Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Tišljar: la angla fortiĝas en la Eŭropa Unio

Tišljar: la angla fortiĝas en la Eŭropa Unio

de Redakcio Laste modifita: 2005-07-09 10:04
Multaj esperantistoj entuziasmas pro la nova oficiala statuso de la irlanda lingvo en EU kaj pro la plialtigo de la statuso de regionaj lingvoj. La Eŭropa Unio nun havas 21 plene oficialajn lingvojn, kaj preskaŭ nekalkuleblan kvanton da lingvoj, kiuj povos esti uzataj en la Eŭropa parlamento. Tamen la ĉiama multiĝo de formale oficialaj lingvoj povas en la praktiko fortigi la pozicion de la grandaj lingvoj en la instancoj de EU. "Komence ĝi utilas al la plifortigo de la angla kaj malplifortigo de la franca. En pli longdaŭra perspektivo ĝi utilas por Esperanto, se komenciĝos ribeloj kontraŭ la premoj de la angla", opinias Zlatko Tišljar.
La 13-an de junio en Luksemburgio oni anoncis decidon, kiu igas la irlandan lingvon la 21-a plene oficiala lingvo de la Eŭropa Unio. Laŭ unuaj informoj, la traduka servo ricevos tridek novajn postenojn por  prizorgi la irlandan lingvon. La tradukkostoj altiĝos je 3,5 milionoj da  eŭroj jare. La oficiala statuso de la irlanda lingvo ekvalidos la 1-an de januaro 2007.

Alia decido publikigita samtempe koncernis la statuson de la tiel nomataj "regionaj lingvoj", kies pozicio en la lingva hierarkio de EU antaŭe estis malklara. La plej granda el la "regionaj lingvoj" estas la kataluna, kiun parolas milionoj da homoj ĉefe en nord-orienta Hispanio, sed la decido efektive koncernas ĉiujn lingvojn, kiuj havas leĝe difinitan statuson ie ajn en iu membroŝtato de EU.

La nova decido ebligas al EU-civitanoj turni sin al EU-institucioj en regionaj lingvoj "tiaj kies statuson rekonas la konstitucio de la koncerna membroŝtato sur tuto aŭ parto de sia teritorio, aŭ kiel nacian lingvon". Ĉiujn rilatajn kostojn, eĉ malrektajn, portos la membroŝtatoj, kaj ili ĉion praktike aranĝos. Aliflanke, en kunsidoj de la Eŭropa konsilio kaj de la Eŭropa parlamento oni rajtos, post antaŭsciigo, paroli regionlingve kaj esti interpretata.

Ni demandis al István Ertl, komitatano de UEA kaj tradukisto ĉe la Eŭropa Unio, kion li opinias pri la pliigo de la oficialaj lingvoj kiel esperantisto kaj tradukisto.

- El ambaŭ vidpunktoj mi tre ĝojas pri tiu paŝo al iom pli kompleta rekono de la lingva bunteco eŭropa. Sed ni ne forgesu ke en EU oni parolas multe pli ol 21 lingvojn. Kaj ni prenu kiel lecionon: eble la lingva politiko iam evoluos ĝis tia nivelo ke, post regionaj lingvoj, EU rekonos eĉ Esperanton - sed en tiu kazo ĝi sendos la fakturon al Roterdamo, komentas István Ertl.

Pli serioze, laŭ István Ertl la agadon de UEA kaj Eŭropa Esperanto-Unio en EU malhelpas la manko de klare difinita lingvopolitiko. Ne klaras, kian rolon por Esperanto proponas UEA kaj Eŭropa Esperanto-Unio.

Laŭ Renato Corsetti, la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, la afero estas  preskaŭ simpla.

- Tre simple, laŭ mi, se oni vere respektas ĉiujn lingvojn kaj oni ne volas doni superan "internacia" rolon al unu el ili (hieraŭ la franca, hodiaŭ la angla, morgaŭ la ĉina) oni ne povas ne veni al Esperanto aŭ al alia planlingvo. La afero ne estas en la realo tiel simpla kaj rekta, sed tamen iu plia ebleco por Esperanto ekzistas.

Zlatko Tišljar, la sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio, la nova decido de EU estas unuflanke bonveniginda, sed aliflanke ĝi eĉ pli fortigas la pozicion de la angla:

- La pligrandigo de la nombro de la oficialaj lingvoj en EU je 21 kaj duonoficiala statuso de pliaj lingvoj signifas nur plian paŝon en la proceso ebligi al ĉiuj lingvoj en EU formale egalrajtan statuson pri kio ni devus ĝoji. Estas aro da lingvoj en la nuna EU kiuj ankoraŭ atendas sian vicon kaj nun ili ricevis novan esperon.

