Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Litovio proponos rezolucion pri Esperanto en Unesko

Litovio proponos rezolucion pri Esperanto en Unesko

de Redakcio Laste modifita: 2005-08-03 19:15
Laŭ Renato Corsetti, la reprezentanto de Litovio ĉe Unesko intencas proponi, ke la organizaĵo akceptu novan rezolucion pri Esperanto. Tamen la preciza enhavo de la propono ankoraŭ ne estas konata. 150 kongresanoj ĉeestis, kiam la estraro de UEA ĵaŭde matene respondis demandojn en salono Lapenna. Renato Corsetti ne donis klaran respondon al la demando, ĉu UEA akceptus asocion de religiaj ekstremistoj, se tia petus aliĝon. "Ni ne prenas starpunkton inter la batalantoj; ni subtenas dialogon", li diris.
Ĉirkaŭ 150 homoj plenigis la salonon Lapenna ĵaŭde je la 9-a matene por la tradicia programero "La estraro respondas", malgraŭ la frua horo. Ĉiuj sep estraranoj de UEA ĉeestis kaj respondis al trideko da demandoj dum horo kaj duono.

Unu el la intervenoj kiuj logis plej multe da aplaŭdoj estis la demando ĉu la estraro planas organizi kampanjon por kolekti milionon da subskriboj por prezenti al la Eŭropa Komisiono proponon favore al la uzo de Esperanto kiel help-lingvo.

Paragrafo 4 de la artikolo I-47 en la proponata konstitucia traktato por la Eŭropa Unio tekstas jene: Minimume unu miliono da uniaj civitanoj, kiuj samtempe estas ŝtatanoj el signifa nombro de membroŝtatoj, povas iniciati, ke la Komisiono - ene de sia agosfero - prezentu konvenan proponon en tiuj aferoj, en kiuj laŭ la konsidero de la civitanoj al efektivigo de la Konstitucio oni devas alpreni unian juran akton.

Tamen, estas tre malcerte ĉu la proponata konstitucia traktato iam estos akceptita en sia nuna formo. Ans Bakker, estrarano pri financoj, rimarkigis ke la ĉeestantoj aplaŭdis, sed kiam ŝi demandis kiom da ĉeestantoj el EU-landoj pretus promesi kolekti 10 subskribojn por tia kampanjo, nur dudeko da manoj estis levitaj.

Komitatano István Ertl, kiu estis en la publiko, tiam starigis la demandon pri kiom UEA devus fari agadojn kiuj limigus ĝin al Eŭropo. Prezidanto Renato Corsetti respondis ke li estas la sola Eŭropano kiu tute ne interesiĝas pri Eŭropo. "Iuj havas grandajn esperojn pri Eŭropo", diris Corsetti, "sed la junaj esperantistoj kaj la plej rapida kresko estas en Afriko, en Brazilo kaj en Hindio, ne en Eŭropo. Kiam aperas grandaj reklamoj en eŭropaj gazetoj, apenaŭ venas reagoj, sed kiam aperis artikoleto en Hindio, tuj venas al la CO pli ol cent petoj por instru-materialo."

Grandan intereson vekis ankaŭ la observo, ke dum la UK oni povas renkonti ateistojn, kat-amantojn, kaj subtenantojn de ĉiaj religioj. Partoprenanto demandis kiajn grupojn UEA ne akceptus. Ĉu ĝi akceptus fundamentismajn islamanojn? Alia partoprenanto tuj plilarĝigis la temon kaj demandis ĉu UEA akceptus iujn ajn fundamentistojn, ĉu kristanajn, islamajn, aŭ judajn.

Prezidanto Corsetti respondis: "Dum ĝia historio, UEA frontis multajn tiajn problemojn. La asocio estas neutrala pri ĉio, krom pri lingvo kaj pri homaj rajtoj. Nia tasko estas same esenca kiel en la tempo de Zamenhof. Ni ne prenas starpunkton inter la batalantoj; ni subtenas dialogon inter la batalantoj."

Corsetti ankaŭ deklaris ke la litova ambasadoro ĉe Unesko prezentos novan rezolucion favoran al Esperanto dum la ĝenerala asembleo de tiu organizo en oktobro. La kroata reprezentanto jam anoncis ke li subtenos la proponon, kaj same faros la reprezentantoj de Nederlando, de Ĉinio, kaj de la nord-europaj landoj.

Brazila Esperanto-Ligo, jam ekkontaktis kun la brazila ministerio pri eksteraj aferoj por ke ankaŭ Brazilo apogu la proponatan rezolucion. Tamen la rezulto de la propono neniel estas certa: oni ne scias kiel reagos Usono, Rusio, kaj aliaj grandaj landoj. Usono dum kelkaj jaroj retiriĝis de Unesko, sed de post ĝia reveno, ĝi havas grandan influon en la organizo, Renato Corsetti diris.

La nuna estraro de UEA estis elektita en Pekino nur antaŭ unu jaro, kaj ĝi sidos ĝis la somero 2007, kiam la kongreso okazos en Japanio. Tamen jam nun en komitatanaj rondoj oni lige kun la elekto de nova elekto-komisiono komencis diskuti la eblan konsiston de la sekva estraro.

Laŭ iuj komitatanoj, Mark Fettes pretus esti prezidanto, sed ne pli frue ol en 2010. Inter la nunaj estraranoj, iuj opinias ke Ulla Luin aŭ Ans Bakker povus esti prezidanto. Aliaj volas pli drastan ŝanĝon de generacio kaj pensis pri la lastatempaj TEJO-prezidantoj kiel UEA-prezidantoj - Saskia Idzerda estis menciita, sed evidente ne pridemandita.

Inter la komitatanoj, nur deko iel ajn aktive partoprenas la komitatan laboron, do se oni limigus sin al ili, oni rapide atingus la finon de la eblaj kandidatoj. Por vastigi la perspektivon, kelkaj menciis eks-oficistojn de UEA - leviĝis la nomoj de Pasquale Zapelli kaj de Nikola Rašić.  Eĉ Osmo Buller estis menciita kiel ebla prezidanto, sed tiam li devus demisii kiel ĝenerala direktoro de UEA.

Raportis: Yves Bellefeuille
Fotoj el la kongresejo: parole_a_tous
arkivita en: ,
molnar
molnar diras:
2005-07-29 13:03
Karaj Gelegantoj!
Antau cxio permesu al mi koncize konstati,ke mi-ekkoninte la Liberan Folion antaunelonge-farigxis gxia cxiutaga leganto,uzanto simple pro tio,ke gxi enhavas ricxenhavajn tekstojn,kiuj -lau miaj spertoj-meritas cxies atenton.
Koncerne la temon:en la tradicia programero "La estraro respondas "-kiel skribite-unu el la demandoj estis:..Cxu la estraro planas organizi kampanjon por kolekti milionon da subskriboj por prezenti al la Europa Komisiono proponon favore al la uzo de Esperanto kiel help-lingvo".
Tuj mi sxatus aldoni,ke la ideo estas bonega,plenumind/enda sendepende de la Traktato.
Estus bone kiel eble plej rapide kompili formularon,por ke la subskriboj,do la tuta proceduro estu oficiala,laulegxa.
Mi mem persone tuj komencos agadi por kolekti laueble la plej altan nombron da subskriboj,se mi ricevos -nomu gxin!-aligxilon
Mi opinias,ke ni devas fari tion sendepende de la Traktato,cxar la nombro de la subskribintoj cxiam restos konsiderinda.
Atendante la dauron,
Multsalute
Molnár László
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2005-07-31 16:55
Sxajnas al mi ke la proponanto ne komprenis la situacion de la Euxropunia konstitucio. Por ke gxi validu, necesas ke cxiuj membrosxtatoj akceptu gxin. Cxar jam du membrojlandoj per plebiscito malakceptis gxin, la propono estas morta, kaj bazi nian agadon sur gxi estas perdita laboro.

Gunnar Gällmo
edmundo
edmundo diras:
2005-08-01 15:16
Tamen, la tradicia maniero organizi vocxdonadon en EU estas jena: la mastroj proponas ion; se la plebo aux gxiaj reprezentantoj vocxdonas por gxi, gxi validos por cxiam; se oni vocxdonas kontraux gxi, oni devas vocxdoni denove, kaj denove, kaj denove, gxis oni finfine akceptos gxin; poste la legxo validos por cxiam. Cxu ne estos same kun la konstitucio?