Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Alta protektanto preferis atletikon

Alta protektanto preferis atletikon

de Redakcio Laste modifita: 2005-08-04 23:52
La alta protektanto de la Vilna Universala Kongreso, prezidento Valdas Adamkus, ĝis la lastaj tagoj streĉis la nervojn de la Loka Kongresa Komitato, sed fine decidis ne partopreni la solenan inaŭguron. Anstataŭe li spektis sportkonkurson en Kaunas. Tamen ĉeestis la ministro pri eksterlandaj aferoj, nekutime altranga reprezentanto de la gastiganta lando. La prezidanto de UEA, Renato Corsettti, en sia parolado emfazis, ke la Esperanto-movado estas movado por justeco. Li ankaŭ aludis la lastatempajn teror-atakojn, dirante ke pro unudirekta komunikado oni ne aŭdas pri la motivoj kiuj kondukas al tiaj atencoj.
Dimanĉe la 24-an de julio la Universala Kongreso de Esperanto en Vilno estis oficiale malfermita. La solena inaŭguro komenciĝis je la 10-a horo en la salono Zamenhof (tiun nomon provizore ricevis la "areno Siemens", granda sportejo), sed jam kvaronon post la oka matene veturis tien la unuaj busoj de la ĉefa kongresejo, la hotelo Reval. Salono Zamenhof troviĝas 3,5 kilometrojn for de la ĉefa kongresejo, kaj la lastaj busoj ekveturis de la ĉefa kongresejo tri kvaronhorojn antaŭ la komenco de la solena inaŭguro.

Antaŭ semajno estis 2.229 aliĝintoj el 61 landoj,  sed surloke jam sabate aliĝis ankoraŭ trideko da novaj kongresanoj.

- Estas granda, videbla kongreso. Pli mi ankoraŭ ne scias diri, komentas kongresano Jouko Lindstedt.

Ĝis la lastaj tagoj
oni ne certis, ĉu aŭ ne la alta protektanto de la kongreso, la prezidento de Litovio Valdas Adamkus partoprenos la solenan inaŭguron. Tamen evidentitĝis, ke li preferis anstataŭ la inaŭguro de la Universala Kongreso de Esperanto ĉeesti la finalon de la eŭropa atletika ĉampionado en la urbo Kaunas.

- Valdas Adamkus aliĝis al la longa listo de Altaj Protektantoj Ne Ĉeestantaj, komentas kongresano Gunnar Gällmo.

Anstataŭ prezidento Adamkus, lian ampleksan saluton laŭtlegis la ministro pri eksterlandaj aferoj, Antanas Valionis. Efektive preskaŭ neniam la alta protektanto persone ĉeestas Universalan Kongreson, sed ĉi-foje la organizantoj ja informis, ke tio povus okazi. Tio kreis atendojn, kiuj ne realiĝis. Tamen ankaŭ la ĉeesto de ministro pri eksterlandaj aferoj estis escepte altranga reprezentiĝo de la gastiganta lando.  Parolis krome la urbestro de Vilno, Artūras Zuokas, kiu diris du frazojn en bonega Esperanto. Skriban mesaĝon al la kongreso sendis la ĝenerala direktoro de Unesko, Koichiro Matsuura.

La prezidanto de UEA, Renato Corsetti, en sia malferma parolado komparis la mondon de 1905, kiam okazis la unua kongreso en Bulonjo-ĉe-maro, kun la nuna mondo. Li laŭdis la reton, kiu permesas rapidan interŝanĝon de informoj, sed male al la ĝenerala opinio ial diris, ke informado per la reto iĝas unudirekta.

Laŭ Corsetti nun multaj nur dissendas informojn sed ne aŭskultas la reagojn. Kiel ekzemplon li menciis la Eŭropan Union, kiu laŭ li ne volas aŭdi la opiniojn de la civitanoj pri la proponata konstitucia traktato. Renato Corsetti ankaŭ aludis la lastatempajn teror-atakojn, dirante ke la regantoj ne volas aŭdi pri la motivoj kondukantaj ĝis atencoj.

En ĉi tia situacio laŭ Corsetti povus helpi la bazaj valoroj de la Esperanto-movado. Laŭ li, la centa valoro de la movado estas, ke ĉiuj estas egalaj. "Ni estas movado por justeco", diris Renato Corsetti, kiu opiniis ke tiu valoro restas stabila, kvankam la mondo daŭre ŝanĝiĝas kaj ni devas adapitiĝi al novaj kondiĉoj, kiuj "nuntempe ne estas multe pli facilaj ol en la tempo de Zamenhof".

La kongresanoj aŭdis
ankaŭ saluton de Louis Zaleski-Zamenhof, nepo de Ludoviko Zamenhof. Li memorigis pri la vortoj de sia avo en Bulonjo antaŭ cent jaroj.

Povilas Jegorovas, la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio kaj  de la Loka Kongresa Komitato, atentigis, ke la Universala Kongreso por Litovio estas okazaĵo de nacia signifo. La kongresanoj aŭdis ankaŭ salutojn de esperantistoj el entute 55 landoj. Du el la landoj estis reprezentitaj de la sama salutanto, György Nanofszky, kiu estas la ambasadoro de Hungario en Singapuro.

En la solena inaŭguro unuafoje publike anoncitaj la nomoj de la ok novaj honoraj membroj de UEA: Roman Dobrzyński (pola filmisto), Ursula Grattapaglia (konata pro la infanejo Bona Espero en Brazilo), Heta Kesälä (multjara ĉefdelegito en Finnlando), Boris Kolker (rusia kaj poste usona aktivulo, verkinto de "Vojaĝo en Esperanto-lando"), Telesforas Lukoševičius (litova instruisto, verkinto de lernolibroj), Duilio Magnani (itala pastro kaj aktivulo de la katolika Esperanto-movado), Stevens Norvell (kanada aktivulo, kolektinto kaj prizorganto de la plej granda Esperanto-biblioteko en Nord-Ameriko) kaj Andrzej Pettyn, konata pola radi-ĵurnalisto. Pri ili Libera Folio raportis jam pli frue.

La solena inaŭguro finiĝis tuj post la tagmezo tradicie, per komuna kantado de La Espero.

En la dimanĉa posttagmezo komenciĝis la ekspresa kurso de la litova, kaj okazis ankaŭ ekumena diservo. En la libroservo Valentin Melnikov posttagmeze rakontis pri sia traduko de la rusa klasikaĵo "Eŭgeno Onegin". Jam sabate nova honora membro de UEA, Boris Kolker, rakontis en la libroservo pri la nova, tria eldono de la furora progresiga lego- kaj lernolibro "Vojaĝo en Esperanto-lando".

Dimanĉe vespere la kongresa programo finiĝis per la tradicia Nacia vespero, dum kiu oni en la salono Zamenhof (sportejo Siemens) prezentis al la kongresanaro la litovan kulturon.
arkivita en: