Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / La komitato silentas inter la kongresoj

La komitato silentas inter la kongresoj

de Redakcio Laste modifita: 2005-07-24 10:41
La komitato de Universala Esperanto-Asocio estas la plej alta decid-organo de la asocio. Ĝi kunsidas fizike nur dum la Universalaj Kongresoj, do unufoje jare. Inter la kongresoj la komitato apenaŭ ion faras. Ekzemple en la diskutlisto de la komitato dum la tuta julio ĝis la kongreso aperis nur du mesaĝoj. Laŭ Renato Corsetti, la komitatanoj silentas ĉar ili estas kontentaj.
La ne tre viglaj diskutoj en la unua komitata kunsido en Vilno tamen estis klare pli viglaj ol la diskuto en la komitata reta diskutejo. Tie dum la kongresa monato aperis nur du mesaĝoj, kaj same malaktivaj estas la subkomitataj listoj. Ni demandis al kelkaj aktivuloj de UEA, kion laŭ ili signifas tiu malaktiveco.

- Mia impreso estas, ke multaj komitatanoj kaj esperantistoj estas aktivaj en diversaj diskutlistoj. Kiam mi rigardas, kio okazas en ili, mi ofte trovas komitatanojn kiel sendintojn de la diskutleteroj. La temoj de la diskutoj estas tute samaj kiel tiuj, kiujn oni diskutas en la kunsidoj de la kongresoj, en subkomitatoj kaj ankaŭ en la komitata plenkunsido. Inter la komitatanoj, pluraj vivas en tiaj cirkonstancoj, ke ili devas pagi interretan tempon po-kvaronhore, por povi legi retpoŝton.

- La "diskutlisto" pri komitato uzas la teknikon de diskutlistoj, sed funkcias kiel retpoŝta kontaktilo. Se tiu listo funkcius kiel ĝenerala diskutlisto pri ĉiuj temoj, estus risko, ke pluraj komitatanoj ne povus plu partopreni ĝin. La viglaj diskutoj pri diversaj temoj okazas en listoj, al kiuj membroj povas libere aliĝi, laŭ siaj teknikaj eblecoj. En kongresoj, vi trovas multe da vigla diskutado en kunsidoj kaj inter kunsidoj. Vi trovas komitatanojn en ĉiuj el tiuj diskutoj, sed ne ĉiujn komitatanojn en ĉiuj kunsidoj, respondis la ĝenerala sekretario de UEA, Ulla Luin.

Laŭ la prezidanto de UEA, Renato Corsetti, la komitanoj silentas en sia propra diskutejo ĉar ili estas kontentaj:

- La ĝenerala listo de la komitato utilis dum la lasta periodo esence por informi la komitatanojn pri la dokumentoj, kiujn ili ricevos papere por la kunsidoj en Vilno kaj por instigi ilin nomumi anstataŭantojn, se ili ne povos partopreni en Vilno.

- Niaj komitatanoj estas grandparte ege aktivaj homoj en siaj landaj kaj fakaj medioj, kaj vi ofte renkontas ilin tra la landaj aŭ fakaj listoj, kie la vera laboro estas priparolata. La komitata listo eble viglas ĉefe en periodoj, krom la elektoj, kiam estas io por decidi pri ĝeneralaj gvidlinioj. Nun ĉiuj ŝajnas kontentaj pri la aprobita labor-plano (cetere, reviziota en Vilno) kaj provas realigi laŭ siaj eblecoj informadon, instruadon kaj utiligadon. Kaj tio gravas pli ol diskutado pro la plezuro diskutadi.

Malsame opinias
James Rezende Piton, komitatano A por Brazilo.

- Se mi ne estus mem partopreninta komitatajn kunsidojn dum kelkaj UK, mi ne kredus kiel verve kaj ideoriĉe povas debati miaj kolegoj komitatanoj, li miras.

Laŭ li estas domaĝe, ke la komitato apenaŭ aktivas inter la kongresoj, kaj li volus iel plivigligi la retan laboron de la komitato:

- Oni povus per tio iom pli demokratiigi la aferon, ĉar ni brazilanoj ne povas partopreni plejmultajn Universalajn Kongresojn. La komitata rolo cetere ne devus limiĝi al nur unu el 52 semajnoj de la jaro. Proponojn kiel stimuli aktivecon de la listo certe oni bonvenigus. Se oni kapablus konservi tra la jaro apliki la entuziasmon, kiu estiĝas en viglaj diskutadoj dumkongresaj, oni postnelonge atingus la finan venkon...
arkivita en: