Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Cent partoprenantoj en sukcesa nacia kongreso en Germanio

Cent partoprenantoj en sukcesa nacia kongreso en Germanio

de Redakcio Laste modifita: 2005-05-19 21:35
De la 5-a ĝis la 8-a de majo en Bad König okazis la 82-a Germana Esperanto-Kongreso kun variaj kaj altnivelaj fakaj kaj kulturaj programeroj. Ĉeestis interalie Reinhard Selten, kiu prelegis pri lingvaj spertoj kaj ludo-teorio. Georgo Handzlik rakontis pri la Eŭropa Parlamento. Estis ankaŭ elektita nova estraro de Germana Esperanto-Asocio.
En la jarĉefkunveno de GEA (en kiu ĉeestis 62 voĉdonrajtaj membroj el la entute ĉirkaŭ 100 kongresanoj) oni elektis novan estraron. La estraron forlasis la kasisto Reinhard Pflüger (kiu nun elektiĝis kasisto de la fonduso FAME); lia posteulo estas Pit Hauge (ankaŭ konata sub lia antaŭ-edziĝa nomo Pit Kreiner). Krome eniris en la estraron d-ro Rudolf Fischer. Prezidanto restis Andreas Emmerich.

Herbert Meyer, la estro de Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno informis pri novaĵoj (translokiĝo, kataloglaboro kaj tiel plu) kaj respondis la demandojn de interesiĝantoj. Antaŭ la prelego de la Nobel-premiito Prof. Reinhard Selten pri "La distribuo de lingvaj spertoj kiel ludoteoria ekvilibro" Georgo Handzlik prelegis kaj montris interesajn bildojn pri la Eŭropa Parlamento kaj la lingvaj problemoj.

Werner Pfennig el Neubrandenburg lerte gvidis la informhoron pri la agado de landaj ligoj en Germanio. Oni esprimis deziron, ke dum la 83a Kongreso en Braunschweig en 2006 ĉiuj landaj ligoj multnombre reprezentiĝu, kaj prezentu sin por digne festi la 100-jaran jubileon de GEA.

Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov el Kaliningrad prezentis la gazeton La Ondo de Esperanto kaj la aktivecon de la eldonejo Sezonoj. Estis interese aŭskulti la prelegojn de Aleksander Korĵenkov pri Ĉeĥov kaj Halina Gorecka pri la 750 jaroj de Kenigsbergo/Kaliningrado, kiuj vekis apartan intereson de la aŭskultantoj.

Petro Chrdle ne nur raportis en impresa formo pri esperantaj novaĵoj, aranĝoj kaj novaj eldonoj el Ĉeĥio, sed ankaŭ zorgis pri vendado de interesaj libroj en Esperanto.

Popularaj estis la distraj vesperoj: krom iom da ĵaz-muziko, pluraj movadaj kaj viglaj kantoj de la konata Esperanto-bardo Georgo Handzlik el Silezio. Verŝajne longe restos en la memoro de la ĉeestintoj la teatraĵo "La 90a naskiĝtago", t.e. Dinner for One en bona  esperantlingva enscenigo de Judith kaj Thomas Bormann.

La GEA-prezidanto Andreas Emmerich donis en leĝera formo abundajn informojn pri la regionaj vinproduktoj. Kompreneble la gustumado de diversaj vinoj laŭ ĉeestintoj kreis bonegan etoson. La etoson dum tiuj tri eventoplenaj tagoj povis ĝui ankaŭ la eksterlandaj gastoj el Bulgario, Francio, Kubo, Svislando.

En la kongreso okazis kunvenoj de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) kaj Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI), pri kiuj oni povas legi detalajn raportojn en la germana kaj en Esperanto jen. Ĉe la interreta adreso www.bavaresperantoinfo.de troviĝas cento da fotoj pri la kongreso.

[Laŭ raportoj de Robert Bogenschneider kaj Ulrich Matthias]