Vi estas ĉi tie: Hejmo
37 eroj kongruas kun viaj serĉkriterioj
Filtru la rezultojn
Tipo de ero












Novaj eroj ekde



Aranĝu laŭ rilateco · dato (plej nova unue) · alfabete
Saluton - ĉampiono de jardeko!
de Kalle Kniivilä publikigita 2004-11-15 Laste modifita: 2004-11-15 12:11 — arkivita sub:
Dum la jaroj 1989-2000 la klientoj de la Libroservo de UEA povis elekti inter pli ol 5 000 titoloj. UEA statistikis, kiujn el ili plej ofte trafis la elekto. Plej multe estis venditaj vortaroj, lernolibroj kaj nefikciaj verkoj pri Esperanto. Kun permeso de la aŭtoro, ni republikigas la artikolon el la julia-aŭgusta numero de la revuo Esperanto de la jaro 2001.
Situas en 2005 / Literaturo
Sovetia lernolibro trompis la cenzuron
de Kalle Kniivilä publikigita 2004-10-04 Laste modifita: 2007-05-25 10:07 — arkivita sub:
En Sovetio la regantoj suspektis ĉiujn kontaktojn de ordinaraj homoj kun eksterlando. Evidente ankaŭ studado de Esperanto estis suspektinda, kaj ne facilis aperigi lernilojn de tia maltaŭga lingvo. Tamen precize antaŭ 30 jaroj Boris Kolker sukcesis ruze ĉirkaŭiri la oficialan cenzuron, nomante sian novan lernolibron "ekzercaro". Ekzercaroj ne bezonis oficialan aprobon, sed tamen iu poste denuncis la aferon.
Situas en 2005 / Literaturo
Sukcesa Malferma tago en la Centra Oficejo
de Kalle Kniivilä publikigita 2004-12-01 Laste modifita: 2004-12-01 14:55 — arkivita sub:
Proksimume 150 vizitantojn el 18 landoj allogis la aŭtuna Malferma tago en la Centra Oficejo de UEA sabate la 27-an de novembro. Jam dum dek jaroj oni regule aranĝas du malfermajn tagojn jare. Ĉi-foje la programo estis aparte ampleksa, kaj ankaŭ la vendoj de la libroservo estis rekordaj. La libroservo enkasigis entute 5262 eŭrojn.
Situas en 2005 / Kurte
Comment Tradukado
de Sten Johansson publikigita 2005-02-06 Laste modifita: 2005-03-06 13:28 — arkivita sub:
M Malovec diras: >>"Opodeldoko, feldkurato" ankaŭ en la ĉeĥa originalo efikas fremde, ili elvokas la etoson de la malnova Aŭstrio, tial ilin la tradukisto konservis. [...]
Situas en 2005 / / La aventuroj de Ŝvejk - optimisme pri idioteco / ++conversation++default
Universo kaptita sur unu disko
de Kalle Kniivilä publikigita 2004-08-30 Laste modifita: 2007-04-03 10:18 — arkivita sub:
Ĵus pretiĝis nova esperantlingva sonlibro, verŝajne la unua kun la moderna formato mp3 kiu permesas registri la tutan libron sur unu disko. Temas pri la romano "La kaptita universo" de la mondfama esperantista sciencfikcia verkisto Harry Harrison. Voĉlegis kaj eldonis la libron ĝia tradukinto, Andrej Grigorjevskij. Siatempe la ruslingva eldono de la libro aperis en 100.000 ekzempleroj kun postparolo pri Esperanto.
Situas en 2005 / Literaturo
Comment Váňa ne havis sufiĉe da tempo
de Redakcio publikigita 2005-02-06 Laste modifita: 2005-03-06 13:28 — arkivita sub:
Váňa ne havis sufiĉe da tempo por tralabori la tradukon, ĉar li mortis nur kelkajn monatojn post la fintraduko, antaŭ ol kontrolantoj povis tralegi la [...]
Situas en 2005 / / La aventuroj de Ŝvejk - optimisme pri idioteco / ++conversation++default
William Auld: 80 jaroj en barko senpilota
de Kalle Kniivilä publikigita 2004-11-09 Laste modifita: 2006-09-12 11:34 — arkivita sub:
Sabate la 6-an de novembro festis sian 80-an naskiĝtagon William Auld, la aŭtoro de La Infana Raso, kiu laŭ Gaston Waringhien estas "unu el tiuj tre malmultaj originalaĵoj en nia lingvo, kiuj egaliĝas kun la unuarangaj produktoj de la aliaj literaturoj, kaj kiuj venke pruvas, ke Esperanto fariĝis la memstara esprimilo de memstara, supernacia popolo". Ne ĉiuj konsentos kun Waringhien pri la karakterizo de esperantistoj kiel aparta popolo, sed malmultaj malkonsentos, ke la verkoj de Auld estas inter la plej pintaj manifestiĝoj de la esperantlingva kulturo.
Situas en 2005 / Persone