Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / SAT-anoj diskutis pli proksiman kunlaboron kun UEA

SAT-anoj diskutis pli proksiman kunlaboron kun UEA

de Redakcio Laste modifita: 2005-07-29 11:45
Lige kun la Universala Kongreso de Esperanto en Vilno renkontiĝis ankaŭ anoj de Sennacieca Asocio Tutmonda. La konflikta rilato inter UEA kaj SAT iĝas ĉiam pli distanca, sed oni atentigis, ke ankoraŭ restas SAT-anoj, kiuj ne bonvenigus pliproksimiĝon de la du asocioj.
Kiel nun jam estas kutime ekde kelkaj jaroj, Sennacieca Asocio Tutmonda aranĝis kunvenon dum la UK. Oni diskutis interalie la rilaton inter la Universalaj Kongresoj de Esperanto kaj SAT-kongresoj.

José Vergara el Ĉilio - kiu estas kaj SAT-ano kaj novelektita komitatano de UEA - proponis pli proksiman kunordigadon inter la kongresoj de la du organizoj. Li notis ke SAT havas similajn problemojn kiel UEA, kaj eĉ pli draste. Temas pri malfacileco allogi gejunulojn kaj pri Eŭropo-centrismo - SAT ĝis nun nur dufoje kongresis ekster Eŭropo.

Feliĉe la antaŭe akra rilato inter SAT kaj UEA estas nun pli amika - la du lastaj prezidantoj de UEA estas mem SAT-anoj. Tamen kelkaj ĉeestintoj avertis ke inter la plej maljunaj SAT-anoj restas ankoraŭ kelkaj konfliktemuloj, do eble la propono pri pli proksima kunlaboro inter SAT kaj UEA venis iom frue - sed komenciĝis la diskuto.

raportis:
Gunnar Gällmo


El nia arkivo:

Intervjuo kun la prezidanto de SAT, Jakvo Schram


- Mi ne konas ekzaktajn ciferojn, sed laŭ mi 80% de la SAT-membroj estas samtempe membroj de UEA. La malpermeso laŭ kiu SAT-membroj ne povas esti membro de UEA nur dum mallonga tempo ekzistis en la 50-aj jaroj. Vi devas paroli kun vere tre maljuna esperantisto por trovi iun kiu spertis ĉi tiun tempon. Estas rimarkinde kiel longe negativa momento el la historio rifuzas morti.
/---/
- Kiel nova prezidanto de la Plenumkomitato de SAT, mi esperis tuj havi bonan kontakton kun UEA kaj eventuale havi komunan kunsidon kun la estraro aŭ kelkaj estraranoj de UEA. Ĝis nun ni ne sukcesis kvankam tio laŭ mi facile estas realigebla. Certe ekzistas punktoj je kiu UEA kaj SAT povas kunlabori, sed ni minimume devas havi kunsidon por diskuti tion.

Legu la tutan intervjuon, faritan en januaro 2004.

arkivita en:
jakvo
jakvo diras:
2005-07-26 19:41
Estus bedauxrinde ke dauxre iu povas pensi ke ekzistas malamikecon inter SAT (anoj) kaj UEA (anoj). Evidente kelkaj kritikoj ekzistas, jen kialo por ke estu iu SAT kaj iu UEA. Tamen SAT jam plurfoje klare decidis dum la sinsekvaj Kongresoj, ke gxi kiel asocio cxiam volas kunlabori kun aliaj demokrataj strukturitaj asocioj.
SAT estis preta havi Kongreson en la sama loko kiel okazos UK. Siatempe Flory Witdoeckt pretsi arangxi komunan Kongreson (U.K kaj SAT) kiu povus okazi en Kortrijk Belgio (cxiu estis en ordo por havi grandiozan Kongreson). UEA tamen decidis havi kongreson en Brazilio. SAT restis en Euxropo por havi Kongreson.
La P.K. de SAT cxiam estas preta por havi komunan kunsidon kun estraro de UEA.
Al revuloj mi jam tuj diras, diskuto pri kunfandigxo ecx ne estas diskuttemo.
amike jakvo