- Aliflanke tio ĉiam pli komplikigas la komunikadon en EU kaj kompreneble multekostigas la tradukservojn. Tio estas vento en la velojn de la angla. Ju pli multaj oficialaj lingvoj, des pli klare ke necesas unu komuna, nature - la angla, kiu ja jam  havas praktike tiun rolon. Post kiam la angla fortiĝos neoficiale kiel praktika komuna lingvo estos nur unu paŝo ĝis la voĉoj por oficialigi tiun staton estos ĉiam pli fortaj. La ŝancoj ke tio ŝanĝiĝu estas du:  aŭ iuj el la landoj komencos ribeli pro tia statuso de la angla aŭ la premo evoluigi la eŭropan identecon (pro la nuna krizo la bezono pri tio ĉiam pli evidentas) postulos ke oni trovu neŭtralan lingvon kiel signon de la eŭropa identeco.

Kian rolon vi povus vidi por Esperanto en EU?

- Mi vidas efektive la ŝancon por Esperanto nur en EU. Nur ĝi estas potenca ŝtatkreaĵo kiu ne havas solvita sian komunan identecon kaj identecan lingvon. Ĝi nepre bezonas tion. Kaj ĝi logike devus baldaŭ komenci konsciiĝi pri la nepreco de neŭtrala identeca lingvo. Ekster EU nenie estas tiaj tendencoj kaj reala premo serĉi lingvan solvon por sia identeca problemo. Se oni komprenos tion, Esperanto povus fariĝi la ĉefa lingvo de EUropo kaj konkurenca al la angla por la internacia monda uzo. Sed tio estas realisma post dudeko aŭ pli da jaroj.

Resume, ĉu laŭ la oficialigo de ĉiam pli multaj lingvoj en EU povus iel utili al Esperanto?


- Komence ĝi utilas al la plifortigo de la angla kaj malplifortigo de la franca. En pli longdaŭra perspektivo ĝi utilas por Esperanto, se komenciĝos ribeloj kontraŭ la premoj de la angla.

Peter
Peter diras:
2005-07-24 20:32
Estimataj,

la temlinio de mia komento tute ne estu provoka. De jaroj ni sendas leterojn, instigas al esploroj (kiuj nur malofte estas vere serioze faritaj) kaj deziras decidon, ke Esperanto estu - anstataŭ la angla - la unua lingvo por la internacia komunikado ne nur en EU. Min multe mirigas, ke ĉiuj tiuj klopodoj estas entreprenataj de multaj tre seriozaj gesamideanoj, spite al la fakto, ke Esperanto pro manko de sufiĉe evoluita fakterminaro en multe tro multe da kampoj nun ne povas okupi la postulitan lokon.
Kiu ne povas aŭ volas kredi tion, simple imagu, ke ŝi/li estus ek de sekva tago devigata komuniki kun kolegoj kaj klientoj pri ĉiu ajn bezonata temo senescepte nur esperantlingve. Vi ne estas sufiĉe kapabla esperantist(in)o? Sed kiu estas? Do bonvolu almenaŭ preni vortaron kaj serĉu la fakterminojn, kiujn Vi uzadas ĉiutage.
Sed kiaj estas multaj niaj fakvortaroj? La enceklopedia vortaro de Eugen Wüster: eldonita estas unuaj tri partoj ĉe "Ferdinand Hirt und Sohn" Leipzig, ĝis nun ne forvenditaj 500 ekzempleroj, la cetera manuskripto troviĝas en IEM. En ĝi kaj la proksimume samtempe eldonita maŝinfaka vortaro troveblas grandparto de la nocioj pri metalprilaborado kaj maŝinkonstruado.

Oficiala lingvo signifas, ke en ĝi eblas solvi ĉiujn aperantajn problemojn. Mi ne riproĉas al iu ajn, ne koni la situacion rilate al fakterminaro ekster la propra profesio. Sed, se ĉiu lingve kapabla esperantisto uzus Esperanton ne nur por feriadi, korespondi kaj kongresumi, jam multe pli estus solvita. Ekzemple fervijistoj, komputilistoj kaj forstistoj jam pruvis per siaj elstaraj kaj ampleksaj vortaroj, ke Esperanto estas pli ol nur bela hobio.

Istvan Ertl kiel profesia tradukisto devas tre bone scii, ke tradukisto pro la abundo de la plenumendaj taskoj devas koni grandparton de la bezonata leksiko parkere, por foliumadi en vortaroj tute mankas la tempo. Des malpli ni rajtas supozi, ke tradukisto trovu mankantan terminon enkadre de kuranta laboro.

Aldoniĝas plia aspekto de la afero: pro vere tre bonaj kaŭzoj esperantistoj respektas la Zamenhofan fundamenton. Se iu ajn ŝtata aŭ europa instanco okupiĝos pri la plievoluo de la lingvo, tiu fajfos - kiel montriĝis tio dum la diskutoj pri la reformo de la germana ortografio - al la opinio de iu ajn persono ekster la koncerna komisiono.

Sincere salutas,
Peter Hauser