Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / "Esperanto ricevu egalajn rajtojn"

"Esperanto ricevu egalajn rajtojn"

de Redakcio Laste modifita: 2005-07-09 09:46
En letero transdonita al Ján Figeľ, komisionano de EU, la esperantista EU-parlamentano Małgorzata Handzlik argumentas, ke lernado de Esperanto faciligas lernadon de aliaj lingvoj. Ŝi proponas, ke EU garantiu al ĉiuj civitanoj la rajton studi kaj ekzameniĝi pri Esperanto. Ni publikigas la tutan tekston de la letero, kiu estis transdonita okaze de la rekontiĝo de Małgorzata Handzlik kun Ján Figeľ la 5-an de julio.
Altestimata Sinjoro
Ján Figeľ
La Komisionano de Eŭropa Unio
Pri Kulturo


Mi ŝatus rimarkigi Vin pri unu aspekto de la multlingveco de Eŭropa Unio. Nun la oficialaj, samrajtaj lingvoj de EU, kiuj estas 21, donas kune 420 tradukdirektojn, se necesas tradukojn el ĉiu lingvo al ĉiu alia. Tia situacio okazas ekzemple en Eŭropa Parlamento. Ne mirigas do la fakto, ke tia monstra nombro da eblaj konektoj fakte rezultas per diskriminado de certaj lingvoj favore al la aliaj. En praktiko ĉiuj lingvoj perdas sian rolon, nur la angla iĝas pli kaj pli potenca, kio ofendas la unian principon pri egalrajteco de ĉiuj lingvoj.

Krome tia situacio iĝas danĝera por ĉiuj aliaj lingvoj. Bedaŭrinde la rekomendo, ke ĉiu civitano de EU lernu minimume du fremdajn lingvojn ne malgrandigos la diskriminacion. La investo lerni fremdan lingvon estas kalkulata ne per horoj, sed per jaroj. Ne helpas la fakto, ke la duan lingvon oni povas ellerni ŝparante ĝis 40% da tempo. Plej multaj homoj ne povas ĝui la premion de dua aŭ tria fremda lingvo, ĉar ili neniam ellernos sufiĉe bone la unuan. Reala situacio estas, ke preskaŭ ĉiuj provas iel ellerni la anglan. Plurfoje mi vidis junajn polojn kaj slovakojn, kiuj ne konsciaj, kiom proksimaj estas iliaj propraj lingvoj provis diskuti pri Janosik en balbuta angla. Post kelkaj minutoj mankis kaj vortoj kaj intereso.

La premion de la dua fremda lingvo relative facile povas ĝui la hungaroj. Ilia leĝo, verŝajne la unusola en EU, permesas studi Esperanton kadre de la ŝtata eduksistemo kaj ekzameniĝi pri ĝi ĉe ŝtataj instancoj, lernejoj kaj universitatoj. Esperanto estas modela kaj regula lingvo, kiun oni povas ellerni pli-malpli sesoble pli rapide ol ceterajn naciajn lingvojn, do post unujara lernado (du horojn semajne) lernintoj sufiĉe bone regas la lingvon parole kaj skribe.  Oni povas profiti propedeŭtikan funkcion de Esperanto en lernado de fremdaj lingvoj. Pluraj eksperimentoj okazintaj inter la aliaj en Germanio, Francio, Aŭstrio, Slovenio pruvis, ke pro la efekto de dua fremda lingvo lernantoj, kiuj dum unu jaro lernis Esperanton kaj dum tri postaj alian fremdan lingvon konis avaraĝe pli bone la fremdan lingvon, ol la lernantoj, kiuj lernis nur ĝin dum kvar jaroj, krome ili konservas konon de Esperanto. La fenomenon skizas la desegno:

El ĝi evidentiĝas, ke post kvar jaroj juna hungaro, kiu komencis lernadon de fremdaj lingvoj per Esperanto, krom ĝin konas pli bone la anglan ol lia amiko en aliaj landoj, kiu ne rajtas procedi same. Krome la hungaro pli rapide lernos la trian lingvon ol lia amiko la duan.

Leĝoj de verŝajne ĉiuj landoj de EU krom Hungario diskriminacias siajn civitanojn kaj malpermesas al ili elekti studadon de Esperanto kadre de normala ŝtata eduksistemo kaj ekzameniĝi pri ĝi samrajte kiel ĉe la aliaj lingvoj.

Mi proponas samrajtigi ĉiujn civitanojn de EU kaj rekomendi al la membroŝtatoj permesi al la civitanoj studi kaj ekzameniĝi pri Esperanto laŭ samaj rajtoj kiel ĉiuj aliaj naciaj lingvoj.

Laŭ mi la rekomendo:
  1. donos al ceteraj civitanoj de EU la samajn rajtojn, kiujn ĝuas hungaroj, pri libera elekto de la studataj lingvoj
  2. en pluraj kazoj povus reale funkciigi la principon de egalrajteco de ĉiuj naciaj oficialaj lingvoj.
Mi volas substreki, ke mi ne postulas specialajn rajtojn por Esperanto, aŭ homoj, kiuj parolas la lingvon, sed kontraŭe per la rekomendo mi intencas egaligi rajton elekti la lingvon por studi.

Se Vi bonvolos ekinteresiĝi pri la egalrajteco de la lingvoj libera elekto de la lingvo por studi mi volonte prezentos al Vi:
  • informon pri hungara ekzamensistemo pri fremdaj lingvoj,
  • raporton faritan de Kibernetika Instituto en Padeborn, kie prof. Helmar Frank gvidis la eksperimenton pri instruado de Esperanto kiel propedeŭtiko de lingvoinstruado.

Sincere

Małgorzata Handzlik
Membro de Eŭropa Parlamento

arkivita en:
redakcio
redakcio diras:
2005-07-13 21:37
Respondo de Jerzy Hanzlik pri la lingvo uzita dum la renkontiĝo: Mi kaj Margareta loĝas 30 km de la pola/slovaka landlimo. Ni kune pasigis en Slovakio dum diversaj periodoj plurajn monatojn. Ni parolas sufiĉe bone la slovakan kaj komprenas praktike ĉion. Figeľ evidente bone komprenas la polan. Cetere la ambaŭ lingvoj estas tre parencaj. Dum la renkontiĝo funkciis du lingvoj: Figeľ parolis slovake kaj Margareta slovake kaj pole. Ili ambaŭ komprenis unu la alian sen ajna problemo.
redakcio
redakcio diras:
2005-07-13 21:38
Iu petis afiŝi la slovakan tekston de la letero, kaj poste atentigis, ke en la slovaka teksto mankis unu frazo. Mi bedaŭrinde akcidente forviŝis tiujn komentojn, kiam mi volis aldoni la informon pri la lingvo uzita dum la renkontiĝo. Mi petas la demandinton refoje aldoni siajn komentojn, kaj pardonpetas pro la fuŝo. Pri la mankanta frazo la redakcio scias nenion, ambaŭ tekstoj venas rekte el la sekretariejo de s-ino Handzlik.

Jen la slovaka teksto de la letero:

---

Veľavážený pán
Ján Figeľ
komisár Európskej únie
pre kultúru



rada by som Vás upozornila na jeden aspekt mnohojazykovosti Európskej únie. Teraz oficiálne, rovnoprávne jazyky EÚ, ktorých je 21, tvoria spolu 420 tlmočníckych smerov, ak je potrebné tlmočiť z jazyka do jazyka. Táto situácia nastáva napríklad v Európskom parlamente. Neudivuje teda skutočnosť, že takýto ohromný počet možných spojení fakticky umožňuje diskriminovanie určitých jazykov v prospech iných. V praxi všetky jazyky strácajú svoju úlohu, len angličtina stále viac a viac zvyšuje svoj potenciál, čo porušuje princíp Únie o rovnoprávnosti všetkých jazykov.

Okrem toho táto situácia sa stáva nebezpečnou pre všetky ostatné jazyky. Bohužiaľ odporúčanie, aby sa každý občan EÚ naučil minimálne dva cudzie jazyky, nezmenší diskrimináciu. Investícia učiť sa cudzí jazyk je kalkulovaná nie v hodinách, ale v rokoch. Nepomáha ani skutočnosť, že druhý jazyk sa dá naučiť s úsporou až 40 % času. Väčšina ľudí sa nemôže tešiť zo znalosti druhého alebo tretieho cudzieho jazyka, pretože oni sa nikdy nenaučia dosť dobre jeden. Viackrát som videla mladých Poliakov a Slovákov, ktorí si neuvedomovali, ako blízke sú ich vlastné jazyky a pokúšali sa diskutovať o Jánošíkovi v koktavej angličtine. Po niekoľkých minútach chýbali slová a záujem.

Zo znalosti druhého cudzieho jazyka sa relatívne ľahko môžu tešiť Maďari. Ich zákon, pravdepodobne jediný v EÚ, umožňuje študovať esperanto v rámci štátneho vzdelávacieho systému a urobiť si z neho skúšky na štátnych inštitúciách, školách a univerzitách. Esperanto je modelový a pravidelný jazyk, ktorý sa dá naučiť viac-menej šesťkrát rýchlejšie ako ostatné národné jazyky, teda po jednoročnom učení sa (dve hodiny týždenne) žiaci dostatočne dobre ovládajú jazyk slovom a písmom. Je možné využiť propedeutickú funkciu esperanta pri učení sa cudzích jazykov. Viaceré experimenty, ktoré sa uskutočnili medzi inými v Nemecku, Francúzsku, Rakúsku, Slovinsku dokázali účinok druhého cudzieho jazyka. Žiaci, ktorí sa počas jedného roka učili esperanto a počas troch nasledovných rokov ďalší cudzí jazyk, vedeli v priemere lepšie cudzí jazyk než žiaci, ktorí sa učili len cudzí jazyk štyri roky. Okrem toho si zachovali znalosť esperanta. Túto skutočnosť naznačuje kresba:

/---/

Z neho je zrejmé, že po štyroch rokoch mladý Maďar, ktorý sa začal učiť cudzie jazyky pomocou esperanta, okrem neho vie lepšie angličtinu ako jeho priateľ v iných krajinách, ktorý nemá právo postupovať rovnako. Okrem toho Maďar sa rýchlejšie naučí tretí jazyk než jeho priateľ druhý.

Zákony pravdepodobne všetkých krajín EÚ okrem Maďarska diskriminujú svojich občanov a nedovoľujú im zvoliť si štúdium esperanta v rámci normálneho štátneho vzdelávacieho systému a robiť z neho skúšky ako pri ostatných jazykoch.

Navrhujem zrovnoprávniť všetkých občanov EÚ a odporučiť členským štátom, aby dovolili občanom študovať a robiť skúšky z esperanta podľa rovnakých práv ako z iných národných jazykov.

Podľa mňa odporúčanie:
1.dá ostatným občanom EÚ rovnaké práva, ktorým sa tešia Maďari, na slobodný výber študovaných jazykov,
2.vo viacerých prípadoch by mohol skutočne fungovať princíp rovnoprávnosti všetkých národných oficiálnych jazykov.

Chcela by som podčiarknuť, že nepožadujem špeciálne právo pre esperanto, alebo ľudí, ktorí hovoria týmto jazykom, ale naopak prostredníctvom odporúčania mám v úmysle zrovnoprávniť výber jazykov pre štúdium.

Ak Vás zaujme rovnoprávnosť jazykov, slobodný výber jazyka pre štúdium ochotne Vám poskytnem:
-informáciu o maďarskom skúšobnom systéme pre cudzie jazyky,
-správu vypracovanú Kybernetickým inštitútom v Paderborne, v ktorej Prof. Helmar Frank viedol experiment vyučovania esperanta ako propedeutiku jazykového vyučovania.

Úprimne,

Małgorzata Handzlik
členka Európskeho parlamentu
mateno
mateno diras:
2005-09-20 22:27

fakte mi petis pri la slovaklingva versio, kaj aliiu mia samlandano trovis la mankantan frazon; jena frazo ne troviĝas en la slovaklingva teksto: "Reala situacio estas, ke preskaŭ ĉiuj provas iel ellerni la anglan."