La enketo estis sendita retpoŝte (troviĝis ankaŭ reta enketillo) al ĉirkaŭ 180 kandidatoj, el kiuj ĝis la 1-a de junio respondis 81. Respondis, do, entute pli ol triono el ĉiuj 227 kandidatoj. Inter la plej aktivaj respondintoj estis social-demokratoj kaj anoj de la maldekstra ligo. Inter la malaktivaj estis anoj de la centra partio kaj kristan-demokratoj. Al kvar marĝenaj partioj ne eblis sendi la enketon, ĉar la partioj ne donis adresojn, kaj la adresoj ne troviĝis en partiaj retpaĝoj. La respondoj kaj la komentoj de kandidatoj troviĝas finne, svede, kaj baldaŭ esperable ankaŭ en Esperanto en la retpaĝoj de EAF.
EAF faris enketon ankaŭ en 1996, kiam estis elektitaj la unuaj finnlandaj EU-parlamentanoj. Tiam respondis 69 kandidatoj. Kompare kun tiama rezulto la subteno por egaleco de ĉiuj naciaj lingvoj malkreskis signife. En 1996 la egalecon de ĉiuj naciaj lingvoj opiniis tre grava 86% el respondintoj, dum nun ĝin opiniis tre grava nur 67%. La meza valoro en skalo 1-5 (1 = tre malgrava, 5 = tre grava) estis ĉi-jare 4.5, dum en 1996 ĝi estis 4.8. La subteno por egaleco de naciaj lingvoj estis en 1996 tiom granda, ke ĝi fakte povis nur fali. Tamen necesas memori, ke granda plimulto el kandidatoj daŭre opinias egalecon tre grava. Preskaŭ simila kvanto opiniis la defendon de la finna kaj sveda lingvoj tre grava afero.
- La sinteno de kandidatoj al EU fariĝis pli praktika, dum tuj post la aliĝo de Finnlando al EU la kandidatoj enhavis ankaŭ iom da idealismo kaj utopiemo, komentas Jukka Pietiläinen, eksa prezidanto de EAF, kiu realigis la enketon. La nuna prezidanto de EAF Anna Ritamäki konstatas, ke la scionivelo pri la lingvopolitiko en EU kreskis inter la kandidatoj.
La kandidatoj rilatis al Esperanto tre varie. Pluraj konfesis, ke ili malbone konas la aferon kaj ne volis preni iun firman strapunkton, dum aliaj reagis pozitive. Klare malfavoraj kaj antaŭjuĝaj respondoj estis malmultaj. Kelkaj kandidatoj kun spertoj pri EU rimarkigis ke grandaj ŝtatoj prizorgas lingvopolitikon tiel, ke ĝi favoras ilin.
La realaj eblecoj de Esperanto kiel pontolingvo estas laŭ la finnlandaj kandidatoj ne grandaj. Unu kandidato rimarkigis, ke unue necesus fortigi la rolon de Esperanto en nacia nivelo. La averaĝa rezulto al la demando pri eksperimenta uzo de esperanto kiel ponto-lingvo en interpretado estis 3.2 en la skalo 1-5. Kelkaj kandidatoj opiniis, ke lingvo kiun homoj ne parolas kiel sian gepatran lingvon malbone taŭgus kiel tradukilo. Ĝenerale la maldekstraj kandidatoj estis iomete pli favoraj al Esperanto, sed variaj opinioj aperis en ĉiuj partioj.
Pluraj kandidatoj menciis iujn kontaktojn kun Esperanto. Matti Wuori kaj Jehki Härkönen el verduloj, Alpo Rusi el la centra partio kaj Marianne Marenk el la konservativa partio eĉ iam studis Esperanton. Kelkaj aliaj planis iam studi ĝin, sed ne sukcesis.
Ankaŭ la retpaĝoj de du nunaj finnlandaj parlamentanoj havas menciojn pri Esperanto. Uma Aaltonen de la verdula partio havas tekston de sia kolorig-libro ankaŭ en Esperanto, kaj Eija-Riitta Korhola de la konservativa partio havas esperantlingvajn palindromojn sur siaj paĝoj. Kelkaj menciis nomojn de najbaroj aŭ konatuloj, kiuj estas esperantistoj.
Multaj, tamen, menciis ke ili ĝis nun ne havis iajn ajn kontaktojn, sed ja interesiĝas pri la afero. Unu kandidato rakontis, ke lia frato kiu estas lingvisto, atentigis pri uij problemoj en Esperanto kiujn ido korektas, dum alia kandidato kritikis kelkajn detalojn en Esperanto kaj preferis lojbanon!
Ĝojinda fenomeno en la respondoj estas ankaŭ konfeso de nescio pri esperanto, kaj pro tio malcerteco preni iun difinitan starpunkton. Iuj laŭdis ke ankaŭ la lingva politiko aperas nun inter la temoj de la kampanjo. Klare malfavoraj komentoj estis maloftaj.
En aliaj enketoj faritaj al la kandidatoj en Finnlando kaj troveblaj en interreto tre malmultaj havas demandoj kiuj temas pri lingvoj. En demandaro de Almamedia (i.a. gazeto Aamulehti kaj komerca televida kanalo) estas la jena demando: ”La persono kiu elektiĝas al la Eŭropa parlamento devus scipovi paroli flue apud la finna, sveda kaj angla ankoraŭ unu alian eŭropan lingvon?”
La demando ne temas rekte pri lingvopolitiko sed pri lingvoscio de parlamentanoj. Estas ankaŭ notinde ke la demandanto opiniis la scipovon de la angla (kaj la sveda aŭ la finna) natura. Ankaŭ unu alia eŭropa lingvo evidente ne celas ekzemple la estonan aŭ la pola, sed la francan aŭ la germanan.
Krome du partioj mem prezentas siajn kandidatojn helpe de demandoj, kiuj enhavas ankaŭ lingvopolitikan komponenton: la koalicia partio (konservativuloj) enhavas la jenan konstaton, kiun la kandidatoj komentu: ”La pozicio de la finna lingvo devas esti sekurigita apud la grandaj lingvoj. En ĉefaj organoj kaj oficialaj kunvenoj devas esti ebleco uzi la finnan ankaŭ estontece”. El la kandidatoj de la partio (18 respondintoj) nur kvin havis plene saman opinion (5 en la skalo 1-5) kaj tri havis parte alian opinion (2 en la skalo 1-5).
Tiuj, kiuj havis alian opinion, diris ke la angla lingvo sufiĉas, la deputitoj kiuj elektiĝos devas scipovi unu grandan lingvon kaj la kostoj de tradukado estas tro grandaj. La Sveda popola partio (partio de la svedlingva minoritato, en EP inter la liberaluloj) uzas la jenan demandon: ”Ĉiuj lingvogrupoj devus povi paroli sian propran lingvon en EU-parlamento. Nur 13 el 20 kandidatoj de la partio havis plene saman opinion (5 en skalo 1-5) dum du el ili havis parte alian opinion (2 en skalo 1-5).
Esperanto-Asocio de Finnlando estis inter la plej aktivaj landaj asocioj de UEA lige kun la elektoj al la eŭropa parlamento, kiuj okazos meze de junio. En pli ol dek landoj de la Eŭropa Unio la esperantistoj aktivis lige kun la elektoj, kun diversaj rezultoj.
En Britio la 4-an de junio populara programo
de la tutlanda radio elsendis eron pri Esperanto kaj la kreskantaj
kostoj de tradukado kaj interpretado en EU. En la programero
aŭdiĝis interalie la voĉoj de John Wells kaj Marjorie Boulton, kaj eĉ
la prezentistino diris kelkajn vortojn esperante.
En Portugalio oni sekvis la finnlandan ekzemplon kaj sendis demandojn al la kandidatoj, tamen la respondoj ne estis same multaj kiel en Finnlando. En Flandrio Flandra Esperanto-Ligo skribis al ĉiuj flandraj kandidatoj kaj nun envenas plejparte pozitivaj reagoj.
En Francio la landa asocio de UEA sendis
al la kandidatoj tekston de "Ĉarto" kiun ĝi proponas al la
kandidatoj. Tiu dokumento difinas programon de eksperimentoj
por promocii iom post iom esperanton. Similan strategion akceptis la
italia landa asocio de UEA, kaj tie jam pli ol dek kandidatoj akceptis
la proponon.
En Francio esperantistoj kaj subtenantoj de Esperanto ankaŭ
decidis fari proprajn listojn de kandidatoj. Tiel kreiĝis la movado
Eŭropo-Demokratio-Esperanto. En la venontaj eŭropaj balotoj la movado
esperas krei similajn listojn en pluraj landoj de la EU. En Francio la
listo ricevis plurajn minutojn da tempo en la naciaj televid-kanaloj
kaj radio-stacioj.
La direktoro estas ege kompatema kaj eĉ ne
devigis la gelernantojn pagi. Sed kiam li estis anstataŭita de
direktorino, tiu ĉi ne estis pardonema. Kiu lernanto ne pagis, al tiu
la direktorino malpermesas la eniron en la klasĉambron por sekvi kurson
aŭ ekzameniĝi. Pli kortuŝe estas, ke la kotizojn, kiujn ŝi kolektis, ŝi
pli uzis por propraj aferoj lasante preskaŭ neniom por la lernejo.
Multaj gelernantoj ne povis daŭrigi la lernadon en la kolegio, kvankam
ili ja havas la emon. Vere necesas ion fari por la kompatinduloj. Mi
devis plupensi : "Ĉu Esperanto ne povos ion fari por ili ? "
Mia infanaĝo okazis en vilaĝo, kie mi vizitis katolikan lernejon. Tiaj
lernejoj abundas tra la lando. Ekzistas aliaj lernejoj, kiujn starigis
la religiuloj por helpi al la infanoj instruiĝi, kaj samtempe doni
vivtenon al la homoj tie laborantaj. Plia afero en tio estas, ke la
gelernantoj kaj instruistoj estas devigataj praktiki la religion. Mi
tiel fariĝis katoliko, kaj nun mi povas nenion bedaŭri pri tio. Mi
multe lernis de la katolikoj tiamaj, kaj tiuj lecionoj poste igis min
esplori pri pliaj religioj, kaj ankaŭ Esperanto donis pliajn lecionojn
al mi. Alia grava afero, kiun mi memoru estas la analfabeteco de la
vilaĝanoj kaj de la plejparto de Togolandanoj. Tiaj tute ne komprenas
la utilecon de lernejoj. Jen do iuj rifuzas, ke iliaj gefiloj iru al
lernejoj, dum aliaj, kiuj tion permesis, senkonscie malhelpas al siaj
gefiloj progresi.
Kiam venas la pluvsezono
aŭ periodo de abundo de fiŝoj en la lago, la
gepatroj devigis la gelernantojn forlasi la lernejon por labori sur
kampo aŭ lago dum pluraj monatoj. Nur post tio ili revenas al la
lernejo. Tiam multaj lecionoj estis faritaj kaj jen ili povis nenion
kompreni. Mi mem spertis tiajn aferojn. Mi devis lerni malsata dum
longaj jaroj, ĉar mi elektis iri al lernejo, anstataŭ forlasi ĝin
profite al kampo aŭ lago. Mi nun vidas samgeneracianojn, kiuj ne povis
spiti tiam la gepatrojn. Multaj estas analfabetoj kaj vivas en nescio
pri multaj aferoj.
Tiu ĉi eta instruiteco, kiun mi posedas ebligis al mi ankaŭ malkovri
Esperanton, kaj mi nun spertas la utilon de la internacia lingvo. La
personeco de Zamenhof ĉiam mirigas min. Mi estas Esperantisto kaj
trovas, ke Esperantisteco gravas por ĉiuj. Ĉar religioj transformas
homojn, ankaŭ Esperanto tion faru kaj faras. Esperanton ja uzas
afrikanoj, sed bedaŭrinde preskaŭ ĉiuj Esperantistoj havas malfacilan
aliron al vivteno kaj tio tute malhelpas la glatan disvastigon de la
lingvo sur la kontinento. Sonis en mi io : "Se Esperantistoj imitus la
religiulojn, ĉu la infanoj ne facile instruiĝus, junuloj ne trovus
vivtenon, kaj aliajn homojn atingus Esperanto, ktp ?".
Mi decidis
paroli pri tio al Hans Bakker, la tiama komisiito de UEA pri la afrika
agado. Hans estas vere tre bonkora kaj sentema. Li trovis la ideon bona kaj
tuj reagis, ke ni iam revenu al ĝi: "Ni havu lernejon por la infanoj.
La lernejo uzu la oficialajn instruprogramojn Togolandajn, kaj krome
ankaŭ Esperanto estu instruata kiel lingvo kaj vivokoncepto laŭ la
ideoj de Zamenhof. En la lernejo instruu nur Esperantistoj, kiuj tiel
havante vivtenon, povos dediĉi sin al Esperanto". Tiel komenciĝis la
tuta projekto "Esperanto-lernejo".
Kun la paso de la tempo la afero maturiĝis. Krom Hans, ankaŭ aliaj
homoj enplektiĝis en la aferon. Hans organizis monkolektan kampanjon,
kaj la unuaj donacintoj estis Esperantistoj. En 2001 ni aĉetis grundon.
Hans plulaboris, ankaŭ aliaj. Ne mankis helpo de Renato Corsetti kaj
Nelly Holevitch. Tiu ĉi lasta havas apartan mencion en la afero, ĉar
ŝiaj multflankaj kuraĝigoj, konsiloj, proponoj, klopodoj, ktp. ege
efikis.
Hans ne estis sola, sed kun la edzino Ans, kiu suferis la
ĉiaman okupatecon de la edzo, kaj kiu ofte laboras kun la edzo por la
projekto. Fondaĵo estas starigita en Nederlando. Prezidate de Hans, la
fondaĵo Een school in Togo turniĝis al bonvolemaj homoj kaj asocioj.
La situacio de la infanoj tiom vekis simpation en multaj homoj, ke tiuj
ĉi montris sian malavarecon: mono estas kolektita. Rezultas io
konkreta el tiuj klopodoj: la lernejo estas preskaŭ konstruita, kaj en
septembro 2004 ĝi malfermos siajn pordojn al la Togolandaj infanoj. Ĉu
estos fino de la sufero de la infanoj ?
Nun bela konstruaĵo estas disponigata al kompatindaj infanoj, sed ĉu
tio sufiĉas ? Certe trovado de benkoj kaj ankaŭ libroj ne estus granda
problemo ĉar temas pri unufoja investo. Aliflanke, la funkciado de la
lernejo estas tre grava. Necesas do konstantaj rimedoj. La lernejo ne
estas ŝtata, do la ŝtato ne povas ĝin subvenicii. Nun eĉ la ŝtataj
preskaŭ ne plu ricevas subvenciojn de la ŝtato kaj tial lernejestroj
komplice/kunlabore kun gepatroj de la gelernantoj starigas plian
kotizon por subteni lernejojn.
La aldona kotizo varias inter 5 000 kaj
12 000 F. Normale tio devus solvi multajn problemojn, sed ne okazas
tiel, ĉar tiuj kotizoj estas malbone uzataj de la lernejestroj aŭ/kaj
gvidantoj de la komitato de la gepatroj de la gelernantoj. Tial la
ĉiama problemo de la gelernantoj kaj lernejoj restas: manko de
taŭgaj ejoj/iloj kaj ankaŭ de instruistoj. Unuopuloj aŭ asocioj nun
klopodas solvi la problemon starigante privatajn lernejojn. Multaj
gepatroj, kvankam malriĉaj, preferas meti siajn infanojn en privatajn
lernejojn ol en ŝtatajn, kiuj fariĝas propraĵo de la lernejestroj.
En
privataj lernejoj la instruado iras pli glate, sed tamen problemo ne
mankas en multaj: pro la monavido de multaj fondintoj, kiuj petas
altan lernokotizon sed ne pagas salajrojn al la geinstruistoj, la
instruado kolapsas. Vere necesas speciala lernejo por la kompatindaj
infanoj. Jen do la projekto "Esperanto-lernejo" akuŝas ion tian: la
Instituto Zamenhof (IZo).
La instituto Zamenhof estos tute alia
kategorio de lernejo. Okazos la instruado laŭ la oficialaj programoj en
Togolando. Aldone, estos kromaj objektoj: Esperanto, pacedukado,
regado de konfliktoj, informadiko, lecionoj pri muziko kaj kuirado kaj tiel plu.
La instruado en ĝi okazu en tute serena etoso laŭ kriterioj de amo,
justeco ktp. Jen kelkaj:
Kvankam privata, la lernejo tamen ne estos komerc-cela, sed sociala.
Per la kontribuo de la gelernantoj (maksimume 25 000 F ( 38 eŭroj) por
ĉiu lernanto en la jaro) oni funkciigos la lernejon, pagos salajrojn al
la instruistoj, kaj se eblas, doni manĝaĵon bonkvalitan kaj ankaŭ
medikamentojn al la gelernantoj. Krome, la instituto klopodos
alimaniere enspezi por kovri parton de siaj bezonoj.
Funkcias en la
lernejo retkafejo, kia tute ne ekzistas en la kvartalo. Ankaŭ ties anoj
bezonas rilati perrete kun aliaj homoj tra la mondo. Estos ankaŭ
telefonbudoj, kie telefonos la kvartalanoj. Tekstprilaboroj per
komputiloj, havado de trinkebla akvo, dispono de unuaj kurachelpoj, ktp
estas kelkaj el aliaj aferoj, kiujn la instituto ofertos al la kvartalo
por kovri parton de siaj elspezoj.
La instituto tute ne forgesas la
gepatrojn de la gelernanto, kaj ĉefe la virinojn, kiujn pri instruiteco
la Togolanda socio diskriminacias. Ĉar multaj el ili estas analfabetaj
kaj tial ĉi tute neglektas la utilon de lernejo, la instituto Zamenhof
disponigos al ili vesperajn kursojn, diskutrondojn pri aferoj konindaj,
ktp. La instituto zorgos kaj pri la gelernantoj kaj pri ties gepatroj.
La plejparto de tiuj ĉi estas malriĉaj, kaj tial ĉi tute ne povas
ebligi al siaj gefiloj viziti lernejon kaj al si mem (plu)lerni; la
instituto Zamenhof do ŝatus helpi tiujn per kontribuo de malavaraj
eksterafrikanoj Esperantistoj aŭ ne-Esperantistoj. Ĉiuj povas helpi
siamaniere: helpi mem aŭ helpigi. Sistemo "adopta" estas ebla:
eksterafrikano povas pagi la lernokotizon de unu aŭ pluraj lernantoj aŭ
donaci monon al la instituto. Oni povas organizi ĉirkaŭ si grupon de
subtenantoj de la instituto: la precipa celo estas klopodi, ke la
lernado okazu glate kaj ke ankaŭ gefiloj de senhavaj gepatroj edukiĝu;
ili havu lernilojn, trovu manĝon, lernu en vere funkcianta lernejo,
kies gelernantoj povos tute libere kaj senprobleme rilati kun siaj
kolegoj tra la tuta mondo.
Tiaj grupoj jam formiĝas en Francio kaj
Belgio sub la instigo de Esperantistoj, kiuj tiel invitis ankaŭ
ne-Esperantistojn. La francino Evelyne de "sunkompanio" jam varbis pli
ol dudek kvin subtenantojn kies unuaj donacoj estas 2600 eŭroj, kaj la
belgino Agnes Geelen kolektas monon, lernilojn kaj vestaĵojn por la
lernejanoj. Tio ĉi estas farebla de ĉiuj Esperantistoj de aliaj landoj.
Alikategoria helpo estas ebla: profesiaj instruistoj povos instrui
senpage en la lernejo dum unu aŭ pluraj jaroj; tiel la mono uzota por
dungi instruiston estos rezervita por aliaj aferoj. Kontribuado en la
sukcesa funkciado de la lernejo havas multajn branĉojn. Ĉiu povas
elpensi ion por helpi la kompatindajn infanojn, ankaŭ de kiuj dependas
la estonta farto de la homaro.
La instituto Zamenhof ja havas grandan ambicion. Finlerninte en la
instituto, ĉiu junulo devos mastri ĉion konindan en la Togolanda
instruprogramo, vivi kun aliaj homoj ne en sia geografia lando sed en
la tuta mondkomunumo, kiu estas la unusola mondo de la homaro; krome la
finlerninto estos pacema, evitos multajn konfliktojn, uzos komputilojn,
umos en la interreto, ktp. La gepatroj analfabetaj instruiĝos en la
instituto kaj tiel scios legi kaj skribi. Ili kulturos sin pere de la
diversaj diskutrondoj, kiujn proponos la instituto. Homoj tiel
transformiĝos en alian : jen la ideala homo, kiun alstrebas la
instituto Zamenhof en Togolando.
Kiuj ŝatus iel kontribui aŭ havi pli da informoj, jen por ili gravaj adresoj:
Pliajn aventurojn spertitajn per Pasporta Servo vi trovos ĉi tie.
FEM en sia komuniko denuncas la arogantecon laŭ kiu s-ro Kniivilä
rilatis kun FEM, interalie atribuante al HeKo (kiu estas distribuanto
de gazetaraj komunikoj) la responson pri gazetara komuniko kiu venis el [tiele!] la prezidantino de FEM. La komitato de la organizaĵo promesas informi pri la grava decido ĉiun establon aliĝintan al la Pakto por la Esperanta Civito.
Tio
signifas interalie, ke FEM devas sendi sian deklaron al la manĝejo
"Bon' Apetit'" en Lesjöfors, unu el la gravaj "establoj" de la Civito. [plena teksto de la deklaro]
Unu el la subskribintoj, komitatano Alga Guernieri, en mesaĝo ricevita de Libera Folio skribas ke FEM devis fari la deklaron por defendi sin kontraŭ "nekorektaj" viroj.
-Do, kiamaniere virinoj povas sin defendi kontraŭ atakoj tiel
arogantaj fare de viroj ne korektaj kiel S-ro Kalle Kniivilä? Ni, kiel
komitato, pripensis pri deklaro publika, neofenda... simple korekta
reprezentado de la reala situacio, kiel vi povas konstati.
Guernieri komparas la artikolojn de Libera Folio kun la diskriminaciado de nigruloj en Usono en la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento.
- Kiel vi vidas mi estas nur virino, kiu kredas en FEM-iniciato,
kaj kiu estas vere "vundita ... en la vojo de la vivo", kiel (pensu)
ankaŭ Martin Luther King - antaŭ 40 jaroj - skribis pri la apartigitaj
negruloj. Nenio - neniam - ŝanĝiĝas. Homoj estas ĉiam malhomoj, opinias
komitatano Guernieri.
Kion signifas "persona
non grata" ne klaras, sed multaj opinias tion la plej eminenta distingo
kiun povas ricevi esperantisto. Tamen evidente tiaj deklaroj diras pli pri la karaktero de la
organizaĵoj kiuj ilin disdonas, ol pri la homoj malŝatataj de tiuj
organizaĵoj. Per sia unua publikigita decido FEM laŭ multaj observantoj montras sin fidela
sekvanto de la pakto, al kiu ĝi aliĝis en sia unua kunsido.
