Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Azia Kongreso prokrastita pro puĉo en Nepalo

Azia Kongreso prokrastita pro puĉo en Nepalo

de Redakcio Laste modifita: 2005-02-21 14:57
La kvara Azia Esperanto-Kongreso, kiu devis okazi de la 4-a ĝis la 8-a de marto en Nepalo estis prokrastita pro la nestabila politika situacio en la lando. Antaŭaj ministroj kaj opoziciuloj estis malliberigitaj kaj sur la stratoj aperis multaj soldatoj. Spite tion respondeculo de UEA instigas ĉiujn dezirantojn veturi al Nepalo jam nun. "Mi rekomendas, ke vi vizitu Nepalon en marto laŭ la antaŭeplanita plano. Nepalanoj asertas, ke estas nun sendanĝere en Kathmandu. Ili kun plezuro akceptos vin", diras Hori Yasuo, la prezidanto de la Komisiono pri Azia Esperanto-movado de UEA. Ni publikigas ligon al listo de arestitoj.
La unuan de februaro reĝo Gyanendra eksigis la ĉefministron Sher Bahadur Deuba kaj limigis la civitanajn liberecojn en Nepalo. Telefonaj kaj interretaj konektoj al la eksterlando estis tranĉitaj. Antaŭaj ministroj, gvidantoj de la opozicio, de la studentaro kaj de la sindikata movado estis malliberigitaj. Multaj soldatoj aperis sur la stratoj. Diversaj landoj kondamnis la puĉon.

Laŭ informoj en eksterlandaj amaskomunikiloj, armeaj helikopteroj pafis kontraŭ protestantaj studentoj en la urbo Pokhara post la puĉo. Multaj politikaj kaj homrajtaj aktivuloj estis arestitaj. Listo de arestitoj Enlandaj amaskomunikiloj en Nepalo nun estas strikte cenzurataj.

La ĉefo de la nepala armeo, Pyar Jung Thapa, laŭ internaciaj amaskomunikiloj deklaris, ke la nova situacio permesos pli decidajn paŝojn kontraŭ la maŭismaj ribeluloj en Nepalo.

- Nun ni ne bezonas maltrankviliĝi pro tio, kio okazas sur la stratoj, aŭ kion homoj opinias, diris la oficiala reprezentanto de la armeo, Dipak Gurung, kiu instigis ĉiujn subteni la agojn de la reĝo.

La ĝenerala sekretario de Nepala Esperanto-Asocio, Bharat Kumar Ghimire, la 10-an de februaro anoncis, ke la Azia Esperanto-Kongreso, kiu devis komenciĝi la 4-an de marto, estas prokrastita. Anstataŭe la kongreso estas nun planata por la fino de aŭgusto.

- La ĉefa kialo por tio estas la politika situacio en Nepalo. La reĝo de Nepalo eksigis la demokratian registaron kaj formis sian propran. Farante tion, li tranĉis la telefon- kaj Interretservojn kaj ne permesis aviadilojn surteriĝi dum du tagoj. La vivo restis aliaspekte normala, sed ĝuste pro la manko de komunikado eksterlandaj geamikoj multe ektimis kaj pensis ke nun estos danĝere viziti Nepalon, li skribas.

La Komisiono pri Azia Esperanto-Movado de UEA unue volis prokrasti la kongreson ĝis la venonta jaro, sed post diskutoj kun Nepala Esperanto-Asocio la planoj estis ŝanĝitaj, kaj la kongreso tamen okazos en Nepalo ĉi-jare.

Aliĝis al la 4-a Azia kongreso 118 homoj el 13 landoj. La plej multaj, nome 55, estis el Japanio. Tamen el tiuj dudeko aliĝis nur por subteni la aranĝon kaj neniam intencis veturi al Nepalo. El la ceteraj japanoj la plej multaj jam decidis ne veturi. El Nepalo laŭ la lastaj haveblaj informoj estis 18 aliĝintoj, el Barato 12 kaj el Germanio 8. Ne estas konate, kiom da aliĝintoj veturos al Nepalo kvankam la kongreso estis nuligita.

- Mi nome de Nepala Esperanto-Asocio kaj LKK pardonpetas ĉiujn aliĝintojn pro la situacio, kaj esperas ke vi ne tial sentas tro da ĝeno aŭ devas toleri tro da maloportunaĵoj. Mi esperas ke vi daŭre kuraĝigos nin por pli aktive labori por sukecesigi la kongreson en la nova dato, skribas Bhara Kumar Ghimire.

Se iu grupo aŭ individuo ne povas ŝanĝi sian planon kaj volas veni en la antaŭe planita dato, Nepala Esperanto-Asocio pretas akcepti ilin kiel kongresanojn kaj faros kiom eble plej por fari ilian restadon ĝoja, Bharat Kumar Ghimire aldonas.

- Ni okazigos ekskursojn kaj gastigos vin en hoteloj por la sama prezo. Kaj se iu timas pro la sekureco kaj la politika ŝanĝo, ne timu. La situacio estas kiel antaŭe.

La politika situacio en Nepalo estas nestabila de multaj jaroj. Tamen la prezidanto de UEA, Renato Corsetti, esprimas plenan fidon je la decido kongresi en Nepalo.

- Fakte pri la kongresoj en Azio la membroj de tiu komisiono kaj la reprezentantoj de la aziaj landaj asocioj decidas ĝenerale kelkajn jarojn pli frue en la antaŭa kongreso. Mi ne vere scias pri la procedo decidi pri ĉi tiu kongreso, sed mi certas, ke la ĉefa kialo estis la progreso de la nepala movado, kiu jam kelkajn jarojn organizas la tiel nomatajn Himalajajn Renkontiĝon kun plena kontento de la partoprenantoj. Mi kredas ke [la prezidanto de la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado] Hori Yasuo mem vojaĝis al Nepalo por vidi surloke la situacion. Do, mi volas diri nur, ke se niaj aziaj kolegoj elektis Nepalon siatempe, certe ekzistis kialo, kaj ĝenerale mi reasertas mian fidon je KAEM, kies decidoj estas longe meditataj, diras Renato Corsetti

Jam en la aŭtuno eŭropaj esperantistoj esprimis dubojn pri la sekureco en Nepalo. Ankaŭ la japana ministrejo de eksterlandaj aferoj avertis, ke Nepalo estas danĝera por vojaĝi. Tamen en novembro Hori Yasuo, la respondeculo ĉe la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado de UEA, asertis ke ne estas problemoj.

- Pri tio mi demandis nepalajn Esperantistojn kaj jen venis respondo, asertante, ke Nepalo estas tute sekura por vojaĝi kaj la preparo por Azia Kongreso estas glata. Transsendu tiun informon al viaj konatoj, kiuj volas viziti Nepalon, li skribis en diversaj retlistoj novembre 2004.

Al Libera Folio Hori Yasuo nun rakontas, ke li mem jam trifoje vizitis Nepalon, kaj kredis ke la kongreso povus okazi sekure.

- Mi ja sciis, ke estis problemo de maŭistoj, sed kiam ni decidis la okazigon de la kongreso, mi jam trifoje vojaĝis al Nepalo por partopreni en Internacia Himalaja Renkontiĝo kaj pensis, ke mi povos sekure okazigi la kongreson. Neniu antaŭvidis tiun ĉi kaoson en Nepalo. Se ni tro timus, ni ne povus okazigi kongreson en progresantaj landoj. En ĉiuj landoj estas ĉiuspecaj minacoj kaj danĝeroj. Eĉ en Japanio estas tertremoj kaj tajfunoj, kaj antaue estis katastrofa teroro fare de religiaj fanatikuloj, atentigas Hori Yasuo.

Libera Folio: Sur kio baziĝas decido tamen okazigi la kongreson en Nepalo, anstataŭ nuligi aŭ movi ĝin al tute alia lando?

- Estis elekto nuligi la kongreson, sed nepalaj esperantistoj insistis okazigi ĝin kaj mi tre bone komprenis ilian senton, ĉar ili klopodis jam tri jarojn por la kongreso. Estas malfacile tuj translokigi la kongreson al iu alia lando.

Kiu respondecas pri la financaj konsekvencoj al la aliĝintoj, kiuj nun devas nuligi menditajn flugojn, loĝadon kaj tiel plu?

- Bedaŭrinde neniu povos kompensi la perdon. Mi rekomendas, ke vi vizitu Nepalon en marto laŭ la antaŭeplanita plano. Nepalanoj asertas, ke estas nun sendanĝere en Kathmandu.Ili kun plezuro akceptos vin, kion ili promesas al ni. Estas tre malfacile decidi ion, kio kontentigas ĉiujn, diras Hori Yasuo.

Eksteraj ligoj:


Listo de arestitoj post la 1-a de februaro

Esperanto-vojaĝo al Nepalo
Tuj ĉe la alveno ni estis frapitaj de la nepala vivo: serpentumantaj stratoj, surstrataj vendejoj, vagantaj vendistoj, duone konstruitaj, duone falintaj brikdomoj, reklamŝildoj skribitaj per nekompreneblaj literoj, kakofonio de veturiloj, grincantaj instrumentoj, infanoj proponantaj ĉiajn eblajn varojn. Aferoj konataj nur de bildoj renkontis nin ĉiumomente...

Nepalesperanto
Retpoŝta listo pri la Esperanto-movado en Nepalo.

Oficiala komuniko de KAEM pri la kongreso
arkivita en: