Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / UEA ricevis unu kaj duonan novan Landan Asocion

UEA ricevis unu kaj duonan novan Landan Asocion

de Redakcio Laste modifita: 2005-08-09 11:07
En sia vendreda kunsido en Vilno la komitato de UEA akceptis la aliĝpeton de nova landa asocio el Niĝerio. La aliĝo de Irana Esperanto-Asocio estis akceptita nur kondiĉe: ĝis la fino de aŭgusto la asocio devas skribe konfirmi, ke ĝi estas neŭtrala kaj malfermita al ĉiuj irananoj. Mencio pri la "diaspora karaktero de la Esperanto-komunumo" en subkomitata raporto estis ŝanĝita al la malpli timiga "diseco".
La komitato de UEA en sia dua kaj lasta kunsido en Vilno vendrede akceptis aliĝon de Esperanto-Federacio de Niĝerio kaj Irana Esperanto-Asocio. La Irana asocio tamen devas doni ĝis la fino de aŭgusto skriban konfirmon ke ĝi respektas statuton de UEA, estas neutrala kaj ke ĝi estas vaste malfermita al la civitanoj de sia lando.

La komisiono pri statutoj de landaj kaj fakaj asocioj kiu kontrolis la aliĝpeton (nome de ĝi parolis Brian Moon) opiniis ke la aliĝ-dokumentoj de la irana asocio ne estis komplete konformaj al la statuto de UEA, ĉar la statuto de la asocio ne mencias klare, kiu rajtas membriĝi, kaj la asocio ne deklaris ke ĝi respektas la neŭtralecon de UEA.

La Centra Oficejo
de UEA ricevis la aliĝpeton de Irana Esperanto-Asocio jam en marto, sed nur  du semjanojn antaŭ la kongreso la ĝenerala direktoro plusendis ĝin al la komisiono. Tio estas jam longatempa praktiko, diris ĝenerala direktoro Osmo Buller, kiu jam en marto  respondis al la irananoj, ke laŭ li la aliĝpeto estas en ordo. Osmo Buller diris, ke li ne volas sendi poiome la aliĝpetojn, sed preferas atendi ĝis la somero kaj sendi ĉiujn kune.

En la ĝenerala diskuto pluraj komitatanoj rakontis pri bona kunlaboro kun irananoj kaj opiniis la aliĝon de Irana Esperanto-Asocio bonvena. Kelkaj preferis prokrasti la aliĝon ĝis la venonta kongreso, sed la plimulto volis trakti la aferon jam nun.

La komitato donis ankaŭ al la irana esperantisto Reza Torabi eblecon paroli en la kunsido. Li klarigis ke la ajna iranano rajtas aliĝi al la asocio kaj ke la asocio ja respektas la neŭtralecon de UEA kaj ĝia statuto.

La komitato akceptis la aliĝon de Niĝeria landa asocio per vocoj 46 por, 3 kontraŭ, 2 sindetenoj, sed la irana landa asocio ricevis nur 37 porajn voĉoj, dum 4 komitatanoj voĉdonis kontraŭ kaj 10 sindetenis. Nun UEA havas 65 landajn asociojn, se oni kalkulas ankaŭ la kondiĉe akceptitan iranan asocion.

La aliĝpetoj de fakaj asocioj kaŭzis al la koncerna komisiono eĉ pli da problemoj.  La nuntempa kunlaboranta faka asocio Esperanto-Populariga Asocio de Oomoto petis ke la komitato ŝanĝu ĝian statuson kaj akceptu ĝin kiel aliĝintan fakan asocion. Samtempe alia frakcio de Oomoto, Universala Hom-Ama Asocio, petis kunlaboran kontrakton kun UEA.

Laŭ Brian Moon, kiu voĉlegis la raporton de komisiono pri statuto de landaj kaj fakaj asocioj, kiel religia organizaĵo la Esperanto-Populariga Asocio ligita al Oomoto ne estas neŭtrala kaj ne rajtas aliĝi al UEA. Se ĝi estus, laŭ sia nomo, nur asocio por popularigi esperanton, ĝi aliflanke tamen ne povus aliĝi kiel faka asocio, ĉar popularigo de Esperanto ne estas aparta fako, kiel tiu termino estas komperenata ĉe UEA.

Male, Universala Hom-Ama Asocio ja principe taŭgas kiel kunlaboranta faka asocio, sed restis la problemo, ĉu vere necesas ke UEA havu du Oomoto-rilatajn kunlaborantajn asociojn. La komitato decidis prokrasti la decidon pri ambaŭ aliĝoj.

Ebla aludo al raŭmismo en subkomitata raporto ŝajne iom timigis la komitaton. La komitato decidis forigi el la raporto de la subkomitato pri kulturo la vortojn "diaspora karaktero" pro ebla ideologia signifo de tiuj vortoj. La frazo tekstas jene: UEA subtenu kulturajn aktivaĵojn tiajn kies realigo estas aparte malfacila pro la diaspora karaktero de Esperanto-komunumo, ekz. la laboron de aktoroj kaj teatraj trupoj, kaj stimulu okazigon de kulturaj festivaloj.

La komitato decidis anstataŭigi la vortojn "diaspora karaktero" per "diseco", evidente por eviti idean ligon al la Civito de Esperantio kiu akcentas, surbaze de la Raŭma manifesto, la karakterizon de la Esperanto-komunumo kiel "mem elektita diaspora lingva minoritato".

Raportis Jukka Pietiläinen
Foto el la kongresejo el la retejo parole_a_tous , kun permeso
arkivita en: