Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Mono de esperantistoj malaperis en Bruselo

Mono de esperantistoj malaperis en Bruselo

de Redakcio Laste modifita: 2005-03-17 14:29
La Brusela Komunikad-Centro de Eŭropa Esperanto-Unio ĉesos ekzisti la 1-an de majo. La nova direktoro de BKC, kiun nun serĉas EEU, laboros hejme kaj ne bezonos loĝi en Bruselo. Ne klaras, kiom oni pagos al la direktoro, nek de kie oni prenos la monon. Jam nun en la konto de BKC mankas pli ol 16.000 eŭroj, ĉar la respondeculoj elspezis monon kiu ne ekzistis. Ankaŭ Eŭropa Esperanto-Unio oficiale daŭre ne ekzistas, ĉar la registriĝo ankoraŭ ne estas finita.
La 1-an de majo finos sian deĵoradon la nuna direktoro de la Brusela Komunikad-Centro de Eŭropa Esperanto-Unio, Marko Naoki Lins. Tial EEU nun serĉas lian posteulon, sed ne estas klare, el kiu mono oni pagos al la nova direktoro. Unu tagon antaŭ la limdato estis du kandidatoj por la posteno, rakontas Zlatko Tišljar, sekretario de EEU. (Poste aperis du pliaj kandidatoj.)

Fizike la Brusela Komunikad-Centro ĝis nun troviĝis en la hejmoj de la deĵorantoj. La nova direktoro ne devos loĝi en Bruselo, do la "Brusela" oficejo de Eŭropa Esperanto-Unio iĝos eĉ pli virtuala ol ĝi estis ĝis nun.

"Principe vi laboras per via propra komputilo, kiu havu aliron al rapida interretkonekto. Sed vi  estu ankaŭ preta foje vojaĝi kaj en kazo de neceso translokiĝi ekzemple al Bruselo", skribas Eŭropa Esperanto-Unio en la dung-anonco. Sed efektive ne temas pri dungo: "Ni  ofertas ĉiumonate netan honorarion. Tio signifas ke EEU ne dungas vin, sed pagas por  realigo de projektoj. Vi devas mem zorgi pri adekvataj sociaj asekuroj kaj pri pagado de  eventualaj impostoj", skribas EEU.

Laŭ la planoj de EEU la nova direktoro devus labori tuttempe, kaj uzi duonon de sia labortempo por "gazetaraj taskoj kiel afiŝado en la retlisto  REAGO de esperanto-rilataj artikoloj en amaskomunikiloj kaj klopodado prezenti  Esperanton al la amaskomunikiloj". Krome la direktoro devus okupiĝi pri lingvopolitika agado en la Eŭropa parlamento kaj en la membroŝtatoj de EU. Kiel eblos rilati kun la Eŭropa parlamento, ne ĉeestante en Bruselo, ne klaras.

La nova direktoro devos laŭ la anonco de EEU interalie havi tre bonajn sciojn pri komputiloj kaj interreto, kaj kapabli redakti hejmpaĝojn. Tiaj scioj evidente estas bezonataj, ĉar la nunaj respondeculoj de Eŭropa Esperanto-Unio du tagojn antaŭ la limdato eĉ ne sukcesis afiŝi la dung-anoncon en publike atingebla retejo.

La petoj pri la nova posteno devas atingi EEU-n plej laste la 15-an de marto 2005, sed ankoraŭ la 13-an de marto en la retejo de Brusela Komunikad-Centro troviĝis nenia spuro pri la proponata posteno. Tamen ja troviĝas priskribo pri la agado de BKC: "Eŭropa Esperanto-Unio kaj ĝia Brusela Komunikadcentro de pluraj jaroj efektivigas profesian kaj altkvalitan politikan kaj informan agadon en Eŭropo." Samloke EEU ankaŭ petas esperantistojn subteni la altkvalitan informadon, pagante duonan procenton el sia jara enspezo al kasisto de EEU plej laste la 30-an de novembro 2003.

Evidente la elspezemo de la Brusela Komunikad-Centro estis pli granda ol la malavareco de la esperantistoj, ĉar fine de 2004 la respondeculoj konstatis, ke en la monujo estas ne nur nulo, sed minuso de pli ol 2.000 eŭroj. Konstati tion estis ne tute simple, ĉar ĝis nun nek EEU nek BKC havas propran bankkonton.

- La nova estraro devus almenaŭ havi nulan starton. Sed ni havas minuson, dank' al tio ke BKC elspezis iom da mono pli ol fakte estis je dispono. La situacion jam dum pluraj monatoj klopodas deĉifri provizora kasistino kaj vicprezidantino sinjorino Flory Witdoeckt. Ŝajnas ke la stato la unuan de januaro estis 2-3.000 eŭroj minusaj. Sed ni ne volas kulpigi iun ajn pro tio, skribas la sekretario de EEU Zlatko Tišljar al respondeculo de unu landa asocio de EEU.

Anstataŭ kulpigi iun pri la situacio, la estraro de EEU decidis denove peti subtenon de individuaj esperantistoj. Pri tio miras la demisiinta kasisto de EEU, Johan Derks, kiu konstatas ke mankas pli ol 16.000 eŭroj. Por komparo indas mencii, ke la sumo de donacoj ricevitaj de individuaj esperantistoj post la granda kampanjo en la jaro 2003 estis 38.000 eŭroj. Preskaŭ duono el tiu sumo do mankas.

- Laŭ la antaŭvidita de mi buĝeto por 2005 devus esti saldo de 14.100 eŭroj. Kiel tio eblas? Oni ja klopodas resti ĝentila, sed tamen estraro kiu petas monon de asocioj kaj individuoj sen havi iun strategion, iun stiradon de laboro liverenda de siaj dungitoj kvazaŭ deziras kraŝi, Johan Derks skribas en diskutlisto de EEU.

La kaosa situacio pri la financoj de EEU parte dependas de tio, ke la organizaĵo estis kaj daŭre estas formale neekzistanta. La asocio funkciis surbaze de neformala kunlaboro de landaj asocioj kiuj pagis kotizojn al diversaj kontoj ĉe UEA kaj Flandra Esperanto-Ligo.

- La efektiva registriĝo de la asocio EEU okazos baldaŭ (ĉiuj dokumentoj estas transdonitaj al Brusela instanco kaj ni atendas la registropaperojn). Post tio ni malfermos nian bankkonton al kiu iros novaj financoj, skribas Zlatko Tišljar en letero sendita 3-an de marto.

La novaj financoj, pri kiuj esperas la estraro de EEU, temas interalie pri planataj projektoj por kiuj oni petas subvencion de la Eŭropa Unio. Tamen ankoraŭ la novaj financoj ŝajnas ĉefe hipotezaj.
arkivita en:
redakcio
redakcio diras:
2005-03-14 09:44
KION OKAZAS AL VI...? vi ne povas skribi ion pozitive en tia via foliaĉo? vere estas nekredebla afero! Vi ne havas alion por fari en via vivo?kompatinda homo!
gerqui
Gabriel
Gabriel diras:
2005-03-16 01:34
Miopinie Libera Folio estas elstara Esperanto-bulteno. Malkiel aliaj gxi estas realisme rilate al multaj aferoj, inkluzive de la EEU. Kaj cxiu rajtas je sia propra opinio - cxiuj ja opiniumu mem pri situacioj. Oni ne blindfidele kredu unu novajx-servon aux alian.

EEU estas bona fonto de euxropaj e-informoj ktp, sed gxi devas pli formaligxi kiel euxroponivela kampajno-grupo.
axel584
axel584 diras:
2005-03-14 15:55
Mi ŝatus gratuli vin pro viaj bonegaj artikoloj, mi ege ŝatas legi tian realan vidpunkton. Tio estas pli bone ol la kutimaj legaĵoj "Esperanto en mirlando"...

Plej amike,
Marcos
Marcos diras:
2005-03-15 18:45
Cxu la Libera Folio estas tute objektiva aux ne, gxia opinio certe estas bona kontrauxpunkto kontraux la ege malobjektiva "Esperanto" kaj similaj gazetoj.
Amike,
Marcos Cramer.
jukkap
jukkap diras:
2005-03-16 11:50
Daurigu vian informadon. Nur nun al mi farighis klara la situacio, kvankam mi jam legis plurajn retmesaghojn pri ghi.

Interese, ke jam aperis kandidatoj kvankam ech la salajro (monata rekomenco) ne estas fiksita.

salute

Jukka P.
pajo
pajo diras:
2005-03-23 19:01
Por nova direktoro de BKC kandidatiĝis 4 personoj. La definitavan elekton faros la estraro la 24an de aprilo dum la kunveno en Kolonjo. Tiam estos ankaŭ akceptita la raporto pri la laboro de EEU kaj BKC de 2002-2004 inkluzive de la financa raporto. Post la kunveno ni informos vin pri la stato kaj aperigos la raporton. Nun mi nur diru ke efektive ekzistas neniu financa minuso. Intertempe fluis ankaŭ sufiĉa mono por kovri la kostojn de la salajro de Marko Lins en la unuaj 4 monatoj de 2005. Ankaŭ sufiĉa mono estas garantiita por la jaro 2005 por laboro kvankam en sufiĉe malpli granda amplekso ol estis antaŭe.
Zlatko Tiŝljar, sekretario de EEU
Peter
Peter diras:
2005-04-23 23:43
kiel scias ĉiu librotenisto.
Grandparto de la esperantistoj spertas nuntempe abundiĝon de laboro, malkreskantajn enspezojn aŭ eĉ senlaborecon. Despli necesas, ke esperantaj funkciuloj zorge traktas la disponigitan monon, kiu ja ne falis de la ĉielo, sed venis el la poŝoj de ni ĉiuj. Problemojn oni ne solvas riproĉante ĵurnaliston, kiu rakontas pri ili.

Gravas same kiel ne transpaŝi kreditlimon, ke disponeblaj monrimedoj estas efektive kaj celkonscie uzitaj. Ankaŭ tiurilate estos la anoncita raporto interesa kaj ni esperas, ke ĝi estos publike alirebla.

Peter