Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / La unuaj jaroj de virina agado ĉe UEA

La unuaj jaroj de virina agado ĉe UEA

de Redakcio Laste modifita: 2005-03-08 17:14
Ekde la fino de la 70-aj ĝis la fino de la 80-aj jaroj la virina agado de UEA estis aktiva. En revuo Esperanto, julio-aŭgusto 1989, aperis artikolo kun la titolo "Por tutmondiĝo de la virina agado". Ĉar la artikolo iom amplekse rakontas pri la estiĝo kaj iamaj taskoj de la Komisiono por virina agado de UEA, ni republikigas ĝin okaze de la Internacia tago de la virinoj.
La tri celoj de la Internacia Jardeko por la Virino, "paco, egaleco, evoluo", ekde la Internacia Virina Jaro 1979 trovas eĥon en la Esperanto-movado. La UEA-komiisiono por Virina Agado (KVA) de post tiam strebas helpi al virinoj-esperantistoj konigi al la mondo la sociajn problemojn de la virinoj kaj strebi al ties solvo. Nia agado estas malfacila, ĉar la esperantistoj vivas sub malsamaj vivkondiĉoj kaj je diversaj niveloj sociaj, kulturaj kaj ekonomiaj.

Inter 1979 kaj 1987 aperis la revuo "Sekso kaj egaleco", redaktita de Anna Brennan [Löwenstein]. Ĝi publikigis novaĵojn pri virina agado ĉirkaŭ la mondo, artikolojn kaj leterojn el multaj landoj. En 1981, post internacia semajnfina renkontiĝo en Roterdamo, KVA starigis reton de 69 kunlaborantinoj en 40 landoj. Ili helpis en urĝa disdono de E-demandiloj pri la vivo de virinoj tra la mondo, kies rezultojn oni poste publikigis en la japana ĵurnalo "Mainahi simbun".

Okazis ankaŭ diskutoj pri la internacieco de KVA. Pluraj ĝiaj kunlaborantoj skribis profunde pri la signifo por ili de la virina agado en kaj ekster la movado. En 1982 KVA petis informojn pri la historio kaj celo de Internacia Tago de la Virino en diversaj landoj, kaj artikoloj pri tiu temo aperis i.a. en la revuoj "Sekso kaj egaleco", "Paco", "Ankoraŭ sennoma gazeto" (Japanio) kaj "La Esperantista Laboristo" (Francio). KVA-kunlaboranto preparis gvidilon pri la verkado de tiaj artikoloj.

KVA ankoraŭ regule organizas kunsidon kaj publikan kunvenon ĉe la Universalaj Kongresoj, ofte kun prlegoj kaj diskutoj. En 1983 kaj 1988 okazis internacia seminarioj, resp. en Bulgario [pri publika parolado, gvidita de Wera Blanke] kaj Svedio [pri la temo "Kune por la estonteco"], kun tre bonaj rezultoj (vd. Esperanto 1983, p.162-3, kaj 1988, p.128-9). Kunlaborantoj de KVA partoprenis en diversaj neesperantistaj agadoj kaj konferencoj, inkluzive de la Monda Virina Konferenco en Najrobi 1985 kaj la Monda Virina Kongreso en Moskvo 1987.

Je loka kaj landa niveloj KVA helpis aktivigi homojn en pluraj landoj. Krom la menciita enketo pro "Mainiĉi simbun", japanaj kunlaborantoj produktis 12 japanlingvajn numeroj de "Sekso kaj egaleco" inter 1980 kaj 1983. Svedoj aranĝis Esperantan budon ĉe ekspozicio en Gotenburgo, "Virinoj kapablas" 1984. Bulgaroj partoprenis la landan pacagadon, i.a. lige kun la Virina Komisiono de Mondpaca Esperantista Movado (MEM) kaj ankaŭ en la triamonda okulhelpa agado de la nederlanda organizaĵo Agado E3.

En Roterdamo pasintjare [1988] Kimie Markarian parolis pri la virina E-agado en Japanio. Ŝi kaj Sasaki Yasuko -- membroj de la E-virina asocio en Japanio -- promesis eldoni novan revuon "Esperantista virina agado", kaj ĝi aperis decembre 1988 en Esperanto kaj la japana. En ĝi estas artikoloj de aŭtoroj el diversaj landoj. Eble ni povos estonte uzi ĉi tiun gazeton kiel internacian organon de KVA.

En Roterdamo [t.e. UK 1988] M. Taŝeva sugestis, ke KVA devas helpi al esperantistinoj en Afriko aktivigi ilin. Estas domaĝe, ke en la UK-oj de Varsovio kaj Roterdamo partoprenis nur viroj el Afriko. Krome, nekompareblajn malfacilaĵojn travivas virinoj en iuj landoj, precipe en la tria mondo -- Afriko, Azio kaj Latina Ameriko. Jen unu grava tasko por KVA. Tiuj, kiuj interesiĝas kaj deziras helpi la virinan agadon en Latina Ameriko, Azio, aparte Ĉinio, anoncu sin. En ekz. Kolombio kaj Brazilo ni havas aktivajn kunlaborantojn: helpu al ni plivastigi nian reton!

Okazos seminario en FR Germanio ankoraŭ ĉi-jare, kiun organizas la prezidanto de KVA E. Bormann. Dum la virina kunveno en la 74-a UK en Brajtono estos prelego: "La rolo de la virino por atingo de la paco". Ni invitas ĉiujn ĉeestantinojn partopreni la virinan kunsidon, kie oni pridiskutos la agadplanon kaj elektos novan KVA. Kaj ni petas anticipe viajn proponojn kaj opiniojn pri nia E-viorina agado en la tria mondo kaj tutmonde.

Maria Taŝeva
Bulgario

[El revuo Esperanto 1989]
arkivita en: