Vi estas ĉi tie: Hejmo
12 eroj kongruas kun viaj serĉkriterioj
Filtru la rezultojn
Tipo de ero












Novaj eroj ekde



Aranĝu laŭ rilateco · dato (plej nova unue) · alfabete
Nova deficito atendas UEA-n
de Kalle Kniivilä publikigita 2004-05-04 Laste modifita: 2004-06-28 12:21 — arkivita sub:
Ankaŭ venontjare UEA havos deficiton, konstatis la estraro en sia printempa kunsido. Planoj pri reta abono al la revuo Esperanto kaj pri reta aliro al la UEA-kontoj estis prokrastitaj. Ŝovita estis ankaŭ la inaŭguro de la UK: ĝi nun denove okazos dimanĉe.
Situas en 2005 / UEA
Rekordaj deficitoj manĝas la kapitalon de UEA
de Kalle Kniivilä publikigita 2003-07-14 Laste modifita: 2004-05-04 22:27 — arkivita sub:
Dum la lastaj jaroj la financoj de UEA estas rekorde deficitaj. La kapitalo reduktiĝis je centmiloj da eŭroj. En la buĝeto por 2004 jam ne eblos elspezi pli el la asocia kapitalo, kaj nun la komisiono pri financoj postulas tujajn reformojn.
Situas en 2005 / UEA
Corsetti volas forigi deficiton, sed ne diras kiel
de Kalle Kniivilä publikigita 2004-09-21 Laste modifita: 2004-09-23 18:40 — arkivita sub:
Dum la lastaj jaroj la financoj de UEA suferas de grandaj deficitoj, kaj ankaŭ la nuna jaro ne estos escepto. Tamen Renato Corsetti opinias, ke la ĉi-jara buĝeto estas paŝo en la ĝusta direkto. Post rekorde malalta deficito en 2001 UEA subite havis rekorde altan deficiton en la sekva jaro. Tiu rekordo laŭ Renato Corsetti estis kaŭzita de la demisia krizo. La financaj raportoj de la koncernaj jaroj ne konfirmas la tezon de Corsetti.
Situas en 2005 / UEA
UEA ne atingos 6.000 individuajn membrojn
de Kalle Kniivilä publikigita 2004-11-22 Laste modifita: 2004-11-29 13:11 — arkivita sub:
La konstanta falo en la membronombro kiun UEA spertas de multaj jaroj ŝajne haltis. Tamen la kvanto de individuaj membroj ankaŭ en ĉi tiu jaro ne atingos la simbolan nombron 6.000, kiun la asocio ĉiam superis post la jaro 1953 kaj ĝis 2002. En la sukcesa jaro 1991 la kvanto de individuaj membroj eĉ superis 8.000. La 12-an de novembro UEA havis nur 5.697 individuajn membrojn, sed en gazetara komuniko la asocio raportas pri "forta kresko".
Situas en 2005 / UEA
UEA perdis pli ol 200.000 eŭrojn
de Redakcio publikigita 2005-05-29 Laste modifita: 2005-05-29 22:01 — arkivita sub:
La minuso en la buĝeto de UEA pasintjare atingis 35.234 eŭrojn, preskaŭ duoble tiom kiom planite. Tamen la rekordaj deficitoj de la antaŭaj du jaroj estis eĉ pli grandaj. Entute dum la lastaj 11 jaroj UEA perdis 206.431 eŭrojn pro deficitaj buĝetoj. "La perdo de scioj kaj rutinoj povas kaŭzi kromkostojn, kiuj povas aperi longe post la ŝanĝo", komentas Ulla Luin, la ĝenerala sekretario de UEA.
Situas en 2005 / UEA
Comment manko de profesiulo
de Joachim M Werdin publikigita 2005-05-29 Laste modifita: 2005-05-29 22:01 — arkivita sub:
Jam en komenco de la nauxdekaj jaroj mi skribis artikolon, kiun mi sendis al "Esperanto", "HdE", "Eventoj" kaj aliaj gazetoj. La titolo estis "UEA nekapabla". [...]
Situas en 2005 / / UEA perdis pli ol 200.000 eŭrojn / ++conversation++default
Comment Deficitoj en UEA
de Andrej Grigorjevskij publikigita 2005-05-29 Laste modifita: 2005-05-29 22:01 — arkivita sub:
Pli grava problemo estas perdo de centoj da individuaj membroj. Buĝetaj perdoj en certaj kondiĉoj estas permeseblaj, vidu la gigantajn deficitojn de Usono, kiujn oni [...]
Situas en 2005 / / UEA perdis pli ol 200.000 eŭrojn / ++conversation++default
La membraro de UEA kreskis je 500
de Redakcio publikigita 2005-06-13 Laste modifita: 2005-06-24 00:13 — arkivita sub:
La kresko de la individua membraro de UEA plifortiĝis en la unuaj monatoj de la nuna jaro. Dum du jaroj la membraro de UEA kreskis je 500.
Situas en 2005 / UEA
Kotizo altiĝos, buĝeto deficita
de Kalle Kniivilä publikigita 2004-07-30 Laste modifita: 2005-05-26 10:41 — arkivita sub: ,
La komitato de UEA en sia vendreda kunsido en Pekino aprobis la buĝeton de la asocio kaj altigis la bazan kotizon. Dum la proksimaj jaroj la asocio plu havos grandan deficiton. En la Centra Oficejo daŭre restas malfruoj, sed la problemoj estas survoje al solvo, deklaris Osmo Buller.
Situas en 2005 / Agado
Comment Grandaj ŝuldoj al UEA
de Bård Hekland publikigita 2004-07-30 Laste modifita: 2005-05-26 10:41 — arkivita sub: ,
La informo, ke la posedantoj de UEA-kontoj ŝuldas milionon da eŭroj estas (se ĝusta) surpriza kaj timiga. Mi ĉiam kredis, ke oni enmetas monon en [...]
Situas en 2005 / / Kotizo altiĝos, buĝeto deficita / ++conversation++default