Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Eŭropa Esperanto-Unio registrita, papera bulteno malaperas

Eŭropa Esperanto-Unio registrita, papera bulteno malaperas

de Redakcio Laste modifita: 2005-07-13 00:10
Finfine, post multjara neoficiala ekzisto, Eŭropa Esperanto-Unio ricevis oficialan juran statuson en Belgio kaj povos funkcii kiel vera organizaĵo. Tamen, por ŝpari monon, la organo de la asocio nun ĉesos aperi surpapere, kiel aldonaĵo al La Ondo de Esperanto.
Eŭropa Esperanto-Unio estis fondita en 1977 dum la UK en Rejkjaviko. Eĉ pli frue, nome en la Eŭropa Esperanto-Kongreso en Luksemburgo en 1973, estis fondita la antaŭulo de la nuna Brusela Komunikad-Centro, la tiama Eŭropa Esperanto-Centro.

EEC dekomence troviĝis en Bruselo. Ĝi estis funkciigata de manpleno da eŭropistoj, kiuj baldaŭ eksentis "bezonon de pli firma organiza bazo", kio kondukis al la fondo de EEU. Post tio EEC dum iom da tempo plu funkciis kiel oficejo de EEU.

Okazis klopodo reaktivigi Eŭropan Espranto-Union en Verona, Italio en 1992, kaj denove en Stuttgart, Germanio en 1997. La agado de la organizaĵo tamen estis sporada kaj neorganizita, kaj ĝis nun la asocio kaj ĝia statuto ne estis jure registritaj.

En la eŭrop-unia Esperanto-kongreso  en Bilbao, aŭtune de 2004, la komitato de EEU post longaj diskutoj akceptis novan statuton, kiu laŭplane devis esti registrita en Belgio ĝis la fino de la jaro 2004. La registrado daŭris pli longe ol atendite, sed nun la proceso estas preskaŭ finita, laŭ informoj de EEU. Mankas nur publikigo de la nova statuto en la belga ŝtata gazeto.

La nuna Eŭropa Esperanto-Unio celas esti kunlabora organo por la landaj asocioj de UEA en la Eŭropa Unio, sed ne ĉiuj landaj asocioj membras en EEU. Laŭ la nova statuto, la decida organo de EEU estas la ĝenerala asembleo, en kiu ĉiu membra asocio havas unu reprezentanton. La nova asembleo  estas vokita al sia unua kunsido en Vilno la 26-an de julio, kadre de la Universala Kongreso de Esperanto.

De marto 2004 la oficiala organo de EEU, Eŭropa Bulteno, aperadis kiel aldonaĵo de la rusia periodaĵo La Ondo de Esperanto. Tio tamen iĝis tro kosta por EEU, kaj la somera numero de Eŭropa Bulteno, (suplemento al la julia La Ondo de Esperanto) estas la lasta surpapera numero. La sekva, septembra numero estos publikigita nur rete, anoncas Vesna Obradović en Eŭropa Bulteno.
arkivita en: