Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / EEU volas fortigi eŭropan identecon

EEU volas fortigi eŭropan identecon

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2005-02-15 00:15
Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) volas uzi Esperanton por fortigi "eŭropan identecon" inter lernejanoj. Por tiu celo EEU iniciatis projekton, por kiu oni petos subvencion de Eŭropa Unio. Renato Corsetti kunlaboras pri la tasko kun Luís Ladeira ĉe EEU, sed mem Corsetti tamen ne volas ke Esperanto ligiĝu kun ia eŭropa identeco. "Por mi Esperanto estas kaj restas lingvo tutmonda", li diras. "Mi neniam aŭdis ke iu rifuzis studi la usonanglan ĉar ĝi estas la identeclingvo de Usono", komentas kritikojn la prezidanto de EEU, Seán Ó Riain.
La preparatan projekton oni nomas AKEL - Alternativa Komunikado inter Eŭropaj Lernejoj. Laŭ la planoj, lernejaj klasoj partoprenantaj en la projekto lernos Esperanton dum la daŭro de la tuta projekto,  kaj eklernos fremdajn eŭropajn lingvojn dum vizitoj ĉe partneraj klasoj en aliaj landoj.

Rajtas partopreni lernejaj klasoj ne nur el la landoj de EU, sed ankaŭ el Bulgario, Islando, Liĥtenŝtejno, Norvegio, Rumanio kaj Turkio - do landoj kun proksima kontakto al EU, aŭ kandidataj landoj. Por ke la projekto realiĝu, ĝi devas esti aprobita de naciaj agentejoj en almenaŭ tri malsamaj landoj, kie ankaŭ devas troviĝi lernejoj kiuj volas partopreni.

Ĝis nun aliĝis al la projekto unu lernejo en Italio kaj unu en Bulgario, do mankas unu. La kandidatiĝa periodo finiĝos fine de januaro 2005. Se la projekto efektiviĝos, ĝi ekfunkcios en septembro 2005 kaj daŭros dum du jaroj.

Laŭ la komisiito de EEU, Luís Ladeira, la projekto celas diskonigi la kulturojn de aliaj eŭropaj landoj inter lernejanoj, sed ankaŭ krei aŭ fortigi komunan eŭropan identecon ĉe ili.

- Enprofundigi la Eŭrop-civitanecon signifas kontakti kaj koni Eŭrop-kulturon. Por tio la projekto celas konigi kaj vivigi la historon kaj ĉiutagan vivon de la partoprenantoj, per interreto kaj per tio ke la partoprenantaj grupoj vizitos unuj ĉe aliaj. La uzo de Esperanto, kiel komuna lingvo, ankaŭ helpos al tiu celo, ĉar per komuna lingvo oni kreas taŭgan etoson por identeco, kvankam oni ne volas forŝovi la malsamecojn. Por tio kaj sur la retpaĝaro, kaj dum la vizitoj oni uzos ankaŭ naciajn lingvojn, rakontas Luís Ladeira.

EEU principe estas kuniĝo de tiuj Landaj Asocioj de UEA kiuj funkcias en Eŭropa Unio, kvankam ankoraŭ ne aliĝis asocioj el la novaj EU-landoj. La jura statusto de EEU estas neklara.

- S-roj Renato Corsetti kaj Seán Ó Ryan komisiis min okupiĝi pri la projekto kadre de EEU. La rolo de EEU ĝis nun estis aprobi kaj disvastigi la projekton per pluraj rimedoj.

En Libera Folio
Sebastian Hartwig kaj Gary Mickle forte kritikis strebadojn kunligi "eŭropan identecon" kaj Esperanton. Luís Ladeira tamen ne vidas problemon.

-Mi ne tute komprenas la vidpunkton de tiuj, kiuj kritikas eŭropisman agadon. Mi pensas ke EU bezonas komunan lingvon por krei identecon kaj mi pensas ke Esperanto estas la plej taŭga lingvo por tio.

Li ankaŭ ne kredas, ke enkonduko de Esperanto kiel la lingvo de Eŭropo malhelpus ke Esperanto estu agnoskita kiel monda lingvo.

- Male, tio helpus, ĉar tia ebleco "devigus" al lernado de Esperanto en la mondo, opinias Luís Ladeira.

Laŭ la prezidanto de EEU, Seán Ó Riain, ekuzo de Esperanto en Eŭropo povus esti unua paŝo survoje al tutmondiĝo:

- Mi ne vidas ian kontrauecon inter la europeco kaj la tutmondeco de Esperanto.  Iu ajn rolo por Esperanto kiel eŭropa identeclingvo estus granda atingo, kaj grava paŝo sur la vojo de tutmondigo.  Ni ne forgesu la zamenhofan "paŝo post paŝo", ni ne povas simple salti de la nuna stato al tutmondeco.  Mi neniam aŭdis ke iu rifuzis studi la usonanglan ĉar ĝi estas la identeclingvo de Usono.  Kial ni donu avantaĝon al la angla kiun ni rifuzas al Esperanto?  Se iu estonta politika de Ĉinio, Japanio kaj Barato, ekzemplo, prenus Esperanton kiel sian identeclingvon, mi kiel irlandano kaj eŭropano forte ĝojus, kaj rekomendus al aliaj eŭropanoj lerni la novan "azian" lingvon!", komentas Seán Ó Riain.


Simile opinias Carola Antskog
, la respondeculo de EEU pri instruaj aferoj. Ŝi tamen konsentas, ke la neŭtraleco de Esperanto povus esti tuŝita.

- La fakto ke oni en Eŭropo uzas Esperanton ne forprenas la lingvon de aliaj partoj de la mondo. Se Esperanto estas forta en Eŭropo ĝi estos forta en la mondo same kiel nun la angla, kiu estas forta en Usono estas forta en la mondo. Tamen estas risko ke oni ne plu traktos Esperanton neŭtrala. Tial gravas ke oni neniam donu al EU la rajton decidi pri la evoluo de Esperanto. Oni ja povas uzi Esperanton por fortigi la eŭropan identecon, kiu estas kaj restu lingva kaj kultura diverseco, opinias Carola Antskog.

Ne tiel opinias Gary Mickle.

- Esperanto tute ne kapablus konservi lingvan kaj kulturan diversecon, se grupo de statoj oficiale enkondukus gin. Kredeble la malo okazus. Ĉar facila, ĝi pli rapide iĝus universale konata ol etna lingvo en la sama rolo. Aliflanke, ĝi per tio facile iĝus faktoro de kultura novigo kaj novspeca diverseco, sed tio estas io alia ol lingva kaj kultura konservado, li replikas.

Renato Corsetti partoprenis en la organizado de la projekto kiu celas fortigi eŭropan identecon per Esperanto, sed mem li ne volas krei ligon inter eŭropa identeco kaj Esperanto.

- Mi jam havis la okazon diri, ke por mi Esperanto estas kaj restas lingvo tutmonda, kaj mi pretas kontraŭstari kiun ajn kiu ne akceptas tion. Kiu ajn klopodo ligi Esperanton nur, aŭ eĉ nur ĉefe, al unu aŭ alia identeco (lingvo de Eŭropo, sed ankaŭ lingvo de islamo aŭ de Ameriko, aŭ de socialismo, aŭ de la eklezio, kaj tiel plu) estas persona iniciato, pri kiu la esperantistaro ne respondecas.

- Fakte la tuta merito de la projekto apartenas al Luís mem, kiu iniciatis ĉi tiun kaj ankaŭ pli fruan projekton de la sama speco. Mi nur helpas lin  trovi kunlaborantajn lernejojn kun esperantista instruisto en aliaj  EU-landoj, same kiel mi provas helpi ĉiujn, kiuj faras ion por/per Esperanto en EU-landoj aŭ en Paragvajo, klarigas Renato Corsetti,

Ĉu persona iniciato
aŭ iniciato de EEU, Gary Mickle ne kredas ke eblos ligi Esperanton kun ia eŭropa identeco eĉ en la neverŝajna kazo ke Esperanto subite tre fortiĝus en Eŭropo.

- La cetera mondo tiam sekvus Eŭropon je mallonga distanco, mem ekuzante Esperanton kaj senigante ĝin je ĉia eblo ekhavi identeckonstruan funkcion en Eŭropo, kredas Gary Mickle.

Tamen Eŭropa Esperanto-Unio ĝis nun tute ne elpensis, kiel Esperanto povus ekhavi ian gravan rolon en EU, diras Gary Mickle.

- Tia ĉi politika nerealismo estas tipa por la EEU-aktivularo, kiu ĝis nun ne evoluigis kredindan scenaron de eventuala trapuŝo de Esperanto en la EU, kvankam tio estas ĝia ĉefa agaddirekto, li opinias.

arkivita en: ,
kallekn
kallekn diras:
2005-01-04 09:31
Laŭ mi, necesas daŭranta kaj fortiĝanta eŭropisma agado, por ke ni povu plene disvolvi eŭrope situantajn muskolojn de la malrapide sin konanta esperanta korpo. Samtempe ni devas zorge flegi nian nervan sistemon, inkluzive de la centra nerva sistemo nomata la cerbo, por ke tutmonda strebo inkluzivu en si tiun ĉi regionan fortostreĉon, kaj por ke estu klare al ni ĉiuj, kies forton portas ĉi tiuj provizore lokaj muskoloj.

Probal Daŝgupto
redakcio
redakcio diras:
2005-01-10 22:39
Pri la AKEL projekto via artikolo ne tute bone informas, ĉar vi ne havas la taŭgan informon. Kiam menciiĝas la estiĝon de du lernejoj kaj la mankon de unu por ebligi la kandidatecon al programo Socrates, tio veras tamen nur por tiu projekto. Fakte jam funcias ekde kelkaj monatoj alian similan projekton ĉi jare apogita de Socrates. Estas la unua projekto Akel kaj aperis ekster la kadro de EEU. Ĉe www.esperanto.web.pt/akel kaj www.euro.za.pl vi povas kolekti plian informon.

Nuntempe la unua Akel preparas novan kandidatecon kun litova partnero anstataŭante la polan lernejon. La dua vershajna Akel projekto kunligos britan, bulgaran kaj italan lernejoj, almenu, t e, aperis la mankanta partnero por ĝi. Nun ili pretas la kandidatecon. Ĝis fine de januaro ili ŝuldos plenigi Socrates formularojn por ĉiu nacia Socrates agentejo kaj atendi ĝian decidon, eble dum junio.

Luís Ladeira