Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Ĉiuj oratoroj ricevis premion en Vilno

Ĉiuj oratoroj ricevis premion en Vilno

de Redakcio Laste modifita: 2005-08-03 20:19
La unuan premion en la ĉi-jara oratora konkuro por gejunuloj en Vilno gajnis Wang Fang, kunlaboranto de Ĉina Radio Internacia. Ŝi parolis pri la temo "Universalaj Kongresoj de Esperanto: por mi persone, kion ili signifas?"
Dum 25 jaroj unu el la konstantaj programeroj de Universalaj Kongresoj estis la oratora konkurso por junularo. Unuafoje oni eksperimente okazigis ĝin en la UK de 1949. Ekde la sekva jaro ĝi fariĝis konstanta aranĝo, kiu daŭris ĝis la UK en 1974. Post tio Ivo Lapenna pro sia konflikto kun UEA ne permesis plu aljuĝi la pokalon "Ivo Lapenna", kiun li mem estis donacinta.

Post la paso de pliaj 25 jaroj la tiama prezidanto de UEA, Kep Enderby lanĉis la
ideon restarigi la konkurson, kaj ekde la Zagreba UK 2001 la oratora konkurso denove okazas ĉiujare.

En la ĉi-jara konkurso en la UK en Vilno partoprenis tri gejunuloj.  Krom la gajninto Wang Fang,  partoprenis Aleks Kadar el Francio kaj Natalja Parŝina el Rusio. Aleks Kadar serĉis en sia parolado respondon al la demando "Eŭropo: ĉu nova potenco, ĉu nova kolonio?" kaj ricevis la duan premion.  La tria premio estis aljuĝita al la tria partopreninto, Natalja Parŝina, kiu parolis pri la sama temo kiel la gajninto de la unua premio.

La oratora konkurso ĉi-foje ne altiris same grandan kvanton de partoprenantoj kiel pli frue. En la  pasintjara kongreso en Pekino naŭ gejunuloj partoprenis la konkurson. Unu el la tiamaj premiitoj estis Christopher Culver, kiu poste atingis grandan famon per sia brua forlaso de la Esperanto-movado.