Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / La angla malaperis el la Nitobe-konkludoj

La angla malaperis el la Nitobe-konkludoj

de Redakcio Laste modifita: 2006-12-10 16:07
En la fina versio de la konkludoj de la Nitobe-seminario, la mencio pri la rolo de la angla lingvo malaperis. Ĝin anstataŭas mencio pri "iu ajn vaste uzata interlingvo". Esperanto ne plu estas proponata kiel simbolo de eŭropa identeco. Anstataŭe la simpozio proponas, ke EU konsideru la avantaĝojn, kiujn donus la uzo de Esperanto en tradukado kaj interpretado. "La reviziita versio estas multe pli bona ol la unua malneto", komentas Robert Phillipson. Dum la seminario mem en Vilno estis interpretado inter la angla, Esperanto kaj la litova. La reta diskuto pri la fina rezolucio tamen okazis ĉefe en la angla, tiel ke ne ĉiuj simpoziintoj povis partopreni ĝin. "Ne estis ideale, sed ankaŭ ne tro anglocentrisme, laŭ mi", komentas Mark Fettes.

Nitobe Inazô sur japana poŝtmarkoPro tempomanko la kvara Nitobe-simpozio, aranĝita en Vilno tuj post la Universala Kongreso, ne sukcesis finprepari la konkludan dokumenton, kiu devis temi "pri kelkaj bazaj rekomendoj pri la lingva politiko de EU en la novaj kondiĉoj". Per "novaj kondiĉoj" oni aludas la aliĝon de pliaj landoj kun pliaj lingvoj, kio igas la lingvan sistemon de EU ĉiam pli komplika.

En la gazetara konferenco de la simpozio en Vilno la ĉeestintaj ĵurnalistoj eksciis, ke la simpozio rekomendos al EU konsideri Esperanton.

"Necesas paroli pri alternativaj vizioj por la lingva estonto de la Eŭropa Unio, inkluzive de la konceptoj de lingva egaleco kaj kvalita komunikado. Indas diskuti pri la ebla rolo de Esperanto", la litovia novaĵ-agentejo ELTA citis la proponitan rezolucion.

La diskuto pri la rezolucio daŭris rete post la kongreso. En posta malneta versio, Esperanto estis proponita unuavice kiel simbola unuiga lingvo por la Eŭropa Unio, kaj nur duavice kiel eventuala solvo de iuj praktikaj problemoj. Krome la malneto ŝajnis ne nur agnoski la gravan rolon de la angla lingvo en Eŭropo, sed anticipi kaj eĉ subteni la fortiĝon de la angla superrego. Kiel "vizio" en la proponita rezolucio estis menciite "evoluigi la anglan kiel komunan eŭropan lingvon en manieroj kiuj estas pli sistemaj, egalecaj kaj kunigeblaj kun la konservado de kultura diverseco."

Tiu formulo tamen ne plaĉis al ĉiuj, kaj en la fina redakto la koncerna ero sonas tute alimaniere: "...certigi ke iu ajn vaste uzata interlingvo ne subfosu la pluvivipovon de la naciaj lingvoj, la egalecan traktadon de ties parolantoj en EU-institucioj, kaj la konservadon de kultura diverseco".

Jukka Pietiläinen- La angla estas anstataŭigita per "iu ajn vaste uzata interlingvo", kio estas pli taŭga solvo, kvankam ni ne povas nei ke la angla ja estas nuntempe tiu lingvo kaj ke ĝuste tial necesas ke ĝi "ne subfosu la pluvivipovon de la naciaj lingvoj, la egalecan traktadon de ties parolantoj en EU-institucioj, kaj la konservadon de kultura diverseco", komentas Jukka Pietiläinen, kiu partoprenis la seminarion.

- Interese kaj grave, la nuna formulo povas adaptiĝi ankaŭ al Esperanto, kaj estas bone ke ni ne havu tro unuflanke pozitivan imagon pri la eventuala vasta uzado de Esperanto, li aldonas.

Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) laŭ sia nova statuto laboras por "fortigi la eŭropan konscion" ĉe la civitanoj de EU, kaj unu ero en tiu laboro ŝajnas esti la ideo, ke Esperanto iĝu ia "identec-lingvo de Eŭropo". Eble pro la partopreno de aktivuloj de EEU en la simpozio, tiu propono trovis sian vojon ĝis la malneto de la simpozia rezolucio. En Vilno la ideon levis unue la neesperantista sociologo Philippe Van Parijs, kies lingvopolitika idearo cetere estis favora ne al Esperanto, sed al la angla.

Tamen la propono pri Esperanto kiel "simbola unuiga lingvo" por la Eŭropa Unio tute malaperis el la fina versio de la konkluda dokumento. Anstataŭ ĝi aperis atentigo pri la ekonomiaj avantaĝoj, kiujn uzo de Esperanto povus doni, pri ĝia efikeco kiel enkonduko al lingvolernado, kaj ĝiaj meritoj sur la kampo de interkultura komunikado.

La reta diskuto pri la fina formo de la rezolucio okazis ĉefe en la angla, kaj tial ne ĉiuj dezirantoj povis facile partopreni ĝin.

Zlatko Tišljar - Baze de tiu ĉi artikolo (ĉar la anglalingvan konkludan dokumenton mi ne povis legi) mi devas bedaŭri pro la nova teksto. La funkcio de Esperanto en tradukado kaj interpretado konvinkos neniun, ĉar ja objektive ĝi ne estas multe pli efika ol iu ajn alia tradukado. La avantaĝo de neŭtrala lingvo estas, ke ĝi povas fariĝi nova identeca lingvo de nova grupstrukturo, kion la ne-neŭtralaj naciaj lingvoj neniel povas. Do la forigo de la antaŭa "simbolo de eŭropa identeco" estas laŭ mi grava eraro, skribas Zlatko Tišljar, la sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio, en diskutejo de EEU. Li eksciis pri la fina formo de la rezolucio nur, kiam la esperantlingva versio aperis en Libera Folio.

Libera Folio: Ĉu ne estas problemo, se esperantistaj partoprenintoj de la Nitobe-seminario sentas, ke ili pro nesufiĉa scio de la angla ne povis plene partopreni la diskuton pri la fina rezolucio?

Mark FettesMark Fettes: - Eventualaj problemoj estas kaŭzitaj nur de la fakto, ke mi feriis en Irlando kaj ne povis libere okupiĝi pri la fina rezolucio. La unua malneto estis farita surloke en Vilno, en la angla, kaj voĉe interpretata en Esperanton dum la simpozio mem, tiel ke la diskutoj dum la lasta tago vere povis okazi ambaŭlingve kun sama facileco (ankaŭ la franca kaj germana foje uziĝis). La duan malneton mi verkis dumferie, denove en la angla, kaj dissendis, ne havante tempon mem zorgi pri Esperanta versio; Humphrey Tonkin tuj faris Esperantan tradukon, kaj sendis tion al mi, sed mi denove interretis nur reveninte en Kanadon unu semajnon poste. Tiel nur la tria malneto povis dissendiĝi en paralelaj versioj samtempe. Ne estis ideale, sed ankaŭ ne tro anglocentrisme, laŭ mi.

- Tio simple ilustras, laŭ mi, ke plurlingva mastrumado de kunvenoj kaj ankaŭ de skribaj diskutoj postulas kromajn rimedojn, kiujn registaroj same kiel aliaj organizoj ne ĉiam facile disponas (aŭ disponigas). Certe tio estas unu el la faktoroj pelantaj la anglan antaŭen: oni oferas egalecon favore al efikeco. En Esperantujo oni solvas la problemon per same unulingva funkciado, eĉ kiam ne ĉiuj povas samnivele partopreni pro diversaj gradoj de lingvoscio, komentas Mark Fettes, kiu estis unu el la ĉefaj organizantoj de la simpozio.

Robert PhillipsonLa konata lingvisto Robert Phillipson estis unu el la ĉefaj kritikintoj de la unua skizo, kiu laŭ li estis tro ĝenerala. Li ankaŭ atentigis, ke la frazo pri la rolo de la angla estis interpretebla tiel, ke la angla ricevu ĉiam pli gravan rolon.

- La reviziita versio estas multe pli bona ol la unua malneto, kvankam ĝi ja restas sufiĉe ĝenerala, li komentas nun.

La fina versio de la rezolucio krome akcentas la neceson de vasta publika kaj politika diskuto pri lingvaj kaj komunikadaj demandoj.

La Nitobe-Simpozioj portas la nomon de Nitobe Inazô  (1862-1933), asista ĝenerala sekretario de la Ligo de Nacioj, kiu vizitis  Universalan Kongreson de Esperanto kaj raportis pri siaj pozitivaj spertoj. La unua Nitobe-Simpozio okazis en Prago en 1996. Postaj simpozioj okazis en  Berlino (1999) kaj Pekino (2004). La kvara Nitobe-simpozio estis organizita de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj de UEA. Ĝin financis ĉefe la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation.

Sur la foto: japana poŝtmarko kun bildo de Nitobe Inazô


Aliaj artikoloj pri la temo:


Simpozio proponas ke EU konsideru Esperanton (28.7.2005)
Nitobe-simpoziintoj emas subteni la anglan (17.8.2005)
La fina rezolucio de la Nitobe-simpozio (24.8.2005)