Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Merdo anstataŭ kugloj

Merdo anstataŭ kugloj

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2007-04-11 22:18
"Ili ne povas pafi per kugloj, nur per merdo", komentas Valentin Melnikov la freŝan decidon de Feminisma Esperanta Movado. Laŭ ĝi la redaktoro de Libera Folio estas "persona non grata", nedezirinda persono. Tion deklaris la komitato de FEM en sia unua publika elpaŝo. Laŭ komitatano Alga Guernieri temas pri "neofenda deklaro", kiu priskribas la realan situacion. La redaktoro de la gazeto de FEM aliflanke bedaŭras ke ŝia organizaĵo komencas sian vojon en malĝusta maniero. Laŭ ŝi FEM ne devintus tuj aliĝi al la Civito.

Persona non grata kun diplomoUnu el la plej ekskluzivaj kluboj de Esperantujo ricevis sian duan membron komence de septembro. Tiam la komitato de "Feminisma Esperanta Movado" (FEM) anoncis sian unuan publikan decidon, deklarante la redaktoron de Libera Folio, Kalle Kniivilä, "persona non grata", pro gravaj pekoj kontraŭ la nova organizaĵo.

FEM en sia komuniko denuncas la arogantecon laŭ kiu s-ro Kniivilä rilatis kun FEM, interalie atribuante al HeKo (kiu estas distribuanto de gazetaraj komunikoj) la responson pri gazetara komuniko kiu venis el [tiele!] la prezidantino de FEM. La komitato de la organizaĵo promesas informi pri la grava decido  ĉiun establon aliĝintan al la Pakto por la Esperanta Civito.

Tio  signifas interalie, ke FEM devas sendi sian deklaron al la manĝejo "Bon' Apetit'" en Lesjöfors, unu el la gravaj "establoj" de la Civito. [plena teksto de la deklaro]

Unu el la subskribintoj, komitatano Alga Guernieri, en mesaĝo ricevita de Libera Folio skribas ke FEM devis fari la deklaron por defendi sin kontraŭ "nekorektaj" viroj.

-Do, kiamaniere virinoj povas sin defendi kontraŭ atakoj tiel arogantaj fare de viroj ne korektaj kiel S-ro Kalle Kniivilä? Ni, kiel komitato, pripensis pri deklaro publika, neofenda... simple korekta reprezentado de la reala situacio, kiel vi povas konstati.

Guernieri komparas la artikolojn de Libera Folio kun la diskriminaciado de nigruloj en Usono en la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento.

- Kiel vi vidas mi estas nur virino, kiu kredas en FEM-iniciato, kaj kiu estas vere "vundita ... en la vojo de la vivo", kiel (pensu) ankaŭ Martin Luther King - antaŭ 40 jaroj - skribis pri la apartigitaj negruloj. Nenio - neniam - ŝanĝiĝas. Homoj estas ĉiam malhomoj, opinias komitatano Guernieri.

Kion signifas "persona non grata" ne klaras, sed multaj opinias tion la plej eminenta distingo kiun povas ricevi esperantisto. Tamen evidente tiaj deklaroj diras pli pri la karaktero de la organizaĵoj kiuj ilin disdonas, ol pri la homoj malŝatataj de tiuj organizaĵoj. Per sia unua publikigita decido FEM laŭ multaj observantoj montras sin fidela sekvanto de la pakto, al kiu ĝi aliĝis en sia unua kunsido.

László Szilvási Jam antaŭ ol la nuna Esperanta Civito estis formale fondita, ĝia evolukomisiono trovis necesa deklari s-ron László Szilvási "persona non grata" pro artikoloj aperintaj en la sendependa movada bulteno Eventoj. László Szilvási estis la unua kaj ĝis nun sola persono en Esperantujo, kiu ricevis tian oficialan epiteton. Ankaŭ li ne ricevis klarigon pri la signifo de sia nova titolo.