Jam antaŭ ol la nuna Esperanta Civito estis formale fondita, ĝia
evolukomisiono trovis necesa deklari s-ron László Szilvási "persona non
grata" pro artikoloj aperintaj en la sendependa movada
bulteno Eventoj. László Szilvási estis la unua kaj ĝis nun sola persono
en Esperantujo, kiu ricevis tian oficialan epiteton. Ankaŭ li ne ricevis klarigon pri la signifo de sia nova titolo.
- Mi ege bedaŭras, ke mi ne ricevis pli detalan klarigon: kion
signifas en la LF-Koop-a pensmaniero: "persona non grata" kaj kiajn
sekvojn ĝi havas? Tamen mi fieras esti la 1-a tia ĉe LF-Koop,
skribis László Szilvási en Eventoj en aŭgusto 1999.
István Ertl, iama kunfondinto de Libera Folio, nun komitatano B de UEA, atentigas, ke la deklaro de FEM ion diras ĝuste pri la nova organizaĵo mem:
- Sen doni juĝon pri tiu tute nova inciato, ŝajnas tamen rimarkinde ke
la unua publikigita decido de FEM temas ĝuste pri ekskomuniko de
kritika ĵurnalisto - kion diras tio pri tiu nova "movado"? Kiaj movadoj
kutimas formale ekskomuniki kritikantojn, kiuj eĉ ne anas en la
koncerna movado, demandas István Ertl.
Iom malpli diplomatie sin esprimis Hans-Georg Kaiser en la diskutlisto Femino:
- Mi nun forte esperas, ke la feministoj en la listo laŭte
ekkriu, ke ili ne akceptu tiun agadon de FEM, kiu estas
primitiva, stulta, ja nekredebla. Kiel profunde tiu organizo
ankoraŭ devas sinki ĝis la membroj ĉiuj forlasos ĝin? Vi ne estas
organizo, sed mezepoka sekteto, vi ridindigas la feminismon per tiaj
agoj! Vi estas ne pli ol marionetoj de sinjorino Martinelli.
En la sama listo Valentin Melnikov atentigis, ke la brua deklaro de FEM efektive nenion signifas:
- Ili ne povas pafi per kugloj, nur per merdo. Tre malagrable,
sed ne mortige. Ĝuste ion tian necesis atendi. Silferismo jam transiris
en la lastan stadion, putriĝo kaj marasmiĝo, konstatis Valentin
Melnikov.
La redaktoro de la planata revuo de FEM, s-ino Agneta Emanuelsson, klare ĝeniĝas, kiam Libera Folio demandas, ĉu ŝia nova revuo aperigos la rezolucion de FEM.
- Mi ne scias... Nu, certe en la unua numero ni prezentos tion, ĉar la
revuo apartenas al FEM kaj ni skribos pri la unuaj decidoj.
La redaktoro de la revuo de FEM ricevis la informon pri la decido de FEM tra Libera Folio, kaj ŝi tute ne scias, kion tia deklaro signifas.
- Ne, fakte ne, mi ne komprenas kion ĝi signifas. Mi bedaŭras ke ĝuste
tio estis... nu, eble ne la unua, sed inter la unuaj decidoj de FEM.
Oni ne bezonas tiajn aferojn.
- Mi ne estas en la komitato, sed mi ja estas membro de FEM, kaj mi ne
ŝatas ke ili faris tion. Ni nun diskutas pri tio rete, kaj certe estos
diskutoj pri ĉiuj aferoj kiujn faros la komitato. Kaj se la membroj
volas, ili povas ja diri ke ili volas aliajn komitatanojn, diras Agneta
Emanuelsson.
Laŭ ŝi estis strategia eraro, ke Feminisma Esperanta Movado tuj aliĝis al la Civito, organizaĵo ne tre ŝatata de eksteruloj.
- Nu, mi povas iomete bedaŭri, ke ni tuj faris tiun decidon pri
kunlaboro kun la Civito, ĉar eble aliaj povas pensi ke tio estas
suspektinda. Ni devus samtempe havi kontakton kun UEA. Sed eventuale
poste ni povos aliĝi al UEA. Ni ĝis nun ne havas iun komunan decidon
pri tio, sed de la komenco ni ja volis kunlabori kun ĉiuj organizaĵoj, atentigas Agneta Emanuelsson.
Nian artikolon jam komentis Ĝangalo, kiu opinias ke ĝi "ne kongruis kun minimume deca kaj profesia ĵurnalismo".
Bela versio de la komuniko por enkadrigo troviĝas jen
Peter Hauser
Dreieich, Germanio
La helpo-agado funkciis tre bone en la senco, ke esperantistoj donacis al la Konto Espero kaj UEA helpis multajn (eble cent aŭ ducent) viktimojn aŭ familiojn. Kompreneble en tiu periodo estis ankaŭ memstara helpo de Esperanto-grupoj kaj de individuoj al esperantistoj en la eksa Jugoslavio. Kelkaj eble memoras pri la sendado de kuraciloj netroveblaj en Jugoslavio. La plej bela afero, kiun mi povas memori, estas la helpo trans la landlimoj, en la senco, ke la ĉefa problemo estis alvenigi la monon al la helpato, kaj tiam estis granda kunlaboro inter esperantistoj el la malsamaj "landoj". Oni sendis la monon al Zagrebo por ke ĝi atingu Beogradon aŭ Sarajevon aŭ inverse. Simple inter esperantistoj apartenantaj al la malsamaj grupoj apenaŭ estis problemoj.
La konto de tiam ĝis nun estas administrata de komisioneto, konsistanta el la prezidanto de UEA, la Ĝenerala Direktoro kaj alia komisiito (en ĉi tiu momento Hans Bakker), kiuj decidas inter si pri la helpo, laŭ sufiĉe rigoraj kriterioj, ĉar oni postulas ke la viktimo estu esperantisto kaj ke lia esperantisteco estu konata de aliaj esperantistoj.
Ĉi tio ofte estis kritikata: "Kial vi limigas vin nur al esperantistoj? Ĉiuj viktimoj rajtas je helpo." La respondo ĉiam estis, ke niaj rimedoj apenaŭ sufiĉas por efike helpi ankaŭ nur la esperantistojn. Vi komprenas, ke 100 aŭ 200 eŭroj estas la normala limo por nia helpo al individuoj, kaj ili ofte ne sufiĉas, se ekzemple oni devas rekonstrui tegmenton de domo.
Post la relativa trankviliĝo en balkanaj landoj, oni havis okazon praktiki ĉi tiun solidarecon kun militaj viktimoj en Afriko. La situacio estis (kaj estas) ankoraŭ pli malfacila el la praktika vidpunkto: kiel certiĝi ke la vundita virino en la tendaro de burundiaj rifuĝintoj en Tanzanio estas vere malsana kaj ke ne temas pri simpla klopodo ricevi monon? Kaj kiel alvenigi monon al tiu tendaro? Bonŝance, ĉefe pro la sperto de Hans Bakker, tre malofte, se entute, ni havis la impreson ke ni helpis senkaŭze.
En difinita momento en la mezo de la 90-aj jaroj la estraro de UEA decidis similigi la esperantistajn viktimojn de naturaj katastrofoj al la viktimoj de militaj eventoj, kaj oni komencis utiligi la monon laŭ la samaj kriterioj ankaŭ por helpi en tiuj kazoj. Mi memoras pri tertremo kun vulkana erupcio en Centra Ameriko, ekzemple, antaŭ kelkaj jaroj.
Kiam okazis la milito en Afganujo oni aldonis al la tradicia agado de la Konto Espero novan sub-branĉon, "Lingvo de Paco", por helpi la viktimojn de tiu milito kaj por disvastigi ĉe ili la ideojn ke oni devas solvi kverelojn pace kaj ne milite. Interalie oni malfermis Esperanto-kursojn en la rifuĝejoj de afganoj en Irano. Ankaŭ ĉi tiu agado bone funkciis, kaj la unuaj afganaj esperantistoj aperis en Pekino. Nun oni provas malfermi Esperanto-agadon en Kabulo mem.
Nun ĉi tiu aparta branĉo provas helpi esperantistojn en la militantaj regionoj de la grandaj lagoj en Afriko. La helpo estas iom bremsata de la streĉa situacio en Burundio, sed espereble en la venonta somero oni sukcesos kunvenigi esperantistojn el pluraj gentoj en Buĵumburo. Tio ne ŝajnu malgranda atingo, ĉar nuntempe sufiĉas aparteni al la malĝusta grupo en Burundio kaj vi estas maldungata tuj (en la plej favoraj kazoj).
Aldoniĝis ankaŭ iu tria branĉo, Lernejoj por Evoluo, kies celo estas materie helpi lernejojn por forlasitaj infanoj (ĝenerale temas pri orfoj). Ĉi tiuj lernejoj ĝenerale havas ankaŭ kelkajn lecionojn pri Esperanto por la iom pli grandaj infanoj. Ankaŭ en ĉi tiu kazo oni devas kompreni ke por ĉi tiuj infanoj ricevado de unu skribilo estas io tre granda, ĉar aĉeti skribilojn kaj kajerojn ne estas ebla por ili aŭ por la lernejoj. Nur tiuj, kiuj vidis lernejojn en foraj regionoj de Afriko, scias, ke benkoj, kajeroj kaj skribiloj, por ne paroli pri libroj por ĉiu infano, estas ankoraŭ io alstrebata.
Do la tuta afero nun estas konata kiel Agado Espero kaj ĝi havas ĉi tiujn tri branĉojn, el kiuj la plej forta kaj stabiliĝinta estas la unua, solidareco kun la esperantistaj viktimoj de militaj eventoj aŭ naturaj katastrofoj. Ankaŭ la dua funkcias jam sufiĉe bone kaj la tria komenciĝas nun.
Ĉi tiu procedo kuntrenas la transformadon de la originala Konto Espero al Fondaĵo Espero, por ke ĉiu branĉo havu sian subkonton kaj eventuale eĉ estu la ebleco havi kapitalon netuŝeblan, kies renton oni uzas. La tuta proceduro estas okazanta nun, kaj pro tio la mono estas ankoraŭ en la Konto Espero sed estas virtuale subdividata al la tri branĉoj, kies aktivuloj ankaŭ mem varbas monon por tiu konto. Mia impreso, laŭ informoj eble ne aktualegaj, estas ke entute en tiu konto estas iom pli ol 10.000 euroj por ĉiuj tri branĉoj. Ne temas pri granda sumo, sed ĝenerale, kiam okazas katastrofoj kiel la nuna, esperantistoj donacas, kaj ni ne havas problemojn doni niajn helpojn al la viktimoj.
Por eventualaj donacoj sufiĉas transpagi al UEA laŭ la kutimaj manieroj kaj indiki "Espero" kiel celon de la transpago.
La vera problemo estas trovi informojn pri la viktimoj kaj igi ilin priskribi, almenaŭ al aliaj esperantistoj, la damaĝon, kiun ili suferis. Ĉio cetera, kvankam malfacila, jam estas rutino por UEA.
Renato Corsetti
]]>Albault kredeble estas identa kun Jon Walter Yung. Sub tiu nomo en Tuluzo, la hejmurbo de Albault, en 1995 estis publikigita la verko Panoramo de la novai au universalai alfabeto kai ortografio por la Zamenhofa lingvo. En tiu libro (kompilita de Yannic Gicquel) ni legas tutan romantikan historion pri la malfacila vivo de tiu Yung, kies sindediĉan verkon Albault nun daŭrigas.
Se Albault efektive identis kun Yung aŭ/kaj Gicquel, tio povis esti pri
la bezono ne lanĉi ortografiajn reformproponojn malferme sub la propra
nomo dum li estis prezidanto de la Akademio. Tiu malhelpo plene malaperis en
1998, kiam la antaŭa prezidanto ne plu sukcesis gajni sufiĉajn voĉojn
por entute plu membri en la Akademio. Li havis 17 voĉojn, dum la plej
populara elektito Christer Kiselman rikoltis 29 voĉojn.
En 1998 André Albault fondis la asocion TRENHA (Tradicia Esperanto, Nova Help-Alfabeto), kiu neregule eldonadis la bultenon Trefo. La bulteno kaj la asocio sen rimarkebla sukceso klopodis disvastigi novan manieron skribi Esperanton sen la ĉapelitaj literoj.
La kontraŭfundamenta agado de la eksprezidanto de la Akademio tre mirigis multajn esperantistojn. En la bulteno Inter Ni, Stevens Norvell en aprilo 2001 turnis sin al André Albault:
"D-ro Albault, vi estas unu el la plej eminentaj kaj respektataj homoj en Esperantujo. Vi estis akademiano kaj prezidanto de la Akademio de Esperanto. Vi faris multe por Esperanto, kaj la historio rekonos vian grandan kontribuon al nia lingvo. Estas mistero al mi, ke vi nun proponas tute nenecesan reformon.
En longa publika respondo, André Albault skribis interalie:
"Ni konsilas al la esperantistoj uzi NHA [novan help-alfabeton] sur la
reto kaj sekve havigi al nia lingvo alfabeton konforman al la mondaj
normoj, sed ne al niaj kapricaj ideoj. La ĉefa obstaklo kontraŭ la
esperantistoj estas ili mem. Ili opinias sin solaj en la mondo. Ili
rigardu kaj vidu la realon! /---/ Sinjoro Norvell, kredu min! Ni devas armi nian lingvon per nova (ho!
parte nova!) alfabeto. Mi ne vidos la sukceson de tiu entrepreno, sed
vi, pli juna kaj pli vigla, vi ja povas ĝin vidi! Nia lingvo tamen
valoras sufiĉe, por ke ni klopodu iomete favore al ĝia estonteco."
En 2001 la asocio de Albault eldonis 100-paĝan libron Tri pri la tria pri la tiel nomataj avantaĝoj de la nova ortografio, kun resumoj en la angla, franca kaj japana lingvoj. Per tiu libro la asocio kompletigis sian laboron kaj iĝis nebezonata, la aŭtoroj André Albault (prezidanto de TRENHA) kaj Jean Doublet (komitatano de TRENHA) nun skribas en sia malfonda letero.
"Estis konstatite, ke la asocio tauge laboris kay decidite, ke ji nun devas chesigi siayn laboroyn. Ya la informita Akademio formale agnosku la retenitan solvon kay poste eventuale promociu ties aplikon", skribas la likvidantoj, uzante sian preferatan ortografion.
Jam en 1980 la Akademio per oficiala decido esprimis sian "fortan malaprobon" al ajnaj ortografiaj reformoj. Apenaŭ dum la postaj jaroj ŝanĝiĝis la sinteno de la Akademio, laŭ kiu "la ortografio de Esperanto estas integra parto de la historio kaj kulturo de tiu lingvo, kaj konformiĝas perfekte al la karaktero de la lingvo. Iu ajn ortografia ŝanĝo nur kompromitus la lingvon kaj ties tradicion."
En sia recenzo pri la 100-paĝa verko de Albault kaj Doublet pri alfabeta reformo John Wells, lingvisto kaj iama prezidanto de UEA, en marto 2003 skribis interalie:
"Foje okazas, ke eminenta maljuna esperantisto obsediĝas pro detalo de
nia lingvo, tiom ke tiuj, kiuj antaŭe respektis lin, povas nur skui la
kapon en bedaŭro."
Propran reform-projekton de la esperanta alfabeto cetere elpensis en alta aĝo ankaŭ alia eminenta esperantisto, Vilho Setälä (1892–1985), kiu estis unu el la plej gravaj finnaj esperantistoj de la pasinta jarcento kaj ankaŭ akademiano.
Alia akademiano, Gonçalo Neves, kiu membris en la Akademio de Esperanto 1995-1998 kaj estis unu el la anoj de la Ibera Skolo de la esperanta literaturo, post sia akademia periodo tute forlasis Esperanton favore al Ido kaj Interlingua. Dum sia idista periodo li publikigis grandan apologian verkon pri la ekzistorajto de Ido. Poste li tamen revenis al Esperanto kaj rakontis pri sia decido en persona artikolo en Ĝangalo.
Kiel aspektas la "Nova Help-Alfabeto" kaj amaseto de diversaj aliaj surogataj skribsistemoj eblas vidi en la retpaĝo de Matthias Behlert. Mem li elpensis ankoraŭ unu surogatan alfabeton, kiun li ŝajne serioze proponas. En lia versio, la frazo "ĉeĥoj morgaŭ certe ŝanĝos la ĵaketojn" aspektus ĉi tiel elegante: "tcexoy morgaw tserte candjos la jaketoyn".
Novaj reform-proponoj dum jardekoj aperadis preskaŭ same ofte kiel la malnovaj malaperadis. La perfektan argumenton kontraŭ ĉiaspecaj senĉapeligoj Libera Folio jam prezentis en La fina venko de la ĉapeloj.
]]>Kun la oficejo de la Komisiito de UN pri homaj rajtoj UEA de tempo al
tempo havis kontaktojn. Lige kun la 90-jariĝo de UEA en 1998 okazis simpozio
pri lingvo kaj homaj rajtoj en la Palaco de Nacio en Ĝenevo. Tiun simpozion
UEA organizis sub la aŭspicioj de la komiisito de UN.
Tamen unuafoje UEA uzis sian rajton prezenti skriban dokumenton al la
Komisiono. Tiun rajton UEA havas pro siaj konsultaj rilatoj kun Unuiĝintaj
Nacioj.
Renato Corsetti rakontas al Libera Folio, ke la kunsido de
la Komisiono pri Homaj Rajtoj similas Universalan Kongreson de Esperanto,
tamen ne necesas pagi aliĝ-kotizon.
- Aliflanke
rajtas aliĝi nur la reprezentantoj de ŝtatoj, ĝenerale la daŭraj
reprezentantoj ĉe UN en Ĝenevo, profesiaj diplomatoj, la funkciuloj de UN
kaj la reprezentantoj de NeRegistaraj Organizaĵoj. La programo estas same
ĥaosa kiel en UK. Estas iuj centraj programeroj, kunsidoj de la landaj
reprezentantoj por ricevi la skribajn kaj voĉajn deklarojn pri apartaj
temoj. Partaj kunsidoj poste okazas pri ĉiu el la temoj en la tag-ordo.
Liberaj kunsidoj okazas, se iu grava instanco ricevas permeson aranĝi
kunvenon pri io aparta. Entute oni povas kuri senfine de unu kunveno al la
alia, inkluzive de flankaj kunvenoj aranĝitaj de la NeRegistaraj
Organizaĵoj aŭ de landaj delegitaroj, rakontas Renato Corsetti.
Entute ĉeestas la kunsidojn pli ol tri mil personoj, sed kompreneble
malmultaj ĉeestas dum la tuta sessemajna kunsido. Laŭ Renato Corsetti, la
grandaj landoj ne multe atentas la okazaĵojn en Ĝenevo.
- Iliaj diplomatoj, kiuj aperas en la kunveno estas tre junaj, kaj iusence
ili estas trejniĝantaj por pli seriozaj taskoj. La landoj pli malgravaj
estas iom pli seriozaj pri la afero. Pluraj el ili havas apartajn celojn
montri ke ne ili mem rompas homajn rajtojn sed iliaj najbaroj/malamikoj. Sed
je ŝtata nivelo la interesoj estas tiuj, kiujn ni ĉiuj konas el la gazetaro:
Usono aranĝas kunvenon kaj disponigas materialon aparte por montri la
malrespekton de Homaj Rajtoj en Norda Koreujo kaj en Kubo. Kubo aranĝas
kunvenon kaj disponigas materialon por montri la malrespekton de Homaj
Rajtoj en Usono, ktp. La rumanoj provas montri ke okazas rompo de Homaj
Rajtoj en la moldava regiono okupata de rusoj, je kio la rusoj rebatas, ke
rumanoj volas malrespekti la homajn rajtojn de la rusa malplimulto en
Moldavujo, kaj tiel plu.
Plej intense la kunsidon de la Komisiono pri Homaj Rajtoj sekvas la
reprezentantoj de neregistaraj organizaĵoj, opinias Renato Corsetti.
- Ili faras ĉion por prezenti la plej neimageblajn ekzemplojn de rompo de
homaj rajtoj ĉirkaŭ la mondo. Mi donu verajn ekzemplojn: diskriminacio
kontraŭ la tamiloj en Srilanko, amasmurdo de islamanoj en suda Tajlando,
diskriminacio kaj perforta ĝenado de la turkmenoj fare de la kurdoj en la
provinco de Kirkuk, kiu daŭras de la tempoj de Saddam kaj ankoraŭ nun sub la
usona reĝimo. Mi ne parolu pri la plej konataj: religiaj diskriminacioj en
Ĉinujo, ktp. pri kiuj usonaj organizaĵoj prezentas tutajn revuojn, aŭ en
Kaŝmiro fare de Barato, pri kiu aliaj organizaĵoj verŝajne subtenatahj de
Pakistano prezentas aliajn revuojn....
Tamen la influo de UEA kaj aliaj neregistaraj organizaĵoj ne estas tre
granda, kredas Renato Corsetti.
- La neregistaraj organizaĵoj, ĉiuj estas reprezentataj de fervoruloj
esperantist-specaj, kaj pro tio la esperantistoj estas simple en sia medio.
Aliflanke la rezolucioj estas redaktataj de la landaj reprezentantoj, kiuj
estas tre pli malvarmaj, kaj akceptas ŝanĝi tekstojn jam uzitajn en la
pasinteco nur se estas multflanka interkonsento inter la landoj. Vi
komprenas, ke la fervoraj subtenantoj de Esperanto aŭ de la senkastuloj en
Barato ne havas facilan vivon.
Fine de la aparta kunsido kiun Renato Corsetti rajtis oficiale alparoli
nome de UEA estis donitaj promesoj pri estonta kunlaboro kun UEA.
Tamen ja ne klaras, kion tiu kunlaboro konkrete signifos.
L. L. Zamenhof en Bulonjo-ĉe-Maro en 1905. Legu la tutan paroladon.
- La paĝo de TEC ne plu ekzistos en la reto. Pro manko de helpo kaj
financa subteno, mi ne plu sekvos ĝian administradon, kaj konsekvence
ĝian ekziston. Mi ne plendas, nur konstatas la faktojn. Sen helpoj
diversaj, mi ne plu kapablas ĝin subteni el miaj propraj rimedoj, li skribis
en la retejo.
Oficiale TEC estas unu el la institucioj de Universala Esperanto-Asocio, sed laŭ informo en la retejo de UEA, aktuale mankas funkcianta strukturo kaj aktivuloj. Estas interese, ke la retejo de UEA ne indikas la adreson de la retejo, kiun Lucas Yassumura prizorgas.
Ankaŭ cetere la ligoj inter UEA kaj ĝia oficiala institucio TEC ne ŝajnas tre densaj. Lucas Yassumura estas komisiito de UEA, sed por trovi novan prizorganton de la retejo li turniĝis ne al UEA, sed al la vizitantoj de la retejo. La prezidanto de UEA, Renato Corsetti, eksciis pri la minaco fermi la retejon nur kiam Libera Folio petis lian komenton. Li tamen esperas ke la afero solviĝos:
- Fakte UEA ja helpis starigi tiun retejon en la kadro de la klopodoj
refondi almenaŭ virtualan TEC-on. Se Lucas Yassumura, pro manko de
kunlaboro, ne plu povos daŭrigi, certe ni trovos alian solvon. Mi kredas ke
Amri Wandel, la estrarano pri scienca kaj faka agado, eble povas diri al vi
ion plian.
Post kiam Libera Folio demandis pri la afero, la estraro de UEA kontaktiĝis kun Lucas Yassumura.
- La retejo de Terminologia Esperanto-Centro estas kadro sed ne povas mem produkti agadon kaj enhavon. Kompreneble ni konscias pri la situacio de TEC - antau nelonge estis interŝanĝo de mesaĝoj inter la ĉefaj rolantoj (Luko, la respondeculo pri la nova TEC paĝo, Renato, mi kaj terminologiaj / TEC aktivuloj) por konsideri la situacion, rakontas Amri Wandel.
Tamen ankoraŭ ne estis trovita solvo de la problemo.
- Estas fakto ke TEC ne multe aktivis dum la lasta jaro. Tio havas kelkajn
kialojn, sed la ĉefa agado devus veni de aktivuloj kiuj lastatempe mankas aŭ
pasivas, kaj pri tio la Estraro ne povas multon fari. Estis konstruita nova
TEC-paĝo, sed Luko, la konstruanto, apenaŭ havas kunlaboron, rakontas Amri
Wandel
Lucas Yassumura
mem ĝis nun ne volis respondi niajn demandojn. Anstataŭe li decidis uzi
la retejon de TEC por diskonigi sian vidpunkton. Ankoraŭ la 13-an de aprilo
la retejo funkciis normale, sed tuj post la apero de ĉi tiu artikolo la
retejo de TEC malaperis. En ĝia loko dum kelkaj horoj aperis nur la
anglalingva teksto: "This website is closed until further notice" ("Ĉi tiu
retejo estas fermita ĝis plua sciigo").
Poste tamen reaperis la retejo, kun ampleksa apologio de Lucas Yassumura.
"La anonco ankoraŭ validas, sed kelkaj homoj volas miskomprenigi la aliajn per mediokraj mesaĝoj, stultaj artikoloj kaj falsaj vortoj pri TEC", skribas Yassumura, kaj aldonas interalie: "TEC bezonas helpon, kunlaboron, monon kaj paciencon (ĉar la agresantoj kaj skandalantoj estas multaj, sed veraj kredantoj je ĝia forto estas mikroskope malmultaj)", li skribas.
En sia teksto Yassumura klarigas, ke UEA havas malmulte da mono kaj tial TEC devus iĝi sendependa asocio kiu mem kolektu monon:
"UEA sendis financan subtenon, kiu estis uzita por konstrui la paĝon kaj daŭrigi sian ekziston en la virtuala mondo. Sed la subteno finiĝis kaj mi, konsciante pri la financoj de UEA, SAMKIEL ĈIU BONA ESPERANTISTO EN LA MONDO, ne povas peti monon de ĝi. Tio estus malĝusta", opinias Yassumura.
La tutan tekston de Yassumura eblas legi en la retejo de TEC almenaŭ ĝis la fino de
aprilo.
La retejo de TEC estis kreita la 2-an de aprilo 2004. En la registra dokumento estas neniu mencio pri UEA, nur pri TEC kaj ĝia respondeculo Lucas Yassumura.
"La Kunordiganto pri TEC, Luko Jasumura respondecas pri la administrado de ĉi tiu retejo, kiu enhavos ne nur novaĵojn pri Terminologio, sed ankaŭ informojn kaj raportojn pri terminologiaj kolokvoj kaj prelegoj tra mondo; listojn de la ĉefaj universitataj tezoj koncernantaj Esperanton kaj Terminologion; recenzoj de la fakaj vortaroj en la Internacia Lingvo, kaj multe pli", reklamis sin la retejo printempe 2004.
Nun la retejo ŝajne malaperos post unujara vegetado, se ne anoncos sin nova volontulo. Tio estus bedaŭrinda, opinias la konata brita aktivulo Edmund Grimley Evans:
- Mi sentas, ke oni bezonas en la reto publikajn forumojn por registri kontribuojn enciklopediajn, vortarojn kaj terminologiajn. Por la enciklopediaj kontribuoj bonege funkcias la Esperanta Vikipedio.
Nek Vikipedio nek la Esperanta Vikivortaro laŭ Grimley Evans sufiĉas por terminologiaj celoj.
- Por la vortaraj kontribuoj ekzistas la Reta Vortaro, sed ĝi estas
malfacile uzebla por komencanto; eble oni bezonas paralelan neformalan
version, en kiu homo ne spertiĝinta pri la sistemo povas rapide registri
novan vorton aŭ interesan citaĵon; poste la spertaj kunlaborantoj povus
formaligi la neformalajn kontribuojn.
La estrarano de UEA pri scienca kaj faka agado, Amri Wandel, rakontas ke UEA havas novajn planojn pri la retejo:
- Estas kelkaj organizaj proponoj, ekzemple interligi TEC kun la scienca kaj teknologia arkivo de Eventoj, por provi aktivigi TEC, kaj la Estraro diskutos tion en sia baldaŭa kunsido, li komentas.
Laŭ Edmund Grimley Evans la retejo de Budapeŝta Esperanto-Centro ĉiukaze ne povas anstataŭi tiun de TEC.
- Tio ja ŝajnas tre utila, sed ĉu László havos sufiĉe da tempo kaj energio
por daŭrigi tiun kolektadon, kaj kion mi faru, se mi rimarkos eraron en iu
terminaro aŭ volas proponi aldonon? Vikia sistemo povus helpi pri tio.
Pli pri la temo: Scienco kiun kreis esperantisto
]]>Se vi ne havas monon ĉe UEA, vi povas transpagi uzante la rimedojn priskribitajn en la retpaĝo de UEA. Eblas facile pagi ekzemple per kreditkarto. Ne forgesu indiki, ke vi volas kontribui al Libera Folio! Se vi pagas per kreditkarto, indiku vian intencon subteni Liberan Folion en la kvadrateto "notoj"
Dankon al la donacintoj!
]]>La voĉdonoj estis sekretaj kaj por la elekto necesis plimulto de du trionoj el la voĉoj. La novan papon bonvenigis granda hom-amaso, kiu kolektiĝis en la placo antaŭ la katedralo Sankta Petro. La nova papo, Joseph Ratzinger, estas 78-jara, kaj oni konsideras lin daŭrigonto de la multrilate konservativa linio de Johano Paŭlo la 2-a.
Inter la kardinaloj kiuj partoprenis la elekton estis almenaŭ du, kiuj havas sciojn pri Esperanto. Ambaŭ estis menciitaj kiel eblaj kandidatoj.
La 72-jara ĉeĥa kardinalo Miloslav Vlk studis Esperanton dum sia junaĝo kaj ankaŭ korespondis en Esperanto. Li siatempe ankaŭ estis membro de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), kaj dum la kongreso de IKUE en 1995 li akceptis la titolon "Alta Patrono de IKUE". Li pastriĝis en 1968, sed poste la komunismaj aŭtoritatoj devigis lin forlasi sian oficialan postenon.
Dum preskaŭ dek jaroj li laboris kiel fenestropurigisto en la centro de Prago kaj plenumis pastrajn taskojn kaŝe. Nur post la velura revolucio en Ĉeĥio li povis rericevi sian oficialan pastran statuson, kaj en 1994 la tiama papo Johano Paŭlo la 2-a nomis lin kardinalo.
En oficiala formularo, kiun Miloslav Vlk devis plenigi en 1988, li indikis, ke li scipovas aktive» la germanan kaj la italan, kaj pasive la rusan, francan, Esperanton kaj la latinan.
Miloslav Vlk kutimas afable sinteni al katolikaj esperantistoj kiuj sin turnas al li, sed esperantlingvajn leterojn li skribis nur en sia junaĝo. Nuntempe li klarigas, ke li pro malmulta praktiko perdis sian kapablon paroli Esperanton, sed li ja plu pasive scias la lingvon.
Esperanton studis en sia junaĝo ankaŭ la 71-jara itala kardinalo Dionigi Tettamanzi, kiu en 1998 ĉeestis kongreson de la itala sekcio de IKUE kaj eĉ predikis en Esperanto. Ĝis la elekto de Johano Paŭlo la 2-a en 1978 la papoj dum 455 jaroj estis italoj, kaj post sia elekto kiel kardinalo de Milano en 2002 Dionigi Tettamanzi ofte estis menciita kiel la ĉefa itala kandidato por la papa seĝo. En iuj listoj de kredeblaj kandidatoj li aperis sur la dua loko.
La du kardinaloj kiuj iam studis Esperanton afable respondas al katolikaj esperantistoj, sed ili ja ne estas aktivaj esperantistoj nek multon faris praktike por antaŭenigi la uzon de Esperanto en la katolika eklezio.
La ĵus forpasinta Papo Johano Paŭlo la 2-a ne estis esperantisto, sed li estis la unua papo kiu parolis en Esperanto dum publika ceremonio. Tio okazis en 1991 dum festado de la monda tago de la junularo en Częstochowa, Pollando. Poste, ekde 1994, oni ĉiujare inkluzivis ankaŭ esperantlingvan saluton en la vico de la multlingvaj salutoj, kiujn Johano Paŭlo la 2-a legis al hom-amasoj okaze de la pasko kaj kristnasko.
La nova papo, Benedikto la 16-a, ne havis kontaktojn kun esperantistoj kaj ne estas konate, ĉu li eldiris opinion pri Esperanto. Li tamen ja parolis por refortigo de la rolo de latino. En 1999, ankoraŭ kiel kardinalo Ratzinger, li alvokis la katolikajn episkopojn "remalkovri la latinan meson".
La rolo de la latina lingvo en la katolika eklezio malfortiĝis post la dua Vatikana koncilio, kunveno kiu en la komenco de la 1960-aj jaroj permesis la uzon de naciaj lingvoj anstataŭ latino en katolika diservo. Laŭ kardinalo Ratzinger la "sovaĝa kreiveco" post la dua Vatikana koncilio "detruis la misteron de la Sankteco". Kontraŭe, la malnova latinlingva liturgio laŭ li "ne estas terura tradiciismo, sed fakte la deziro partopreni en la Dieco".
Multan diskuton kaŭzis la agado de Joseph Ratzinger dum la fina fazo de la dua mondmilito. La patro de la nova papo estis germana policano kaj kontraŭulo de la nazioj. Pro tio la familio devis translokiĝi multfoje, ĝis la patro pensiiĝis en suda Germanio en 1937. Joseph Ratzinger mem estis devigita aliĝi al la nazia junulara organizaĵo Hitlerjugend kiam li estis 14-jara. Li tamen baldaŭ sukcesis eliri el la organizaĵo.
Du jarojn poste li estis konskripciita en aerdefendan brigadon ĉe motorfabriko en kiu laboris ankaŭ malliberuloj el la koncentrejo Dachau. Poste li estis sendita al Hungario kie li helpis konstrui kontraŭtankajn barilojn, kaj kiel li vidis judojn kiujn oni kondukis al neniigejoj. Li baldaŭ dizertis, laŭ siaj propraj vortoj ne pafinte eĉ unu kuglon.
La nova papo forte kontraŭas la aliĝon de Turkio al la Eŭropa Unio. Kiel sian nomon li elektis la nomon de Sankta Benedikto, la fondinto de la benediktana monaĥa ordeno kaj la protektanto de Eŭropo.
Pli pri la katolika eklezio kaj Esperanto:
La retejo de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista
Ulrich Matthias: Esperanto - la nova latino de la Eklezio
Kiel konate, TEC havis antaŭ la civitana milito en Jugoslavio
esperoplenan oficejon kaj kunlaborantojn. Tiu oficejo devis esti evakuita
fulmrapide - laŭ miaj informoj tiel finiĝis la regule organizita laboro, pri
kiu meritas dankon la gesamideanoj Blanke.
Tamen Esperanto-movado ne povas malhavi tiun kunorganizadon de terminologia laboro, ĉar ne eblas unuflanke tradiboĉi la preskaŭ ĉiuloke mankantajn homfortojn per kelkfoja reeltrovo de la rado kaj lasi aliflanke gravajn kampojn netuŝitaj. Tiel al mi entute estas nekomprenebla la ideo, rezigni pri la kunagado de la finance kaj organize plej potenca organizaĵo - nome UEA - kaj konfidi tiun gravan laboron al "memstara organizo" kiu bazus sin sole sur bonfarto kaj bonvolemo de unuopuloj.
En antaŭa komento estis prave substrekite, ke en la plejmulto de
la ŝtatoj la evoluo de la nacia(j) lingvo(j) ne estas konsiderata kiel hobio
de manpleno da stranguloj, sed registara tasko konvene organizita kaj rimede
ekipita. Esperantistoj ne vivas en vakuo ie for sur la luno, sed meze inter
neesperantistoj, kiuj mezuras la videblajn rezultojn de la movado je tiuj al
ili konataj en naciaj lingvoj.
Sekve Eŭropa Komisiono lasis sian tiaman membron Neil Kinnock en
komuniko al la Eŭropa Parlamento riproĉi la esperantistojn, ke ne ekzistas
sufiĉe da instruistoj kaj tradukistoj pri Esperanto - kvankam la edukado kaj
aprobo de tiaj profesianoj estas tasko de la membroŝtataj instancoj kaj ne
de nacia aŭ regiona neregistrara organizaĵo aŭ de volontulaj
unuopuloj.
La ceteran riproĉon de tiu komuniko, ke "Esperanto ne povas esprimi la tutan gamon de ĉiutagaj bezonaĵoj" tamen ne eblas plenkore kontraŭstari: kvankam ekzemple la ĵus aperinta seplingva DVD-disko pri libana dancstilo de la svisa dancistino Meissoun, sur kiu parolas la denaska esperantistino Silvia Moritz, povas opiniigi la kontraŭon, ekzistas sufiĉe da aliaj fakaj kampoj, kies terminaro esperantlingva ĝis hodiaŭ estas malkontentiga eĉ por baza komunikado. Inter ili la permaŝina metalprilaborado, kies evoluo maturiĝis ankoraŭ dum la vivo de d-ro Zamenhof ...
La mankon de terminoj dolore spertas ĉiu tradukisto okupiĝanta pri temoj flanke de la bone evoluigitaj kampoj kiel ekzemple informadiko, fervojoj, forstscienco, biologio kaj medicino. Devigata perlabori sian ĉiutagan panon, tradukisto kutime eĉ ne havas tempon, foliumadi en vortaro - des malpli verki ĝin okaze de bezono. Krome la rezulto de tia, kiel ajn honorigenda, laboro de unuopulo, povas por internacia lingvokomunumo ĉiam esti nur propono. Tiel la kvalito de la traduko staras aŭ falas kun la estonta - foje hazarda - akcepto aŭ malakcepto de tiel proponitaj terminoj.
TEC ne povas magie finsolvi la problemojn de mankantaj terminoj en
Esperanto. Ĝi estas "nur" la nepre necesa organiza bazo, por ke
samprofesiuloj kontaktiĝu kaj kunlaboru. La nun ekzistantaj rimedoj, nome
listoj de UEA (delegita reto), AIS kaj verŝajne ankaŭ AdE ne povas plenumi
tiun taskon, ĉar ili ekskludas esperantistojn nemembrantajn pro kiu ajn
kaŭzo en la koncerna organizaĵo. Tion montras la abundo da kampoj, por kiuj
listigas la Delegita Reto mondvaste nur manplenon da fakuloj aŭ eĉ nur unu
personon.
Ne estas akcepteble, ke la ebleco trovi kunlaborantojn por terminologia laboro dependas unuavice de ilia membreco en iu el la nomataj organizaĵoj. TEC (aŭ iu organizaĵo tiucela) devos analizi la staton de la fakterminaro sur diversaj kampoj, konstati, kie estas bezonata intensa laboro, kolekti nomojn kaj adresojn de koncernaj fakuloj kaj instigi ilin kontribui al tiu laboro. Tio estas pli ol sufiĉe da laboro por tuta taĉmentaro. Tiel la komisiado de unusola persono flanke de UEA ŝajnas al mi subtakso de la problemaro. Ne multe mirigas, ke tiu komisiito seniluziiĝas kaj rezignas.
Peter Hauser
Dreieich, Germanio
Aperigi 10 numerojn de Eŭropa Bulteno (6 paperaj kadre de la Ondo kaj 4 nur elektronikaj)
Organizi kunvenon de la Asocia Asembleo en Vilno
Finregistri la organizon en Belgio kaj malfermi la propran konton
Realigi la necesan agadon por realigi interpartian grupon Kia Eŭropo? kune kun M. Handzlik kaj E. Myoshi
Partopreni en konferencoj pri lingvoj kaj identecoj en EU kie ajn eblas
Kunordigadi la agadon de Landaj asocioj kiuj rilatas tuteŭropajn projektojn
Proponi projektojn al EU-fondaĵoj kaj realigi tiujn, kiuj estus subvenciataj
Ellabori taskaron por BKC
Same kiel pluraj aliaj polaj esperantistoj, Maciej Wnuk simple ne vidas iun alian logikan klarigon por la interveno, kiu trafis Polan Esperanto-Asocion.
- Ja tiu agado, kvankam sufiĉe sendependa, ne estis malkaŝe opozicia. Pro tio mi supozas, ke la instigo de la puĉo venis de grupo, kiu sentis sin formetita flanken en la organizo kaj kiu instigis - ankaŭ per falsaj aŭ troigitaj akuzoj - la koncernajn aŭtoritatojn nomumi ilin kiel komisarojn.
Kiam la ŝtataj aŭtoritatoj jam serioze komencis okupiĝi pri Pola
Esperanto-Asocio, reprezentantoj de la estraro partoprenis interparolojn en
la centra komitato de la reganta komunisma partio. La estraro de Leyk provis
konvinki la aŭtoritatojn, ke la akuzoj estis falsaj, sed vane.
La laboro de la demokratie elektita estraro kaj de la asocia konsilantaro
de PEA estis abrupte interrompita la 17-an de oktobro 1985, kiam la ŝtataj
aŭtoritatoj malfunkciigis la gvidorganojn de la asocio kaj nomumis novan,
provizoran estraron, kies prezidanto iĝis Włodzimierz Wesołowski.
En la finaj staĝoj antaŭ la puĉo tre aktiva estis la tiama estro de
la Esperanto-redakcio de la pola radio, Andrzej Pettyn, kiu klopodis
konvinki diversajn homojn eniri la "komisaran" estraron. Li ankaŭ mem eniris
la novan estraron, kiu finfine do konsistis el Włodzimierz Wesołowski, Adam
Chyliński, Marian Dobrzyński, Ryszard Kamiński, Henryk Kozaczuk, Stefania
Pakalska, Andrzej Pettyn, Wojciech Sobolewski, Bolesław Staszczak kaj
Stanisław Świstak.
Dum la regado de tiu provizora estraro estis krome malfondita la Loka
Kongresa Komitato de la jubilea 72-a Universala Kongreso, kaj elektita nova.
La provizora estraro oficis ĝis novembro 1986. Poste aperis nova estraro,
kies prezidanto iĝis Roman Dobrzyński. El la provizora "komisara" estraro
restis nur Andrzej Pettyn. Tiu estraro sidis dum la jubilea kongreso en 1987
kaj ĝis 1989, kiam Andrzej Pettyn estis elektita prezidanto de PEA. En la
estraro de Pettyn, la kasisto estis Tadeusz Dobrzyński.
Februare de
2005 aperis en la reto la tiel nomata listo de Wildstein, la nomoj de 120.000
personoj, kies dokumentujoj, kreitaj de la komunistaj sekretaj servoj,
troviĝas en la pola Instituto de Nacia Memoro. La nomoj en la listo povas
esti tiuj de funkciuloj, sekretaj informantoj, sed ankaŭ de viktimoj, kiujn
oni planis varbi. La publikigo de la listo kaŭzis ŝtormajn debatojn en
Pollando.
En la listo de Wildstein troviĝas ankaŭ la nomoj de la fratoj Marian kaj
Roman Dobrzyński, kiuj partoprenis en la du postpuĉaj estraroj de Pola
Esperanto-Asocio. Laŭ la listo, la dokumentujo pri Roman Dobrzyński devenis
de ministeria nivelo, dum tiu pri Marian Dobrzyński devenis de malpli alta,
regiona nivelo de la sekurec-servo. En la sama listo troviĝas ankaŭ la nomo
de honora membro de UEA, Jadwiga Gibczyńska, kaj la nomoj de pluraj aliaj
polaj esperantistoj.
Tiu apero de la nomoj kompreneble pruvas nenion pri la rolo de la
koncernaj personoj en la puĉo kontraŭ la estraro de PEA, nek entute pri ilia
eventuala rilato al la sekurec-servo. Tamen la listo ja kaŭzis diskuton en
la pola Esperanto-movado, kaj eble parte pro tiu diskuto la nuna estraro de
Pola Esperanto-Asocio fine de majo decidis honorigi partoprenintojn de la
puĉita estraro.
Honoraj membroj iĝis Jerzy Leyk (la eksigita prezidanto de 1985), Irena
Szanser (eksigita estrarano) kaj krome la aktivuloj Hanna Jankiewicz kaj
Eugenia Szczyglińska. Transdonante la honorajn diplomojn la prezidanto de
PEA Stanisław Mandrak petis la novajn honorajn membrojn "akcepti la tutkoran
pardonpeton pro ĉiuj malbonaĵoj kiuj tuŝis esperantistojn flanke de eksaj
estraroj, agintaj dum la totalitara tempo." Speciale li pardonpetis al tiuj,
kiuj suferis pro la estrara puĉo de 1985.
Laŭ Maciej Wnuk, la pardonpeto tamen venis de malĝusta persono:
- Mi pensas, ke honori iamajn aktivulojn estas bona ideo, sed rilate
pardonpeton: ne PEA devus tion fari sed la membroj de la komisara estraro.
Ja PEA estis mem objekto de perforto.
La honorigan ceremonion kiu okazis en la Varsovia filio de PEA la
20-an de majo ne ĉeestis Jerzy Leyk. Ĉeestis tamen Irena Szanser, kiu diris,
ke la pardonpeton ŝi kaj aliaj atendas de dudek jaroj. Ŝi ankaŭ transdonis
al la nuna prezidanto de PEA dikan kajeregon kun kopiitaj dokumentoj
interalie pri la puĉo de 1985.
Aŭdu la tutan paroladon de
Jerzy Handzlik (wav-dosiero, 3 Mb)
La sonregistraĵon provizis Dominique Couturier.
Foto el la retejo parole_a_tous,
kun permeso
Legu pli: la letero de Małgorzata Handzlik al Ján Figeľ
]]>Pli pri la Nitobe-simpozio en la retejo de Esperantic Studies
Foundation.
La Internacian
Junularan Kongreson en Zakopane malfermis salutvortoj de la pola prezidento.
En la programo estis parolado de eŭropa parlamentano, fama japana mecenato
kaj pintaj bandoj. Tamen la plej priparolata programero estis la konkurso
pri la plej bela kongresanino - kvankam ĝi ne okazis.
Jen kiel la organizantoj de la IJK prezentis la konkurson:
Ĉu vi estas bela? Ĉu vi estas knabino? Ĉu vi estas Esperantistino? Ĉu vi
ĉeestos IJK-on? Tiukaze do ĝuste vi devas aliĝi al la konkurso "Miss
Esperantio", kies celo estas elekti La plej belulin' de IJK. Kion vi povas
atendi? Nu - kiel kutime: mallonga sinprezento, promenado en vespera robo,
libera disciplino = dancado, kantado, poem-deklamado... Aliĝu jam nun por la
konkurso (valoraj premioj jam atendas!)
La organizantoj ŝajne komprenis, ke ne ĉiuj aprezas belec-konkursojn, kaj
aldonis apartan klarigon "por feministoj":
Rimarko (porfeminista): Organizantoj ne celas malestimi inan sekson - tute male, ili per la okazaĵo volas kliniĝi antaŭ virinaj beleco, ĉarmo, kapableco, multflankeco (...) - kaj elekti "la plej" knabinon de Esperantio (malgraŭ konscio, ke ĉiu Esperantistino estas la plej...
Eble surprize por la organizantoj, ne nur reprezentantoj de la plenkreskula movado, sed ankaŭ tre multaj partoprenantoj de la IJK opiniis la ideon de belec-konkurso neaprobinda. Estis laŭtaj protestoj, kaj fine la jam anoncita konkurso estis nuligita.
- Pri tio mi persone ege ĝojas! La ideo organizi tiun konkurson dekomence estis fia, opinias la rusa kongresinto Oleg Izjumenko.
Laŭ li, la cetera programo de la IJK estis tre bona, sed la planita konkurso estis tute neakceptebla.
- Tiaj konkursoj, pro tio ke ili fondiĝas sur patriarkiaj stereotipoj, malaltigas la rolon de virino, eliminas ŝian dignon, kaj degenerigas kaj la partoprenantojn kaj la spektantojn. Tial mi estis kaj daŭre estas kontraŭ ajnaj "belec-konkursoj".
- Ja eblas konkuri en aliaj kampoj, kiuj estas ne malpli gravaj ol fizika
allogeco, kaj ja ankaŭ viroj povas partopreni diversajn konkursojn kune kun
virinoj, tiel ne substrekante nur unu sekson aŭ gravecon de nur unu trajto
(nome de fizika aspekto) de tiu sekso, opinias Oleg Izjumenko.
Kim Henriksen de Esperanto Desperado same ĝojas, ke la konkurso estis nuligita.
- Mi parolis kurte kun Vera de la LKK, laŭ ŝi oni rezignis pri la konkurso
pro tro da protestoj de okcidentuloj... Cetere mi mem dum nia koncerto de
Esperanto Desperado parolis kontraŭ la konkurso. Kiam ni kantis
Aline ni ja en la fino kantas ke ĉiuj estas belaj (vi povas aŭdi ĝin sur la unua
kasedo de Amplifiki - Tute ne gravas).
- Tio fakte memorigis al mi kial ni havis tiun finon de Aline. Ĝi
estis verkita dum la IJK en Debrecen en 1983, kiam mi lastfoje spertis ke
oni aranĝis tian konkurson. Tiufoje ni fakte eĉ klopodis ridindigi ĝin en
tiu maniero, ke ni estis pluraj viroj kiuj lasis inoj aligi nin en siaj
nomoj, kaj poste ni venis vestite kiel inoj. Sed la aranĝantoj kaptis nian
intencon kaj lasis nin promeni unue, kaj poste daŭrigis la
konkurson...
Laŭ alia ĉeestinto, Chuck Smith, preskaŭ ĉio estis bona en Zakopane:
- La koncertoj bonis, la dancejo bonis, la programoj bonis... La sola malbona afero estis la malvarmeco kaj pluveco de la vetero, sed la organizantoj bedaŭrinde ne povis prizorgi tion.
Por Anderson Mills el Teksaso, Usono, la vojaĝo al Vilno kaj poste al Zakopane estis neforgesebla travivaĵo post dujara studado de Esperanto. En sia dulingva blogo li skribas:
- Mi ne posedis la kapablon por imagi kiel mirinda sperto estos; mia mensa
framo ne sufiĉe grandis. Mi povis sidi kaj simple paroli kun homoj el la
tuta mondo en personaj konversacioj, kiuj konkrete montris kiel mirinde
similaj estas homoj dum ankoraŭ ili vivas laŭ sia propra kulturo.
Honora patrono de la IJK estis Aleksander Kwaśniewski, la prezidento de Pollando, kaj lian saluton oni legis en la solena inaŭguro. Estis 575 aliĝintoj al la kongreso, kaj pli ol cento el ili helpis pri la programo de la kongreso. Inter la prelegantoj estis la esperantista EU-parlamentano Małgorzata Handzlik kaj la konata japana mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi.
Same kiel en Universalaj Kongresoj, merkredo estis ekskursa tago. Ĵaŭde oni aranĝis, laŭ metodo jam multfoje provita en Rusio, "lingvan festivalon" por ekstera publiko.
Legu pli pri la IJK en artikolo de Oleg Izjumenko!
Inter la multaj demandoj levitaj de la plimultigo de la membraro de la Eŭropa Unio estas la demando pri lingvoj. Kvankam la Traktato de Romo antaŭvidis egalecon de statuso por la naciaj lingvoj en la institucioj de EU, konsiderinde altiĝis la baroj al efektivigo de tiu principo, en la nuna situacio de 25 ŝtatoj-membroj kun 21 oficialaj lingvoj, pli ol 25 regionaj kaj minoritataj lingvoj, kaj multaj iom grandaj enmigrintaj lingvokomunumoj, ĉiuj kun tre diversaj nombroj de parolantoj. Sen atenta, sistema, kaj bone financata aliro al mastrumo de la multlingva karaktero de EU, la lingvoj kaj kulturaj valoroj de iuj el la pli malgrandaj ŝtatoj kaj neŝtataj lingvogrupoj povus minaciĝi, kun sekva kompromito de la principo de egaleco inter EU-membroj kaj malfermiĝo al novaj specoj de konflikto kaj lukto en kaj inter nacioj.
Tiu situacio estis fokuso de la Kvara Nitobe-Simpozio, organizita de la
Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj en kunlaboro
kun la Komitato pri Eŭropaj Aferoj de la Litova Parlamento, la Akademio de
Sciencioj de Litovio, kaj la Universitato de Vilno. Pli ol 70
partoprenantoj el pli ol 20 landoj, inkluzive de naŭ novaj ŝtatoj-membroj de
EU, kunvenis por esplori la diversajn politikajn alternativojn kaj serĉi
unuanimecon pri kelkaj bazaj rekomendoj pri la lingvopolitiko de EU sub la
novaj kondiĉoj.
La simpozianoj komune esprimis fortan apogon al la procezo de eŭropa integriĝo, kaj precipe al la streboj disvolvi justan, demokratan kaj altkvalitan komunikadon inter ĉiuj eŭropanoj. Ili ankaŭ dividis la kredon, ke la aktuala lingvopolitiko de EU, ĉu en la EU-institucioj mem, ĉu je la nivelo de naciaj registaroj, estas neadekvata por atingi tiujn celojn. La jenaj problemaj evoluoj ŝajnas larĝe disvastigitaj tra EU:
En la kunteksto de la 25-membra Eŭropa Unio, simpozianoj opiniis ke tiuj lingvopolitikaj malfortoj tendencas subfosi la lingvojn de la pli malgrandaj ŝtatoj. Simpoziaj prelegantoj atentigis pri la ekzisto de signifaj ekonomiaj kaj politikaj ŝarĝoj truditaj de la nuna sistemo al la parolantoj de tiuj lingvoj, kaj ili esprimis timon, ke tio longperspektive kondukos al la perdo de statuso kaj vivanteco de ĉiuj lingvoj escepte de la plej grandaj.
Kvankam ili pledas por vasta gamo de ideoj kaj prioritatoj en la traktado de tiuj problemoj, partoprenantoj de la simpozio interkonsentis pri la sekvaj kvin ĉefaj agaddirektoj:
Oni bezonas konstrueman, realisman lingvopolitikan kadron por la Eŭropa Unio de 25 landoj, kiu ekvilibrigu protektadon kaj aprezadon de lingva diverseco kun la bezono de efika, altkvalita komunikado inter ĉiuj civitanoj de EU. Partopreno de larĝa gamo de individuoj kaj institucioj, reprezentantaj multajn diversajn perspektivojn kaj interesojn, estos nepre necesa por realigi tian vizion.
Por estigi la bezonatan politikan volon subtene al tia komuna kadro, necesas multe pli da klopodoj altigi la nivelon kaj intensecon de la prilingva debatoj publikaj kaj politikaj. La malavantaĝoj de la nuna sistemo, la investitaj interesoj kiuj subtenas ĝin, kaj aro da pozitivaj politikaj alternativoj beoznas vortumadon en manieroj kiuj ebligas diskutadon inter ordinaraj homoj, raportadon fare de ĵurnalistoj, kaj konkretajn elpaŝojn flanke de elektitaj deputitoj. Gravas disvolvi longdaŭrajn politikajn interesgrupojn kaj koaliciojn por alstrebi lingvan egalecon, diversecon, kaj vivipovon.
En la evoluigo de komuna lingvopolitika kadro, necesas atenti almenaŭ jenajn kvin agadkampojn, el kiuj ĉiu povus postuli malsaman kombinon de solvoj kaj iom malsaman politikan strategion:
La evoluigo de komuna kadro, kaj de politikaj solvoj en difinitaj kuntekstoj, profitos el informita publika debatado pri konkurencaj vizioj de la lingva estonteco de la Eŭropa Unio. Inter la vizioj atendantaj formuladon kaj ellaboron estas la jenaj:
Vizioj, kiuj tiras konkludojn el diversaj modeloj de multilingvismo tra la mondo por pli bone kompreni la dinamikon kaj potencialajn fortojn kaj malfortojn de la EU-lingvosistemo, kaj ĝia loko ene de tutmonda lingvosistemo;
La Kvara Nitobe-Simpozio konsistigis unu el la unuaj okazoj, kie politikistoj kaj fakuloj el plimulto de la ŝtatoj de la pligrandigita EU povis diskuti komunajn zorgojn kaj prioritatojn sur la tereno de lingvopolitiko kaj komunikado. Progreso pri la demandoj skizitaj ĉi tie dependos de plua kaj plivastiĝanta kunlaboro de ĉi tiu speco, inkluzive de:
La evoluo de EU en kompleksan, novspecan formon de internacia kunlaboro
postulas novajn alirojn al la mastrumado de multlingvismo kaj de efika,
egaleca komunikado. La disvolvo de kapabloj sur ĉi tiu tereno, en la formo
de novaj ideoj, fakaj kompetentoj, kaj institucioj, estas urĝa prioritato
kiu meritas atenton kaj rimedojn de la naciaj registaroj same kiel de la
EU-instancoj.
La partoprenantoj de la Kvara Nitobe-Simpozio deziras danki la organizantojn kaj subtenantojn de tiu ĉi unua renkontiĝo, kaj precipe al la litova parlamento, pro la afabla disponigo de kunvenejo kaj interpretaj servoj, kaj al Esperantic Studies Foundation (Washington, Usono) pro ties malavara financa subteno.
]]>En la gazetara konferenco de la simpozio en Vilno la ĉeestintaj ĵurnalistoj
eksciis, ke la simpozio rekomendos al EU konsideri Esperanton.
"Necesas paroli pri alternativaj vizioj por la lingva estonto de la Eŭropa
Unio, inkluzive de la konceptoj de lingva egaleco kaj kvalita komunikado.
Indas diskuti pri la ebla rolo de Esperanto", la litovia novaĵ-agentejo ELTA
citis la proponitan rezolucion.
La diskuto pri la rezolucio daŭris rete post la kongreso. En posta
malneta versio, Esperanto estis proponita unuavice kiel simbola unuiga
lingvo por la Eŭropa Unio, kaj nur duavice kiel eventuala solvo de iuj
praktikaj problemoj. Krome la malneto ŝajnis ne nur agnoski la gravan rolon
de la angla lingvo en Eŭropo, sed anticipi kaj eĉ subteni la fortiĝon de la
angla superrego. Kiel "vizio" en la proponita rezolucio estis menciite
"evoluigi la anglan kiel komunan eŭropan lingvon en manieroj kiuj estas pli
sistemaj, egalecaj kaj kunigeblaj kun la konservado de kultura
diverseco."
Tiu formulo tamen ne plaĉis al ĉiuj, kaj en la fina redakto la koncerna ero
sonas tute alimaniere: "...certigi ke iu ajn vaste uzata interlingvo ne
subfosu la pluvivipovon de la naciaj lingvoj, la egalecan traktadon de ties
parolantoj en EU-institucioj, kaj la konservadon de kultura
diverseco".
- La angla estas anstataŭigita per "iu ajn vaste uzata interlingvo", kio estas pli taŭga solvo, kvankam ni ne povas nei ke la angla ja estas nuntempe tiu lingvo kaj ke ĝuste tial necesas ke ĝi "ne subfosu la pluvivipovon de la naciaj lingvoj, la egalecan traktadon de ties parolantoj en EU-institucioj, kaj la konservadon de kultura diverseco", komentas Jukka Pietiläinen, kiu partoprenis la seminarion.
- Interese kaj grave, la nuna formulo povas adaptiĝi ankaŭ al Esperanto, kaj estas bone ke ni ne havu tro unuflanke pozitivan imagon pri la eventuala vasta uzado de Esperanto, li aldonas.
Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) laŭ sia nova statuto laboras por "fortigi la eŭropan konscion" ĉe la civitanoj de EU, kaj unu ero en tiu laboro ŝajnas esti la ideo, ke Esperanto iĝu ia "identec-lingvo de Eŭropo". Eble pro la partopreno de aktivuloj de EEU en la simpozio, tiu propono trovis sian vojon ĝis la malneto de la simpozia rezolucio. En Vilno la ideon levis unue la neesperantista sociologo Philippe Van Parijs, kies lingvopolitika idearo cetere estis favora ne al Esperanto, sed al la angla.
Tamen la propono pri Esperanto kiel "simbola unuiga lingvo" por la Eŭropa Unio tute malaperis el la fina versio de la konkluda dokumento. Anstataŭ ĝi aperis atentigo pri la ekonomiaj avantaĝoj, kiujn uzo de Esperanto povus doni, pri ĝia efikeco kiel enkonduko al lingvolernado, kaj ĝiaj meritoj sur la kampo de interkultura komunikado.
La reta diskuto pri la fina formo de la rezolucio okazis ĉefe en la
angla, kaj tial ne ĉiuj dezirantoj povis facile partopreni ĝin.
- Baze de tiu
ĉi artikolo (ĉar la anglalingvan konkludan dokumenton mi ne povis legi) mi
devas bedaŭri pro la nova teksto. La funkcio de Esperanto en tradukado kaj
interpretado konvinkos neniun, ĉar ja objektive ĝi ne estas multe pli efika
ol iu ajn alia tradukado. La avantaĝo de neŭtrala lingvo estas, ke ĝi povas
fariĝi nova identeca lingvo de nova grupstrukturo, kion la ne-neŭtralaj
naciaj lingvoj neniel povas. Do la forigo de la antaŭa "simbolo de eŭropa
identeco" estas laŭ mi grava eraro, skribas Zlatko Tišljar, la sekretario de
Eŭropa Esperanto-Unio, en diskutejo de EEU. Li eksciis pri la fina formo de
la rezolucio nur, kiam la esperantlingva versio aperis en Libera
Folio.
Libera Folio: Ĉu ne estas problemo, se esperantistaj partoprenintoj de la Nitobe-seminario sentas, ke ili pro nesufiĉa scio de la angla ne povis plene partopreni la diskuton pri la fina rezolucio?
Mark Fettes: - Eventualaj problemoj estas kaŭzitaj nur de la fakto, ke mi feriis en Irlando kaj ne povis libere okupiĝi pri la fina rezolucio. La unua malneto estis farita surloke en Vilno, en la angla, kaj voĉe interpretata en Esperanton dum la simpozio mem, tiel ke la diskutoj dum la lasta tago vere povis okazi ambaŭlingve kun sama facileco (ankaŭ la franca kaj germana foje uziĝis). La duan malneton mi verkis dumferie, denove en la angla, kaj dissendis, ne havante tempon mem zorgi pri Esperanta versio; Humphrey Tonkin tuj faris Esperantan tradukon, kaj sendis tion al mi, sed mi denove interretis nur reveninte en Kanadon unu semajnon poste. Tiel nur la tria malneto povis dissendiĝi en paralelaj versioj samtempe. Ne estis ideale, sed ankaŭ ne tro anglocentrisme, laŭ mi.
- Tio simple ilustras, laŭ mi, ke plurlingva mastrumado de kunvenoj kaj ankaŭ de skribaj diskutoj postulas kromajn rimedojn, kiujn registaroj same kiel aliaj organizoj ne ĉiam facile disponas (aŭ disponigas). Certe tio estas unu el la faktoroj pelantaj la anglan antaŭen: oni oferas egalecon favore al efikeco. En Esperantujo oni solvas la problemon per same unulingva funkciado, eĉ kiam ne ĉiuj povas samnivele partopreni pro diversaj gradoj de lingvoscio, komentas Mark Fettes, kiu estis unu el la ĉefaj organizantoj de la simpozio.
La konata lingvisto Robert Phillipson estis unu el la ĉefaj kritikintoj de la unua skizo, kiu laŭ li estis tro ĝenerala. Li ankaŭ atentigis, ke la frazo pri la rolo de la angla estis interpretebla tiel, ke la angla ricevu ĉiam pli gravan rolon.
- La reviziita versio estas multe pli bona ol la unua malneto, kvankam ĝi ja restas sufiĉe ĝenerala, li komentas nun.
La fina versio de la rezolucio krome akcentas la neceson de vasta publika kaj politika diskuto pri lingvaj kaj komunikadaj demandoj.
La Nitobe-Simpozioj portas la nomon de Nitobe Inazô (1862-1933), asista ĝenerala sekretario de la Ligo de Nacioj, kiu vizitis Universalan Kongreson de Esperanto kaj raportis pri siaj pozitivaj spertoj. La unua Nitobe-Simpozio okazis en Prago en 1996. Postaj simpozioj okazis en Berlino (1999) kaj Pekino (2004). La kvara Nitobe-simpozio estis organizita de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj de UEA. Ĝin financis ĉefe la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation.
Sur la foto: japana poŝtmarko kun bildo de Nitobe Inazô
Kvankam mi partoprenis mian unuan IJK pasintjare en Kovrov (Rusio), la ĉi-jara kongreso estis kvazaŭ mia unua IJK, ĉar mi sentis multe pli da internacieco tie ol en Rusio (nu ja, ĉar mi estas ruso). Tamen rusoj jam la trian sinsekvan jaron estis la plej multnombra (85 personoj) nacia grupo de partoprenantoj, ĉi-jare kvante superinte francojn kaj polojn.
Kompare kun la pasintjara IJK tiu ĉi estis pli internacia, dank' al la
partopreno de japanoj, vjetnamoj, koreoj, afrikanoj kaj nepalanoj. Tiuj
lastaj povis veni nur pro granda helpo de TEJO pri akirado de polaj vizoj -
ĝenerale estas tre malfacile ricevi eŭropan vizon por civitanoj de Nepalo.
Koreoj multe lobiis por IJK-2007 en Busan (Koreio), oni foje eĉ havis
impreson, ke la afero pri la elekto de la kongres-urbo jam estas definitive
decidita.
Vjetnama Esperantista Junulara Organizo (VEJO) iĝis landa sekcio de TEJO -
tio estis decidita dum unu el la komitat-kunsidoj de TEJO. Alia grava
rezulto de tiuj kunsidoj estis elekto de la nova estraro de TEJO, pri kio
Libera Folio jam informis.
Sendube ĝojigis min la enposteniĝo de mia samklubano kaj eks-samurbano
Valentina Sidorova, kaj la estraraniĝo de aliaj miaj amikoj. Mi konas iliajn
kapablojn, kaj kredas je bona laborpovo de la nova estraro - sukcesojn al
ili!
Unu el la plej
interesaj por mi prelegoj estis tiu de deputito de la Eŭropa Parlamento
Małgorzata Handzlik, kiu iom skize rakontis pri parlamentaj strukturoj en la
Eŭropa Unio kaj - pli detale - prila lingva situacio en la Eŭropa Parlamento
kaj sia elstara (laŭ mia pritakso) agado por Esperanto tie.
Alia tre inspira, emocia kaj kortuŝa estis la elpaŝo de s-ro Etsuo Miyoshi,
kiu rakontis pri sia vivo ekde juna aĝo ĝis nun, pri problemoj rilataj al
persona kuraĝo, komerco kaj interkompreniĝo kun alilandanoj. Granda parto de
lia prelego estis dediĉita al Esperanto: kiel s-ro Miyoshi renkontis ĉi tiun
lingvon, kiel eklernis kaj lernadis ĝin, kiel li agas por antaŭenigi ĝin en
Eŭropo. Eĉ por mi, aganto por Esperanto dum pluraj jaroj, tiu ĉi sincerega
kaj persona "konfeso" donis novan inspiron kaj deziron eĉ pli intense agi
por la disvastigo de nia lingvo.
Mi kore ĝojis kaj iom miretis pri la grava rolo, kiun nun ludas la
ret-projekto lernu.net en la medio de
junaj esperantistoj: ŝajnis ke preskaŭ ĉiuj konas ĝin kaj multaj eklernis
Esperanton per ĝi kaj uzas ĝin por perfektigi sian lingvo-posedon kaj
interkomuniki kun siaj amikoj el la tuta mondo. Antaŭ kvar jaroj, kiam E@I estis nur formiĝanta,oni malfacile
povus imagi tian grandan sukceson de ĝiaj projektoj.
Alia kunlaboraĵo inter E@I, TEJO kaj ILEI estis seminario por junaj
instruistoj de Esperanto "Flugiloj de malfacila vento", dividita je
gramatika kaj metodika partoj. Mi ĉeestis neniujn el ili, do ne povas
priskribi la seminarion. Tamen okulfrapis tute profesie faritaj manlibroj
por estontaj (kaj jamaj perfektiĝemaj) instruistoj de Esperanto, kiuj estis
reverkitaj speciale por la kongresa seminario. Ili estis aĉeteblaj en la
kongresa libroservo kaj baldaŭ estos mendeblaj ĉe grandaj libroservoj (unue
ĉe tiu de UEA). Mi rekomendas!
Mi devas diri ke mi revenis de la kongreso kun renoviĝinta
entuziasmo por agi por kaj per Esperanto (interalie mi entreprenos ankoraŭ
unu provon rete kunigi junajn ekologiemajn esperantistojn kaj eble nia
neformala reta asocio sukcesos "pliverdigi" la venontjaran Internacian
Junularan Kongreson, kiu okazos en Sarajevo). Espereble estis same por la
aliaj partoprenintoj!
Oleg Izjumenko
oleg @ ikso.net
Fotoj el la retalbumo
de Ivo Miesen
La agado estis lanĉita de UEA en la perido de intertribaj militoj en la
tiel nomata laga regiono de Afriko. Ĉiuj emis pensi, ke la problemo
estas tribismo, sed ofte tiu tribismo estas nur preteksto por lanĉi la
malsamajn afrikajn gentojn en batalojn, kies vera fonto estas en la "eŭropaj
aŭ amerikaj triboj", kiuj volas certigi al si la regadon kaj la ekspluatadon
de la naturaj riĉaĵoj. Tiuj "eŭropaj aŭ amerikaj triboj" foje estas tutaj
registaroj, foje estas multnaciaj entreprenoj, kiuj ekspluatas la afrikajn
minejojn, ktp.
Tamen nia kampanjo celis ĝuste la afrikan tribismon. Temas pri kampanjo, kiu celas kunligi esperantistojn el la malsamaj militantaj gentoj de Burundio, Ruando kaj Orienta Kongo (la tiel nomata regiono de la grandaj lagoj), kiuj instruas Esperanton al siaj samgentanoj por organizi grandajn intergentajn renkontiĝojn de esperantistoj.
Por UEA temas pri la tria branĉo de la sama kampanjo "lingvo de paco", post "zaban-e-salam" por afganoj kaj "lughatu-s-salam" por arablingvanoj.
Nun, proksimume du jarojn post la lanĉo de la kontaktoj kaj de la instruado de Esperanto en la koncernaj landoj, estis la okazo aranĝi grandan seminarion dum aŭgusto 2005 en Buĵumburo, Burundio, kaj en alia burundia urbeto, Rumonge.
Partoprenis cento da afrikanoj en pluraj niveloj de lernado. Ili venis el Burundio, Tanzanio kaj Orienta Kongolando. Fakte oni nur planis diversnivelajn kursojn, ĉar oni ne certe sciis, je kiu nivelo efektive la homoj tie kapablos aŭskulti prelegojn en Esperanto. Nun, sciante ke almenaŭ 15 apartenas al la supera lingvo-kono, ni povos fari ion pli ambician la venontan fojon.
Instruis en Buĵumburo kaj ankoraŭ nun instruas en Rumonge (kie neniu havas
ret-aliron) Tereza Kapista el Beogrado, kiu jam instruis en la tendaroj de
afganaj rifuĝintoj en Irano.
Tereza Kapista estas baze Cseh-instruistino, kiu laŭbezone ne sekvas la metodon Cseh. Mi volas diri, ke ŝi povas instrui komencantojn per tiu metodo, kaj tio estas nepre necesa kiam temas pri komencantoj alilingvaj, sed samtempe ŝi povas instrui konversacion kaj literaturon kaj movadon, se tio montriĝas ebla, ĉar ŝi havas longan sperton kaj en la loka kaj en la nacia kaj en la internacia movado.
En Irano ĉe la afganaj rifuĝintoj ŝi estis ravita pro la lernemo de la knabinoj (unu el ŝiaj lernantinoj venis al la UK en Pekino). La kurso al la afganaj rifuĝintoj estis pli facile organizebla pro la irana Esperanto-movado, kiu subtenis la aferon organize. Informoj pri ŝia vojaĝo tiama estas legebla en ŝia ampleksa raporto.
Ĉeforganizis surloke Birindwa Mushosi, kiu mem estas kongolandano loĝanta en Burundio, kaj Sabiyumva Jeremie, burundiano. Helpis aliaj esperantistoj burundiaj. Por havi pli detalan raporton oni devas atendi la mezon de septembro, kiam Tereza Kapista estos ree en Beogrado.
Se vi volas helpi por postaj similaj agadoj ankaŭ en aliaj mondopartoj,
simple sendu monon al UEA laŭ la pagmanieroj indikitaj plurloke en la
revuo Esperanto kaj en la Jarlibro de UEA, kaj aldonu la indikon:
"agado espero" aŭ "lingvo de paco".
Renato Corsetti
]]>Hèctor Alòs i Font
En siaj demandoj la du italaj parlamentanoj atentigas, ke la nuna domina rolo de la angla lingvo, laŭ raporto aperinta en franclingva gazetaro, donas al Britio netan gajnon de 18 miliardoj da eŭroj jare. Siaflanke la du parlamentanoj aldone asertas, ke enkonduko de Esperanto kiel la ĉefa fremda lingvo en lernejoj ŝparus al la Eŭropa Unio elspezojn de proksimume 25 miliardoj da eŭroj.
La parlamentanoj ankaŭ esprimas sian maltrankvilon pri la estonta sorto de malgrandaj eŭropaj lingvoj: "Ĉu EU-komisiono scias, ke, laŭ la 'Unesko-atlaso de la lingvoj riskantaj malaperi', antaŭnelonge eldonita en la itala lingvo, proksimume 60% de la eŭropaj lingvoj povus baldaŭ malaperi," ili demandas.
Laŭ la reguloj de EU, la Eŭropa Komisiono devos doni oficialan respondon al la skribaj demandoj faritaj de la parlamentanoj. La plenaj tekstoj de la tri skribaj demandoj estas legeblaj ĉi tie.
Intertempe du litovaj anoj de la Eŭropa Parlamento jam publike esprimis sian skeptikan sintenon al Esperanto. Tion ili faris, komentante la konkludojn de la ĉi-jara Nitobe-simpozio, okazinta en la ĉefurbo de litovio, Vilno, tuj post la Universala Kongreso de Esperanto. En intervjuo disvastigita de la ĉefa litova novaĵ-agentejo ELTA ili konstatas, ke "ne havas sencon malŝpari rimedojn kaj tempon por lerni artefaritan lingvon per kiu eblas komuniki nur en relative malvasta rondo de homoj, kaj per kiu estas malfacile peri kompletan mondbildon".
- Mi akceptus lerni Esperanton, sed mi ne kredas ke tio estus utila aŭ realisma, diris en la intervuo Šarūnas Birutis, membro de la Laborpartio.
- Tio estas nur propagandaĵo (…) Neniu lernos novan lingvon. Ĉiuj ja bone lernas la anglan aŭ la francan, li aldonis.
Šarūnas Birutis opinias, ke la alvoko de la Nitobe-simpozio konsideri Esperanton estas nur reklam-truko, kiu ne kondukos al io.
- Ili timas ke Esperanton parolos ĉiam malpli da homoj, same kiel, ekzemple, la francan. Pli frue tiu estis la lingvo de diplomatio, sed ĝin nun elpuŝas la angla kaj eĉ la hispana. Lerni lingvon nur por la laboro ne estas realisme. Hispane aŭ france eblas komuniki kun simplaj homoj. Por Esperanto necesus multe da tempo, fortostreĉoj kaj financaj rimedoj - kaj tio nur por komuniki kun malgranda grupo da homoj. Estas neniu logiko en tio.
Alia ano de la Eŭropa parlamento el Litovio, Rolandas Pavilionis, same ne vidas perspektivon por ke Esperanto iĝu lingvo de internacia komunikado. En la intervjuo li ankaŭ ripetas la oftan argumenton, ke Esperanto ne havas literaturon.
- Oficialaj lingvoj de EU elektiĝas nur lingvoj naturaj, kiuj havas sian historion kaj peras la kulturon de diversaj popoloj. Ĉi tiuj lingvoj estas apartaj, kaj ne eblas kompari al ili lingvon artefaritan sen propra literaturo, filozofio, kiu havas nur tradukojn pri kies kvalito mi forte dubas. Ĝi estus kiel fremda korpo en homa organismo, diras Rolandas Pavilionis.
Laŭ li, ĉiu natura lingvo, male ol Esperanto, estas kultura valoro. Krome, Esperanto laŭ li ne peras kompletan mondbildon kaj la diversecon de la homa vivo, kaj tial ĝi laŭ li malfacile povus esprimi iujn nociojn. Rolandas Pavilionis agnoskas Esperanton nur kiel hobion.
Samtempe Rolandas Pavilionis memorigis, ke EU ja konstante instigas la protektadon de diverseco de popoloj kaj lingvoj. Reage al la plendoj de la Nitobe-simpoziintoj, ke kelkaj pli grandaj lingvoj – la angla, la franca kaj la germana - havas iujn elbatalitajn rajtojn ekskluzivajn, estante tiuj plej ofte parolataj en la EU-institucioj, Rolandas Pavilionis rimarkigis ke ne eblas pretervidi la historion de ĉi tiuj lingvoj.
- La parolantoj de ĉi tiuj lingvoj plej multe influis la evoluon de la socio. Tio tamen ne sendignigas aliajn lingvojn, ekzemple la litovan, kiu estas nuntempe konsiderata kiel la sola tiel arkaika lingvo, konservinta la strukturon kaj gramatikon de la plej malnova hindeŭropa pralingvo” – emfazis la politikisto.
Rolandas Pavilonis diris ankaŭ, ke nuntempe por kiu ajn utilas lerni ne Esperanton, sed la araban, ĉinan aŭ japanan, kiuj en la estonteco akiros nemalgrandan signifon.
En sia artikolo pri la temo, la litova novaĵ-agentejo ne intervjuis esperantistojn, sed ĝi tamen provis ekvilibrigi la enhavon, rakontante, ke pluraj miloj da homoj denaske uzas Esperanton ĉiutage hejme; ke ekzistas libroj, teatraĵoj, kantoj, periodaĵoj, tradukiĝas klasikaĵoj kaj nuntempaj verkoj kaj ekzistas ankaŭ regulaj radiaj elsendoj en Esperanto.
Temo: Justo kaj efiko de la prilingvaj politikoj, etato de plurlingveco en la eduk-sistemoj kaj viv-ivo de la lingvoj en Eŭropo
Premisinte, ke - laŭ raporto komisiita en Francujo far Hcee al profesoro Grin, direktoro de Sred en Ĝenevo - Britujo gajnas, nete, ĝis 18 eŭro-miliardojn jare, danke al super-regado far la angla lingvo, dum instruado de Esperanto ebligus preskaŭ 25-eŭro-miliardan netan ŝparon ĉiujaran.
Konstatinte, ke tiuj datenoj kongruas kun kio estis jam publikigita per aliaj gravaj dokumentoj - kiaj: la Dell'Alba [amend-propono al sia] raporto al la 'Komisiono pri konstituciaj aferoj' de Eu-parlamento en 2003; la libro 'La kostoj de la Eŭropa lingva (ne)komunikado', eldonita en 1996, per financa subteno far Eu-komisiono; kaj la Cirkulero n° 21-22 (1995-05-25) de la itala Klerig-ministerio.
- Ĉu Eŭrop-unia komisiono scias pri la suprediritaj dokumentoj kaj konas ilian enhavon pri rendimento kaj justo de la prilingvaj politikoj, kaj, se jes, kion Eu-komisiono opinias pri la asertoj de tiuj dokumentoj. Ĉu Eu-komisiono - se ĝi ilin ne konus - pretas ilin ekzameni, taksi, kaj konigi sian opinion tiuteme?
- Kiel Eu-komisiono taksas la fakton, ke - laŭ Eŭrobarometro 54 de 2001-02 (Eb55.1, Printempo 2001, paĝo 19) - en Eŭrop-unio, la gentoj kiuj malplej lernas kaj konas fremdajn lingvojn estas ĝuste tiuj de la landoj (Britujo kaj Irlando), kie oni parolas la lingvon plej lernatan far la ceteraj eŭropaj gentoj?
- Krome, kiel Eu-komisiono taksas la fakton, ke, en Italujo, 2002-02 ĝuste la angla iĝis leĝe deviga ekde la unua klaso de la baza lernejo, kaj riskas iĝi same deviga en Francujo per efektivigo de la Fillion-leĝo? Ĉu tio, ke en Italujo, perdekrete (n° 59 de 2004), la angla iĝis la sola ebla unua fremda lingvo, ne kontraŭdiras la Eŭrop-unian juron pri lingvo-instruado, kaj, specife, la 'Rezolucion pri lingvo-diverseco kaj lingvo-instruado' de 2002-02-14? Kiel Eŭrop-unio intencas alfronti tiujn problemojn?
Temo: Justo kaj efiko de la prilingvaj politikoj, etato de plurlingveco en la eduk-sistemoj kaj viv-ivo de la lingvoj en Eŭropo
Premisinte, ke - laŭ raporto komisiita en Francujo far Hcee al profesoro Grin, direktoro de Sred en Ĝenevo - Britujo gajnas, nete, ĝis 18 eŭro-miliardojn jare, danke al super-regado far la angla lingvo, dum instruado de Esperanto ebligus preskaŭ 25-eŭro-miliardan netan ŝparon ĉiujaran.
Konstatinte, ke tiuj datenoj kongruas kun kio estis jam publikigita per aliaj gravaj dokumentoj - kiaj: la Dell'Alba [amend-propono al sia] raporto al la 'Komisiono pri konstituciaj aferoj' de Eu-parlamento en 2003; la libro'La kostoj de la Eŭropa lingva (ne)komunikado', eldonita en 1996, per financa subteno far Eu-komisiono; kaj la Cirkulero n° 21-22 (1995-05-25) de la itala Klerig-ministerio.
- Ĉu Eu-komisiono povus provizi detalan statistikon pri kiuj lingvoj estas instruataj, kaj kiome, en la membro-ŝtatoj, respektive dum la deviga instruado, kiel unua, dua kaj tria lingvo, en Universitatoj, en la faka kaj plenaĝulara klerigadoj; kaj, pri ĉiu el ili, kiomas la lingvo-lernantoj kiel elcentaĵo de la tuta lernantaro? Ĉu ĝi povus ankaŭ provizi - koncerne la sciencajn referaĵojn kaj la intervenojn en la ĉefaj internaciaj kongresoj - la [uzo-]elcentojn de la diversaj eŭropaj lingvoj? Se tiuj statistikoj malestas, ĉu Eu-komisiono agnoskas, ke necesas ilin senprokraste estigi?
- Ĉu Eu-komisiono scias, ke, laŭ la 'Unesko-atlaso de la lingvoj riskantaj malaperi', antaŭnelonge eldonita en la itala lingvo, proksimume 60% de la eŭropaj lingvoj povus baldaŭ malaperi? Ĉu ĝi bonvolus provizi: precizan etaton pri kiomaj kaj kiuj estas la Eŭrop-uniaj lingvoj en danĝero; pri kiu estas, por ĉiuj el ili, la nunan malriĉiĝinteco; aŭ ĉu Eu-komisiono ne konsideras enda monitoradon de la sanstato de la lingvoj kaj de la prilingvaj politikoj en Eŭrop-unio per, ekzemple, 'Observejo pri la prilingvaj politikoj', kiel proponis la agadplano de la Stokholma Unesko-konferenco kaj la 'Rezolucio pri multlingveco en la kiberspaco', alprenita far Unesko en 2003?
- Ĉu Eu-komisiono ne konsideras urĝega aranĝon de 'Eŭropa konferenco pri la lingvoj', kie oni pridiskutadu la estontecon de la lingvoj - do: de la popoloj - eŭropaj?
Temo: Lingvo-instruado en Italujo - malrespekto de libera konkurenco
Premisinte, ke - en la Raporto pri la leĝpropono 5714 en la Kultur-komisiono - honorinda Licastro Scardino asertis: "enkonduko de Esperanto en instruadon de fremdaj lingvoj kaj kulturoj en la baza lernejo implicus ŝanĝon de leĝo 53 de 2003, preskribanta alfabetigon en almenaŭ unu el la Eŭrop-uniaj lingvoj dum la baza instruado, kaj enkondukinta instruadon de dua Eŭrop-unian lingvon en duagradan lernejon. Poste, la unua dekreto por plenumi tiun leĝon difinis la anglan lingvon kiel la unuan fremdan Eŭrop-unian lingvon en la baza lernejo." Tial, en Italujo oni ne povas - eĉ ne Parlamento - preskribi enkondukon de lingvo alia ol la angla kiel la unua fremda lingvo, ĝis la dekreto n. 59 de 2004 estos ŝanĝita.
Konsiderante, ke - laŭ raporto komisiita en Francujo far Hcee al profesoro Grin, direktoro de Sred en Ĝenevo - Britujo gajnas, nete, ĝis 18 eŭro-miliardojn jare, danke al la angla lingvo.
Ĉu povus Eu-komisiono sciigi:
- Ĉu ĝi ne opinias, ke - konsiderante kiomas la Eŭrop-uniaj programoj celantaj faciligi surlokan lingvo-studadon kaj finance subteni alvojaĝadon de studentoj kaj instruistoj - la "[en-italuja perdekreta difino] de la angla kiel la unua fremd-lingvo", konsistigas fraŭde-kaŝan publikan financadon al la ekonomioj de du aŭ tri membro-ŝtatoj, kaj unuavice al iliaj turismo-industrioj?
- Kiomis, sume, en la lastaj du jaroj, la Eŭrop-unia financado por: ebligi alvojaĝojn celantajn lernadon de la angla lingvo far italaj studentoj kaj instruistoj; por projektoj pri lernado aŭ instruado de ĉiu unuopa Eŭrop-unia lingvo; kaj kiun elcenton de la suma tiucela Eŭrop-unia financado ĉiu el ili respektive absorbas?
- Ĉu Eu-komisiono ne opinias, ke - konsiderante la produktaĵon dependan de la lingvo-merkato, nutranta la merkatojn turisman, amas-komunikilan, divers-komunikilan, eldonadan (kaj aparte la porlernejan), ktp - la dekreto 59 de 2004 konsistigas merkat-perturbon? Kion Eu-komisiono intencas fari por admoni Italujon respektadi la liber-konkurencajn regulojn?
Jes, unue mi eltranĉus kaj mia edzino Yoshiko kudrus. Antaŭ nia geedziĝo tiel ni faris en la patra fabriko, kun 40 dungitoj, sur la insulo Shikoku.
Nun vi administras la korporacion Swany, kiu laborigas 2000 homojn en Ĉinio, kun vendofilio en Usono, kaj enspezoj de 60 milionoj da eŭroj jare. Kiel tio okazis?
Ĝis 1964, ni ĉiu-jarfine ĉesigis la produktadon kaj maldungis la laboristaron ĝis aprilo. Por bonigi tiun staton, mi flugis al pli fridaj landoj, Usono kaj Eŭropo, sed mi ne povis paroli la anglan; eĉ manĝon mi ne povis mendi. Finfine mi dungis interpretiston por viziti klientojn. Tiel mi ekkonsciis pri la grandegaj lingvobarieroj.
Kiel vi superis ilin?
Sturmintense mi ekstudis la anglan per la japana nacia radio. Dum ŝoforado mi laŭte kunparolis kun 1-hora sonbendo de J. F. Kennedy 700 fojojn. La angla estas malfacila pro la plursignifo de la vortoj kaj komplika prononcado; la litero 'A' havas 7 diversajn prononcojn. Tiutempe mi ekkonis la inventaĵon Esperanto.
Kiel vi renkontis Esperanton?
Mi legis libron en kiu s-ro Kyotaro Deguĉi priskribas sian mondvojaĝon per Esperanto. Dum la 48a Universala Kongreso de Esperanto en Bulgario, li akiris premion en oratora konkurso, preskaŭ ne-imageble por japano! Mi raviĝis pri Esperanto kaj decidis iam lerni ĝin. La aŭtoro estas konata Oomotano.
Kio estas Oomoto?
Ĝi estas branĉo de ŝintoismo, japana religio. "Oomoto celas kunlaboron inter la religioj, do la ideo de la internacia lingvo trovis tie fekundan grundon. Mi forte kredas la instruon, ke Esperanto povas multe kontribui por la monda paco."
Kiel Oomoto influis vian vivon?
Kiam mi estis bebo, poliomjelito lezis mian dekstran kruron. Malgraŭ la handikapo mi iun tagon kolektis kuraĝon por deklari amon al studkolegino. Ĝi estis brutale rifuzita. Tiam mi tute perdis vivemon, mi provis min mortigi. Bonŝance familianoj savis min. Tiam, miaj gepatroj instigis min asketi en la Oomoto-centro, kie mi konatiĝis kun la simpla vero: "Ĉiu homo havas sian gravan viv-rolon". Tiu malkovro revenigis al mi memfidon kaj kuraĝon.
Ekzemple?
Mi cirkulis la terglobon pli ol 100-foje kaptante klientojn per la malalta prezo, rapida livero kaj alta kvalito de niaj gantoj. Internaciiĝis la kompanio kiun ni nomis "Swany", omaĝe mian hejmurbon Ŝirotori, kiu signifas "Cigno". Dekkelkon da jaroj poste, niaj klientoj ekaĉetis malpli kostajn koreajn gantojn. Por konkurenci ni translokis la fabrikon al Koreio en 1972.
Certe aperis lingvoproblemo.
Efektive mi obstine lernis la korean kun privata instruisto. Ĝi estas pli facila ol la angla, tamen la studado rabis multa da tempo. Bedaŭrinde baldaŭ ekĝenis nin la severa ĉina konkurenco, kaj dum 1984-1989 ni establis 4 fabrikojn en Ĉinio.
Ĉu vi ellernis la ĉinan?
Ĝuste tiam mi decidis ne plu perdi tempon por lerni laŭvicajn malfacilajn lingvojn. En 1995 mi eklernis Esperanton. Mi invitis novzelandan instruistinon kaj lernadis ĉiuvespere 3 horojn; tiam mi estis 55 jaraĝa. Laŭ mia takso mi bezonis 1/5 da peno ol por la angla kaj mi parolas ĝin multe pli bone nun.
Bv. diri esperante "mi amas vin".
Mi amas vin.
Kial Esperanto estas facila?
Ĝi posedas 16-regulan senesceptan gramatikon kaj logikan vortfaran sistemon, kiu ebligas krei multajn vortojn el malmultaj radikoj helpe de afiksoj. Plie ĉiu litero havas nur unu prononcon kaj la akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.
Sed ĝi estas lingvo artefarita!
"Artefariteco" apartenas al la esenco de la homeco. Ĉu eblas kritiki la homon, ke li lernis domini fajron, inventis la radon kaj aviadilojn?
E-kreinto Zamenhof forbalais la malnecesajn komplikaĵojn de la naciaj lingvoj. Vi rekonos grandan parton de la vortradikoj kaj multon de la gramatiko. Ja ekde la mezepoko pli ol 1.000 planlingvoj publikiĝis, sed kreskis kaj pluvivas nur Esperanto.
Sed E-on oni devas lerni, la patra lingvo estas alproprigata senpene.
El internaciaj geedziĝoj naskiĝis miloj da "denaskaj esperantistoj" kiuj aktivas en la mondo; vidu foton. Profunde pensante pri tio, mi antaŭvidas ke post kelkaj generacioj ĉiuj infanoj nature parolos E-on same kiel sian nacian lingvon - se Esperanto fariĝus monda komuna lingvo. Bezonata estas nur politika decido enkonduki neŭtralan lingvon apud la naciaj lingvoj.
Sed lingvo portas kulturon. Kia kulturo kaŝiĝas malantaŭ Esperanto?
Neniu Esperantisto forĵetas sian nacian kulturon. Laŭ mia penso paralele al la naciaj kulturoj evoluiĝas Esperanta kulturo. Komence, Esperanto ege radikis en Eŭropo sed nun ĝi spegulas la kulturon de la tuta mondo. Vidu foton de denaskaj esperantistoj, ili kreadas E-kulturon jam dum 120 jaroj. Mi aldonas, ke ĉiutage aperas novaj E-libroj; la E-muzeo en Vieno havas kolekton de ĉ. 20.000 libroj. Oni produktas multajn sonbendojn, muzik-diskojn, teatraĵojn ktp.
Kiamaniere Esperanto adoptas novajn vortojn, se ĝia kreinto delonge ne vivas?
Kiam Zamenhof verkis la internacian lingvon, li konstruis lingvomekanismon, kiu ebligas al ĝi memstaran evoluon. Ĝi adoptas novajn vortojn kiel ĉiu lingvo. La vorto "eŭro" - elpensita de belga Esperantisto - povas roli ankaŭ kiel adjektivo "eŭr-a" kaj kiel adverbo "eŭr-e", kio aperas en neniu alia lingvo. En pluralo ĝia formo sonas "eŭroj". Fininto de elementa kurso povas krei tiujn vortojn.
Ni premisu, ke Esperanto estas inventaĵo genia. Sed kiuj subtenas ĝin?
La antaŭa papo uzis Esperanton dum salutoj Kristnaskaj kaj Paskaj! Pluraj Nobel-premiitoj subtenas, ekz. mia amiko profesoro Reinhard Selten el Germanio flue uzas ĝin. UNESCO jam dufoje rezolucie agnoskis la valoron de Esperanto sur la kampo de intelekta internacia interŝanĝo kaj proksimiĝo inter la nacioj, kaj rekomendas al la ŝtatoj-membroj enkonduki Esperanton en lernejojn.
Kiom da esperantistoj ekzistas en la mondo?
Mi pensas ĉ. unu miliono. Universala E-Asocio havas ĉ. 30.000 aktivajn membrojn en 117 landoj. Post la angla, E-o estas la plej ofte uzata lingvo en interreto internacie. 12 radiostacioj elsendas Esperante - en Vatikano, Pekino, Kubo ktp. Radio Polonia emisias siajn E-programojn jam 45 jarojn.
Kie kaj kiel oni uzas E-on?
Antaŭe, mi varbis E-instruiston per interreto. Ene de semajno ĉ. 100 kandidatoj el 22 landoj proponis sin. La Junulara E-organizo gvidas la t. n. "Pasportan Servon" kun 1,364 adresoj en 89 landoj, kie Esperantistoj povas tranokti. En mia hejmo mi jam gastigis homojn el Svedio, Vjetnamio, Pollando kaj pli ol 10 aliaj landoj. Kelkmiloj el ĉ. 70 landoj partprenas en la Universalaj Kongresoj de Esperanto, tute sen interpretado: 2002 en Brazilo, 2003 en Svedio, lastjare en Pekino, ĉi jare en Litovio. La 72-an en Varsovio 1987, 100-jara jubileo de Esperanto, ĉeestis 5,946 e-istoj.
Kion oni faras dum tiaj kongresoj?
Konataj profesoroj el diversaj landoj lekcias en la 'kongresa universitato', kaj abundas pintnivelaj kulturaj programeroj. Plie, kursoj, debatoj kaj ĉ. 70 aliaj eventoj okazas. Oni ĝuas familiecan etoson, ĉiu povas memfide interparoli sen kompleksoj, egalrajte. La ĉeftemo de la Pekina kongreso plaĉis al mi, ĉar ĝi estis ĝuste mia vivcelo: "La lingvoegaleco en la internaciaj rilatoj".
En la monda historio fortaj nacioj ĉiam trudis sian lingvon. Nun dominas la angla.
E-o montras vojon eliri tiun eraran cirklon. La anglan parolas denaske nur 7% de la homaro; por la grandega plejmulto ĝi estas tre ege malfacila lingvo. Sed, kelkmiliardoj studadas ĝin kun mizera rezulto. Estas tute ne juste, ke anglalingvuloj povas studi ajnan fakon kaj fari sciencajn esplorojn, dum la aliaj devas pene alproprigi la anglan. En Bruselo 800 dunganoncoj jare postulas denaskajn anglaparolantojn. Tage kaj nokte mi pripensas kiel forigi tiun maljuston.
Ĉu vi scias ke antaŭ 80 jaroj la Ligo de Nacioj preskaŭ akceptis E-on kiel lernajan fakon?
La tiama ĝenerala vic-sekretario, la japano Inazô Nitobe eĉ proponis Esperanton kiel helplingvon. Sed la franca registaro instrukciis sian reprezentanton vetoi la diskuton kaj tiel ili pretervole ebligis la postan dominadon de la angla.
Mi scias ke vi tutpaĝe reklamis en "Le Monde", Francio, "Die Zeit", Germanio, kaj "Rzeczpospolita", Pollando, kaj aliaj EU-landoj por diskonigi Esperanton. Kio estas via celo?
Antaŭ 20 jaroj la japana transport-kompanio "Jamato" aperigis tutpaĝajn anoncojn en la "Japana Ekonomia Ĵurnalo". Tiel la popolo ekkonis pri la malliberaj transport-reguloj kaj ekfontis publika diskuto. Rezulte, la japana registaro draste liberigis ilin. Poste, la prezoj de transportado malaltiĝis je 30% kaj la livertempo duoniĝis, kio donis grandan konkurencan povon en tuta Japanio. El tio, mi kredas ke ĵurnala anonco estas la plej efika rimedo por veki la publikon pri la lingva problemo.
Kiel akiri la necesan kapitalon?
Iun nokton en 1996 mi ricevis inspiron. Ne necesas transmeti lambastonon ĉiupaŝe, sed ĝi povas rulmoviĝi. Sekve, mi inventis bastonvalizon kun 4 ruliloj, vidu mian foton. Ĝi apogas la korpon duoble ol bastono. La inventaĵo estas patentigita en la mondo kaj fariĝis furoraĵo. Ankaŭ aktivuloj povas vojaĝi kaj butikumi per 1/6-a forto ol kun tir-valizo kiu videblas ĉie. En 2003 la direktoraro de Swany decidis ke mi rajtas elspezi 10% de la profito de tiu "Walkin' Bag", kondiĉe ke mi rezignas al Swany la patento-rajtojn. Tio ebligas ĉi tiun anoncon en la "Eŭropa tago de la lingvo".
Ĉu tian defion vi povos venki?
Mi invitis ĉiujn 54 polajn kaj 13 litovajn EU-parlamentanojn kaj amaskomunikilojn, al lunĉo-debato pri lingva egaleco okazinta en hotelo Victoria en Varsovio en La Eŭropa Tago de la Lingvoj, 26-an de septembro, 2004. Prelegis Nobel-premiito prof. R. Selten, nepo de kreinto de Esperanto d-ro L. K. Zaleski Zamenhof kaj E-ista EU-Parlamentano s-ino M. Handzlik kiu julie 2004 elektiĝis en Pollando. Rezulte, la intenco starigi superpartian grupon por pristudi lingvan politikon en EU, estis deklarita. Mi kredas, ke finfine 87% da ne-angluloj ne donos eternan privilegion al nur 13% da anglalingvanoj en EU.
Kiel vi planas la sekvan etapon?
En prestiĝaj tagĵurnaloj de novaj EU-membroj Ĉeĥio, Estonio, Hungario, Latvio, Slovakio kaj Slovenio publikiĝu ĉi tiaj artikoloj. Plie mi invitos la EU-deputitojn de la 6 plus Pollando kaj Litovio al Bruselo por "vespermanĝo-debato" okazonta en venonta jaro. La evento kunligos la E-favorantajn EU-deputitojn kun la novaj orienteuropaj EU-Parlamentanoj.
En la 1an de aprilo 2004, ĉ. 120 deputitoj (43%) de la Eŭropa Parlamento deklaris sin favoraj al Esperanto dum ĉ. 160 elektis multlingvan sistemon kiu fakte koncentriĝas al al angla. Tio multege efikos al via celo, ĉu?
Kompreneble. Ĝis aprilo 2004 aktivis 624 EU-Parlamentanoj, nun 732, post la aniĝo de 10 landoj kun 108 deputitoj. Se tiuj novaj EU-membroj transpasante partiajn diferencojn kunlaborus, ili havos realan forton kapablan establi leĝan bazon por la lingva egaleco. Do, Esperanto favorantoj povus superi kontraŭantojn. Se EU adoptus Esperanton kiel komunan lingvon, tio havus grandegan reeĥon tra la mondo. Miljaraj lingvaj obstakloj fendiĝos, do ĉiuj trempiĝos en libera komunikado.
Koran dankon. Mi urĝe atendos sensangajn revoluciojn lingvan kaj bastonan.
Unu semajnon post la apero de ĉi tiu artikolo, la 10-an de oktobro, Ans Bakker afiŝis en la publike legebla retlisto de la komitato de UEA ĉiujn demandojn de Libera Folio pri la Afrika Oficejo, senditajn al la estraro de UEA, kaj siajn respondojn. Samloke aperis ankaŭ la teksto de la kontrakto pri la funkciado de la Afrika Oficejo en la jaro 2005. Por ĉiuj respondoj kompreneble ne sufiĉis loko en la artikolo de Libera Folio, sed ĉar la estraro de UEA nun decidis publikigi ilin, ni aldonas ligojn al ili ĉi-sube.
[Laŭ raporto de Ilona Koutny]
La pinta agado estis la hispana kongreso, okazinta en julio en Alcalá de Henares, la naskiĝurbo de Miguel de Cervantes. En ĝi estis planita speciala omaĝo al Fernando de Diego, kiu bedaŭrinde forpasis dek tagojn antaŭ ĝi. La omaĝo tamen okazis, kaj ĝin ĉeestis pluraj familianoj de De Diego.
Indas mencii ankaŭ porinfanan konkurson de desegnoj, "Tia mi vidas Donkiĥoton", el kiu baldaŭ sekvos libro. Dume, rigardu ilin en la reto; ja estas tre interese, ne nur por hispanoj, scii kia vidas Donkiĥoton diversnaciaj infanoj.
Toño del Barrio
Direktoro de Fundación Esperanto kaj kunordiganto de la projekto
"En aparta tagordero, la Kapitulo aliĝis al la unuanima rezolucio de la Asembleo de Feminisma Esperanta Movado pri skandalgazetisto", komunikas la Civito. Ĝi ne komunikas, kiuj el la kapitulanoj ĉeestis la kunsidon kaj partoprenis la decidon. La decido, al kiu la tuta Civito nun aliĝis deklaras, la redaktoron de Libera Folio "persona non grata", pro kritikaj artikoloj aperintaj en nia bulteno.
La Civito ankaŭ trovas necesa disvastigi sian interpreton pri lastatempa artikolo de Libera Folio. Laŭ tiu interpreto, Libera Folio kulpas pri "terorismo kontraŭ la Tria Mondo", "persekutado de homo en Afriko" kaj "mensogoj pri la Civito", ĉar ĝi publikigis artikolon pri la Afrika Oficejo de UEA. Tamen la komuniko ne klarigas, pri kiaj mensogoj povus temi.
Gbeglo Koffi, la direktoro de la Afrika Oficejo de UEA, estis elektita kiel vic-membro de la Civita "kortumo". Evidente lia rezigno pri la kandidatiĝo, anoncita lastmomente, ne estis akceptita de la Civitaj instancoj. Li tamen estis tuj liberigita de la posteno laŭ lia propra peto.
Ĉar la arkivo de la oficialaj komunikoj de la Civito tute ne estis ĝisdatigita ĉi-jare, ni publikigas la kompletan tekston de la plej freŝa komuniko.
]]>***
LA NOVA ARBITRACIA INSTANCO 2006-2008
La delegitoj de la establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito elektis la novan arbitracian instancon, kiu oficos ekde la 1a de marto 2006 ĝis la 29a de februaro 2008.
La membroj de la Kortumo elektitaj de la Forumo en Malago (Andaluzio) la 11an de oktobro 2005 per sekreta baloto estas civitanoj Kep Enderby, Andrés Martin kaj Giorgio Silfer.
La Forumo elektis kiel vicmembrojn de la Kortumo gecivitanojn Zofia Banet-Fornalowa kaj Koffi Gbeglo. Tial ke ĉi-lasta rezignis, tuj anstataŭas lin c-ano Jean-Jacques Lavanchy, kiel sesa en la listo de la esprimitaj voĉoj. Estis entute sep kandidatoj.
Novaj elektitoj al la Kortumo estas Kep Enderby kaj Andrés Martin. La unua, 76-jara, estas juristo, iama justicministro de aŭstralio kaj prezidinto de UEA. La dua, 67-jara, estas la prezidinto de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, profesie instruisto. La tria membro de la nova Kortumo, nome Giorgio Silfer, estas interalie fakulo pri parlamenta juro.
Unuafoje alia kontinento ol Eŭropo estas reprezentita en la arbitracia instanco de la Esperanta Civito. Se c-ano Gbeglo ne rezignus, estus eĉ tri kontinentoj.
***
MALAGAJ TAGOJ: PLI OL AGA TAGO!
Eksterordinaraj gastoj en la 11a kongreso de Andaluzia E-Unuiĝo kontribuis al eksterordinara (antaŭ)programo.
Giorgio Silfer gvidis dutagan seminarion pri esperantologio, kiun sekvis deko da aktivuloj el Malago, Sevilo kaj eksterlando. Sekvis la kongresa tago 8 okt 05, kun akto omaĝe al la jubileo de la ĉefverko de Cervantes: esperantistoj el dek landoj (inkluzive de Popola Ĉinio) deklamis el la unuaj ĉapitroj de "La inĝenia hidalgo", per la traduko de Fernando de Diego.
Festparoladis Giorgio Silfer, pri la hungara traduko de "Don Quijote", kiun ĵus realigis lia PEN-kolego János Benyhe. La oratoro larĝigis la temon al la kriterioj por la tradukarto: aparte interesa estis lia subteno al la traduko el klasikuloj kiel Cervantes, ĉar ni E-istoj bezonas viziti ne nur fremdajn landojn, sed ankaŭ fremdajn epokojn.
La posttagmezo proponis prelegon de Ljubomir Trifonĉovski pri pupteatro kaj debaton pri la Esperanta Civito, kiun la publiko vigle kaj pozitive partoprenis. Vespere Anjo Amika prezentis sian plej freŝan repertuaron. Ekskurso, filatela ekspozicio, libroservo riĉigis la aranĝon.
Gratulon al la malagaj (sed tre agaj!) organizantoj, unuavice c-ano Julio Herrero.
***
NOVAJ ĈEFREDAKTOROJ POR "HEROLDO" KAJ "FEMINA"
Hodiaŭ estas la limdato por la kandidatiĝo al la ĉefredaktoreco de la tri periodaĵoj eldonataj de LF-koop. Neniu nova kandidato por la posteno ĉe "Literatura Foiro", sekve la ĉefredaktoro de LF (kiu, laŭ PIV, signifas nur la literaturan revuon fonditan en 1970) aŭtomate restos c-ano Ljubomir Trifonĉovski.
Male, kaj la ĉefredaktoro de "Femina" (Agneta Emanuelsson) kaj la redaktoroj de "Heroldo de Esperanto" (Perla Martinelli kaj Marie-France Conde Rey) ne konfirmis sian disponeblon por gvidi la respektivajn periodaĵojn, kvankam ili certe restos aktivaj en la redakcioj.
La Administra Komitato de LF-koop decidos pri ĉiuj nomumoj fine de oktobro. Ĉiuj mandatoj kovros la jarkolektojn 2006-2008, koincide kun la nova Trijara Laborplano de LF-koop.
***
AKADEMIO DE ESPERANTO: DEMISIIS LA ĜENERALA SEKRETARIO
Laŭ mesaĝo de prof. Geraldo Mattos, prezidanto, la Akademio de Esperanto perdis sian ĝeneralan sekretarion kaj kasiston, Gersi Alfredo Bays, pro "malfarto". Li restas kompreneble akademiano.
S-ro Bays estis elektita en januaro 2005 kiel unusola kandidato al la koncerna posteno en la estraro de AdE. Lia kandidatiĝo kaŭzis la protestan retiriĝon de ak. d-ino Perla Martinelli el kandidateco kiel vicprezidonto.
Dum la malmultaj monatoj de sia ofico s-ro Bays estis tiel diskrete inerta, ke eĉ lia demisio ne estis rimarkita de (aŭ komunikita al) la ceteraj akademianoj, kvankam la statuto postulus tujan elekton de anstataŭanto.
***
ATAKO KONTRAŬ AFRIKO CELAS LA ESTRARON DE UEA
La 6an de oktobro István Ertl lanĉis, kadre de la Komitato de UEA kaj kunordige kun misfamiga kampanjo de lia kamarado Kalle Kniivilä (korespondanto de finna komunisma organo en Moskvo, 1990-1992), atakon kontraŭ la Afrika Oficejo kaj specife la persono de c-ano Koffi Gbeglo, ĝia responsulo. La atakon subtenis almenaŭ la israela kaj la svisa gekomitatanoj, kaj iom ambigue ankaŭ unu el la italaj.
Se unuavide la atako celas persekuti homon en Afriko kaj pli ĝenerale terorismi kontraŭ la Tria Mondo, reale ĝi celas embarasi la nunan estraron, kaj precipe la prezidanton, al kiu la (memvolaj?) maldungitoj de la Centra Oficejo ĵuris eternan malamon.
La estraro, pere de s-ino Ans Bakker, donis efikajn kaj ekvilibrajn respondojn. Ne tre konvinka, male, aspektis d-ro Renato Corsetti, kies ĉefa argumento ŝajnas esti: "la komitatanoj ne estas elektitaj por administri asocion, sed por helpi al la disvastigo de planlingvo".
Al la kutimaj insultoj kontraŭ la Civito fare de personoj kiel komitatano Bellefeuille, kaj al la mensogoj pri la Civito fare de Ertl kaj Kniivilä, lakone respondas la unua Vickonsulo, c-ano Ljubomir Trifonĉovski: "La sola oficiala dokumento de la Esperanta Civito pri Universala E-Asocio, ĝis nun, estas deklaro de la Kapitulo pri la krizo de tiu asocio en 2001-2002: ĝi certe ne entenas malamikecon. Principe, la nova Esperantio bazas sian kreskon sur la propraj virtoj, kaj ne sur la malvirtoj de (realaj aŭ imagataj) malamikoj: estus saĝe se ĉiu UEA-komitatano adoptus nian etikon".
Jam fine de aŭgusto la sekretariejo de la ĝenerala konferenco informis la litovan Unesko-reprezentejon, ke ne plu eblis envicigi la proponon en la tagordon. Necesus komenci la proceduron multe pli frue, por ke ĝi povu esti unue prezentita al la Plenumkomitato de Unesko, kiu kunsidas nur dufoje jare kaj kies ĉefa kunsido por prepari la Ĝeneralan Konferencon estis en aprilo.
Por certigi apogojn de aliaj landoj necesas pluraj monatoj - sekve necesus eklabori prefere fine de la pasinta jaro, rakontas Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA. Kiam la litova Unesko-ambasadorino Ina Marciulionytė informis UEA pri la afero, ŝi skribis: "Venontfoje ni komencu pli frue kaj prefere konduku la aferon tra la Plenumkomitato."
- Se Litovio denove prezentos la proponon al la sekva Ĝenerala Konferenco, kiu kunsidos en 2007, la sukceso estos pli certa, ĉar en la ĵusa Ĝenerala Konferenco Litovio mem estis elektita kiel membro de la Plenumkomitato de Unesko por la periodo 2005-2009, opinias Osmo Buller.
Pluraj esperantistoj partoprenis la aranĝon nome de UEA kaj ILEI.
- Ne eblis spekti la tuton, kaj malfacile partopreni en la debato, sed Monique Arnaud havis multajn kontaktojn kun interalie landaj delegitoj, rakontas François Lo Jacomo en sia raporto.
Manke de nova rezolucio favore al Esperanto, la reprezentantoj de la esperantistoj devis kontentiĝi je pli malgrandaj sukcesoj.
- Mi vizitetis la bibliotekon. Tie, sur breto kun diversaj prilingvaj vortaroj, mi trovis la jarlibron de UEA 2005, kun UNESKO-etikedo: jen pruvo, ke la materialo sendata al UNESKO tamen atingas iun, skribas François Lo Jacomo, kiu estis unu el la reprezentantoj de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.
Laŭ li, la malapero de la atendita rezolucio pri Esperanto ne havis same grandan signifon kiel alia dokumento kiu ja estis prezentita kaj akceptita.
- La plej grava (ankaŭ por ni) tagordero estis la akcepto de la konvencio pri kultura diverseco (148 voĉoj por, Usono kaj Israelo kontraŭ, kaj 4 sindetenoj).
La Konvencio pri la protektado kaj antaŭenigo de la diverseco de kultur-esprimoj estas specifigo de la Universala deklaro pri Kultura diverseco, akceptita de Unesko jam en 2001. La nova konvencio rekonfirmas la suverenan rajton de ŝtatoj decidi pri kultura politiko "por protekti kaj kuraĝigi la diversecon de kultur-esprimoj". Samtempe la teksto starigas garantiojn por la libereco de esprimado.
En unu frazo de la dokumento estas preterpase menciite, ke tia kultura politiko rajtas esti uzata por protekti lingvon uzatan lige kun kulturaj agadoj, varoj kaj servoj.
Lingva diverseco aperas en unu iom svaga alineo, en kiu la subskribantaj registaroj rekonas, ke "lingva diverseco estas fundamenta elemento de kultura diferenco" kaj konstatas, ke edukado "havas fundamentan rolon en la protektado kaj antaŭenigo de kultur-esprimoj".
Foto: François Lo Jacomo
]]>Post kiam Renato Corsetti informis Liberan Folion pri la decido de la estraro, ankaŭ Osmo Buller konsentis respondi al kelkaj demandoj.
Libera Folio: Ĉu la decido ne renovigi la kontrakton rezultis el la aktivado de Gbeglo Koffi en la Esperanta Civito?
Osmo Buller: Parte jes, ĉar tiu problemo levis la temon pri la Afrika Oficejo en la komitata diskuto. Komitatanoj tamen atentigis ankaŭ pri mankoj kaj malklaraĵoj en la kontrakto, pro kiuj ĝia teksto ĉiukaze bezonas revizion. Eĉ se ne estus aperinta la Civito-afero, la Estraro decidus revizii la kontrakton, ĉar oni sentis tiun bezonon pro spertoj, kiujn oni akiris dum tiu ĉi unua jaro de la Afrika Oficejo kiel formala oficejo de UEA.
Ĉu la Estraro kaj vi mem spertas la "civitumadon" de la direktoro de la Afrika Oficejo kiel problemon?
- Tio ja estas diskutata.
Kiel ĝenerala direktoro de UEA vi estas la estro de la direktoro de la Afrika Oficejo. Ĉu vi konsideras malpermesi al Gbeglo Koffi aktivadon en la Civito?
- La direktoro de la Afrika Oficejo ne povas aktivi en la Civito, sed kion Gbeglo Koffi faras en sia libera tempo, estas lia afero, kvankam direktoro eĉ en libera tempo ne estas same libera kiel ordinara oficisto. Se mi aktivus libertempe por interlingua, mi estus maldungita.
Ĉu tiu aktivado de Gbeglo Koffi kreas la riskon, ke la Afrika Oficejo iel estas ligita al la Civito?
- Ĝuste tion la komitatanoj timas. Gravas certigi, ke ne estu tia ligo.
Ankoraŭ ne klaras, kio ŝanĝiĝos pri la kontrakto, ĉu entute venontjare ekzistos Afrika Oficejo de UEA kaj kie ĝi tiukaze situos. Verŝajne lige kun tiu malcerteco Gbeglo Koffi sendis al Libera Folio plurajn tekstojn, en kiuj li klarigas pri la granda laboro farata de Instituto Zamenhof.
Unu el la tekstoj havas la titolon "TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando (TIETo) ĉiam sur la ĝusta vojo". La ampleksa teksto, verkita de Gbeglo Koffi, evidente celas montri ke eblas samtempe ricevi monon de UEA kaj kunlabori kun la Civito. Tamen multaj komitatanoj de UEA ŝajnas opinii tian kunlaboron maltaŭga.
- Malofte respondeculo de firmao, asocio, organizo, estas pagita de iu kaj kunlaboras kun ties ne-amiko. Se tio okazas, kutime estas konsekvencoj. Libereco havas signifon en multaj vivo-agoj, sed ĉiam ĝi havas limon, kaj en ĉi kazo la limo estas la pago de UEA. Tiu kiu volas esti tute libera salti "de floro al floro" ne akceptu pagojn, restu tute libera finance, precipe finance, skribis komitatano Edvige Tantin Ackermann en la diskutejo de la komitato.
Ankaŭ la prisilentataj cirkonstancoj ĉirkaŭ la demisio de unu el la kunlaborantoj de la Afrika Oficejo mirigis komitatanojn.
- Mi konfesas al vi, ke AO kaj Instituto Zamenhof ne klaras al mi. AO estas Afrika Oficejo de UEA en Afriko sed la sidejo estas en Togolando kie deĵoras tri togolandanoj kaj poste du. Kiuj estas tiuj togolandanoj? Ni devas serĉi kompreni kial la tria demisiis, skribis François Hounsounou, komitatano de UEA el Benino, en la diskutejo de la komitato.
En januaro 2005 demisiis el la Afrika Oficejo Raoul Hounnake, togolandano kiu siatempe faris praktikon en la Centra Oficejo de UEA. Ĝuste en januaro 2005 la oficistoj de la Afrika Oficejo de UEA formale devis iĝi dungitoj de la instituto TIETo, aliĝinta al la Civito.
"Ĝenerale la Komisiono aprezas la fortostreĉojn de tiuj kiuj proponas la alprenon de internacia helplingvo", skribas Ján Figeľ en unu el la respondoj. Tamen, spite tiun pozitivan frazon, la respondoj de Ján Figeľ ŝajnas nekuraĝigaj por la esperantistoj.
Pli frue dum la somero Figeľ renkontis la esperantistan EU-parlamentanon Małgorzata Handzlik kaj ŝajnis favore sinteni al ŝia propono ke EU esploru la lernofaciligan funkcion de Esperanto, sed evidente la renkontiĝo ne forte influis lian ĝeneralan opinion pri la eventuala rolo de Esperanto.
Tamen li promesas, ke la Komisiono baldaŭ publikigos novan komunikon pri la multlingveco. En tiu dokumento ĝi "traktos ĝisdate la situacion rilate al sia politiko ĉi-kampa, same en siaj rilatoj kun la civitanoj kiel interne de la institucio", skribas Ján Figeľ
En siaj demandoj la du italaj parlamentanoj atentigas, ke la nuna domina rolo de la angla lingvo, laŭ raporto aperinta en franclingva gazetaro, donas al Britio netan gajnon de 18 miliardoj da eŭroj jare. Siaflanke la du parlamentanoj aldone asertas, ke enkonduko de Esperanto kiel la ĉefa fremda lingvo en lernejoj ŝparus al la Eŭropa Unio elspezojn de proksimume 25 miliardoj da euroj.
La parlamentanoj ankaŭ esprimas sian maltrankvilon pri la estonta sorto de malgrandaj eŭropaj lingvoj: "Ĉu EU-komisiono scias, ke, laŭ la 'Unesko-atlaso de la lingvoj riskantaj malaperi', antaŭnelonge eldonita en la itala lingvo, proksimume 60% de la eŭropaj lingvoj povus baldaŭ malaperi," ili demandas.
En sia respondo Ján Figeľ konstatas, ke la Komisiono volas protekti la lingvan kaj kulturan heredaĵon de Eŭropo, favorante multlingvecon, dum la trudo de unusola lingvo - kiel Esperanto, pri kiu atentigas la demandintoj - al ĉiuj EU-civitanoj malutilus al ties riĉeco kaj diverseco. Libera Folio ĉi-sube publikigas esperantan tradukon de la respondo de Ján Figeľ al unu el la demandoj.
Interesa ekzemplo pri la funkciado de la "multlingveco" en la EU-parlamento cetere estas, ke la franca kaj itala versioj de la koncernaj respondoj aperis en la retejo de la parlamento la 28-an de septembro. De tiam pasis preskaŭ du monatoj, sed alilingvaj tradukoj daŭre mankas, kaj do la ĉi-suba esperanta traduko aperas pli frue ol tradukoj al la plimulto el la oficialaj lingvoj de EU - se tiaj tradukoj iam entute aperos.
2914/05IT
Respondo donita de Ján Figeľ
nome de la Komisiono
(6.9.2005)
La Komisiono ankoraŭ ne disponas la definitivan version de la studo de prof. Grin pri "la instruado de la vivaj fremdingvoj kiel publika politiko". Tamen la Komisiono scias pri la esploroj fare de ĉi tiu ekonomiisto kaj de la instru-esplora fako en Ĝenevo.
La Komisiono simile konscias pri la argumentoj jam proponitaj favore al la enkonduko de Esperanto. Plue, ĝi konscias pri la cirkulero de 10 aprilo 1995 de la itala edukministerio, kiu por la antaŭenigo de Esperanto aparte mencias la konkludojn de la Komisiono.
Ĝenerale la Komisiono aprezas la fortostreĉojn de tiuj kiuj proponas la alprenon de internacia helplingvo. Ĝi krome konsideras ke la eŭropa lingva kaj kultura heredaĵo devas esti protektata pere de la antaŭenigo de multlingveco, kaj ke trudi unu saman lingvon al ĉiuj civitanoj de la Unio malutilus al ties riĉeco kaj diverseco.
La rezultoj de la enketo Eurobarometro el 2001 konfirmas jam konatan situacion. Nome, ili substrekas ke la perceptata utileco de fremdlingvoj estas malplia en landoj kie oni parolas lingvon forte disvastiĝintan. Indas tamen memorigi ke la lingva diverseco en la brita socio estas inter la plej grandaj en Eŭropo, lige al la alta nombro da enmigrintoj.
La estiminda deputito substrekas ke Italio, per la leĝo de februaro 2004, igis la anglan deviga ekde la komenco de la bazlernejo kaj ke la situacio baldaŭ similos en aliaj landoj, ekzemple en Francio, kie ekvalidas la leĝo Fillon.
Laŭ lastatempa esploro de Eurydice (informreto pri instruado en la Eŭropa Komunumo), lernado de la angla estas nuntempe deviga en dek tri el la 31 landoj esploritaj. Eĉ, en la kazoj kiam la elekto de la angla lingvo estas libervola, la procentaĵo de la lernantoj kiuj ĝin lernas proksimas al 90%.
La Komisiono favoras la enkondukon de fruaĝa lernado de fremdlingvoj, dezirante plian diversigon de la proponataj lingvoj, konforme al la rekomendoj vortumitaj de la laborgrupo pri lingvoj, starigita kadre de la programo "Instruado kaj trejnado 2010".
La artikolo 149. de la Traktato antaŭvidas ke la Komunumo kontribuu al la evoluigo de kvalita instruado, "samtempe plene respektante la respondecon de la membroŝtatoj pri la enhavo de la instruado kaj pri la organizado de la eduksistemo, same kiel ilian kulturan kaj lingvan diversecon".
Sendube, la Konsilia rezolucio de 14 februaro 2002 pri antaŭenigo de la diverseco lingva kaj de la lingvolernado kadre de la realigo de la celoj de la eŭropa lingvojaro 2001 invitas la membroŝtatojn kiel eble plej diversigi la gamon de proponataj lingvoj kaj inkluzivigi tiujn de la najbaraj landoj kaj/aŭ regionoj. Ĉi tiu rezolucio, kvankam jure ne deviga, estas tre utila instrumento serve al la lingva diverseco. Tamen, restas tasko de la membroŝtatoj difini sian politikon en ĉi tiu kampo.
La Komisiono adoptis en 2003 komunikon al la Konsilio, la Parlamento, la Ekonomia kaj Socia Komitato kaj la Komitato de la Regionoj sub la titolo "Antaŭenigi la lingvolernadon kaj la lingvan diversecon: agadplano 2004-2006". Ĉi tiu agadplano estas nun realigata kunlabore kun la membroŝtatoj. Ili estos invititaj en 2007 prezenti raportojn pri la lanĉitaj iniciatoj kaj pri la atingitaj rezultoj.
Aŭtune de 2005 la Komisiono publikigos novan komunikon pri la multlingveco, en kiu ĝi traktos ĝisdate la situacion rilate al sia politiko ĉi-kampa, same en siaj rilatoj kun la civitanoj kiel interne de la institucio.
Traduko el la itala: István Ertl
La itala versio troviĝas ĉi tie (Word-dosiero).
La itallingvaj respondoj al la aliaj du rilataj demandoj troviĝas ĉi tie: 2915/05IT, 2916/05IT.
Franclingvaj versioj troviĝas ĉi tie: 2914/05FR, 2915/05FR, 2916/05FR. Alilingvaj tradukoj ŝajne ankoraŭ ne ekzistis la 21-an de novembro, kiam nia artikolo estis ĝisdatigita.
"Ĝenerale la Komisiono aprezas la fortostreĉojn de tiuj kiuj proponas la alprenon de internacia helplingvo", skribas Ján Figeľ en unu el la respondoj. Tamen, spite tiun pozitivan frazon, la respondoj de Ján Figeľ ŝajnas nekuraĝigaj por la esperantistoj.
Pli frue dum la somero Figeľ renkontis la esperantistan EU-parlamentanon Małgorzata Handzlik kaj ŝajnis favore sinteni al ŝia propono ke EU esploru la lernofaciligan funkcion de Esperanto, sed evidente la renkontiĝo ne forte influis lian ĝeneralan opinion pri la eventuala rolo de Esperanto.
Tamen li promesas, ke la Komisiono baldaŭ publikigos novan komunikon pri la multlingveco. En tiu dokumento ĝi "traktos ĝisdate la situacion rilate al sia politiko ĉi-kampa, same en siaj rilatoj kun la civitanoj kiel interne de la institucio", skribas Ján Figeľ
En siaj demandoj la du italaj parlamentanoj atentigas, ke la nuna domina rolo de la angla lingvo, laŭ raporto aperinta en franclingva gazetaro, donas al Britio netan gajnon de 18 miliardoj da eŭroj jare. Siaflanke la du parlamentanoj aldone asertas, ke enkonduko de Esperanto kiel la ĉefa fremda lingvo en lernejoj ŝparus al la Eŭropa Unio elspezojn de proksimume 25 miliardoj da euroj.
La parlamentanoj ankaŭ esprimas sian maltrankvilon pri la estonta sorto de malgrandaj eŭropaj lingvoj: "Ĉu EU-komisiono scias, ke, laŭ la 'Unesko-atlaso de la lingvoj riskantaj malaperi', antaŭnelonge eldonita en la itala lingvo, proksimume 60% de la eŭropaj lingvoj povus baldaŭ malaperi," ili demandas.
En sia respondo Ján Figeľ konstatas, ke la Komisiono volas protekti la lingvan kaj kulturan heredaĵon de Eŭropo, favorante multlingvecon, dum la trudo de unusola lingvo - kiel Esperanto, pri kiu atentigas la demandintoj - al ĉiuj EU-civitanoj malutilus al ties riĉeco kaj diverseco. Libera Folio ĉi-sube publikigas esperantan tradukon de la respondo de Ján Figeľ al unu el la demandoj.
Interesa ekzemplo pri la funkciado de la "multlingveco" en la EU-parlamento cetere estas, ke la franca kaj itala versioj de la koncernaj respondoj aperis en la retejo de la parlamento la 28-an de septembro. De tiam pasis preskaŭ du monatoj, sed alilingvaj tradukoj daŭre mankas, kaj do la ĉi-suba esperanta traduko aperas pli frue ol tradukoj al la plimulto el la oficialaj lingvoj de EU.
2914/05IT
Respondo donita de Ján Figeľ
nome de la Komisiono
(6.9.2005)
La Komisiono ankoraŭ ne disponas la definitivan version de la studo de prof. Grin pri "la instruado de la vivaj fremdingvoj kiel publika politiko". Tamen la Komisiono scias pri la esploroj fare de ĉi tiu ekonomiisto kaj de la instru-esplora fako en Ĝenevo.
La Komisiono simile konscias pri la argumentoj jam proponitaj favore al la enkonduko de Esperanto. Plue, ĝi konscias pri la cirkulero de 10 aprilo 1995 de la itala edukministerio, kiu por la antaŭenigo de Esperanto aparte mencias la konkludojn de la Komisiono.
Ĝenerale la Komisiono aprezas la fortostreĉojn de tiuj kiuj proponas la alprenon de internacia helplingvo. Ĝi krome konsideras ke la eŭropa lingva kaj kultura heredaĵo devas esti protektata pere de la antaŭenigo de multlingveco, kaj ke trudi unu saman lingvon al ĉiuj civitanoj de la Unio malutilus al ties riĉeco kaj diverseco.
La rezultoj de la enketo Eurobarometro el 2001 konfirmas jam konatan situacion. Nome, ili substrekas ke la perceptata utileco de fremdlingvoj estas malplia en landoj kie oni parolas lingvon forte disvastiĝintan. Indas tamen memorigi ke la lingva diverseco en la brita socio estas inter la plej grandaj en Eŭropo, lige al la alta nombro da enmigrintoj.
La estiminda deputito substrekas ke Italio, per la leĝo de februaro 2004, igis la anglan deviga ekde la komenco de la bazlernejo kaj ke la situacio baldaŭ similos en aliaj landoj, ekzemple en Francio, kie ekvalidas la leĝo Fillon.
Laŭ lastatempa esploro de Eurydice (informreto pri instruado en la Eŭropa Komunumo), lernado de la angla estas nuntempe deviga en dek tri el la 31 landoj esploritaj. Eĉ, en la kazoj kiam la elekto de la angla lingvo estas libervola, la procentaĵo de la lernantoj kiuj ĝin lernas proksimas al 90%.
La Komisiono favoras la enkondukon de fruaĝa lernado de fremdlingvoj, dezirante plian diversigon de la proponataj lingvoj, konforme al la rekomendoj vortumitaj de la laborgrupo pri lingvoj, starigita kadre de la programo "Instruado kaj trejnado 2010".
La artikolo 149. de la Traktato antaŭvidas ke la Komunumo kontribuu al la evoluigo de kvalita instruado, "samtempe plene respektante la respondecon de la membroŝtatoj pri la enhavo de la instruado kaj pri la organizado de la eduksistemo, same kiel ilian kulturan kaj lingvan diversecon".
Sendube, la Konsilia rezolucio de 14 februaro 2002 pri antaŭenigo de la diverseco lingva kaj de la lingvolernado kadre de la realigo de la celoj de la eŭropa lingvojaro 2001 invitas la membroŝtatojn kiel eble plej diversigi la gamon de proponataj lingvoj kaj inkluzivigi tiujn de la najbaraj landoj kaj/aŭ regionoj. Ĉi tiu rezolucio, kvankam jure ne deviga, estas tre utila instrumento serve al la lingva diverseco. Tamen, restas tasko de la membroŝtatoj difini sian politikon en ĉi tiu kampo.
La Komisiono adoptis en 2003 komunikon al la Konsilio, la Parlamento, la Ekonomia kaj Socia Komitato kaj la Komitato de la Regionoj sub la titolo "Antaŭenigi la lingvolernadon kaj la lingvan diversecon: agadplano 2004-2006". Ĉi tiu agadplano estas nun realigata kunlabore kun la membroŝtatoj. Ili estos invititaj en 2007 prezenti raportojn pri la lanĉitaj iniciatoj kaj pri la atingitaj rezultoj.
Aŭtune de 2005 la Komisiono publikigos novan komunikon pri la multlingveco, en kiu ĝi traktos ĝisdate la situacion rilate al sia politiko ĉi-kampa, same en siaj rilatoj kun la civitanoj kiel interne de la institucio.
Traduko el la itala: István Ertl
Simbole estas tamen, ke la oficiala dokumento mem dekomence estis alirebla nur en tri lingvoj - la angla, franca kaj germana. Post iom da tempo ja aldoniĝis pliaj lingvoj, sed meze de decembro daŭre mankis la plej multaj lingvoj de la novaj EU-landoj.
La oficiala dokumento estis ellaborita sub la gvido de komisionano Ján Figeľ, kiu en la Eŭropa Komisiono respondecas interalie pri kulturo kaj multlingveco. Parolante antaŭ jurnalistoj lige kun la publikigo de la dokumento li akcentis la gravecon de multlingveco.
- Lingvoj estas tio kio igas nin homaj, kaj la lingva diverseco de Eŭropo apartenas al la kerno de la eŭropa identeco.
Ján Figeľ ankaŭ akcentis la gravecon de multlingveco kaj lingva diverseco. Laŭ
li multlingveco gravas ankaŭ por proksimigi la instituciojn de EU al la
popoloj de Eŭropo. Li aparte menciis la subtenon de la Komisiono al EBLUL, la Eŭropa buroo de malpli uzataj lingvoj, kiel gravan kontribuon al la konservado de malgrandaj lingvoj. (UEA cetere eldonis Diskutlibron pri malpli uzataj lingvoj de EBLUL.)
En la oficiala komuniko la Eŭropa Komisiono igas klara ke ĝi rigardas multlingvecon kiel novan terenon por sia propra agado, tamen kun esenca kontribuo de la membroŝtatoj. Ĝi difinas tri celojn en tiu kampo: instigi lingvolernadon kaj kuraĝigi socian multlingvecon; favori fortikan ekonomion multlingvan; certigi por la EU-civitanoj propralingvan aliron al EU-reguloj, -proceduroj kaj –informoj.
La raporto memorigas pri studo el majo 2005 pri la starigindeco de EU-nivela centro ("agentejo") pri lingvodiverseco kaj lingvoinstruado (PDF, nur en la angla). Tiu studo konkludis ke necesus starigi aŭ la menciitan agentejon aŭ reton de "centroj pri lingvodiverseco", sed ia agado ĉiuokaze estas nepra.
La Komisiono promesas plibonigi la informadon pri Eŭropa Unio en la lingvoj de la civitanoj kaj igi la retejojn de EU pli multlingvaj. Krome la Komisiono intencas investi pli da mono en esploradon pri manieroj transiri lingvajn barojn helpe de novaj informaj kaj komunikaj teknologioj. La Komisiono ankaŭ planas subteni soci-sciencajn kaj homsciencajn esplorojn pri lingvaj demandoj rilataj al sociaj integrado kaj ekskludo, identeco, politika partopreno, kultura diverseco kaj interkultura kompreniĝo.
La Komisiono aldone proponas starigi altnivelan grupon de sendependaj spertuloj pri multlingveco. La grupo helpu la Komisionon analizi la progreson de EU-landoj en la kampo de multlingveco kaj lingva diverseco, donu freŝajn ideojn kaj subtenon al estontaj iniciatoj de la Komisiono.
Estas antaŭvidataj ministra konferenco pri multlingveco kaj aperigo – post la rekomendoj de la spertula grupo - de plia komuniko, kiu rezultigu proponon de la Konsilio pri agado por multlingveco en EU.
Por esperantistoj eble kuraĝige estas trovi ĉe la Komisono almenaŭ diagnozon pri la problemo: dum en EU kreskas la nombro de bazlernejanoj kiuj lernas lingvojn, tamen plej ofte temas pri la angla: "la Komisono jam rimarkigis ke la angla ne sufiĉas". Sed la sola ero de la dokumento kun klara rilato al Esperanto estas negativa. Piednoto sur paĝo 3 tekstas: "Kompreno pri aliaj kulturoj venas per lernado de la lingvoj kiuj ilin esprimas; pro tio la Komisiono ne instigas al uzado de artefaritaj lingvoj, kiuj laŭdifine ne havas kulturajn referencojn"
Similan sintenon spegulas alineo en la rubriko Oftaj demandoj de la nova retejo:
Kial ne alpreni unusolan oficialan lingvon por la Eŭropa Unio? Ĉar tio malebligus al la plejparto de la homoj kompreni kion EU faras. Kiun ajn lingvon oni elektus por tiu rolo, la plej multaj EU-civitanoj ne sufiĉe komprenus ĝin por respekti ties jurajn regulojn kaj uzi siajn rajtojn, nek sufiĉe regus ĝin aktive por mem partopreni en la aferoj de EU. Kaj kiun lingvon do oni elektu?
La ĉefa argumento kontraŭ Esperanto do ŝajnas estas, ke ĝi ne taŭgas kiel lingvo, almenaŭ ne por juraj tekstoj. Tamen ne klaras sur kiaj studoj la Komisiono bazas tian konstaton.
Rilate la kostojn de multlingveco ene de la EU-instituciaro mem, la komuniko precizigas:
"En 2004 la tradukaj kaj interpretaj servoj de ĉiuj EU-institucioj kune kostis 1,05 % de la tuta EU-buĝeto, t.e. 2,28 eŭrojn po civitano kaj po jaro. Por tiu prezo, ĉiuj civitanoj havas kompletan aliron al la tuto de la komunuma leĝaro kaj povas uzi sian rajton komuniki, partopreni kaj esti informataj."
István Ertl, tradukisto ĉe la Eŭropa Revizia Kortumo en Luksemburgio, komentas:
- Efektive, la kostoj de multlingveco ene de EU-komunikado estas tre malaltaj, aŭ almenaŭ la servo valoras la prezon. Tamen, ĉi tio neniel rilatas al la kostoj - ne nur financaj, sed ĉefe sociaj kaj psikologiaj - de tiu socia multlingveco realiginda en la tuta EU, al kiu la Unio laŭdeklare strebas. Jen ĉi lasta estas la kampo kie Esperanto povus ludi sian veran rolon, kaj tio ideale devus esti same klara por la uniaj decidfarantoj kiel... por la esperantistoj mem.
Dum la aŭtuno en la universitato de Kabulo, la ĉefurbo de Afganio, okazis
kursoj de Esperanto, kiujn gvidis la juna kirurgo
Saidnabi Saidilhomzoda el Taĝikio. En letero sendita al Monato li skribis:
"Estas danĝere labori en Kabulo. Konsilindas, ke fremdulo ne alvenu la ĉefurbon de Afganio tute sola, sen helpopreta amiko. Afganoj sopiras al paco. Tial la lingvo de paco vekas ioman intereson ĉe ili. Mi dankas al Husnbanu Ghanzanfar, la dekano de la lingva kaj literatura fakultato en la kabula universitato por la ebligo de Esperanto-kurso en lando sub postmilita procezo. La libro- kaj vortar-bezono en la paŝtua kaj la persa grandas."
Vjaĉeslav Ivanov, raportisto de la ruslingva novaĵ-servo Esperanto-novosti, intervjuis lin post lia reveno el Afganio. En Esperanto la intervjuo unuafoje aperas en Libera Folio, kun la afabla permeso de Esperanto-novosti.
Vjaĉeslav Ivanov: Saidnabi, kiel vi entute ekhavis la ideon ekveturi al Afganio kaj instrui tie Esperanton?
Saidnabi Saidilhomzoda: Tute ne estis mia ideo. Proponis la ideon mia amiko, la japana esperantisto Fukuda Tosihiro, kun kiu mi amikas de pli ol du jaroj. Mi dankas lin pro la konfido - ni delonge korespondas, sed neniam persone renkontiĝis. Li sukcesis konvinki min, Universalan Esperanto-Asocion, kaj la Komisionon pri Azia Esperanto-Movado de UEA, ke vere indas veturi tien. Tiel mi ekveturis al lando, pri kiu mi apenaŭ havis bonan impreson. Instrui tie estis granda honoro por mi, kaj spite iujn problemojn, miaj impresoj pri Afganio kaj afganoj ja ŝanĝiĝis.
En mia infanaĝo, kiam mi legis pri malproksimaj vojaĝoj, ĉiam ĉe mi aperis la demando: kiel la vojaĝantoj interkompreniĝis kun la lokanoj? Kiulingve vi parolis en Afganio? Ĉu oni tie komprenas la taĝikan lingvon?
Al la grupo de iranaj lingvoj apartenas interalie la farsia, taĝika kaj daria lingvoj - tio estas lingvoj kun komunaj persaj radikoj. En la taĝika lingvo estas malpli da arabaj vortoj, tial ĝi estas pli komprenebla al iranlingvanoj. Sed mi ja havis kelkajn malfacilaĵojn - feliĉe helpis al mi studentoj de la fakultato de la rusaj lingvo kaj kulturo de la universitato. Mi tute surpriziĝis, kiam mi aŭdis ke ĝis nun ekzistas tia fakultato, kaj kompreneble tuj iris viziti ĝin. Ĝi kredeble estas la plej malriĉa fakultato de la universitato, sed ĝi ja funkcias, kaj eĉ pli interese, ja estas dezirantoj studi tie, konserviĝis la intereso al Rusio, al la rusa lingvo.
La kursojn mi faris en la taĝika lingvo - la afganoj diras, ke oni parolas similan lingvon en la provinco Herat. Se foje oni ne komprenis, mi provis laŭ miaj kapabloj klarigi en la farsia aŭ en la angla, foje eĉ en la rusa. En Kabulo mi renkontis multajn kiuj kapablas paroli la rusan.
Kiajn impresojn lasis ĉe vi Kabulo?
Komence mi ege timis: nekutimaj homoj, nekutima vivmaniero, eĉ meze de tago aŭdiĝis eksplodoj, sed poste mi iom adaptiĝis. Sed la tertremo, tio estis io! Mi tiam recitis mian kalima-on, vortojn kiujn islamano devas diri per la buŝo kaj per la koro antaŭ la morto, se li estas konscia.
La urbo estas tre granda, ĝi havas specifan, orientstilan arkitekturon. Sed el la medicina kaj higiena vidpunkto restas multo farinda por plibonigi la staton de Kabulo kaj de la urbanoj. Kaj oni devos multe labori kun la urbanoj por klarigi ĉi tion, alikaze nenion eblos fari.
En kiaj cirkonstancoj vi loĝis en la ĉefurbo de Afganio?
Dank' al s-ino Husnbanu Ghazanfar, profesoro de la Kabula universitato, mi povis dum mia tuta restado loĝi en komunloĝejo, kiun konstruis usonanoj. Deekstere ĝi ŝajnas bonega loko, sed interne, pro la nepurema dommastrino, la ejo estis milde dirite nelubra. La manĝon mi preparis mem, ĉar en tiu ejo ne estis speciala kuiristo. Sed ajnakaze mi tre ĝojis kaj plu ĝojas, ke mi povis dum iom da tempo loĝi en Kabulo.
Kiel vi instruis? Helpe de kiaj lernolibroj, kian metodon vi uzis?
Dekomence mi volis instrui helpe de materialoj, kiujn UEA sendis al mi el Roterdamo. Sed poste mi eksentis, ke la studentoj havas malfacilaĵojn, kaj mi ekuzis tekstojn kaj rekomendojn el la lernolibro de Abruraĥman Junusov, Esperanto? Eto prosto! (Esperanto? Estas simple!). Mi havis ankaŭ aliajn fontojn, librojn kaj kompaktdiskojn kiujn mi portis al Kabulo el Taĝikio.
Rilate la lecionojn, la temo estis dividita jene: en la matenoj mi instruis al novuloj kaj al tiuj, kiuj malfrue aliĝis, dividis ilin en grupojn laŭ ilia nivelo. Mi instruis ankaŭ persone al profesoro Husnbana Ghazanfar. Sen ŝia helpo kaj ŝiaj konektoj ĉi tiuj kursoj en la ĉefurbo de Afganio ne povintus okazi, kaj mi certas, ke ŝi ankoraŭ multon faros por la Esperanto-movado en Afganio.
Kiu vizitadis viajn kursojn? Ĉu la studentoj en Afganio forte diferencas de la junularo en Taĝikio?
Ĝis la komenco de la kursoj aliĝis pli ol 150 dezirantoj, ĉefe studentoj de la universitato. Efektive preskaŭ ĉiuj ili partoprenis la kursojn. La nomojn notis aliaj, mi ne okupiĝis pri la organiza flanko, sed preskaŭ ĉiujn mi memoras laŭaspekte, kaj se iu studento preterlasis lecionon, mi poste rakontis al li kion li maltrafis. La lecionoj daŭris po unu horon de la 13-a horo ĝis la 17-a, en kvar grupoj, sen paŭzoj. Komence de la sankta monato ramadano la horoj estis iom ŝanĝitaj pro ordono de la rektoro.
En vendredoj la universitato estas fermita, vendredo estas ripoztago en Afganio. En tiuj tagoj mi foje aparte instruis unu bone progresantan studenton kun la nomo Ahmad.
Mi renkontis diversajn homojn, bonajn kaj malbonajn. Tiuj, kun kiuj mi interrilatis ĉiuj estis zorgemaj kaj afablaj, ili vekis en mi senton de respekto. La studentoj estas tre inteligentaj, sed ili ne tre bone kapablis labori en grupo. Ili kompreneble iugrade diferencas de la junularo en Taĝikio, sed ili ja havas aliajn elirpunktojn. Al mi ŝajnas, ke la afganaj studentoj povus atingi eĉ neatingeblaĵojn se nur ili havus aliajn kondiĉojn.
Mi supozas ke afganoj estas tre religiaj. Ĉu Esperanto ne elvokis ĉe ili ajnajn antaŭjuĝojn? Inter kristanoj oni ja povas aŭdi ke "Dio ja miksis la lingvojn ne por tio, ke homoj poste kreu novan komunan lingvon". Ĉu vi ne aŭdis ion similan en Kabulo?
Jes, ankaŭ al mi ja ŝajnas, ke islamo havas grandan rolon en la vivo de afganoj. Mi opinias, ke kredo devus helpi homon evolui, kaj ne male. Bedaŭrinde ekzistas islamanoj kiuj enigas en islamon siajn malbonajn ecojn, kvankam ĉi tiuj ecoj ne havas ion komunan kun islamo. Islamano neniam devas ofendi alian homon, des malpli okupiĝi pri iaj fanatikaj faroj. Laŭ mi, fanatikismo estas en kontraŭdiro kun islamo.
En La Nobla Korano same estas dirite, ke la Plejaltulo aparte kreis diversajn lingvojn, sed tio ne estis farita kun malbonaj celoj. Kaj ni ja scias en kiu jaro aperis Esperanto, en 1887, pro tio pri Esperanto nenio estas menciita en Korano. Por la bono de la popoloj oni rajtas uzi ĉion bonan, kaj kial do islamano ne uzu la eblojn de Esperanto, kiam en Legendo de la Profeto (li estu eterne memorata) estas dirite: "Vi studu ekde la naskiĝo ĝis la alveno de la tempo de l' forlasado".
Sed ĝenerale, ne, mi ne renkontis religiajn antaŭjuĝojn pri Esperanto - kaj mi fakte surpriziĝus, se mi ja ilin renkontus.
Dankon, Saidnabi, pro interesega intervjuo. Kion vi volas diri je la fino?
En Kabulo mi ricevis multajn novajn impresojn, kiuj donis novan impulson al mia vivo kaj studo. Mi volas danki la respektatan Fukuda Tosihiro, la prezidanton de UEA Renato Corsetti kaj profesoron de la Kabula universitato, sinjorinon Ghazanfar, kiu zorgis pri mi kiel pri propra pli juna frato. Mi deziras al ili kaj al ĉiuj legantoj sanon, vin ĉiujn akompanu sukceso.
Intervjuo: Vjaĉeslav Ivanov
Traduko el la rusa: Kalle Kniivilä
La rusa versio de la intervjuo troviĝas jen
La iom surprizaj respondoj alvenis kun kelktaga prokrasto, en bona finna lingvo. Ni publikigas ĉi-sube la demandojn kaj la respondojn. La anonima respondanto ne volis malkaŝi, kiu efektive verkis la respondojn, kaj la argumentoj kontraŭ "artefarita lingvo" ne estas tre konvinkaj.
Kalle Kniivilä: En la oftaj demandoj de via retejo troviĝas la jena frazo: "Kion pri lingvo artefarita? Laŭdifine, tia lingvo estas nenies denaska lingvo, kaj vortoj sen ligo al historio aŭ al viva kulturo ne estas sufiĉe precizaj por juraj celoj." Mi tre ŝatus scii, ĉu tiu konstato baziĝas sur ia esploro, kaj se jes, kie oni povus trovi la koncernan esploron.
Anonima retestro: Tio ke la komisiono subtenas lingvan diversecon kaj ne iun artefaritan lingvon ne vere baziĝas sur iu speciala akademia aŭ scienca esploro. Se en la lingva politiko de EU oni efektive strebus al la uzo de unusola komuna lingvo, la angla lingvo estus pli verŝajna kandidato, ĉar jam tiel multaj homoj parolas ĝin.
Tia lingva politiko tamen signifus ke oni konsiderus lingvon nura rimedo. La komisiono parolas por lingva diverseco, ĉar tio indikas respekton al aliaj kulturoj kaj rigardon de aliaj kulturoj kiel riĉaĵo. Ke ĉiu civitano de ŝtato-membro de Eŭropa Unio lernu unu komunan - naturan aŭ artefaritan - lingvon, ne helpas la reciprokan interkompreniĝon de la civitanoj. La reciproka interkompreniĝo de homoj kreskas per tio, ke ĉiu lernu plurajn lingvojn kaj tiamaniere lernu kompreni la kulturon, kiun ĉiu lingvo esprimas.
Tial unu el la ĉefaj mesaĝoj de la lingva politiko de la Eŭropa Komisiono estas, ke ĉiuj eŭropanoj devus lerni almenaŭ du lingvojn aldone al sia propra gepatra lingvo, komenci la studadon de lingvoj laŭeble frue kaj daŭrigi ĝin dum sia tuta vivo.
Dankon pro via mesaĝo. Tamen mi ne ricevis respondon al mia demando. Mi ne demandis, kial la Komisiono subtenas lingvan diversecon - en via interesa retejo troviĝas multaj respondoj al tiu demando. Mi demandis, de kie aperis la koncerna konstato, kaj sur kio ĝi baziĝas.
Kiel mi menciis en mia unua respondo, la konstato "vortoj sen ligo al historio aŭ al viva kulturo ne estas sufiĉe precizaj por juraj celoj" ne baziĝas sur scienca esploro. Ĝi baziĝas sur tio, ke lingvo, kies vortoj estas artefarite kreitaj kaj kies precizaj signifoj neniam estis provitaj en kortumo aŭ leĝofarado, laŭ nia opinio ne taŭgas por verkado de leĝaj tekstoj, ĉar tiujn tekstojn oni devas povi apliki en veraj kazoj de la vera vivo. En jura signifo la terminoj devas estis laŭeble precizaj, por ke oni sciu kiu ilia enhavo estas.
Estus krome interese scii, kiu verkas ĉi tiujn respondojn. Ĉu iu speciala persono aŭ personoj respondas al finnlingvaj demandoj, aŭ ĉu ĉiuj demandoj estas unue tradukataj al alia lingvo, ekzemple la angla aŭ la franca? Kaj kiu do respondas?
La retestro de la lingva portalo uzas la ekspertajn sciojn kaj helpon de diversaj respondecaj instancoj (plej ofte prilingvaj ĉefsekcioj de la Eŭropa Komisiono) por kompreni la mesaĝojn kiuj venas al la poŝtkesto de la portalo, kaj por traduki la respondojn al tiuj mesaĝoj. La demandojn oni ne sisteme tradukas al iu specifa lingvo, sed persono kiu komprenas la lingvon de la demando tradukas aŭ referas la mesaĝon al la retestro aŭ al lingvo kiun tiu komprenas. La retestro kompilas respondon, kiu aŭ estas tradukata al la lingvo de la demandanto, aŭ persono kiu scipovas la koncernan lingvon kompilas la finan respondon rekte, laŭ instrukcioj de la retestro. Tiel okazis interalie pri la finnlingvaj demandoj kiujn vi sendis.
Post intensaj diskutoj la estraro de la asocio decidis rekonsideri la tutan situacion. Pri nova kontrakto ne eblis interkonsenti, ĉar Gbeglo Koffi ne akceptis la kondiĉojn de UEA. La estraro de UEA nun pripensas kompletan reorganizadon de sia afrika laboro, sed afrikan oficejon UEA volas havi ankaŭ en la jaro 2006.
Respondante al demandoj de Libera Folio la 13-an de decembro la prezidanto de UEA, Renato Corsetti, daŭre estis optimisma pri la intertraktadoj kun Instituto Zamenhof kaj ĝia estro Gbeglo Koffi. Tamen la intertraktado evidente ne progresis laŭ la atendoj de Renato Corsetti, ĉar la 27-an de decembro la komitato de UEA ricevis neatenditan mesaĝon de la prezidanto:
Malgraŭ long-tempa intertraktado ne eblis atingi interkonsenton kun la gvidantaro de Instituto Zamenhof en Lomeo, por ke ĉi tiu gastigu ankaŭ dum la jaro 2006-a la Afrikan Oficejon de UEA. Nun la estraro estas decidanta, kiel solvi la problemon de la pluekzisto de la afrika oficejo de UEA kaj de la reorganizado entuta de la agado en Afriko.
La Afrika Oficejo ĝis la fino de la jaro 2004 estis financata el Fondaĵo Afriko de UEA. Dum la eksperimenta periodo Fondaĵo Afriko elspezis 25.240 eŭrojn por la oficejo. En la jaro 2005 la Afrika Oficejo unuafoje estis financata rekte el la buĝeto de UEA. La buĝetita kosto de la oficejo ĉi-jare estis 5.000 eŭroj, do entute UEA ĝis la fino de la jaro 2005 elspezis pli ol 30.000 eŭrojn por sia Afrika Oficejo. Renato Corsetti ne scias diri, kiom el la mono estis investita en aparataron kaj ĉu tiu mono eventuale povus esti rericevita:
- Mi kredas ke Osmo devus labori iom longe por rekonstrui la situacion.
La nova afrika oficejo de UEA laŭ Renato Corsetti devas esti vera oficejo de UEA, ne ia sendependa centro kiun UEA financas sed kiu ne estas integra parto de la asocio. Renato Corsetti aludas ke ekzistas alternativoj en aliaj afrikaj landoj, sed pri tio li pretas rakonti pli detale nur post la festotagoj.
Libera Folio: Kial ne eblis atingi interkonsenton pri nova kontrakto? Kiuj estis la ĉefaj punktoj de malkonsento?
Renato Corsetti: La esencan problemon oni povus formuli en Zamenhofa maniero: por ke oficejo estu oficejo de UEA, ne sufiĉas nomi ĝin tia. El la statuto de UEA sekvas diversaj postuloj kaj kriterioj, kiujn la estraro konsideris redaktante novan kontrakton. La antaŭa kontrakto estis intence tre konciza kun la ideo, ke laŭ la spertoj oni povos pliprecizigi la tekston. Dum la jaro montriĝis, ke necesas pli klare difini ĝuste la bazan aferon, nome ke temas pri oficejo de UEA, kiu estas integra parto de la asocio kaj ne ia aparta centro, kiun UEA nur financas. Aliflanke Instituto Zamenhof intertempe deziris gastigi oficejon kies servojn UEA rajtas uzi sed sen rekta ligo al la oficeja sistemo de UEA. Kiam la estraro faris sian proponon, ni optimisme antaŭvidis, ke IZ akceptus ĝin, sed bedaŭrinde ni ne povis trovi komunan starpunkton pri tio.
Ĉu oni planas tamen havi oficejon en Afriko en 2006?
- Jes. Oni jam klopodas trovi taŭgan solvon funkciontan kiel eble plej rapide.
Kion signifas "reorganizado entuta de la agado en Afriko"? Kiu(j) okupiĝas pri la elpensado de nova strategio?
- Ne necesas revizii la strategion, kiu esence restas la sama (informado, instruado kaj utiligado) sed reorganizi la manieron plenumi la agadon. Konkrete temas pri reorganizado de la komisiono pri Afriko kaj trovado de novaj volontuloj ankaŭ ekster Afriko, klarigas Renato Corsetti.
En la sama momento kiam UEA estas nuliganta sian oficejon en Lomeo, la ĉefurbo de Togolando, tie troviĝas Giorgio Silfer (plumnomo de Valerio Ari), la ĉefa inspiranto de la Esperanta Civito. Ĝuste la tre proksima rilato de la direktoro de la Afrika Oficejo de UEA kun organizaĵo malamika al UEA kaŭzis multan kritikon en la estraro kaj komitato de UEA. Laŭ mesaĝo sendita al afrika retpoŝtlisto, Gbeglo Koffi esperas je la intensigo de tiu rilato, sed samtempe konscias, ke al multaj la afero tute ne plaĉos:
Ni, Afrikanoj, devas kapti tiun ĉi okazon por altigi nian nivelan Esperanton, nur kiu strebigos nin al stato de perfekta Esperantisto, kaj donos al ni pli da respekto en nia movado, ĉar ni tiel scios profunde pri la lingvo kaj sekve ankau pri ĝia trafa kaj prava utiligado.. Karaj geamikoj, ni planu en tiu ĉi jaro la plilarĝigon de nia kultura horizonto. En tiu ĉi decida horo povos veni al ni senkuraĝigaj vortoj, eĉ minacoj, kaj ĉiaj ajn klopodoj por fiaskigi nian planon. Ni klopodu elteni ĉion, kiel tion diris al ni Zamenhof en sia poemo LA VOJO.
Responde al demandoj de Libera Folio, Gbeglo Koffi rakontas, ke la "Afrika Oficejo" en Lomeo strebos daŭrigi sian ekziston ankaŭ post la jarŝanĝo, tamen jam sen ajna formala rilato al UEA. Laŭ li, la estraro UEA ne povas nuligi la Afrikan Oficejon, ĉar la vorton siatempe ne elpensis la estraro de UEA, sed la komisiito de UEA pri Afriko, Hans Bakker.
Libera Folio: Ĉu do nun la Afrika Oficejo en Instituto Zamenhof plu ekzistos, sed sen ligo al UEA? Kiajn taskojn ĝi strebos plenumi, kaj kiel oni tiukaze intencas ĝin financi?
Gbeglo Koffi: Mi klarigis al la estraro de UEA, ke la terminon Afrika Oficejo elpensis Hans Bakker kaj la transprenantoj de lia laboro. Nur tiuj ĉi havas la aŭtorrajton pri tio. Tial ĉi pluekzistas Afrika Oficejo en Togolando. Tamen, por eviti konfuzon, ĝin ni tenas ĝis la fino de 31a de decembro. Ekde 2006 ĝi havos alian nomon. Diversajn laborojn ni plenumos kadre de la Afrika Agado (ne de Agado de UEA en Afriko. Mi jam klarigis la diferencojn inter Agado (de UEA) en Afriko, kaj la Afrika Agado ), kaj ni realigos ilin laŭ la financoj je nia dispono. Ni tute ne kalkulas je financoj de UEA, sed ne rifuzos ĝian monkontribuon. Nun TIETo, IZo, GBEGLO Koffi ktp. estas liberaj kunlabori kun ĉiuj Espeprantistoj kaj organizaĵoj. Neniu plu rajtas akuzi ĝin. Tiu ĉi libereco estas pli grava al ni ol ricevo de mono de UEA sub drastaj kondiĉoj.
Unu el la "diversaj laboroj" pri kiuj intencas okupiĝi la oficejo havas proksiman rilaton al la Civito. Tion indikas gazetara komuniko pri la vizito de Giorgio Silfer, sendita nome de la "Afrika Oficejo" la 29-an de decembro:
Ĉiuj miris pri la kursgvidanto: "Kiom li povas scii tiom multaj aferoj?" Giorgio SILFER tute glate helpas al la kursanoj kapti la gravajn elementojn de la seminario. Neniu el la kursanoj ne konsentas, ke nun estas alia periodo de E-lernato en Afriko. Necesas nun penetri la movadon por koni multon pri Esperanto, ties organizaĵoj, kaj kion ĝuste fari por progresigi ĝin. Afrika Oficejo de IZo/TIETo taskas al si organizi tiajn seminariojn en aliaj landoj de Afriko, ke ankaŭ tiu ĉi kontinento havu kleregajn Esperantistojn kapablajn sperte zorgi pri la E-movado afrika.
Kiel respondo al tiu komuniko, en la samaj forumoj la sekvan tagon aperis atentigo de Renato Corsetti: "Karaj afrikaj esperantistoj, bonvolu ekscii, ke ekde nun la sola valida ret-adreso por la Afrika Oficejo de UEA estas afrika.oficejo@uea.org. Bonvolu do ĝisdatigi viajn adresarojn kaj bonvolu sendi nur al tiu adreso raportojn, petojn pri materialoj aŭ pri subvencioj."
La ekzisto de du afrikaj oficejoj post la jarŝanĝo sendube kondukos al abunda konfuzo, kaj al missendo ne nur de petoj, sed ankaŭ de subvencioj. Des pli se unu el la oficejoj estos fidela al UEA kaj la alia al Giorgio Silfer.