Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Centra Oficejo respondis rutine en Vilno

Centra Oficejo respondis rutine en Vilno

de Redakcio Laste modifita: 2005-07-27 15:03
Amasa publiko jam je la 9-a horo marde matene alvenis al salono Lapenna en la vilna kongresejo por aŭdi la respondeculojn de la Centra Oficejo de UEA. Male ol en kelkaj pli fruaj jaroj, ĉi-foje ne aperis akraj plendoj pri la funkciado de la CO. La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, tamen pardonpetis pro la diversaj problemoj en la laboro de la oficejo, kaj rakontis ke UEA prokrastis la dungon de nova sekretario ĝis oktobro aŭ novembro por ŝpari monon.
Marde matene je la 9-a horo okazis la jam tradicia kongresa programero "La Centra Oficejo respondas". La ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller komencis la kunvenon dirante ke li ĝojas vidi tiom da partoprenantoj.

En Pekino iu plendis, ke la la Centra Oficejo respondis tro frue matene, sed Osmo Buller atentigis, ke iuj kongresa programeroj ja devas okazi matene. Ĉeestis ĉi-foje proksimume naŭdek kongresanoj. En la listo de ĉeestantoj estis iom pli ol 70 nomoj, sed ŝajne ne ĉiuj skribis sian nomon. Male ol en kelkaj antaŭaj jaroj, ne estis akraj plendoj pri la laboro de la Centra Oficejo.

- Estis tre agrabla ĝenerala etoso. Mi memoras tre malagrablajn kunsidojn de antaŭaj jaroj, sed tiu tempo jam pasis, diris Osmo Buller poste en intervjuo de la pola radio.

Osmo Buller tamen tuj komence pardonpetis pro diversaj problemoj en la laboro de la Centra Oficejo lastatempe. Ili estis laŭ li kaŭzitaj de la malsano de la multjara financa fakulo de UEA, Marvin Stanley,  kaj ankaŭ de la pensiiĝo de Atie van Zeist, la multjara sekretario de la Centra Oficejo. Ŝi tamen tamen foj-foje venas al la Centra Oficejo por volontule helpi, kaj ŝi ankaŭ ĉeestis la programeron Centra Oficejo respondas.

UEA laŭ Osmo Buller planas dungi novan sekretarion por la Centra Oficejo en oktobro aŭ novembro, do antaŭ ol komencas amase alveni la laborigaj aliĝoj por la jaro 2006. Tamen intertempe la posteno vakas pro la bezono ŝpari monon. Osmo Buller dankis la membrojn pro ilia pacienco.

Krom Osmo Buller el la oficistoj de UEA partoprenis la konstanta kongresa sekretario Clay Magalḧães, la nuna kasisto de UEA Stanka Starčević kaj la redaktoro de la revuo Esperanto Stano Marček. Ĉeestis ankaŭ la eksaj oficistoj Atie van Zeist kaj Francisco Veuthey.

La demandoj de la publiko temis plejparte pri rutinaj aferoj. La ĝenerala direktoro promesis, ke venontjare la programo de la kongreso aperos en la reto jam antaŭ la kongreso. Estis plano fari tion ankau ĉi-jare, sed tio ne realiĝis. Tamen ja aperis skiza programo en la Dua Bulteno, kiu troviĝas ankaŭ en la retejo de UEA.

Aperis ankaŭ la kutima demando pri la ebleco publikigi ret-adresojn en la Kongresa Libro, sed tion la konstanta kongresa sekretario Clay Magalḧães ne opiniis necesa. Laŭ li la ret-adresoj de membroj ŝanĝiĝas pli ofte ol iliaj strat-adresoj, kaj la Centra Oficejo daŭre havas problemojn pro tio ke membroj ne memoras informi pri la ŝanĝo en retadreso. Krome laŭ Clay Magalḧães ne sufiĉas loko en la jam tre dense presitta kongresa aliĝilo por kroma demando pri tio, ĉu anstataŭ la strat-adreso publikigi en kongresa libro la retadreson de la aliĝanto.

Iuj ĉeestantoj  demandis pri invitleteroj, bezonataj por vizoj. Tamen pri tiurilataj problemoj laŭ la oficistoj de UEA plejparte kulpas la oficialaj instancoj de la gastigantaj landoj, kiuj agas tro malrapide.

Ankaŭ ĉi-jare ne aperis en la kongersa dokumentujo ĝenerala informilo pri Esperanto en la lingvo de la kongreslando, kvankam la bezono de tia informilo eĉ estas menciita en la celoj de la estraro. Osmo Buller respondis ke oni simple ne pensis pri la afero, ĉar la loka informado en Litovio estas prizorgata tiel bone, ke informilo ne estas bezonata.

- Ĉiuj estas ravitaj pri tio kiel la ekstera publiko informiĝas pri la kongreso, ne nur nun sed jam longe antaŭ la kongreso. La konstanta informado daŭras jam ekde mia unua vizito en septembro 2001, kiam mi venis esplori ĉu ekzistas fizikaj kaj aliaj kondiĉoj por aranĝi Universalan Kongreson en Vilno. Kompreneble en la kongresa semajno la informado kulminas, estas informoj en ĉiuj eblaj kanaloj, diris Osmo Buller poste en intervjuo de la pola radio.

Partoprenantoj sugestis, ke anstatau meti informilon en la kongresan dokumentujon, devus almenaŭ esti ebleco ricevi ekzemplerojn en informejo. Tio estus ankau malpli kosta solvo. En la giĉeto de TEJO en la kongresejo cetere efektive haveblas informilo pri lernu.net en la litova lingvo.

Raportis:
Jukka Pietiläinen

Eroj el la radi-intervjuo prenitaj el la retejo de la Pola Radio
Foto el kongresejo prenita el la franclingva blogo parole_a_tous

arkivita en: