Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Bizare en Kalifornio

Bizare en Kalifornio

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2014-05-11 21:48
István Ertl rakontas pri fabela kaj bizara sperto dum vojaĝo en Usono per Pasporta Servo. 14 jarojn poste István Ertl kaj la ĉarma junulino el Francio havas tri infanojn kaj mem estas gastigantoj de Pasporta Servo. Sed ili ne akceptas strangulojn.

Kovrilo de Pasporta ServoEn la somero de 1990 mi vojaĝis, anstataŭ al la UK en Kubo, tra Usono, kaj en pluraj lokoj mi gastis ĉe ege afablaj anoj de Pasporta Servo. Interalie mi neniam forgesos la ĉarmegajn Nancee kaj Jim Medrano en Novjorko, kiuj eĉ flegis min dum tuta semajno da subita malsano.

Sed plej bizaran sperton mi havis en Kalifornio.

Estante en Los-Anĝeleso, mi intencis tranokti, laŭ antaŭanonco, en la apuda municipo Garden Grove, apud Anaheim, kie situas la amuzparkego Disneyland, ĉe la eks-vicurbestro esperantista de Garden Grove, s-ano J. Tilman Williams.

Sen aŭto en Los-Anĝeleso oni vere sentas sin proleto. Mi devis veturi per buso. En la stacidomo busa mi enorde aĉetis mian bileton, kaj nur poste mi demandis kiam startos la sekva buso al Anaheim. "Nu, morgaŭ" - estis la respondo. Kion fari? Mi ekpromenis en la urbo, serĉante ideon por alternative solvi mian loĝproblemon. Post duona horo, mi ekvidis proksimiĝantan aŭtobuson. Laŭ subita ideo, mi mansignis al ĝi, kaj ĝi haltis.

"Kien ?" - mi demandis.

"Al Anaheim" - sonis la respondo. Kiel en fabelo.

Pli fabele iĝis tamen post kelkaj horoj, kiam la eksvicurbestro kondukis min al la aparta dometo, kie li kutimis gastigi esperantistojn. Li klarigis al mi la funkciadon de tio kaj jeno, kaj lasis min sola. Mi alpaŝis la plej usonan objekton de la dometo - la televidilon. Sur ĝia supro kuŝis dika koverto. Adresita al - István Ertl. Malgraŭ ke neniu povis antaŭscii ke mi gastos en Anaheim, ĉar tion mi mem decidis nur antaŭ kelkaj tagoj! La leteron sendis al mi ĉarma junulino el Francio.

Post tri jaroj ni geedziĝis.

István Ertl



Pliajn aventurojn spertitajn per Pasporta Servo vi trovos ĉi tie.