreĉo - kiel estis praktike aranĝita la laboro? Kaj kiel grava estas PIV kiel enspezfonto por SAT?


Kiel dirite, la laborlingvo de SAT estas Esperanto. Do memevidentas ke ni havas avantaĝon kiam la membroj de SAT kapablas diri pli ol "saluton kaj ĝis la revido" kaj poste daŭrigas debaton krokodilante. La strukturo kaj statuto de SAT postulas, ke la membroj kiel eble plej bone regu la lingvon, do vortaro pli ol necesas. La eldono de PV kaj PIV montras nur la geniajn ideojn de Lanti, kiu estis la iniciatinto de la eldonoj.

La lasta PIV2 estas la laboro de Michel Duc Goninaz kaj Claude Roux. Ili kreis skipon da kunlaborantoj, kiuj helpis ilin eldoni kiel eble plej ĝustan vortaron. La kunlaborantoj ne devis esti membroj de SAT, sed homoj kiuj havas signifan senton pri la lingvo, kiuj komprenas gramatikon, kiuj ŝatas lingvo(j)n.

Kiam temas pri tio ke oni perfektigu la lingvon aŭ subtenu ĝin aŭ faru laboron kiu metas Esperanton en bonan lumon, montriĝas ĉiam denove ke esperantistoj perfekte kapablas kunlabori. Neniu demandas ĉu vi apartenas al SAT aŭ al UEA aŭ al la Civito, sed ĉiu agadas kaj helpas. Mi el tio konkludas, ke kiam rilatas pure al la lingvo, perfekta kunlaborado inter esperantistoj okazas, sed kiam rilatas al emociaj, intelektaj aŭ filozofiaj aferoj la homoj iras al siaj propraj kampoj.

Iom stranga estas la demando kiun ne nur vi faras: kiel grava estas PIV kiel enspezfonto por SAT?. Ĝis nun neniu demandis al mi, kaj intertempe mi jam estas preskaŭ tutan jaron prezidanto de P.K. : de kie venis la granda kuraĝo ĉe SAT eldoni novan reviziitan PIV? Ni planis tion kaj agadis kun, en la komenco, malgrandega skipo.

Intertempe kreskegis la influo de interreto. Homoj komencis krei vortarojn en la reto, senpagajn evidente, sed SAT obstine daŭrigis laboron, ne sciante, eĉ iom timante je certa momento, ĉu restas sufiĉe da aĉetantoj por Nova PIV. La risko perdi la lastan moneron de SAT estis granda kaj kvankam ĉiuj esperis ke ni rapide regajnos la monon, neniu povis scii ĉu tio efektive okazos.

Nu, mi volas trankviligi vin - SAT ne perdis monon, eldonante Novan PIV. Ni ja povas pagi la presiston, kiu faris honestan laboron, kaj ni ja sekurigis iom da gajno por pagi niajn fakturojn.

La sensencaj rakontoj ke nova PIV savis SAT de bankroto, estas same idiota kaj freneza diro kiel la rakonto ke SAT estas komunista asocio. Mi povas diri tiel. Multaj esperantistoj daŭre uzas malnovan PIV-on, do la merkato aspektas daŭre favora al SAT. Nova korektita eldono aperos en la jaro 2004. Eble iam SAT eldonos la ununuran vortaron en kiu troviĝas neniu eraro ?

Kiuj estas la ĉefaj eldonaĵoj lastatempaj de SAT, krom PIV2?

Lastajn jarojn ni eldonis en traduko de Michel Duc Goninaz; La fremdulo de Albert Camus, en traduko de Nora Caragea; Vualo de l' silento de Ĝura kaj duonoriginale de Djemil Kessous kiu verkis la francan eldonon kaj tradukis la esperantan, Universalismo, libro kiun mi fortege rekomendas al ĉiuj kiuj serĉas novan viv-koncepton.

Kiom ofte nuntempe aperas Sennaciulo? Kun kiom da paĝoj? Kaj kion pri Sennacieca Revuo?

Sennaciulo aperas 11 fojojn jare sur 16 paĝoj. Sennacieca Revuo aperas denove ĉiun jaron. Nun antaŭ la SAT-kongreso la lasta numero havis 48 paĝojn, kaj nun mi baraktas kaj pripensas kiamaniere meti ĉiun interesan tekston en la tro granda limigo de nur 50 paĝoj

Kial, laŭ vi, oni aliĝu al SAT? Kiaj estas la strategiaj celoj de SAT?

Evidente mi povas diri nur kial mi aliĝis al SAT. Tutsimple ĉar mi volas scii kiel fartas miaj kolegoj laboristoj en aliaj landoj , en aliaj kontinentoj sub alia politika sistemo. Mi ne estas esperantisto sed nur uzas la lingvon. Mi neniam lernis ĝin por kapabli strange paroli inter homoj kiuj parolas la saman nederlandan lingvon kiel mi. Tiuj, kiuj iom sekvas la novaĵojn en radio, televido kaj ĵurnaloj jam aŭdis pri la nova Alternativa Tutmonda Movado, la Eŭropa Socia Forumo, pri Porto Alegre, Florenco, kaj nun St Denis. Pri homoj kiuj revas ke "Alia mondo eblas".