- Mi ege bedaŭras, ke mi ne ricevis pli detalan klarigon: kion signifas en la LF-Koop-a pensmaniero: "persona non grata" kaj kiajn sekvojn ĝi havas?  Tamen mi fieras esti la 1-a tia ĉe LF-Koop, skribis László Szilvási en Eventoj en aŭgusto 1999.

István Ertl, iama kunfondinto de Libera Folio, nun komitatano B de UEA,  atentigas, ke la deklaro de FEM ion diras ĝuste pri la nova organizaĵo mem:

- Sen doni juĝon pri tiu tute nova inciato, ŝajnas tamen rimarkinde ke la unua publikigita decido de FEM temas ĝuste pri ekskomuniko de kritika ĵurnalisto - kion diras tio pri tiu nova "movado"? Kiaj movadoj kutimas formale ekskomuniki kritikantojn, kiuj eĉ ne anas en la koncerna movado, demandas István Ertl.

Iom malpli diplomatie sin esprimis Hans-Georg Kaiser en la diskutlisto Femino:

- Mi nun  forte esperas, ke la feministoj en la listo  laŭte ekkriu, ke ili ne akceptu tiun agadon de FEM, kiu estas primitiva,  stulta, ja nekredebla. Kiel profunde tiu organizo ankoraŭ devas sinki ĝis la membroj ĉiuj forlasos ĝin? Vi ne estas organizo, sed mezepoka sekteto, vi ridindigas la feminismon per tiaj agoj! Vi estas ne pli ol marionetoj de sinjorino Martinelli.

En la sama listo Valentin Melnikov atentigis, ke la brua deklaro de FEM efektive nenion signifas:

-  Ili ne povas pafi per kugloj, nur per merdo. Tre malagrable, sed ne mortige. Ĝuste ion tian necesis atendi. Silferismo jam transiris en la lastan stadion, putriĝo kaj marasmiĝo, konstatis Valentin Melnikov.

La redaktoro de la planata revuo de FEM, s-ino Agneta Emanuelsson, klare ĝeniĝas, kiam Libera Folio demandas, ĉu ŝia nova revuo aperigos la rezolucion de FEM.

Agneta Emanuelsson- Mi ne scias... Nu, certe en la unua numero ni prezentos tion, ĉar la revuo apartenas al FEM kaj ni skribos pri la unuaj decidoj.

La redaktoro de la revuo de FEM ricevis la informon pri la decido de FEM tra Libera Folio, kaj ŝi tute ne scias, kion tia deklaro signifas.

- Ne, fakte ne, mi ne komprenas kion ĝi signifas. Mi bedaŭras ke ĝuste tio estis... nu, eble ne la unua, sed inter la unuaj decidoj de FEM. Oni ne bezonas tiajn aferojn.

- Mi ne estas en la komitato, sed mi ja estas membro de FEM, kaj mi ne ŝatas ke ili faris tion. Ni nun diskutas pri tio rete, kaj certe estos diskutoj pri ĉiuj aferoj kiujn faros la komitato. Kaj se la membroj volas, ili povas ja diri ke ili volas aliajn komitatanojn, diras Agneta Emanuelsson.

Laŭ ŝi estis strategia eraro, ke Feminisma Esperanta Movado tuj aliĝis al la Civito, organizaĵo ne tre ŝatata de eksteruloj.

- Nu, mi povas iomete bedaŭri, ke ni tuj faris tiun decidon pri kunlaboro kun la Civito, ĉar eble aliaj povas pensi ke tio estas suspektinda. Ni devus samtempe havi kontakton kun UEA. Sed eventuale poste ni povos aliĝi al UEA. Ni ĝis nun ne havas iun komunan decidon pri tio, sed de la komenco ni ja volis kunlabori kun ĉiuj organizaĵoj, atentigas Agneta Emanuelsson.

