Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Kuba kongreso allogis 104 partoprenantojn

Kuba kongreso allogis 104 partoprenantojn

de Redakcio Laste modifita: 2005-03-07 17:48
La kuba gazetaro aktive raportis pri la Kvina kongreso de la kubaj esperantistoj kiu okazis de la 3-a ĝis la 6-a de marto en Havano. Elsendo de la kuba radio pri la kongreso aŭdeblas rete.
La kongreso kunsidis de la 3-a ĝis la 6-a de marto kun la temo "Esperanto: realo kaj estonteco".  En la Muzeo de Historio de la Sciencoj "Carlos J. Finlay", en la malnova parto de Havano, okazis prelegoj, laborsesioj en komisionoj, fakaj kunsidoj. Estis ankaŭ kultura kaj turisma programo. La kongreso sume allogis 104 partoprenantojn, inter tiuj kvar eksterlandanoj - el Belgio, Francio, Meksiko kaj Svisio.

La kuba gazetaro kaj aliaj institucioj sekvis la kongreson kaj aktive
partoprenis en ĝi. Oni kompreneble ankaŭ akceptis kongresan rezolucion, rakontas Maritza Gutiérrez González.

- Por tiuj kiuj volas aŭdi iom da sonmaterialoj pri la 5a kongreso de la kubaj
esperantistoj, mi invitas vin serĉi en la sonarkivujo de Scott Redd, la
elsendon de la 6a de marto de Radio Havano. La sonkvalito ne estas tre bona pro la akustiko de la kongresejo, tamen, vi povos ricevi bildon pri la evento, skribas Maritza Gutiérrez González.

[Laŭ raportoj de Maritza Gutiérrez González kaj Olga Lidia Meneses Duarte]

Eksteraj ligoj


Esperanto en Kubo

www.radioarkivo.org

arkivita en: