Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / La Centra Oficejo de UEA ne translokiĝos

La Centra Oficejo de UEA ne translokiĝos

de Redakcio Laste modifita: 2005-04-02 11:27
La unuan de aprilo Libera Folio rakontis, ke la CO de UEA translokiĝos al Samarkando. Ĉiuj citaĵoj en la artikolo estas aŭtentikaj, sed la novaĵo validis nur en la tago de la publikigo. En Danio unu el la ĉefaj tagaj ĵurnaloj, Berlingske Tidende, en la unua de aprilo rakontis ke tute ne pasis 200 jaroj de la naskiĝo la verkisto H.C. Andersen, sed nur 199 jaroj, tion montris novaj esploroj. Kaj la ĉefa novaĵ-elsendo de la rusia televido rakontis, ke la turo Big Ben en Londono devos esti rekonstruita en la formo de la cifero 1, ĉar alikaze ĝi falos. Same surprizajn novaĵojn oni denove povos legi post unu jaro.

La Centra Oficejo de UEA translokiĝos


La estraro de Universala Esperanto-Asocio decidis movi la Centran Oficejon al malpli kosta lando. Ankoraŭ oni ne oficiale anoncis la decidon, sed laŭ niaj informoj la nova Centra Oficejo de UEA malfermos siajn pordojn aŭtune en regiono kun grave malpli altaj kostoj ol Nederlando. Oficistoj en Roterdamo protestas kontraŭ la decido, sed Osmo Buller ne intencas demisii.

Laŭ fidindaj fontoj, temas pri  Samarkando en Uzbekio. Sur la foto vi vidas la domon, kie laŭ niaj lokaj kontaktoj UEA jam rezervis oficejon. Responde al demando de Libera Folio, Renato Corsetti konfirmas la informon, kvankam li insistas ke temas pri Uzbekujo:

- Certe la Centra Oficejo estas grava, eĉ tre grava. La problemo estas, ke ĝiaj servoj estas produktataj je roterdamaj kostoj kaj ke ni provas vendi ilin al homoj en ĉiuspecaj ekonomiaj situacioj. Persone mi kredas, ke kelkaj fakoj devus resti en Okcidenta Eŭropo (pro la politika kaj financa stabileco), sed multaj servoj devus moviĝi al plimalmultekostaj lokoj. Mi jes parolas pri Samarkando, komentas Renato Corsetti.

Laŭ niaj informoj, en Eŭropo restos la librotena fako, kiu estos kunigita kun la Brusela Komunikad-Centro. La revuon Esperanto estonte produktos la jam ekzistanta Afrika Oficejo de UEA en Togolando, kaj la libroservo de UEA estos kunigita kun la libroservo de Flandra Esperanto-Ligo en Antverpeno.

Ankoraŭ ne estas klare, kio okazos al Biblioteko Hector Hodler, sed kredeble oni sekvos la konsilon de pluraj aktivuloj de TEJO, kaj donacos la tutan librostokon al nederlanda scienca biblioteko. Tiel la verkoj estos pli facile konsulteblaj por la plej multaj esperantistoj ol ili estus en la universitata biblioteko de Samarkando.

Pluraj aktivuloj de UEA, kaj precipe la plej multaj oficistoj de la Centra Oficejo, forte protestis kontraŭ la nova decido de la estraro. Tre klare sin esprimis la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller. Tamen, publike li preferas ne ripeti siajn vortojn, adresitajn al la estraro.

- Tiu deklaro ne estis origine celita por publiko, sed ĝi estis adresita nur al la Estraro de UEA. Poste la Estraro plu sendis ĝin al la komitatanoj, komentas Buller.

La estraro de UEA laŭ niaj informoj promesis ke neniu el la nunaj oficistoj de la CO perdos sian laboron. Krome neniu estos devigita translokiĝi, eblos labori ankaŭ de hejme, same kiel faros la kunlaborantoj de la Brusela Komunikad-Centro. Tamen, kiam la Centra Oficejo troviĝos en Samarkando, la salajroj de la oficistoj estos pagataj laŭ la uzbekiaj normoj.

 - Oni devas memori, ke la estraranoj estas politikistoj, kaj politikistoj tre ŝatas fari promesojn, precipe promesojn kiujn ili ne bezonas mem plenumi, konstatas Osmo Buller.

La konata civitana aktivulo Jorge Camacho opinias, ke la decido fermi la butikon en Roterdamo egalas al malfondo de la CO.

- La malfondon de la CO oni verŝajne ne povos retrofari, se ĝi montriĝos malsukcesa. Ial la plano igas min memori la privatigadon de ŝtataj sanservoj kaj fervojaj sistemoj fare de la Thatcher-registaro en Britujo, kun la katastrofaj sekvoj, kiujn ĉiu bone informita homo konas, komentas Jorge Camacho.

Osmo Buller aludas, ke li mem tamen pretas translokiĝi al Samarkando, por certigi la glatan funkciadon de la servoj.

- La situacio estas malfacila. Necesas restarigi ekvilibron inter kostoj kaj rimedoj per singarda politiko, kiu gardas la kapitalon, evitas novajn agadojn sen certigita financado kaj tranĉas ankaŭ buĝetitajn elspezojn, se la enspezoj ne evoluas laŭ la buĝeto. Necesas recertigi kaj evoluigi la servojn de UEA.

La preteco de Osmo Buller daŭrigi sian deĵoradon en nova lando forte seniluziigis c-anon Giorgio Silfer, kiu estis forta kandidato por la posteno de ĝenerala direktoro, ĉar UEA ĵus petis aliĝon al la Esperanta Civito. Silfer forte protestis kontraŭ la decido de la estraro de UEA lasi Osmo Buller ĉe la gvida posteno.

- Memoru ke s-ro Osmo Buller estas la pruvita insipirinto de kalumnia kampanjo kontraŭ la Esperanta Civito, do kontraŭ vi mem. Kaj ne rezultas ke li bedaŭras tion. Bonvolu ankaŭ klarigi al mi, kial oni tuj forgesas la insultojn de Buller al multaj homoj, skribis Giorgio Silfer.

La novaĵo validas en la tago de la publikigo. Ciuj citaĵoj estas aŭtentikaj.
arkivita en:
nicola
nicola diras:
2005-04-01 12:35
"UEA ĵus petis aliĝon al la Esperanta Civito"

kio???? iu bonkora klarigu tion...
manolo
manolo diras:
2005-04-01 13:02
Eble ni devus interkonsenti internacian tagon por tiaj blagetoj kaj trompetoj. Cxe hispanoj tio okazas la 28an de decembro (vd. alarmo-anoncon pri demisio de Osmo Buller: http://bitakoro.blogspot.com/2003/12/osmo-buller-ree-demisias.html).

Tamen mi vidas ke pro la angla influo tiu 1a de aprilo sxtonigxas kiel universala naivulkapta tago.
uxbecker
uxbecker diras:
2005-04-01 17:13
Aprilaj ŝercoj (je la 1-a tago de aprilo) okazas ekde proksimume la 16-jarcento en multaj eŭropaj landoj, de Germanio ĝis Italio. Nur kun la elmigrantoj de eŭropanoj la kutimo iam atingis Usonon.
uxbecker
uxbecker diras:
2005-04-01 16:59
Gratulon al la CO pro la translokiĝo. La 1-a de aprilo estas perfekta tago por anonci tion, ĉefe pro tio ke en la norda parto de la planedo la printempo alvenis, kaj pro la sunradioj la kapoj de la homoj fariĝas plej vastaj por akcepti bonajn ideojn.

Mi miras tamen pri la obstineco de Osmo ne cedi sian postenon al Giorgio Silver kiu estus la perfekta homo por ekvilibrigi la disŝiritan movadon.

Se iam estos tro varme en Samarkando, mi povus trovi iun malmultekostan lokon por la CO ĉi tie en Usono, eble en Alasko.

Ulrich Becker
Usono
Peter
Peter diras:
2005-04-23 17:05
ne estas tiom stranga ideo, kiel en la unua momento sxajnas.

Per sxangxo de la domo sur versxajne bona kaj multekosta areo kontraux tia en la orienta parto de Germanio, kie terenoj kaj ankaux domoj intertempe kostas malpli ol ekz. en Hungario aux en latina ameriko, UEA povus gajni konsiderindan monsumon. Troveblas certe tre tauxga objekto en la proksima cirkauxajxo de la flughaveno Leipzig-Halle, do ecx ne necesus cedi pri komforto rilate al alveturado ...

Peter