Nian artikolon jam komentis Ĝangalo, kiu opinias ke ĝi "ne kongruis kun minimume deca kaj profesia ĵurnalismo".

arkivita en:
Cezar
Cezar diras:
2004-10-12 14:44
LIBERA FOLIO ESTINGIS MIAN KOMENTON

C'ar la redaktoro de 'Libera Folio' j'us estingis mian (evidente por li malplac'an komenton), mi atentigas je tio, ke tiu c'i ekde nun legeblas en mia hejmpag'o 'cezarkulturo' en la rubriko 'Feminismo- artikoloj', tuj supre.

Klaku: http://www.cezarkulturo.de

Temas pri tio, ke la feminismo en Esperantio ne servu por la ambicioj de bruema redaktoro au' de kiu ajn, sed por tio, ke la rajtoj de inoj farig'u ankau' en Esperantio tute normala temo. Tio atingeblas per prudentaj agoj kaj artikoloj, ne per superfluaj kvereloj de feministoj inter si.

Kore, Cez!
kallekn
kallekn diras:
2004-10-12 15:05
Kiel ni plurfoje atentigis, la komento de s-ro Kaiser estis tro longa kaj enhavis tro da citaĵoj el la artikolo, kiu ja estas legebla tuj supre. Taŭga maksimuma amplekso por komentoj estas proksimume kvarono el la amplekso de la artikolo kiun ili komentas.

La redakcio
Cezar
Cezar diras:
2004-10-19 12:55
Por montri, ke la debato por mi estas finita,
mi estingas nun tiun komenton sur mia hejmpagxo. Mi estas kontenta, ke nun ne plu estas atakoj de feministoj kontraux feministoj. Mi esperas, ke tio tiel restos. La debato por tio estis utila. Dankon al cxiuj.

Kore, Cez!
msandelin
msandelin diras:
2004-10-13 15:11
La vortoj de Alga Guernieri igas min alterne frosti kaj ridi. Tamen mi klinigxas al la lasta, cxar vere - senhumuraj homoj estas ja tre amuzaj!

Mia mesagxo al Alga estas jena: cxar mi havas preskaux dudekjaran sperton de kunvivo kun Kalle, mi havas iom da auxtoritato kiam mi diras: li estas unu el miaj plej sxatataj feministoj!

Maria Sandelin, diplomita feministo
Jorge
Jorge diras:
2010-03-18 08:27
Jorge
Jorge diras:
2011-08-15 23:24
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-08-16 14:46
Aparte atentinda estas jena raporto-fina frazo: "Se iu deziras proponi al mi interesan kontrakton, tio eblas, laŭ miaj kondiĉoj."

Jen homo, kiu ne bezonas postenon k faros al vi afablaĵon per ebla akcepto de via kontraktopropono - laŭ la propraj kondiĉoj, memevidente. Mankis nur aldoni: "Kaj se mi ne ŝatas la proponon, mi kraĉos sur vian vizaĝon".
Ilie
Ilie diras:
2005-05-11 10:05
Kiajn vortojn oni povas atendi de István Ertl, kiu estas kontraŭfemina samseksamulo kaj bone konata defendanto de la perversulaj rajtoj ĉe la UEA.

Kore, Ilie
Jorge
Jorge diras:
2011-08-15 23:25
Kia kretenaĵo!
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-08-16 14:47
Ĉu vi vere reagas nun al tiu komento de antaŭ ses (!) jaroj!? ;-))))
iafantomo
iafantomo diras:
2008-02-12 17:04
Mi unue aŭdis la esprimon 'persona non grata' en la Esperanto-movado en 2003, kiam mi vizitis la eksan juran konsiliston de Esperanto-Asocio de Britio, Rik Dalton.

Li informis min, ke antaŭa sekretario de la asocio, Will Green, diris al li [traduko]: "Rilate al tiu komitato, vi estas 'persona non grata', same kiel estas iu ajn kiu aktive provas antaŭenigi Esperanton".

Kore salutas Ian