Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Esperantistoj ne sukcesis en la papa elekto

Esperantistoj ne sukcesis en la papa elekto

de Redakcio Laste modifita: 2007-04-08 21:58
La nova estro de la katolika eklezio estis elektita de la kardinaloj en Vatikano posttagmeze la 19-an de aprilo. Inter la kandidatoj estis du, kiuj studis Esperanton: Miloslav Vlk, ĉefepiskopo de Prago, kaj Dionigi Tettamanzi, ĉefepiskopo de Milano. Precipe kardinalo Tettamanzi estis multfoje menciita kiel ebla kompromisa kandidato. En iuj listoj de plej verŝajnaj kandidatoj li aperis en la dua loko.

La novan papon, la ĉefon de la katolika eklezio kiu havas pli ol miliardon da anoj dise en la mondo, elektis 115 kardinaloj. La kardinaloj kolektiĝis en Romo, Italio, pli precize en Vatikano, la mikroskopa ŝtato kies absoluta reganto la papo estas. En la voĉdono rajtis partopreni nur kardinaloj malpli ol 80-jaraj.

La voĉdonoj estis sekretaj kaj por la elekto necesis plimulto de du trionoj el la voĉoj. La novan papon bonvenigis granda hom-amaso, kiu kolektiĝis en la placo antaŭ la katedralo Sankta Petro. La nova papo, Joseph Ratzinger, estas 78-jara, kaj oni konsideras lin daŭrigonto de la multrilate konservativa linio de Johano Paŭlo la 2-a.

Inter la kardinaloj kiuj partoprenis la elekton estis almenaŭ du, kiuj havas sciojn pri Esperanto. Ambaŭ estis menciitaj kiel eblaj kandidatoj.

La 72-jara ĉeĥa kardinalo Miloslav Vlk studis Esperanton dum sia junaĝo kaj ankaŭ korespondis en Esperanto. Li siatempe ankaŭ estis membro de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), kaj dum la kongreso de IKUE en 1995 li akceptis la titolon "Alta Patrono de IKUE". Li pastriĝis en 1968, sed poste la komunismaj aŭtoritatoj  devigis lin forlasi sian oficialan postenon.

Dum preskaŭ dek jaroj li laboris kiel fenestropurigisto en la centro de Prago kaj plenumis pastrajn taskojn kaŝe. Nur post la velura revolucio en Ĉeĥio li povis rericevi sian oficialan pastran statuson, kaj en 1994 la tiama papo Johano Paŭlo la 2-a nomis lin kardinalo.

En oficiala formularo, kiun Miloslav Vlk devis plenigi en 1988, li indikis, ke li scipovas aktive» la germanan kaj la italan, kaj pasive la rusan, francan, Esperanton kaj la latinan.

Miloslav Vlk kutimas afable sinteni al katolikaj esperantistoj kiuj sin turnas al li, sed esperantlingvajn leterojn li skribis nur en sia junaĝo. Nuntempe li klarigas, ke li pro malmulta praktiko perdis sian kapablon paroli Esperanton, sed li ja plu pasive scias la lingvon.

Esperanton studis en sia junaĝo ankaŭ la 71-jara itala kardinalo Dionigi Tettamanzi, kiu en 1998 ĉeestis kongreson de la itala sekcio de IKUE kaj eĉ predikis en Esperanto. Ĝis la elekto de Johano Paŭlo la 2-a en 1978 la papoj dum 455 jaroj estis italoj, kaj post sia elekto kiel kardinalo de Milano en 2002 Dionigi Tettamanzi ofte estis menciita kiel la ĉefa itala kandidato por la papa seĝo. En iuj listoj de kredeblaj kandidatoj li aperis sur la dua loko.

La du kardinaloj kiuj iam studis Esperanton afable respondas al katolikaj esperantistoj, sed ili ja ne estas aktivaj esperantistoj nek multon faris praktike por antaŭenigi la uzon de Esperanto en la katolika eklezio.

La ĵus forpasinta Papo Johano Paŭlo la 2-a ne estis esperantisto, sed li estis la unua papo kiu parolis en Esperanto dum publika ceremonio. Tio okazis en 1991 dum festado de la monda tago de la junularo en Częstochowa, Pollando. Poste, ekde 1994, oni ĉiujare inkluzivis ankaŭ esperantlingvan saluton en la vico de la multlingvaj salutoj, kiujn Johano Paŭlo la 2-a legis al hom-amasoj okaze de la pasko kaj kristnasko.

La nova papo, Benedikto la 16-a, ne havis kontaktojn kun esperantistoj kaj ne estas konate, ĉu li eldiris opinion pri Esperanto. Li tamen ja parolis por refortigo de la rolo de latino.  En 1999, ankoraŭ kiel kardinalo Ratzinger, li alvokis la katolikajn episkopojn "remalkovri la latinan meson".

La rolo de la latina lingvo en la katolika eklezio malfortiĝis post la dua Vatikana koncilio, kunveno kiu en la komenco de la 1960-aj jaroj permesis la uzon de naciaj lingvoj anstataŭ latino en katolika diservo. Laŭ kardinalo Ratzinger la "sovaĝa kreiveco" post la dua Vatikana koncilio "detruis la misteron de la Sankteco". Kontraŭe, la malnova latinlingva liturgio laŭ li "ne estas terura tradiciismo, sed fakte la deziro partopreni en la Dieco".

Multan diskuton kaŭzis la agado de Joseph Ratzinger dum la fina fazo de la dua mondmilito. La patro de la nova papo estis germana policano kaj kontraŭulo de la nazioj. Pro tio la familio devis translokiĝi multfoje, ĝis la patro pensiiĝis en suda Germanio en 1937. Joseph Ratzinger mem estis devigita aliĝi al la nazia junulara organizaĵo Hitlerjugend kiam li estis 14-jara. Li tamen baldaŭ sukcesis eliri el la organizaĵo.

Du jarojn poste li estis konskripciita en aerdefendan brigadon ĉe motorfabriko en kiu laboris ankaŭ malliberuloj el la koncentrejo Dachau. Poste li estis sendita al Hungario kie li helpis konstrui kontraŭtankajn barilojn, kaj kiel li vidis judojn kiujn oni kondukis al neniigejoj. Li baldaŭ dizertis, laŭ siaj propraj vortoj ne pafinte eĉ unu kuglon.

La nova papo forte kontraŭas la aliĝon de Turkio al la Eŭropa Unio. Kiel sian nomon li elektis la nomon de Sankta Benedikto, la fondinto de la benediktana monaĥa ordeno kaj la protektanto de Eŭropo.

Pli pri la katolika eklezio kaj Esperanto:

La retejo de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista

Ulrich Matthias: Esperanto - la nova latino de la Eklezio

Vatikana radio en Esperanto