Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Małgorzata Handzlik renkontis pintan EU-estron

Małgorzata Handzlik renkontis pintan EU-estron

de Redakcio Laste modifita: 2006-01-21 20:38
Unuafoje en la historio de la Eŭropa Unio, esperantista EU-parlamentano renkontiĝis kun pinta reprezentanto de la Eŭropa Komisiono. Dum sia rendevuo kun Ján Figeľ, Małgorzata Handzlik postulis, ke Esperanto ricevu egalajn rajtojn kun aliaj lingvoj en la eduk-sistemoj en la landoj de la Eŭropa Unio. Figeľ opiniis la asertojn pri la lernofaciliga rolo de Esperanto interesaj, kaj aludis ke EU povus aranĝi internacian konferencon pri la temo. Tamen laŭ profesiaj lingvistoj ne ekzistas scienca pruvo pri ia aparta propedeŭtika valoro de Esperanto.
La 5-an de julio la esperantista EU-parlamentano Małgorzata Handzlik renkontis la pintan respondeculon pri kulturaj aferoj en EU, la komisionanon Ján Figel'. La renkontiĝo okazis en Strasburgo  en Francio pro peto de Małgorzata Handzlik, kaj estis plene dediĉita al la problemoj de la multlingveco de la Eŭropa Unio.

Komence de la renkontiĝo Ján Figeľ ŝajne kredis, ke Małgorzata Handzlik volas enkonduki Esperanton kiel oficialan lingvon de la Eŭropa Unio. Tiun supozatan proponon,  kiu efektive neniam estis farita, li tuj refutis kiel apenaŭ realigeblan.

La propono kiun Małgorzata Handzlik efektive volis diskuti estis tute alia, kaj ĝin Ján Figeľ traktis tute serioze. Małgorzata Handzlik atentigis, ke la plimultiĝo de oficialaj lingvoj en EU efektive kondukas al diskriminacio de certaj lingvoj favore al aliaj. "En praktiko ĉiuj lingvoj perdas sian rolon, nur la angla iĝas pli kaj pli potenca, kio ofendas la unian principon pri egalrajteco de ĉiuj lingvoj", atentigis Małgorzata Handzlik.

Laŭ ŝi, la rekomendo ke ĉiu civitano de EU lernu minimume du fremdajn lingvojn ne solvos la problemon, ĉar la plej multaj homoj neniam lernos sufiĉe bone eĉ la unuan fremdan lingvon. Kiel eblan solvon ŝi proponis Esperanton, kiu laŭ ŝi multe faciligus la postan lernadon de dua fremda lingvo.

Małgorzata Handzlik atentigis Ján Figeľ, ke en EU nuntempe nur hungaroj rajtas ne nur studi Esperanton, sed ankaŭ oficiale ekzameniĝi pri ĝi samrajte kun aliaj fremdaj lingvoj. Ŝi proponis, ke ĉiuj eŭropanoj havu la saman rajton.

Laŭ Małgorzata Handzlik, pluraj studoj pruvis, ke studado de Esperanto efektive subtenas postan lernadon de aliaj lingvoj. Tamen laŭ profesiaj lingvistoj, tia ligo ne estas science pruvita.

- Ke post la lernado de Esperanto estas pli facile lerni pliajn lingvojn, estas la persona sperto de multaj esperantistoj, kaj oni ne bezonas dubi, ke en iliaj kazoj tio ofte veras. Tamen laŭ mi ankoraŭ mankas scienca pruvo de du asertoj: ke la lernado de Esperanto faciligas la lernadon de iu ajn plia lingvo, senkonsidere kiu estas tiu plia lingvo kaj kiu estas la gepatra lingvo de la lernanto; kaj ke en tiuj kazoj, kiam Esperanto ja rapidigas la lernadon de plia lingvo, ĝi rapidigas ĝin tiel multe, ke tio plene kompensas la tempon uzitan por lerni unue Esperanton, konstatas la konata lingvisto Jouko Lindstedt.

Kiel pruvon de siaj argumentoj Małgorzata Handzlik citis interalie esplorojn de profesoro Helmar Frank, faritajn en la 1970-aj jartoj. Li tiam esploris la lerno-faciligan efikon de Esperanto kiel preparo al la posta lernado de la angla lingvo fare de germanaj lernantoj. Tamen tiuj esploroj ne estis unuanime akceptitaj.

- Scienca esplorado pri lingvolernado estas tre vigla nuntempe, sed la "kibernetika pedagogio" de profesoro Frank estas aparta skolo malmulte konata. Sekve citi lin apenaŭ konvinkas la specialistojn pri lingvopedagogio. Liaj rezultoj povas kompreneble esti parte ĝustaj, sed en la Esperanto-movado oni kutimas troigi kaj troĝeneraligi ilin, opinias Jouko Lindstedt.

Ján Figeľ tamen
ne enprofundiĝis en la sciencajn disputojn, sed opiniis la argumentojn prezentitajn de Małgorzata Handzlik interesaj.

- Se tio ĉi estas vero oni povus fari konferencon internacian pri tiu problemo. Estus bone ke la konferencon proponu iu aŭ iuj el la membroŝtatoj, opiniis Ján Figeľ.

Ján Figeľ kaj Małgorzata Handzlik interkonsentis pri pliaj laboraj kontaktoj rilate la temon.


Legu pli: la letero de Małgorzata Handzlik al  Ján Figeľ

arkivita en:
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2005-07-11 14:25
Diris en la artikolo Jouko Lindstedt: "Laŭ mi ankoraŭ mankas scienca pruvo, ke la lernado de Esperanto faciligas la lernadon de iu ajn plia lingvo, senkonsidere kiu estas tiu plia lingvo kaj kiu estas la gepatra lingvo de la lernanto". Frapas min ke li (kaj ne li sola) tute pretervidas la eblecon ke _ĉiu ajn_ unua fremda lingvo povas havi propedeŭtikan valoron en la lernado de dua fremda lingvo. Estas ne malgranda lertaĵo de malgranda lerneja infano ekscii kiamaniere oni konvinkas instruiston ke oni enkapigis fremdan lingvon nur per klasa instruado de kelkaj horoj semajne! Sed se oni unu fojon lernis tion, oni ja povas reutiligi la akiritan lerton en preskaŭ laŭplaĉe longa listo da plej diversaj lerneje instruataj lingvoj...

Lindstedt do tute prave atentigas ke "en la Esperanto-movado oni kutimas troigi kaj troĝeneraligi" la rezultojn de la esploroj de Helmar Frank. Sed li estas maljusta al Frank, se li kredas ke pli kapabla esploristo pli objektive solvus la demandon – la demando mem, tia kia ĝi estas starigita, ne taŭgas por objektiva respondo.

Jens S. Larsen
Peter
Peter diras:
2005-07-24 17:26
Estimataj,

ne estas sekreto, ke la rezultoj de la nun kutima instruado de fremdaj lingvoj estas kompare kun la pretendo, kapabli je flua komunikado kun koncerna gepratra lingvano, tre malesperiga. Ŝajnas al mi, ke tio ne multe ĝenas - alie oni konsiderus la koncernan instigon de Jouko Lindstedt ne nur "interesa".

Aliflanke oni ne supozu, ke koncerna decido - eĉ se la Eŭropa Komisiono kompetentus devigi la membroŝtatojn - plimultigus la nombron de aktivaj esperantistoj. Koncernaj spertoj en Hungario montras, ke grandparto de homoj ja lernas Esperanton pro la oportuno, ŝpari tiamaniere tempon kaj energion dum la akirado de diplomo, sed ne vidas bezonon poste apliki ĝin.

Sincere salutas,
Peter Hauser
molnar
molnar diras:
2005-08-21 09:55
CxU EUROPANOJ AU EUROPEEROJ?

La renkontigxo de du pintaj reprezentantoj de EU lau mi meritas la atenton de ne nur la esperantistaro,ecx tiun de cxiuj respondecplenaj homoj cxu en Europo ,cxu en mondskale por igi nian vivokvaliton kaj -lokon pli bona,racia,agrabla.

Sen detala analizo kaj troigo mi sentas kaj opinias ilian kunvenon
en si mem signifa,grava okazintajxo.
La aperinta artikolo entenas multajn abundajn pensojn kaj konkludeblecojn,el kiuj por mi la plej grava estas la sekvindaj pensmaniero kaj sinkonduto de la intertraktantoj.Kial?
Cxar s-ro J.F.sxajne kredinte "ke M.H.volas enkonduki Esperanton kiel oficialan lingvon de la EU" kaj "tuj refutinte kiel apenau realigeblan",post la ekkono de la esencaj direndoj fakte argumentitaj de la partnerino,s-ro "traktis serioze" kaj fine "aludis,ke EU povus arangxi internacian konferencon pri la temo."

El retorika vidpunkto-tiu de la argumentoj de la konvinka parolo/prelego-realigxis la dezirinda kaj la racia diskuto,ili ambau trafis la celon,respektante unu la alian kaj la faktojn,kio nuntempe ofte okazas alimaniere,intermiksante la disputon kaj la kverelon.

Do,surbaze de la artikolo por mi ambau reprezentantoj distingigxis per siaj noblaj valoroj,lau mi ili vere estas europeeroj,ecx en pli vasta senco de la vorto agemaj farind/endscipovaj mondcivitanoj,ne nur europanoj,vivantaj cxi-kontinente au aliloke,sed pensantaj averagxhome.Mi estas profunde konvinkita pri tio,sed povas okazi,ke mi eraras.

Mi ne kasxas la intencon :estas dezirinde akiri pli da racie,ekonomie,celkonscie pensantajn homojn-europeerojn-por kiel eble dum pli mallonga tempo solvi la gxis nun ne solvitajn,sed solvendeblajn problemojn,inter ili lingvajn kaj financajn.
Se,ekzemple konstante plialtigxas la kostoj de la traduka servo,
kiamaniere la koncernita estraro povos plibonigi la vivkvaliton de siaj civitanoj ?Se iu ajn scias,bonvolu mun informi.
Se la kialoj estas klaraj,la celoj etingeblaj,kial bezonas plu analizi la aksiomon?

Sukcesplenan laboron,bonegan sanon,multegajn sukcesojn mi deziras al la estimataj gesinjoroj

Kun respektplenaj salutoj:
Molnár László
molnar
molnar diras:
2005-08-25 09:30
Cxu bezonas pliaj argumentoj?

Estimataj Gelegantoj!

Kun granda gxojo mi povas konstati,ke nuntempe pli kaj pli ofte temas pri la lernofaciliga rolo de Esperanto

Pri la temo opiniis s-ro Jouko Lindstedt kaj s-ro Jens S. Larsen,
sed gxi estis menciita dum la renkontigxo de du pintaj reprezentantoj de EU-s-ino Malgorzata Handzlik kaj s-ro Jan Figel.

Sciante la procezon de la pruvado gxenerale kaj tiun de la scienca mi simple aldonas la subajn por ke cxiuj povu decidi:cxu la propedeutikaj valoroj de Esperanto bezonas pliajn pruvadojn,cxu ne.

La pli ol 100-jara funkciado de la Zamenhofa lingvo,la multnombra fakliteraturo,la personaj spertoj kaj la rezultoj de la eksperimentoj pruvas,ke Esperanto havas multon de propedeutikaj valoroj.
Elstaraj sciencistoj,inter ili autoritataj lingvistoj estas de la sama opinio.
Plue:la rezultoj de la vocxdonado pri la komuna lingvo de la mondo
estas minimume pripensindaj.
Temas pri tio,ke cxiuj el la tuta mondo povas vocxdoni por t.n. grandaj lingvoj kaj artefaritaj lingvoj.
Sen komento:oni povas konstati,ke la rezulto favore al Esperanto estas triobla de la angla.Cxu la rezulto estas hazarda?
/Vidu:www.freewebs.com/international-languages/

La praktiko okulvideble ,konstante montras la vivokapablon,uzeblecon de Esperanto.
Kaj fine:la antaunelonge finigxinta UK en Vilno estas,lau mi bonega pruvo de la valoroj de Esperanto.

Cxu bezonas pliaj argumentoj por pruvi unikajn valorojn de Esperanto au estas dezirinde antauenigi la aferon anstatau hardefendadi?

Cxe ni cxi-kaze ofte citas:"La morto de la ago estas skrupulacxado."