Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Kotizo altiĝos, buĝeto deficita

Kotizo altiĝos, buĝeto deficita

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2005-05-26 10:41
Kontribuintoj: Yves Bellefeuille
La komitato de UEA en sia vendreda kunsido en Pekino aprobis la buĝeton de la asocio kaj altigis la bazan kotizon. Dum la proksimaj jaroj la asocio plu havos grandan deficiton. En la Centra Oficejo daŭre restas malfruoj, sed la problemoj estas survoje al solvo, deklaris Osmo Buller.
La komitato de UEA en sia vendreda kunsido en Pekino aprobis la buĝeton de la asocio kaj altigis la bazan kotizon. Dum la proksimaj jaroj la asocio havos grandan deficiton. En la Centra Oficejo daŭre restas malfruoj,  sed la problemoj estas survoje al solvo, deklaris Osmo Buller.

La financoj kaj administrado de UEA estis dum la semajno preparitaj en la subkomitato ĝuste pri financoj kaj administrado. Unu grava problemo, kiun oni diskutis en la subkomitato, estis la falo en la membronombro de UEA.

La prezidanto de UEA,
Renato Corsetti, kutimas diri, ke pri tio kulpas la ĝenerala evoluo en la mondo kaj precipe la reto. En la kunsido de la subkomitato la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, tamen esprimis alian opinion.

- Malgraŭ tio kion oni foje diras en la komitata dissendo-listo, la kaŭzo de la membro-falo ne estas iuj 'nuntempaj evoluoj', sed la problemoj en la CO dum la lastaj jaroj, diris Osmo Buller.

Laŭ Buller la Centra Oficejo dum la lastaj jaroj pro neglekto de gravaj taskoj perdigis al UEA multajn membrojn.

- Ne temas nur pri tio ke iuj membroj decidis ne re-membriĝi pro tio, ke ili ricevis malbonajn servojn, sed ankaŭ ke oni ne petis eks-membrojn re-aliĝi. Kutime oni sendis du memorigilojn al eks-membroj, unue en aprilo- majo-junio, kaj denove en septembro-oktobro, sed tion oni ne faris dum la lastaj jaroj.

La Centra Oficejo laŭ Osmo Buller nun klopodas rekapti almenaŭ kelkajn el la perditaj membroj.

- Ni nun sendis memorigilon-realiĝilon al tiuj kiuj estis membroj en 2003 kaj 2002 sed ne pagis por 2004. Temas pri 2500 homoj, diris Buller en la kunsido de la  subkomitato.

Kiam la komitato vendrede diskutis la funkciadon de la Centra Oficejo, Osmo Buller konstatis, ke en la CO restas malfruoj en multaj kampoj. Ili ne estas ĉiuj solvitaj nun, sed ja survoje al solvo, deklaris la ĝenerala direktoro.

Pri la rilatoj inter TEJO kaj UEA, Osmo Buller diris al la komitato:

- Mi bedaŭras ke estis streĉiĝoj inter UEA kaj TEJO dum la lastaj jaroj, pri kiuj certe kulpas ambaŭ flankoj.

Bertrand Hugon, prezidanto de TEJO, komentis al Libera Folio:

- Mia unua kontakto kun Ans Bakker-ten Hagen kiel estrarano pri junularo estis agrabla. Mi esperas ke same bonaj rilatoj ekzistos inter Ans Bakker kaj Sonja Petrović, kiu flanke de TEJO zorgas pri la rilatoj kun UEA.

La subkomitato pri financoj kaj administrado decidis proponi altigon de la baza kotizo de UEA je unu eŭro, al 55 eŭroj jare. Vendrede la komitato akceptis tiun proponon. La komitato akceptis ankaŭ la buĝeton,  kiu havas deficiton de 37.000 eŭroj, kaj oni atendas deficitojn dum ankorau kelkaj jaroj.

Plu validas la decido, ke UEA uzos 300.000 eŭrojn por rekonstrui la domon de la Centra Oficejo en Roterdamo. La laboroj ne estos faritaj kiel eble plej rapide, sed tiel ke ili malplej ĝenos al la laboro de la CO. Tial oni prognozas ke la konstrulaboroj estos finitaj nur antaŭ la komenco de la jaro 2007.

En la kunsido de la subkomitato pri financoj kaj administrado oni konstatis ankaŭ,ke la uea-kontoj kie estas mono (kreditoroj, el la vidpunkto de UEA) havas suman valoron de miliono da eŭroj. Do, se ĉiuj samtempe volus elpreni ĉion en siaj kontoj, UEA devus elpagi milionon da eŭroj.

La uea-kontoj kie mankas mono (debitoroj) havas suman valoron de 100.000 eŭroj. Tio do estas mono kiun homoj ŝuldas al UEA. Temas ĉefe pri libroj venditaj kaj fakturitaj sed ankoraŭ ne pagitaj, kaj mono ŝuldita de perantoj. Ekzemple povas esti, ke peranto jam informis UEA-n ke iu pagis kotizon kaj UEA enskribis tiun homon kiel membron, sed ankoraŭ ne ricevis la pagon.

Do la ŝuldoj de membroj, libro-servoj, perantoj kaj aliaj al UEA estas 100 000 eŭroj, kaj kontraste UEA dume senpage havas la uzon de miliono da eŭroj pro UEA-kontoj en kiuj ja estas mono.
arkivita en: ,
Nordulo
Nordulo diras:
2004-07-30 13:08
La informo, ke la posedantoj de UEA-kontoj ŝuldas milionon da eŭroj estas (se ĝusta) surpriza kaj timiga.

Mi ĉiam kredis, ke oni enmetas monon en la konton, kaj poste oficistoj laŭpete subtrahas monon por servoj laŭpete. Tiumaniere, ne devus esti eble ŝuldi monon, ĉar la kontoj ne povus esti minusaj.

Alie povas esti, se UEA vendis librojn kaj servojn kredite. Sed unu miliono da eŭroj estas surprize multe. Ĉu iu povas klarigi, kiu ŝuldas tiom da mono, kaj ĉu UEA sukcesos rehavigi la sumojn?

Bord Hekland
Norvegio
kallekn
kallekn diras:
2004-07-30 16:33
Ankaŭ mi ne povas imagi kiel tio povas okazi.
Havante UEA-konton de multaj jaroj, mi eĉ ne povas imagi kiel mi povas krei ŝuldojn al UEA. Kiam mia UEA-konto estas malplena, UEA nenion vendas al mi kontraŭ pago el mia konto, sed mi devas pagi tra alia kanalo... Do, verŝajne ni devas atendi ĝis tiu ĉi raporto de la menciita subkomisiono estos (espereble, ie, iam!) publigita. Tutcerte, se prava, tio estas timiga novaĵo.

Ulrich Becker
Novjorko, Usono
kallekn
kallekn diras:
2004-07-31 11:18
La informo pri ŝuldo de unu miliono estis erara kaj baziĝis sur miskompreno. Kiel efektive estas, vi povas nun legi en la korektita artikolo. Ni pardonpetas pro la miso, kaj dankas la atentajn legantojn.
La redakcio