Ĉi tiu movado esprimas nur la ideojn de Eŭgeno Lanti. Mi ne hontas diri dum la lasta Eŭropa Socia Forumo, ke SAT estas tiel avangarda ke la ideojn de niaj fondintoj ni nun povas retrovi en la sloganoj kaj ideoj de la Alternativa Tutmonda Movado. Tiuj, kiuj ne scias tion, ne konas SAT aŭ ne kapablas kompreni la celon kaj idearon de la asocio.

Kio estas por mi tre agrabla estas sekvi la agadojn de la diversaj grupoj kaj individuoj el SAT. Kiel mi jam diris, en Francio ni havas SAT-Amikaron, tre gravan, sed ankaŭ individuojn, kiuj obstinege laboras por la socio. Hispanio kreis novan laboristan Esperanto-asocion kun precipe junaj elementoj, kiuj kun subteno de malnovuloj neimageble bone laboras.Tre promesplena, vere.

La malapero de Gilbert Ledon estis terura bato por SAT, sed jen montriĝas ke la nova peranto agadas kun entuzismo kiu estas mirinda. Japanio devas esti nia pordo al la azia mondo. La aktivuloj tie ĉiam devove povas mirigi min. En Bulgario ni havas novan peranton tre laboreman. Fakte, estas eraro mia, nomi nur tiujn, kiuj nun venas antaŭ miaj okuloj, ĉar vi ne povas imagi kiom da homoj sindone kaj kun plena koro laboras por SAT en ĉiuj mondpartoj kie SAT estas konata.

Mi honeste diras, ke mi vidas belan estonton por SAT. Kiel prezidanto de la plenumkomitato mi klopodas konstante havi superrigardon pri la evoluo en SAT. Mi konas la fortajn kaj malfortajn flankojn de la asocio kaj mi povas diri, kiam ni tre ekologie kaj singarde uzas la potencon kiun ni nun havas, SAT travivas la malbonan ondon kiu trafis ne nur SAT kaj UEA, sed multajn soci-kulturajn organizojn. Mi estas herezulo, ĉefherezulo eĉ, sed mi alvokas ĉiun ne perdi la kredon en la bono de nia agado. SAT necesas, kiel necesas Esperanto.

[Intervjuo farita en januaro 2004]
Jorge
Jorge diras:
2009-01-27 11:38
http://esperantio.net/index.php?id=784
jakvo
jakvo diras:
2009-01-28 09:36
Dankon al Jorge ke li atentigis min pri amuza teksto de la klaŭnejo el Ĉaŭdefono. Se, kaj mi substrekas SE, ĉi tiu pupteatrejo havus iun signifan, krom estis ĉefa klaĉejo de Esperantio, mi dediĉis iom da tempo respondi al akuzoj far la grandmogolo. Sed kiam mi vidas kiom da interesa laboro antendas min por mia preferata asocio SAT kaj kelkaj lokaj asocio al kiu mi donas miajn 'talentojn', mi konsideras pli saĝe plenumi tiujn por mi gravajn laborojn.
Dum miaj junaj jaroj (aŭ jaroj pli freŝa ol la nunaj), mi loĝis en poldera vilaĝeto proksime al Antverpeno.
La terkulturistoj kaj animalbredistoj instruis min tiam, ke, alparoli azenojn ne utilas, ili restas obstina en NE pensado.
Nu, kiel ĉiam‚ malbonaj aferoj havas ankaŭ belajn flankojn. Dank al amuza klaĉo de LA Civito, mi decidis relegi libreton al mi ege kara kaj al kiu mi helpetis por eldoni ĝin. Jes, La liturgio de l' foiro de kompano Jorge Camacho, estas pri kiu mi parolas.
Permesu ke mi publike kaj denove gratulas Jorge por la brila analizo de kliko kiu en tiu tempo ne jam havis la fifamon kiun ĝi meritas.
Tamen, kara amiko Jorge, mi ne komprenas kial vi tiam estis tiel milda? Kial vi ŝparis ĉi tiun cirkon kie regas neniu pli - malpli ol Grandmogolo? La klaŭneska imperiestro kiu pensas ke li povas permesi al si ĉion.
Pro manko de interesaj tekstoj, li ĥorloĝregule aperigas "interesan klaĉ-informon" pri mi kaj asocio en kiu mi aktivas.
Eĉ tro stulta li estas por kompreni ke la kano ne timas ŝtormon. Li sendu liajn talpojn dise tra esperantio. Por ke ili povu kun titolo de ĵurnalisto, verki novajn klaĉojn kaj duonverojn.
Ĉiu moderna domo havas fekejon. Fekejo de esperanta domo, nu mi ne devas montri al vi vojon kie ĝi troviĝas.