Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Hèctor Alòs i Font: "Esperantistoj ne konas la realon"

Hèctor Alòs i Font: "Esperantistoj ne konas la realon"

de Redakcio Laste modifita: 2005-09-22 11:21
Spite la retorikon pri lingva egaleco, multaj esperantistoj volus simple doni al Esperanto la nunan rolon de la angla, sed cetere konservi la lingvajn rilatojn en la mondo, opinias nia aŭtoro Hèctor Alòs i Font, redaktoro de Kataluna Esperantisto kaj estrarano de Internacia Komitatato por Etnaj Liberecoj (IKEL). "Mi sentas, ke la larĝa plimulto de esperantistoj ne spertas ĉiutage lingvobataladon. Ili estas kutime parolantoj de oficialaj, ŝtataj lingvoj, kiuj estas larĝe hegemoniaj en ilia ĉirkaŭaĵo", li skribas, kaj konstatas ke multaj esperantistoj ne konas la realon de minoritatanoj.

Simbolo de la lingvotagoMi konscias, ke miaj opinioj pri la afero estas plene malnormaj en Esperantujo. Tio ne multe gravas al mi, ĉar mi sentas, ke la larĝa plimulto de esperantistoj ne spertas ĉiutage lingvobataladon. Ili estas kutime parolantoj de oficialaj, ŝtataj lingvoj, kiuj estas larĝe hegemoniaj en ilia ĉirkaŭaĵo. Ilin pli-malpli ofte agacas, ke faklibron ili devas legi fremdlingve aŭ en laborkunveno necesas paroli fremdlingve, sed la sento de minoritat-lingvano estas tute alia, ĉiutage preskaŭ plentempe spertata ekde frua infaneco.

Mi agnoskas, ke mi fariĝas pli kaj pli desubisma, ĉar mi malpli kaj malpli fidas la kapablon de la esperantistoj.

Mi sentas, ke la granda plimulto volas simple anstataŭi la anglan (tio estas, la nune regantan mondolingvon) per Esperanto, kvazaŭ la simpla ekuzo de neŭtrala lingvo esence solvus la lingvajn malegalecojn. En mia konkreta situacio, mi ne vidas, kiel la enkonduko de Esperanto en Eŭropan Union signife helpus la katalunan (ne ĉar ĝi estas iel pli grava ol kiu ajn alia lingvo, sed ĉar ĝi estas mia denaska kaj tiu, kiun mi strebas kiel eble plej ofte uzi).

Esperanto, se ĝi simple anstataŭas la laŭvican imperian lingvon, povas fariĝi same entruda lingvo kiel kiu ajn alia. Mi ne estos pli feliĉa pro tio, ke oni ŝparos iom da mono por tradukoj (tio estas ridinda sumo, des pli se ni komparas ĝin kun ekzemple la armea balasto). Ankaŭ mi ne huraos se popmuziko estos amase kantata en Esperanto. Mi mezuros la bonecon de solvo surbaze de tio, ĉu la lingva diverseco en la mondo estos pli bone konservata; kaj bona mezurilo de tio estos, ke en mia ĉirkaŭo mi povos malpli stumble uzi mian lingvon (mi, kaj kiu ajn alia - kompreneble).

Fakte, mi timas, ke la pli granda facileco de Esperanto povas igi ĝin pli entruda ol ekz. la anglan, ĉar la homoj pli facile kaj bone regos ĝin. Do, per simpla anstataŭo de internaciaj funkcioj, ni simple verŝajne aŭskultos pli da pop-muziko en esperanto ol en la angla: pli multaj kapablos kanti, pli multaj sukcesos kompreni, kaj la ekonomia tutmondigo faros la ceteron. Sekve, verŝajne pli malmulte da nacilingva popmuziko. Kaj same pri faklibroj ktp.

La esenco de Esperanto
estas ne ĝia uzebleco, sed la ŝanĝo de paradigmo en la lingvaj (kaj landaj) rilatoj. Tio estas la instruado de demokratia egaleco inter lingvoj kaj popoloj: ke iu estas pli multa aŭ pli potenca, tio lin ne rajtigas aroge mueli la aliajn. Demokratia egaleco fariĝos kiam lernado de la sota, papiamento aŭ la eŭska fariĝos tiel allogaj kiel tiu de la angla, la hispana kaj la franca. Ĝi fariĝos, kiam homoj lernos almenaŭ kompreni la lingvojn de sia ĉirkaŭo, ĉar oni konsideros maldece ne peni tion fari pro estimo al siaj kunregionanoj.

Kaj ĝi fariĝos tie kie, danke al lernado de la danĝeroj pro troa regado de difinitaj internaciaj lingvoj (ĉu mondaj, ĉu regionaj), oni leĝdonos kontraŭ ilia kapera monopolado de tro larĝaj vivosferoj.

Do, pri Esperanto por mi gravas ĉefe la ŝanĝo de paradigmo: de ies denaska avantaĝo, al lingvo neŭtrala kaj kun difinitaj reguligitaj celoj. Ĝi estas ĉefe ilo por larĝaskale komuniki, kaj por kompreni la valorojn de egaleco. Sed tiujn egalismajn valorojn oni devas aparte varti kaj instrui. Mi tute ne kredas, ke simpla ekuzo de Esperanto en ekzemple Eŭropa Unio helpus al io tia. Esperanto estas preferinda al la angla, sed mi ne vidas, ke la simpla anstataŭado de unu per la alia ŝanĝos la paradigmon de regantaj kaj premataj lingvoj. Esperantistoj malmulte teoriumis pri tio, nur lanĉis laŭtajn sloganojn.

Male, mi sentas ioman mankon
de subteno de esperantistoj por la enkonduko de pliaj oficialaj lingvoj, kiel la kataluna, en Eŭropan Union. Temas ja pri homa rajto, ke civitano rajtu rilati kun siaj regantoj en sia lingvo (nu, almenaŭ ni parolu pri civitanoj de lokaj lingvoj - kvankam ankaŭ la rajtoj de la aliaj ja devas esti serioze ekzamenitaj). Nuntempe estas diskriminaciataj EU-civitanoj pro tio, ke ili ne havas la samajn lingvajn rajtojn kiel la parolantoj de ŝtate oficialigitaj lingvoj. Kaj tiu diskriminacio okazas ne nur en la EU-nivelo, sed ankaŭ en la ŝtata kaj eĉ regiona: ni pensu ne nur pri katalunoj (lingve sufiĉe bonstata komunumo), sed pri romaoj, okcitanoj, sardoj, frisoj, kaŝuboj ktp. Tie mi sentas mankon de engaĝigo de esperantistoj, kvankam ili sin opinias defendantoj de lingvo-egaleco.

Hèctor Alòs i Font

arkivita en:
mateno
mateno diras:
2005-09-20 21:48

mi plejparte konsentas kun la aŭtoro; Esperanto ne devigas al mi esti pacama aŭ kompreni pli bone la aliulon; tamen grave estas, ke ĝi ebligas tion al mi, te. ĝi kreas kondiĉojn de egaleca komunikado kaj komprenemo; ĝi ja estas "nur" ilo;

ne tiel estas, ke "ni enkondukos Esperanton kaj tuj ekregos lingva demokratio kaj floros paco inter ĉiuj nacioj"; Esperanto estas nur la unua paŝo, Zamenhof tre bone sciis tion;

la nuna paradigmo de fremdlingva instruado estas "instrui la gravajn lingvojn", tio en mia lando tradicie estas la angla kaj la germana; kio pri la paradigmo: instrui la unuan jaron Esperanton kaj poste aldoni naciajn lingvojn; laŭdire propedeutika efiko devus funkcii, kaj do plifaciligi la lernadon de la naciaj lingvoj; unu el ili povus esti "domina" lingvo, la alian oni tamen povus elekti laŭ siaj kulturaj preferoj, kaj ne laŭ la fikriterio de "graveco"

ekzemple estus tre utile, almenaŭ en mia lando, instrui al la plimultnacianoj la lingvojn de la minoritatoj: se slovakiaj infanoj havus eblecon lerni la hungaran, germaniaj la turkan ktp: tio ja estus kontribuo al internacia paciĝo kaj kompreniĝo;

post la fina venko (se ĝi iam venos) eĉ la unua lernata nacia fremda lingvo povus esti najbara aŭ minoritata lingvo, ĉar la rolon de gravaj lingvoj transprenus pli facile lernebla Esperanto

jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2005-09-21 15:08

Hèctor Alòs i Font plurloke en sia artikolo avertas ke se Esperanto "simple" anstataŭos la Anglan, la Fina Venko ne havos multe da valoro por la parolantoj de minoritataj lingvoj. Tiu averto ŝajnas sufiĉe superflua, ĉar kia ajn estos la estonteco de Esperanto, ĝia finvenko tutcerte estos ĉiel alia ol "simpla"!! Eĉ "etapaj" venkoj (similaj al la Unesko-rezolucioj) apenaŭ estas karakterizeblaj kiel io simpla, kaj same apenaŭ imageblas ke ili ne kondukus al ĝenerala plialtiĝo de la lingva konscio.

Lingva konscio tamen ne nur konsistas el la agnosko ke ĉies parolmanieroj estas estimindaj kaj konservindaj, sed ankaŭ el tiu ke ne ekzistas lingvaj diferencoj - ekzistas nur dialektaj diferencoj. La problemo ne tiom estas ke iuj lingvonormoj havas pli da prestiĝo ol aliaj (la Kastilia pli ol la Kataluna, ekzemple), sed ke normeco entute havas tro multe da prestiĝo. Protekton bezonas ne nur la lingvoformoj de la vortaroj kaj gramatikoj, sed ankaŭ la spontana lingvaĵo de plej ordinara kamparano aŭ stratbubo. Ekzemple devus esti tute nature en la bazlerneja sistemo de demokratia lando, ke ĉiuj gepatraj lingvoj de ĉiuj infanoj en unu lernejo estu instruataj al ĉiuj infanoj de tiu sama lernejo. La celo de tiu instruado ne estu ke ĉiuj instruitoj perfekte scios la priinstruitajn lingvojn, sufiĉas se ili scios praktike aprezi la diversecon de la homa lingvo - kaj tion eĉ tre supraĵa instruado povas atingi. Tia sistemo eble ne faros multe por la ekstera ideo de Esperanto ("ĉies dua lingvo"), sed mi certas ke ĝi faros miraklojn por la interna ("paco kaj justeco inter la popoloj").

Jens S. Larsen

tuvalkin
tuvalkin diras:
2005-09-23 23:45

Hèctor asertas ke esperantistoj «estas kutime parolantoj de oficialaj, ŝtataj lingvoj, kiuj estas larĝe hegemoniaj en ilia ĉirkaŭaĵo». Se tio veras (kaj mi ne kontraŭas) do endas kompari la tipan penson de la esperantistaro ne kun ties “retoriko” (kio ajn tio estas) sed kun la neesperantistaj «parolantoj de oficialaj, ŝtataj lingvoj».

Mi preskaŭ certas ke tiu esploro montrus ke la esperantistoj estas pli bone informitaj pri la riĉo kaj problemaro de la lingva diverseco kaj pli favoraj al monda komunikordo kiu ĝin estimus ol siaj neesperantistaj similuloj.

  1. S.: Tion asertinte, mi sciigas konsenton kun Hèctor, kaj ke ankaŭ min ofte amare desapontas montroj de lingva maldiversemeco ĉe esperantistoj, sed ne licas dedukti ke esperantistoj estas rabie maltoleremaj sed ne ĉiam ili/ni montriĝas tiaj kiaj “ni” volus.
gmickle
gmickle diras:
2005-09-24 13:28

La aŭtoro konstatas, ke "la pli granda facileco de Esperanto povas igi ĝin pli entruda ol ekz. la anglan, ĉar la homoj pli facile kaj bone regos ĝin". Tio estas malnova ekkono. La sennaciistoj Lanti kaj Kolĉinski kredis la estontan establiĝon de unika monda lingvo, ĉu Esperanto ĉu alia, neevitebla. Ili certis, ke ĝuste Esperanto plej taŭgas por iĝi tia. Kontraste, Zamenhof neis, ke internacia lingvo per si mem endanĝerigus naciajn lingvojn. Sed li singarde priparolis la eblon, ke estontaj generacioj deziros la "kunfluiĝo[n] de la homoj en unu ĉiuhoman popolon" – kaj atendis, ke internacia lingvo tiukaze faciligus la kunfluiĝon. Tiun perspektivon li cetere ne opiniis malalloga. (vd. Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia)

Malfacilas imagi, ke multe da homoj, kiuj posedus internacian lingvon, ne partoprenus per ĝi tutmondnivelan kulturan interŝanĝon. Same malfacilas imagi, ke la plivastiĝantaj kulturaj interŝanĝoj ne akcelus la procezon de kultura konverĝo, kondukante la mondan socion finfine al stato de "postetneco", se uzi terminon, kiun modernaj esplorantoj uzas por priskribi tion, kion Zamenhof priskribis per "ĉiuhoma popolo".

La ideo, ke Esperanto iĝu protektanto de etnaj lingvoj, "kultura diverseco" ktp., ne estis kerna elemento de la esperantista ideologio dum ĉiuj epokoj. Ĝi reaperis post longa forgesiteco komence de la 70-aj jaroj, unue en TEJO. Poste fondiĝis IKEL, kiu pli popularigis ĝin. Kredinda ĝi neniam estis, krom iugrade en la originala vizio de la etnofederaciisto Guy Héraud (kies eseoj aperis i.a. en la volumo Diskriminacio eldonita de UEA). Tiu vizio koncernis la teritorian reordigon de Eŭropo laŭ etnaj kriterioj. Héraud verŝajne sentis, ke la etnofederacia vizio sola ne sufiĉas por fundamenti la tezon, ke Esperanto ne nocus al la etnaj kulturoj. Li suplementis ĝin per la aserto, ke Esperanto estas farita por la ĉiutageco kaj por sciencaj interŝanĝoj, ne por esti "poezia" (en artikolo en A. Chiti-Batelli (ed.): Quale "lingua perfetta"?, 1995). Li evidente supozis, ke oni ĉiam preferos la etnajn lingvojn por kulturaj celoj – ne la "senkoloran" Esperanton. Similtendence, lia amiko Andrea Chiti-Batelli kontrastigas Esperanton kun la "vivantaj" lingvoj. Ankaŭ tial Esperanto laŭ ili ne kapablos esti "lingvovora": ĉar malpli taŭga por kulturaj celoj, ĝi ne anstataŭigos aliajn lingvojn sur tiu kampo!

Ankaŭ Francisko Simonnet, aktivulo de Libero por la lingvoj, konscias pri la eblo, ke Esperanto povus endangxerigi aliajn lingvojn. En unu Lpll-teksto li konsideras la eblan dezirindecon de tio, ke oni konservu "en cxiu lingva komunumo strikte unulingvajn nukleojn". Ĉu do ne estus plej bone reteni la anglan en la rolo de internacia lingvo? En tiu rolo ĝi multe pli bone ol Esperanto garantias, ke multaj homoj restas unulingvaj.

Kulturisme argumentata esperantismo kreas pro sia baza nekredindeco efektivan dilemon, por kiu mi vidas nur du eblajn solvojn:

1) delasi de la kulturisma argumentado, agnoski la neeviteblan mondan evolutendencon al postetneco, kaj argumenti por Esperanto universalisme; aŭ

2) delasi de la finvenkismo kaj konstitui la esperantistojn kiel minoritatan lingvo-komunumon, kapablan batali ĉeflanke de aliaj tiaj komunumoj por pli da rajtoj (aŭ privilegioj – laŭ alia starpunkto); proponas sin por tiu celo la Esperanta Civito.