Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / EEU ne plu volas serĉi sian perditan monon

EEU ne plu volas serĉi sian perditan monon

de Redakcio Laste modifita: 2005-08-01 14:02
La financoj de Eŭropa Esperanto-Unio dum la pasinta jaro estas malklaraj, konstatis la vicprezidanto Flory Witdoeckt, kaj nerekte kulpigis la antaŭan kasiston, Johan Derks. "Se la estraro de EEU volas ĵeti koton, ili faru tion. La sugestoj kiuj eliras el la financa raporto estas hontindaj", Johan Derks komentas. En Vilno EEU elektis du novajn estraranojn. Ĝis nun 14 landaj asocioj de Universala Esperanto-Asocio membras en EEU, kiu interalie strebas "fortigi la eŭropan konscion ĉe la civitanoj".
(Sur la foto, malantaŭ la tablo: Zlatko Tišljar, Seán Ó Riain kaj Jerzy Handzlik.)

En mardo, la 26-a de julio, dum la Universala Kongreso en Vilno, Eŭropa Esperanto-Unio okazigis sian unuan asembleon.  Eŭropa Esperanto-Unio estis fondita jam en 1977 dum la UK en Rejkjaviko, sed nur nun ĝi finfine estis oficiale registrita kiel asocio. Laŭ la nova statuto, la decida organo de la asocio estas la asembleo. Unu el la statutaj celoj de la asocio estas "fortigi la eŭropan konscion ĉe la civitanoj en la Eŭropa Unio".

La celo de EEU estas funkcii kiel kunordiga asocio por la landaj asocioj de UEA en la Eŭropa Unio. Tamen, el la 25 landoj de la Eŭropa Unio ĝis nun nur en 14 la landaj asocioj efektive aliĝis al EEU. Aliĝis kaj pagis sian kotizon la asocioj en Aŭstrio, Belgio, Britio, Danio, Finnlando, Francio, Germanio, Hispanio,  Hungario, Irlando, Malto, Nederlando, Pollando kaj Slovenio. Tiuj 14 asocioj havis la voĉdon-rajton en la asembleo de EEU en Vilno.

Krome aliĝis kaj pagis sian kotizon Kroatia Esperanto-Ligo kaj Svisa Esperanto-Societo. Tiuj du tamen rajtas esti nur observantaj membroj, ĉar la koncernaj landoj ne membras en la Eŭropa Unio.

La kunsido de EEU en la salono Skūpas komenciĝis per parolado de Jerzy Handzlik, kiu funkciis kiel reprezentanto de sia edzino Małgorzata Handzlik, la esperantista ano de la Eŭropa Parlamento, kiu ne povis ĉeesti la kongreson en Vilno.

Poste la ĉeestintoj aŭdis raportojn pri la agado de Eŭropa Esperanto-Unio kaj ĝia Brusela Komunikad-Centro. Zlatko Tišljar, la sekretario de EEU, rakontis ke dum du jaroj oni kolektis sume pli ol 100.000 eŭrojn por la agado de la Brusela Komunikad-Centro. El tiu sumo ĉirkaŭ 60.000 eŭrojn konsistigis donacoj de individuoj. La ceteraj 40.000 eŭroj laŭ li venis de UEA kaj de la japana mecenato Etsuo Miyoshi.

Laŭ  la estraro de EEU, la informa agado de la Brusela Komunikad-Centro ja estis utila kaj bezonata. Tamen ĝi finfine iĝis tro kosta por la asocio, kaj efektive estis malfondita. Iujn el la taskoj tamen plu prizorgos du partatempaj kunlaborantojn.

- Antaŭe ni havis kostojn de pli ol 4.000 eŭroj monate, nun ni pagas 400 eŭrojn monate, po 200 eŭrojn al ĉiu, diris Zlatko Tišljar.

Konsternon kaŭzis la financa raporto, kiun prezentis Flory Witdoeckt, la vicprezidanto. Dum pli ol jaro Eŭropa Esperanto-Unio ne havis kasiston, ĉar la 5-an de julio 2004 proteste demisiis la ĝistiama kasisto de EEU, Johan Derks, kaj ial la asocio ne sukcesis trovi novan kasiston.

Flory Witdoeckt plendis, ke ŝi spite grandan laboron ne sukcsesis kontroli kio precize okazis pri la mono de EEU, ĉar la antaŭa kasisto Johan Derks ne konsentis klarigi la uzon de unu bankkonto.

- Fine de 2003, probable bonintence,  Johan Derks malfermis konton je propra nomo: Johan Derks, Eŭropa Esperanto-Unio. Sen iu ajn interkonsento kun aliaj estraranoj - li faris mem. Kompreneble, li povas je propra nomo fari ion ajn. Al tiu konto, konto de privata persono, venis grandegaj donacoj. Bedaŭrinde tamen ĝis nun neniu kont-eltiro estas kontrolebla, ĉar la antaŭa kasisto opiniis ke... privata konto restu privata!

Ĉar Johan Derks ne volis doni pliajn klarigojn pri la kontoj de EEU, la estraro de EEU finfine decidis, ke necesas ekstera revizianto de la financoj. Tiun taskon oni donis al Michael Cwik, ekonomiisto kaj funkciulo de la

- Dum tiu ĉi kunveno mi pretas demandi al la Ĝenerala Asembleo de EEU decidon pri la mankaj klarigoj de la konto, diris Flory Witdoeckt, kiu atentigis, ke laŭ ŝiaj kalkuloj mankas mono.

- En miaj kontoj estas sumo de 2.703,97 eŭroj, al kiuj mi ne povas rilati. Mi nomis tiun konton "financoj de Derks". Li ne volis klarigi. Povas esti, ke se li estus ĉi tie, li povus diri: "Ho, mi forgesis meti 'kostoj'", aŭ... mi ne scias. Li rifuzis. Do, ni ne scias.

Jam antaŭ la Vilna kongreso petis ke Johan Derks komentu la financan raporton de EEU. Li rakontis, ke li malfermis la koncernan bank-konton je sia nomo, ĉar tio estis bezonata por pagi salajron al la direktoro de EEU.

- Por tia afero mi opiniis, ke tio estas sub kompetento de kasisto. Cetere komunikado kun la du aliaj estraranoj komplete stagnis: mi malofte ricevis iun respondon al miaj petoj. Ne estis eĉ unu estrarkunveno dum tuta jaro.

Spite plurajn provojn ne eblis malfermi konton je la nomo de EEU, ĉar EEU formale ne ekzistis. Ĉiuj transpagoj de la konto, kiun Johan Derks malfermis en sia propra nomo tamen laŭ li estas raportitaj al la estraro de EEU.

- Se la estraro de EEU volas ĵeti koton, ili faru tion. La sugestoj kiuj eliras el la financa raporto estas hontindaj, ne por mi, sed por la kasistino, komentas Johan Derks.

Post mallonga diskuto la asembleo de EEU en Vilno decidis ne entrepreni iujn pliajn paŝojn por ekcsii, kio efektive okazis pri la financoj de la asocio. La asembleo ankaŭ elektis novan estraron de EEU. Kiel prezidanto daŭrigas Seán Ó Riain. Krom li la estraron eniris la malnovaj estraranoj Flory Witdoeckt kaj Zlatko Tišljar. Kiel novaj estraranoj estis elektitaj Peter Baláž kaj Jerzy Handzlik.

La asembleo ankaŭ akceptis la laborplanon de EEU por la jaroj 2005 kaj 2006. Laŭ tiu laborplano, la estraro devos esplori, ĉu EEU povus ricevi rektan financadon el la buĝeto de la Eŭropa Unio. Aldone laŭ la laborplano estos fondita aparta Junulara Eŭropa Esperanto-Unio, kiu pli facile povos esti financata de EU.

Foto el la EEU-kunsido: parole_au_tous
arkivita en: ,