Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Vilna deklaro memorigas pri Bulonjo

Vilna deklaro memorigas pri Bulonjo

de Redakcio Laste modifita: 2005-08-02 11:06
Anstataŭ la tradicia kongresa rezolucio la Universala Kongreso en Vilno akceptis "Vilnan deklaron", kiu memorigas pri la centjara historio de la Universalaj Kongresoj. "Tra jardekoj, kiujn karakterizis sociaj ŝanĝoj, politikaj perturboj kaj du teruraj militoj, la Kongresoj konservis sian plej elstaran trajton – tiun de forumo por la renkonto de 'homoj kun homoj'", atentigas la deklaro. Ni publikigas la tutan tekston.

Vilna Deklaro


De la 23a ĝis la 30a de julio 2005 kunvenis la ĝis nun plej granda internacia renkonto okazinta en la litova ĉefurbo Vilno: la 90a Universala Kongreso de Esperanto (UK) kun pli ol 2300 homoj el 62 landoj. Ĉiuj laborkunsidoj, prelegoj kaj artaj aranĝoj disvolviĝis en la Internacia Lingvo Esperanto.

La Kongreso okazis cent jarojn post la Unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-sur-Maro (1905), kiu markis la eniron de Esperanto en la epokon de parola uzo. La Vilna Kongreso donis tial okazon pensi – sub la titolo “Universalaj Kongresoj: 100 jaroj de interkultura komunikado” – pri la tuta sinsekvo de Universalaj Kongresoj.

Tra jardekoj, kiujn karakterizis sociaj ŝanĝoj, politikaj perturboj kaj du teruraj militoj, la Kongresoj konservis sian plej elstaran trajton – tiun de forumo por la renkonto de “homoj kun homoj” (kiel formulis Lazaro Zamenhof, la kreinto de Esperanto, en Bulonjo) kun firma volo superi la barojn de nacieco kaj ideologio. Pluraj sesioj de la Vilna UK estis dediĉitaj al la utilo, kiun la Kongresoj alportas al la partoprenantoj. Multaj emfazis la klerigan valoron de UK – ne nur por vastigi sian scion en diversaj fakoj, sed ankaŭ por konsciiĝi pri la efikoj de interkultura komunikado je plej persona nivelo.

Zamenhof en sia parolado en 1905 celis krei senton de solidareco kaj la konvinkon, ke helpe de Esperanto eblas plibonigi la kunvivadon de homoj en la mondo. Sur tiu tradicio plue apogas sin la UK-oj, kiuj demonstras la daŭran aktualecon de la klopodo faciligi la homaran kunvivadon per la poioma laboro de individuoj kaj pruvas la gravecon de bona volo en la interproksimigo de homoj.

La Vilna UK, kiu okazis en la naskiĝregiono de Esperanto, je vojkruciĝo de kulturoj, denove montris, kiom sukcesa estas la unusemajna kunestado de homoj unuigitaj per la lingvo Esperanto kaj komune praktikantaj komunikadon sen antaŭjuĝoj kaj limigoj. La kongresanoj de Vilno firme fidas, ke la centjara historio de Universalaj Kongresoj kiel sukcesa ekzemplo de interkultura komunikado estos daŭrigata, kaj tial alvokas al homoj de simila bona volo lerni Esperanton kaj sperti similan travivaĵon, kiun ĵus donis la Kongreso de Vilno.

arkivita en: