Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Ĉiutagaj raportoj pri la Universala Kongreso

Ĉiutagaj raportoj pri la Universala Kongreso

de Redakcio Laste modifita: 2005-07-23 19:26
La 23-a de julio estos la unua tago de la jubilea Universala Kongreso en Vilno. Se vi ĉeestos, sendu informojn kaj fotojn al Libera Folio por tuja informado. Se vi ne ĉeestos, sekvu la kongreson sur niaj paĝoj! Por la kongreso Libera Folio esceptokaze aperas ankaŭ sur papero, kiel speciala unupaĝa kongresa folio. Se vi troviĝas en Vilno, eble vi volas kopii la kongresan folion por viaj amikoj.
Sabate la 23-an de julio malfermiĝos en Vilno la 90-a, jubilea Universala Kongreso de Esperanto. Laŭ la plej aktualaj haveblaj informoj, al la ĉi-jara kongreso aliĝis jam 2.229 personoj el 62 landoj. Tiamaniere jam antaŭ sia komenco la Vilna kongreso superis la pasintjaran kongreson en Pekino, al kiu ĝis la fino de la kongreso aliĝis entute 2.031 kongresanoj el 51 landoj.

- Ĉi tiu kongreso ne estos vica – ĝi estos jubilea, ĉar la 90-a, kaj multe pli grave – ĝi okazos 100 jarojn post la unua Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en 1905 en Boulogne-sur-Mer. Do, en Vilnius ni kune festos 100 jarojn de Universalaj Kongresoj, 100 jarojn de egalrajta kaj demokratia internacia komunikado, 100 jarojn de aktiva dialogo inter kulturoj, skribas Povilas Jegorovas, la prezidanto de la Loka Kongresa Komitato kaj de Litova Esperanto-Asocio en sia bonveniga mesaĝo.

La Esperanto-movado en Litovio estas tradicie tre forta, kvankam ĝi ja havis grandajn problemojn pro la soveta reĝimo, kiu suspektis ĉiajn nekontroleblajn kontaktojn kun eksterlando. En la nuna sendependa, demokratia Litovio, la Esperanto-movado havas bonajn kontaktojn kun la oficialaj instancoj.

- La litovia registaro, la urba municipo de Vilnius kaj aliaj litovaj ŝtataj instancoj strebos, ke Vi ĝuu la urbon, la landon, la kongreson kaj ke Vi ekhavu dum la kongreso la plej belajn impresojn pri Via gastado en Litovio. Ni en Litovio konsideras la Universalan Kongreson de Esperanto kiel eventon de nacia graveco, skribas Povilas Jegorovas.

Libera Folio strebas dum la kongreso ĉiutage prilumi la okazaĵojn en Vilno. Por tio ni bezonas la helpon de la kongresanoj. Sendu al ni informojn kaj impresojn pri tio kion vi spertas en Vilno. Eĉ nur kelkvortaj tekstmesaĝoj povas esti utilaj. Ankaŭ fotoj estas tre bonvenaj. Telefonmesaĝojn (SMS) sendu al +46-70-3780890, retpoŝton al redakcio@liberafolio.org.

Libera Folio
ankaŭ publikigis specialan unupaĝan kongresan folion, kiun vi povas elŝuti en PDF-formato ĉi tie. Se vi troviĝas en la kongresurbo, eble vi volas kopii kelkajn ekzemplerojn de la kongresa folio por transdoni al viaj amikoj. Tamen memoru, ke en la kongresejo ne estas permesite disdonadi Liberan Folion aŭ aliajn dokumentojn sen permeso de la estraro de UEA.
arkivita en: