Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Redaktoro de Libera Folio iĝis "persona non grata"

Redaktoro de Libera Folio iĝis "persona non grata"

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2008-04-11 11:37
[Oktobro 2004] La nova organizaĵo kun la nomo Feminisma Esperanta Movado en sia unua publike disvastigita decido deklaris la redaktoron de Libera Folio "persona non grata". Ni publikigas la tutan deklaron de FEM.
Pli pri la okazaĵo legu en nia artikolo

Pli pri Feminisma Esperanta Movado legu en niaj artikoloj

Bela versio de la komuniko por enkadrigo troviĝas jen




La Komitato de Feminisma Esperanta Movado, kunsidanta en Bazelo la 2an de
oktobro 2004,

leginte
la diversajn tekstojn pri FEM sub la responso de s-ro Kalle Kniivilä, redaktoro de "Libera Folio";

rimarkinte
ke jam en junio 2004 s-ro Kniivilä kontaktis gec-anojn Kaiser kun la celo ne informadi pri feminismo, sed kalumnii aliajn personojn kaj organizojn, kaj tial gec-anoj Kaiser fine rifuzis la aperigon de intervjuo;

konstatinte
ke s-ro Kniivilä neniam aperigis efektivan intervjuon al iu ajn pri FEM, sed nur mistorde plukis ie kaj tie frazojn;

emfazinte
ke s-ro Kniivilä neniam kontaktis rekte por intervjuo au klarigo la prezidantinon de FEM;

denuncinte
la arogantecon lau kiu s-ro Kniivilä rilatis kun FEM, interalie atribuante al HeKo (kiu estas distribuanto de gazetaraj komunikoj) la responson pri gazetara komuniko kiu venis el la prezidantino de FEM (lia titolo "HeKo draŝas Kalle Kniivilä" devus esti "FEM draŝas Kalle Kniivilä");

DEKLARAS
s-ron Kalle Kniivilä "persona non grata" ĉe la Feminisma Esperanta Movado,

informonte
ĉiun establon aliĝintan al la Pakto por la Esperanta Civito pri la supra deklaro.

unuanime aprobis kaj subskribis

Marie-France Conde Rey, Alga Guernieri, Anna Lászay

arkivita en:
rdmiller3
rdmiller3 diras:
2006-03-21 23:10

Kial ia Esperanto-Movado devas uzi latinan terminon?

Eble ili legas tro multe da "Harry Potter" romanoj. Ĉu Sinjoro Kalle Kniivilä nun havas putrantajn verukojn?